Saltu al enhavo

La Kirlo/Unua Parto

El Vikifontaro
La Kirlo ()
Tradukita de la Vikifontara komunumo.
La tradukkvalito ne estas garantiita.
(p. 7-75)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Unua Parto

Antaŭ ol mi estus pasiiĝinta de ajna virino, mi vetis mian koron al hazardo kaj gajnis ĝin la Perforto. Nenion mi sciis pri la ebriigaj ekstazoj, nek pri la ama konfidenco, nek pri la kor-angoro de la malkuraĝaj rigardoj. Pli ol la anamiĝinto, mi estis ĉiam la reganto kies lipoj neniam konis la petegon. Kun ĉio, mi ambiciis la dian donacon de la ideala amo, kiu ekbruligus min spirite, por ke mia animo ekbrilus kiel flamo sur la ligno kiu nutras ĝin.

Kiam la okuloj de Alicia alportis al mi la misfortunon, estis mi jam rezigninta la esperon senti puran kor-inklinon. Vane miaj brakoj —tedaj je libereco— etendiĝis antaŭ multaj virinoj petegante por ili katenon. Neniu divenis mian revon. Daŭris la silento en mia koro.

Alicia estis facila amafero: ŝi cedis al mi sen hezitoj, kun la espero de la amo kiu serĉis en mi. Ŝi eĉ ne pensis edziniĝi al mi dum tiu tagoj kiam iliaj parencoj forĝis la konspiron de ŝia edziniĝo, apogataj de la pastro kaj deciditaj submeti min per la forto. Ŝi denuncis al mi iliajn ferfidajn planojn. Mi mortos sola, ŝi diradis: mia misfortuno kontraŭas vian estontecon.

Poste, kiam oni forĵetis ŝin el la sino de sia familio kaj la juĝisto deklaris al mia advokato ke li dronigus min en la malliberejon, mi diris al ŝi iun nokton, en la kaŝejo, senhezite: «Kiel mi povus forlasi vin? Ni fuĝu! Prenu mian sorton, sed donu al mi vian amon».

Kaj ni fuĝis!

***

Tiun nokton, la unua en Kasanareo, kiel konfidenculon mi havis la sendormon.

Tra la gazo de la muŝ-reto, en la senlimaj ĉieloj, mi vidis palpebrumi la stelojn. La foliaroj de la palmoj kiuj donis al ni protekton mutis antaŭ ni. Senfina silento flosis en la atmosfero, bluigante la travideblecon de la aero. Apud mia dormo-reto, en la mallarĝa vojaĝlito, Alicia dormis kun agitata spirado.

Mia aflikto-plena animo havis tiam kor-premajn pripensojn: Kion vi faris de via propra destino? Kion pri tiu ĉi junulineto kiun vi oferas al viaj pasioj? Kaj viaj revoj pri gloro, kaj viaj sopiroj de triumfoj kaj viaj unuaj fruktoj de rekono? Nesaĝulo! La laĉon kiu al la virinoj vin kunigas, nodas la tedego. Pro infaneca orgojlo vi trompis vin plenkonscie atribuante al tiu kreitaĵo kion en neniu alia vi iam malkovris, kaj vi jam sciis ke la idealon oni ne serĉas; oni ĝin portas en si mem. Satigita la kaprica deziro kian meriton havas la korpo kiun tiom koste vi akiris? Ĉar la animo de Alicia neniam apartenis al vi, kaj kvamkam nun vi ricevas la varmon de sia sango kaj sentas la spiron proksime de via ŝultro, vi trovas vin, spirite, tiom malproksime de ŝi kiom de la silentema konstelacio kiu sin klinas sur la horizonto.

En tiu momento mi sentis min timema. Ne estis ke mia energio svenus antaŭ la respondeco de miaj agoj, se ke komencis invadi min la tedo de la konkubino. Malmulte da peno estintus ŝin posedi, eĉ interŝanĝe de plej grandaj frenezaĵoj; Sed kion post la frenezaĵoj kaj la posedo?...

Kasanareo ne timigis min kun siaj har-starigaj legendoj. La instinkto de la aventuro pelis min defii ilin, certa pri tio ke mi rezultos senvunda de la liberegaj pampoj kaj ke iam, en nekonataj urboj mi sentus la nostalgion de la pasintaj danĝeroj. Sed Alicia ĝenis min kiel pied-katenon. Se almenaŭ ŝi estus pli riskema, malpli sensperta, pli facilmova! La kompatindulino eliris el Bogoto en afliktaj cirkunstancoj; ŝi ne sciis ĉeval-rajdi, la sunradio kongestis ŝin, kaj kiam de tempo al tempo ŝi preferis piediri, mi devis imiti ŝin pacience, prenante la kol-bridojn de la rajd-bestoj.

Neniam antaŭe mi donis pruvojn de tia mildeco. Irante kiel fuĝintoj, ni avancis malrapide, nekapablaj devojiĝis por eviti la renkonton kun la piedirantoj, plejparte kamparanoj, kiuj haltis ĉe nia paŝo demandante al mi kortuŝitaj: mastro, kial ploras la infanino?

Oni nepre devis pasigi la nokton en Kakezao, por eviti ke la aŭtoritatoj arestu nin. Plurajn fojojn mi klopodis rompi la draton de la telegrafo, enlaĉante ĝin per la ŝnuro de mia ĉevalo, sed mi rezignis tiun entreprenon pro la intima deziro ke iu kaptu min kaj, liberigante min de Alicia, reirigu min al tiu libereco de spirito kiun oni neniam perdas en la malliberejo. Laŭ la ĉirkaŭaĵoj de la vilaĝo ni pasis frunokte, devojiĝinte poste al la valeto de la rivero, inter bruaj sukerkanaj kultivejoj kiujn niaj ĉevaloj dekernigis ĉe ilia paso, ni ŝirmis nin en la laŭbo kie funkcis kan-muelilo. De for ni sentis ĝin ĝemi, kaj en la brilo de la forneto, kiu oni bakis la mielon, trairis sennombre la ombroj de la bovoj kiuj movigis la batilon kaj de la bubo kiu spronis ilin. Kelkaj virinoj spicis la vespermanĝon kaj donis al Alicia bakaĵon de herboj por mildigi ŝian febron.

Tie ni restis dum unu semajno.

***

La servisto kiun mi sendis al Bogoto serĉe de novaĵoj, portis ilin maltrankviligajn. La skandalo ardis, ekscitita per la murmurado de la malsimpatiantoj. Oni komentadis nian fuĝon kaj la ĵurnaloj profit-uzis la pelmelon. La letero de la amiko al kiu mi direktis min petante sian intervenon, havis tiun ĉi finaĵon: «Oni kaptos vin! Ne restas al vi plia rifuĝo ol Kasanareo. Kiu povus imagi ke viro kiel vi serĉu la dezerton?».

Tiun saman posttagmezon Alicia avertis min ke oni prenis nin kiel suspektemajn gastojn. La dommastrino demandis al ŝi ĉu ni estas gefratoj, geedzoj, aŭ simplaj geamikoj, kaj instigis ŝin per flataĵoj por ke ŝi montru al ŝi kelkajn el la moneroj kiujn ni faris, kaze ke ni fabrikus ilin, «pri kio estis nenio malbona, pro la streĉiteco de la situacio». La venontan tagon ni ekiris antaŭ la mateniĝo.

—Ĉu vi ne kredas, Alicia, ke ni fuĝas de fantomo kiu havas povon kiun ni mem atribuas? Ĉu ne estus pli bone reveni?

—Tiom vi alparolas min pri tio, ke mi konvinkiĝas pri tio ke mi lacigas vin! Pro kio vi alportis min? Ĉar la ideo venis de vi! Foriru, lasu min! Nek vi nek Kasanareo valoras la penon!

Kaj ŝi denove ekploris.

La penso pri tio ke la kompatindulina sentus sin senhelpa movis min al malĝojo, ĉar ŝi jam estis malkaŝinta al mi la originon de sia malsukceso. Oni volis edzinigi ŝin al maljuna bienar-posedanto en la tagoj kiam ŝi konis min. Ŝi enamiĝis, kiel nepubera, al kuzo sia, palaĉa kaj febla kun kiu ŝi sekrete engaĝiĝis; poste aperis mi, kaj alarmita la maljunulaĉo pro la risko ke mi ŝtelu la ĉasitaĵon, multobligis la multekostajn donacojn kaj intensigis la sieĝon, kun la helpo de entuziasma parencaro. Tiam, Alicia, serĉanta la liberiĝon, lanĉis sin en miajn brakojn.

Sed la danĝero ne estis pasinta,: la maljunulo, spite de ĉio, volis edziĝi al ŝi.

—Lasu min! —Ripetis ŝi, ĵetante sin el la ĉevalo—. De vi mi volas nenion! Mi iros piede , serĉi en tiuj ĉi vojoj karitatan animon! Mizer-kora! Nenion mi volas de vi!

Mi, kiu jam vivis sufiĉe por scii ke ne estas saĝe respondi al kolera virino, restis muta, agrese muta, dum ŝi, sida sur la gazono, per tremanta mano deŝiris plen-manojn de herbo.

—Alicia, tio ĉi pruvas al mi ke vi neniam amis min. —Neniam!

Kaj turnis la okulojn al alia parto.

Plendis ŝi poste pri la senhonto per kiu mi trompis ŝin.

Ĉu ví kredas ke mi ne rimarkis viajn persekutojn al la knabino de tie malsupre? Kaj tiom da kaŝemo por ŝin delogi! Kaj disputi kun mi ĉar la prokrasto obeis al san-difektoj? Lasu min! Al Kasanareo, neniam; kaj, kun mi, nek al la ĉielo!

Tiu ĉi riproĉo kontraŭ mia nefideleco ruĝigis min. Mi ne sciis kion diri. Mi estus dezirinta ĉirkaŭbraki Alician, dankante al ŝi siajn ĵaluzojn per adiaŭa ĉirkaŭbrako. Se ŝi volis ke mi forlasu ŝin, ĉu mi havis la kulpon?

Kiam mi deĉevaliĝis por improvisi klarigon, ni vidis descendi laŭ la deklivo viron kiu galopis niadirekten. Alicia, perturbata, tenis sin de mia brako.

La ulo, deseliĝinte mallong-distance, avancis kun la bulĉapelo en la mano.

—Ĝentlemano, lasu min diri unu vorton.

—Ĉu mi? —respondis min per energia voĉo.

Jes, sinjoro — kaj surmetante flanke la ponĉon, transdonis al mi volvitan paperon. —Okazas ke mia baptopatro ordonas sciigi vin.

—Kiu estas via baptopatro?

—Mia baptopatro, la Urbestro.

Tio ĉi ne estas por mi —mi diris, redonante la paperon, ne leginte ĝin.

Ĉu ne estis vi kiuj estis en la kan-muelito?

Tute ne. Mi iras kiel intendanto al [Villavicencio Villavicencio] kaj tiu ĉi sinjorino estas mia edzino.

Aŭskultante tiajn asertojn, li restis en hezito.

—Mi kredis —li balbutis—, ke estis vi estas la stampistoj de moneroj. De la branĉarejo oni sendis ordonon al la vilaĝo por ke la aŭtoritatuloj protektu vin, sed mia baptopatro estis en la fazendo, ĉar li malfermas la urbestrejon dum la tagoj de bazaro, kaj kiel mi estas unika komisaro...

Sen doni tempon por aliaj klarigoj, mi ordonis al li proksimigi la ĉevalon de la sinjorino. Alicia, por okulti la palecon, vualigis sian vizaĝon per la gazo de la ĉapelo. La neoportunulo vidis nin ekiri, sen prononci vorton. Sed, subite, surrajdis sian ĉevalinon, kaj lokiĝanta sin en la ŝarĝoselo kiu taŭgis al li kiel selo, li alflankiĝis al ni ridetanta:

—Via moŝto, subskribu la sciigan dokumenton por ke mia baptopatro vidu ke mi plenumis. Subskribu kiel intendanto.

—Ĉu vi havas plumon?

—Ne, sed antaŭe ni trovos ĝin. Okazas ke, kontraŭkaze, la urbestro enprizonigos min.

—Kion vi volas diri? — respondis mi sen halti.

Dio volu ke via moŝto helpu min, se estas vero ke vi iras kiel dungito. Mi havas la neoportunaĵon ke oni imputis al mi la ŝtelon de bovidino kaj oni metis min en la malliberejo, sed mia baptopatro donis al mi la vilaĝon kiel malliberejon, kaj poste ĉar mankis komisaro, li faris la honoron al mi. Mi nomiĝas Pepe Morillo Nieto, kaj por malbona nomo oni alnomas min Pipa.

La ĉevalŝtelisto, parolaĉema, iradis ĉe mia dekstra flanko, rakontanta siajn suferojn. Li petis la valizon de miaj vestaĵoj kaj trametis ĝin en la ŝarĝoselo, sur siaj femuroj, gardante ke ĝi ne falu.

—Mi ne havas —li diris— kun kio aĉeti decan ponĉon, kaj la situacio kondukis min vivi nudpieda. Ĉi tie, kie viaj moŝtoj vidas, tiu ĉi ĉapelo havas pli ol du jarojn, kaj mi trovis ĝin de Kasanareo.

Alicia, aŭskultinte tion ĉi, turnis al la viro la timemajn okulojn.

—Ĉu vi loĝis en Kasanareo?

—Jes, via moŝto, kaj mi konas la Ebenaĵon kaj la kaŭĉukejojn de Amazono. Multe da tigroj kaj multe da serpentoj mi mortigis kun la helpo de Dio.

Tiam ni trovis mulistojn kiuj kondukis siajnjn mularojn. Pipa petegis al ili:

—Bonvolu pruntedoni al mi krajonon por subskribeto.

—Ni ne portas tion.

—Zorgu ne paroli al mi pri Kasanareo kiam ĉeestas la sinjorino — mi diris al li mallaŭtevoĉe—. Sekvu kun mi kaj je la unua ŝanco vi donos al mi persone la informojn kiuj povos esti utilaj al la intendanto.

La damninda Pipa parolis kiel eble plej multe, malŝparante hiperbolojn. Li tranoktis kun ni proksime de Villavicencio, fariĝinte paĝio de Alicia, kiun lia parolaĉado distris. Kaj tiun nokton li forflugis, ŝtelinta mian selitan ĉevalon.

***

Kiam mía memoro strebis en tiuj ĉi rememoraĵoj, ruĝeca helo subite ekbrulis. Estis fajro de sendorma reflekso, situanta je malmulte da metroj de la hamakoj, por eviti la gvatadon de la tigroj kaj aliajn noktajn riskojn. Surgenue antaŭ ŝi kvazaŭ antaŭ diaĵo, sinjoro Rafo alblovis ĝin per sia bru-spiro.

Dume, daŭris la silento de la melankoliaj solecoj, kaj en mia spirito penetris sensaĵon de senfineco kiu fluis el la proksimaj konstelacioj.

Kaj alian fojon mi rememoris. Kun la vanuigita horo alfundiĝis senespere la duono de mia esto, kaj jam mi devis komencigi novan vivon, malsimilan de la antaŭa, kompromitante la ceteron de mia juneco kaj eĉ la kialon de miaj iluzioj, ĉar kiam ili ekflorus jam ne estus, eble, al kiu ilin oferi, aŭ nekonataj dioj okupus la altaron al kiu oni destinis ilin. Alicia pensus la samon, kaj tiel, same kiel tio taŭgus al mi kiel rimorso, estis la konsolo de mia aflikto, la kunulino de mia bedaŭro, ĉar ŝi iris ankaŭ, kiel la semo en la vento, sen scii kien kaj kun timo pri la tero kiu atendis ŝin.

Sendebe, estis ŝi de pasia karaktero: el sia timideco triumfis kelkfoje la decido trudata de la neripareble aĵoj. Pentis ŝi aliajn fojojn ĉar ŝi ne englutis venenon.

— Kvankam mi ne amas vin kiel vi volas —ŝi diris—, ĉu vi ĉesos esti por mi la viro kiu eltiris min el la nesperteco por liveri min al la misfortuno? Kiel mi povos forgesi la rolon kiun vi ludis en mia vivo? Kiel vi povos pagi al mi kion vi al mi ŝuldas? Ne estos enamiĝinta kamparaninojn en la gastigejo nek farante ke mi deziregu vian apogon por forlasi min poste. Sed se tio ĉi estas kion vi pensas, ne iri malproksime de Bogoto, ĉar vi jam konas min. Vi respondecos!

—Kaj ĉu vi scias ke mi estas ridinde malriĉa?

—Tro multe oni ripetis ĝin al mi kiam vi vizitadis min. La protekto kiun mi nun petas al vi ne estas tiu de via mono, sed tiu de via koro.

—Kial vi petegas al mi kion mi hastis oferti al vi spontanee? Por vi mi lasis ĉion, kaj lanĉis min al la aventuro, tiajn ajn estus la rezultoj. Sed ĉu vi havos kuraĝon suferi kaj kunfidi?

—Ĉu mi ne faris por vi ĉiujn oferojn?

Sed vi timas Kasanareon.

—Mi timas ĝin pro vi.

—La malfavoro estas unu sola kaj ni estos du!

Tia estas la diálogo kiun ni havis en la domaĉo de Villavicencio la nokton kiam ni atendis la ĉefon de la ĝendarmaro. Esti tiu ĉi ulaĉo duonblankhara kaj dika kaj mallalta, kakivestita, de nedreseblaj lipharoj, kaj brandema mieno.

—Sanon, sinjoro —diris mi al li malestime kiam li apogis sian sabron en la sojlo.

—Ho, poeto!, Tiu ĉi knabino estas inda fratino de la naŭ muzoj! Ne estu egoisma kun la amikoj!

Kaj ĵetis haladzon de etanolo en mia vizaĝo.

Frotante sin al la korpo de Alicia kiam li lokis sin en la benko, li spiregaĉis, prenante ŝin de la pugnoj:

—Kia bela junulino! Ĉu vi jam ne memoras pri mi? Mi estas Gámez Roca, la generalo Gámez Roca! Kiam vi estis malgranda mi ofte sidigis vin sur miaj genuoj.

Kaj klopodis sidigi ŝin denove.

Alicia, ŝanĝiĝinte, esploris:

—Insolenta, insolente! —kaj puŝis lin for.

—Kion vi volas? —mi gruntis, fermanta la pordojn. Kaj mi degradis li per kraĉaĵo.

—Poeto, kio estas ĉi tio? Ĉu vi tiel respondas al la kavalireco de iu, kiu ne volas ĵeti vin en malliberejon? Lasu al mi la junulinon, ĉar mi estas amiko de ŝiaj gepatroj kaj en Casanare ŝi mortos al vi. Mi konservos la sekreton. La korpon de la krimo por mi, por mi! Lasu ŝin por mi! Antaŭ ol li finu, per kolera evit-movo, mi demetis de Alicia unu el siaj ŝuoj kaj ĵetante ĝin al la divid-muro, mi atakis lin per batoj de kalkunumo en la vizaĝo kaj en la kapo. La ebriulo, balbutante, disfalis sur la rizosakoj kiuj okipis la angulon de la salono.

Tie li ronkis post duonhoro, kiam Alicia, sinjoro Rafo kaj mi, fuĝis serĉe de la senfinaj ebenaĵoj.

***

—Ĉi tie estas la kafo —diris sinjoro Rafo, starante antaŭ la muŝ-reto—. Eklertiĝu, infanoj, ke ni estas en Kasanareo.

Alicia salutis nin kun varma tono kaj pura anim-sento:

—Ĉu jam volas eliri la suno?

—Ĝi ankoraŭ prokrastiĝas: la ĉareto de la steloj apenaŭ atingas la monteton. — Kaj sinjoro Rafo signalis al ni la montaron, dirante: Ni adiaŭu ĝin, ĉar ni ne vidos ĝin denove. Restas nur ebenaĵoj, ebenaĵoj, ebenaĵoj.

Dum ni eltrinkis la kafon, alvenis al ni la vaporo de la frumateno,la odoro je freŝa paspalo[1], je fosita sulko, je lignaĵoj ĵus dehakitaj, kaj sin insinuis la leĝeraj susuroj de la ventumiloj de la moriĉoj. Foje, sub la stela travidebleco, kapbalanciĝis iu palmo klinante sin al oriento. Neatendita ĝojo ŝveligis niajn vejnojn, samtempe kiam niaj spiritoj, dilatitaj kiel la pampo, ascendis dankoplenaj pro la vivo kaj la kreitaĵaro.

—Kasanareo estas ĉarma —ripetadis Alicia—. Mi ne scias per kia miraklo, ĉe la ekpaŝo en la ebenaĵon, malpligrandiĝis la angoro kiun ĝi inspiradis al mi.

—Okazas ke —diris sinjoro Rafo— tiu ĉi tero instigas onin ĝui kaj suferi ĝin. Tie ĉi, eĉ la mortanta deziregas kisi la grundon en kiu li putriĝos. Ĝi estas la dezerto, sed neniu sentas sin sola: estas niaj fratoj la suno, la vento kaj la tempesti. Oni ilin ne timas nek oni ilin kondamnas.

Dirinte tion ĉi, demandis al mi sinjoro Rafo ĉu mi estis tiel bona rajdisto kiel mia patro, kaj tiel kuraĝa en la danĝeroj.

—Kion oni heredas oni ne ŝtelas —respondis mi fanfarone, dum Alicia, kun la vizaĝo lumigita per la splendo de la fajro, ridetis fid-plene.

Sinjoro Rafo havis pli ol sesdek jarojn kaj estis kunulo de mia patro en iu kampanjo. Li ankoraŭ konservis la dignecon kiu denuncas al kelkaj personoj kiuj perdas kategorion. La barbo blank-hara, la okuloj trankvilaj, la kalvo brila, estis convenaj al lia meza alteco, kontaĝiga je impatio kaj bonkoreco. Kiam li aŭdis min nomon en Villavicenco, kaj li sciis ke mi estus arestota, li iris serĉi min kun la bona novaĵo pri tio ke Gámez kaj Roca ĵuris al li interesiĝi pri mi. Ekde nia alveno lia aĉetis iom por ni, atentante la mendojn de Alicia. Li ofertis al ni esti nia voj-gvidantoi ire kaj revene, kaj ke ĉe lia reveno de Araŭko li alvenus serĉi nin en la brutar-bieno de kliento lia, kie ni restus gastiĝantaj dum kelkaj monatoj.

Hazarde, li troviĝis en Villavicenco, preta eliri al Kasanareo. Post lia ruiniĝo, vidva kaj malriĉa, li sentis kor-inklinon al la Ebenaĵoj, kaj, per la mono de lia bofilo, trairis ilin jare, kiel brut-bredisto kaj pomalgranda komercisto. Neniam li aĉetis pli ol kvindek brutojn, kaj tiam pelis kelkajn ĉevalaĉojn al la fondaĵoj de la malalta rivero Meto kaj du mulojn ŝarĝitaj de aĉaĵoj.

—Ĉu vi reasertiĝas en la konfido ke ni estas liberaj de la juĝ-esploroj de la Generalo?

—Sen ajna dubo.

— Kian ektimon donis al mi tiu kanajlo! — komentis Alicia—. Pensu ke mi tremis kiel merkuro. Kaj aperi je la noktomezo! Kaj diri ke li konis min! Sed li ricevis tion, kion li meritis.

Sinjoro Rafo tributis al mia aŭdaco feliĉan aplaŭdon: estis mi la viro por Kasanareo!

Dum li parolis, li estis malliganta la ĉevalojn kaj metante al ili la kap-rimenojn. Mi helpis lin en tiu laboro, kaj ni baldaŭ estis pretaj por daurigila iradon. Alicia, kiuŭ lumigis nen per lampo, petegis ke ni atendu la eliron de la suno.

—Tial do la menciita Pipa estas ebenaĵa ruzulo, ĉu? —mi demandis al sinjoro Rafo.

—Li estas pli ruza ol la voj-rabistoj; diversfoje fuĝinto, post kuraci siajn febrojn en la malliberejoj, li revenas kun pli granda aŭdaco por praktiki la piratadon. Li estis iam kapitano de sovaĝaj indianoj, scias lingvojn de kelkaj triboj kaj estas remisto kaj bovisto.

—Kaj tiom kaŝema, kaj tiom hipokrita kaj tiom servila —notis Alicia.

—Havis vi la bonŝancon ke li ŝtelis al vi nur unu ĉevalon. Proksime de ĉi tie eble li estas...

Alicia rigardis min nervoze, sed ŝi trankviligis siajn zorgojn per la anekdotoj de sinjoro Rafo.

Kaj la aŭroro aperis antaŭ ni; sen tio ke ni rimarkinte la ĝustan momenton, ekflosadis sur la paspalo* rozkolora vaporo kiu ondis en la atmosfero kiel leĝera muslino. La steloj ekdormiĝis en la foreco de opalo, sur la sama nivelo de la tero, aperis bunt-delikata ĉielo ekbruligita, penik-tuŝo perforta, koagulaĵo de rubeno. Sub la gloro de la matenruĝo fendis la aeron la anasoj de skandala blekado, la senurĝaj ardeoj kiel flosantaj flokoj, la smeraldaj psitakoj de tremanta flugo, la multkoloraj araoj. Kaj el ĉie, el la paspalo (neologismo) kaj el la spaco, el la marĉejo kaj el la palmo, naskiĝadis ĝojoplena zefiro kiu estis vivo, estis akcento, heleco kaj kor-bato. Dume, en la ĉiel-ruĝo kiu malfermadis sian nemezureblan baldakenon, ĵet-falis la unua suna ekbrilo, kaj, malrapide, la astro, senmezura kiel kupolo antaŭ la miro de la taŭro kaj la sovaĝ-besto, ruliĝis sur la ebenaĵoj, ruĝiĝinte antaŭ ol ascendi en la bluon.

Alicia, ĉirkaŭbrakante min larmo-hava kaj frenez-senta, ripetadis tiun ĉi preĝon:

—Mia Dio! Mía Dio! La suno!, la suno!

Poste, ni, daŭrigante la marŝadon, enprofundiĝis en la senmezurecon.

***

Iom post iom la ĝojo de niaj langoj ekcedis al la laceco. Ni faris multnombrajn demandojn kiujn sinjoro Rafo respondis kun aŭtoritateco de spertulo. Ni jam vivis kio estis mata,[2], caño[3], zural[4], kaj fine Alicia konis la cervojn. Ĝis duona dekduo da ili paŝtis en marĉejo, kaj kiam ili flaris nin, rektigis al ni iliajn hom'evitajn orelojn.

—Ne malŝparu la kuglojn de revolvero —ordonis sinjoro Rafo—. Kvankam vi vidas la bestojn proksime, ili estas je pli ol kvincent metroj. Fenomenoj de la regiono.

Malfaciliĝadis la konversacio ĉar sinjoro Rafo iris kiel antaŭanto, portante dekstremane ĉevalon, post kiu trotis la aliaj en la retostitaj paspaloj. La varma aero brilis kiel metala lameno, kaj sub la spegulo de la atmosfero, en dezerta ĉirkaŭaĵo , insinuis sin for la nigreca maso de monto. Dum momentoj oni aŭdadis la vibradon de la lumo.

Ofte mi deĉevaliĝis por refreŝigi la tempiojn de Alicia, frotante ilin per verda citrono. Kiel sunombrelon ŝi portis sur sia ĉapelo blankan ŝalon, kies ekstremojn ŝi malsekigis per ploro ĉiufoje, kiam la memoro pri la hejmo afliktis ŝin. Kvankam mi ŝajnigis ne rimarki ŝiajn larmojn, min maltrankviligis la koloro de ŝiaj krepuske ruĝiĝintaj vangoj, timante la kongeston. Sed estis neeble ripozi sub la sunbruligita senŝirmejo: nek arbo, nek kaverno, nek palmo.

—Ĉu vi volas ripozi? —mi proponis al ŝi, maltrankvila. Kaj ridetante ŝi respondis al mi:

—Kiam ni alvenos al la ombro! Sed, kovru vian vizaĝon, ĉar la senventa suno rostas vin!

Ĉirkaŭ la posttagmezo ŝajnis aperi en la horizonto fantaziaj urboj. La okcidentaj arbustaroj provokis la miraĝon, konturante en la ĉielo tufojn de palmaroj, super kupoloj de ceiboj kaj klusioj[5], kies ruĝaj floradoj elvokis makulojn de tegmentoj.

La ĉevaloj kiuj iris malligitaj, orientiĝante sin en en la ebenaĵo, komencis galopi je konsiderinda distanco de ni. —Ili jam flaris la trinkejon —observis sinjoro Rafo—. Ni ne alvenos al la plantaro antaŭ ol duonhoro; sed tie ni varmigos la provianton.

Ĉirkaŭis la monton inunditaj marĉoj, de flosanta lanaĵo, kies surfaco suriris akvaj birdetoj kiuj blekadis balanciĝante la voston. Post granda ĉirkaŭiro, kaj preskaŭ laŭ kontraŭa flanko, ni penetris la densejon ĉirkaŭirante la ŝlimejon, kie drinkis la ĉevalojn kiujn mi kondukis en la ombro. Purigis sinjoro Rafo per maĉeto la trud-herbojn proksime de grandega arbo, troornamata de flavaj festonoj, el kie pluvis, por timego de Alicia, nedanĝeraj kaj verdecaj vermoj. Instalinte la hamakon, ni kovris ĝin per ampleksa muŝ-reto, por defendi ŝin de la abeloj kiuj alkroĉiĝis en la krispoj, avidaj elsuĉi ŝian ŝviton. Fumis poste la konsoliga fajro kaj ĝi redonis al ni la trankvilecon.

Enmetis mi en la fajron la brul-lignon kiujn lanĉis al mi sinjoro Rafo, dum Alicia ofertis al mi ŝian helpon.

—Tiuj oficoj me apartenas al vi.

—Ne igu mi perdí la paciencon, mi jam ordonis ke vi ripozu, kaj vi devas obei!

Ĉagrenita pro mia sinteno, ŝi ekbalanciĝis, laŭ la impulso kiun Sia piedo donis al la hamako. Sed kiam ni iris serĉi akvon, ŝi petegis al mi ke mi ne lasu ŝin sola.

—Venu, se vi volas —mi diris al ŝi. Kaj ŝi postsekvis nin laŭ pado plena je trud-herboj.

La laguneto de flavecaj akvoj estis kovrata de mortaj folioj. Tra ili naĝis testudetoj nomataj emidoj, elmetantaj la ruĝecajn kapojn; kaj ĉi tie kaj tie, la kajmanaĉoj, nomataj kaĉiroj, elmontris sur la denso-supraĵo de la marĉo la senpalpebrajn okulojn. Ardeoj meditema, subtenataj per unu piedo, per subita beko-bato sulkigis la malĝojegan marĉon, kies malicaj elvaporiĝoj flosis sub la arboj kvazaŭ funebra vualo. Tranĉinte branĉon, mi kliniĝis por balai per ĝi la akvajn vegetaĵaron, sed sinjoro Rafo haltigis min , rapida kiel la krio de Alicia. Estis emerĝinte oscedanta por kapti min la anakondo, korpulenta kiel trabo, kiu per la pafoj de mia revolvero mergiĝis agitante la marĉon kaj superbordigante ĝin en la marĉo-bordoj.

Kaj ni revenis kun la kaldronoj vakuaj.

Kaptita de la paniko, Alicia klinis sin tremanta sub la muŝ-reto. Ŝi havis kapturnojn, sed la biero mildigis la naŭzojn. Kun ne malpli granda ektimo mi komprenis kio okazis al ŝi, kaj sen scii kiel, ĉirkaŭbrakante la futuran patrinon, mi priploris ĉiujn miajn misfortunojn.

***

Vidinte ŝin dorma, mi apartiĝis kun sinjoro Rafo, kaj sidinte sur radiko de arbo, mi aŭskultis liajn neforgeseblajn konsilojn: Ne konvenis, dum la vojaĝo, averti ŝin pri la stato en kiu ŝi estis, sed mi devus ĉirkaŭi sin per ĉiaj eblaj zorgoj. Ni farus mallongajn etapojn kaj returnus al Bogoto antaŭ tri monatoj. Tie la aferoj havus alian aspekton.

Cetere, la filoj leĝaj aŭ neleĝaj havas saman originon kaj estas amataj same. Afero de la medio. En Kasanareo tiel okazis.

Li ambiciis iam fari brilan geedziĝon, sed la destino markis al li neantaŭvidatan vojon: la junulino kun kiu li vivis tiutempe, povis superi la revitajn edzinon, ĉar, juĝinte sin malsupra, ornamais sin per la modesteco kaj ĉiam kredis sin ŝuldanto de troo da bono. Ĉi tiel, li estis pli feliĉa en la hejmo de sia frato, kies kunulino, sklava de la pergamenoj kaj de la sociaj mensogoj, inspiris al li la hororon al la altaj familioj, ĝis kiam li revenis al la simpleco favorata per la divorco.

Oni devus retroiri en la vivo antaŭ neniu konflikto, ĉar nur alfrontante ilin de proksime oni vidas ĉu ili havas solvon. Estis vero ke mi antaŭvidis la skandalon de miaj parencoj se mi metus Alician sur mia dorso aŭ se mi kondukus ŝin al la altaro. Sed oni ne devus rigardi tiom for ĉar la timoj iras trans la ebloj. Neniu povus certigi al mi ke mi naskiĝis por esti edzigita, kaj kvamkam tiel estus, kiu povus doni al mi edzinon malsimila al tiu signalita de mia sorto? Kaj Alicia, en kio ŝi ne indus? Ĉu ŝi ne estis inteligenta, bone edukita, senafekta kaj de honesta deveno? En kiu kodo, en kiu skribaĵo, en kiu scienco mi estis lerninta ke la antaŭjuĝoj regas sur la realaĵoj? Kial estis mi pli bona ol alaj, sed ne pro miaj faritaĵoj? La homo de talento devas esti kiel la morto, kiu ne konas kategoriojn. Kial Kelkaj junulinoj ŝajnis al mi pli alt-rangaj? Ĉu pro senpripensa konsento de la publiko kontaĝis al mi ilia stulteco? eble pro la brilo de ilia riĉeco? Sed tiu ĉi, kiu ofte naskiĝas de malhelaj fontoj, ne estis ankaŭ relativa? Ĉu ne estas malriĉegaj niaj potenculoj kompare kun tiuj de ekstere? Ĉu mi ne trafus en la ora mez-aĝo relativan riĉecon? En tiu ĉi kazo, ĉu estus gravaj por mi la aliaj, kiam ili venis serĉe de mi kun la incenso? Vi havas nur unu ĉefan problemon, en kies flanko ĉiuj aliaj superfluas: akiri monon por subteni la modestecon dece. La cetero venas aldone.

En silento, mi meditadis mense la kialojn kiujn mi aŭdis, separante la veron de la troigo.

—Sinjoro Rafo —mi diris al li—, mi rigardas la aferojn laŭ alia aspekto, ĉar la konkludoj de vi, kvankam fundamentataj, ne maltrankviligas min nun: ili estas en la horizonto, sed malproksime. Rilate al Alicia, la plej granda problemo kiun mi portas, kiu ne enamiĝinta, vivas kvazaŭ mi estus tia, estus anstataŭanta mia nobleco kion ne povas doni la tenero, kun la intima konvinko ke mia kavalira idiosinkrazio puŝus min ĝis la ofero, al damo kiu ne estas mia, por amo kiun mi ne konas. Famon de sindona galantulo mi gajnis en la animo de multaj virinoj, dank' al la kutimo ŝajnigi, por ke mia animo sentu sin malpli sola. Ĉie mi iris serĉante, per kio mi povus distri mian malkontenton kaj mi iris bonfide, anhelante renovigi mian vivon kaj savi min de la perverseco: sed, kie ajn mi metis mian esperon, mi trovis bedaŭrinda vakuon, plibeligitan de la fantazio kaj forneitan de la elreviĝo. Kaj tiel, trompante min per mia propra vero, mi sukcesis koni ĉiujn pasiojn kaj mi suferas ĝian trosaton, kaj mi daŭras misorientita karikaturigante la idealon por segesti min per la penso ke mi estas proksima al la elaĉeto. La ĥimero kiun mi persekutas estas homa, kaj mi bone scias ke de ĝi eliras la vojoj por la triumfo, por la bonestado kaj por la amo. Sed pasas la tagoj kaj velkiĝas mia juneco sen tio ke la iluzio rekonu mian vojon; kaj vivinta inter senafektaj virinoj, mi ne estas trovinta la senafektecon, nek inter la anamiĝantinoj la amon, nek la fidon inter la kredantinoj. Mia koro estas kiel ŝtono kovrita de musko, kie neniam mankas larmo. Hodiaŭ vi vidis min plori, ne pro malforteco de la animo, ke sufiĉe da rankoro mi havas en la vivo: mi ploris pro miaj trompitaj aspiroj, pro miaj vualigitaj revoj, pro tio kio mi estis, pro tio kio mi neniam plu estos!

Iom post iom mi levis mian voĉon kaj komprenis ke Alicia estis veka. Mi alproksimiĝis silentpaŝe kaj malkovris ŝin en aŭskulta sinteno.

—Kion vi volas? —mi diris al ŝi. Kaj ŝia silento konfuzis min.

Estis nepre daŭrigi la marŝon ĝis la najbara moriĉaro laŭ decido de sinjoro Rafo, ĉar la plant-oazo estis ekstreme danĝera: je multaj leŭgoj ĉirkaŭe, nur en ĝi trovis akvon la bestoj kaj nokte alvenadis la sovaĝ-bestoj. Ni eliris el ĝi, paŝon post paŝo,kiam la posttagmezo komencis suspiri kaj sub la lastaj ĉiel-ruĝoj ni preparis nin por la restado. Dum sinjoro Rafo ekbruligis la fajron, mi retiris min en la paspalojn por alligi la ĉevalojn. La venteto de la noktiĝo refreŝigis la dezerton, kaj subite, laŭ neegalaj intertempoj, alvenis al miaj oreloj io kvazaŭ lamento de virino. Instinkte, mi pensis pri Alicia, kiu alproksimiĝante demandis al mi:

Kion vi havas? Kion vi havas?

Kunigitaj poste, ni sentis la ploretantan lamentadon, turnataj al la flanko el kie ĝi venis, sen sukcesi desĉifri la misteron: palmo de makanilo svelta kiel peniko, obeante la venteton, plorigis siajn franĝojn en la krepusko.

***

Ok tagoj poste ni ekvidis la setlejon La Maporita. La lageto proksima al la kortoj oris en la suno. Grandegaj hundoj venis renkonti nin, per teruraj bojoj, disirigis la ĉevalojn. Fronte al la trab-barilo de la enirejo, kie suniĝis ruĝa lan-kovrilo, sinjoro Rafo ekkriis, stariĝante sur la piedingoj:

—Laŭdata estu Dio!

—... Kaj lia sanktega patrino —respondis voĉo de virino.

—Ĉu ne estas kiu venu forpeli la hundojn?

—Jam tuj.

—Ĉu la infanino Griselda?

—En la rivereto.

Kompleze ni observis la purecon de la korto, plena je nigraj hiskiamoj, imorteloj, nerioj, papavetoj kaj aliaj plantoj de la tropiko. Ĉirkaŭ la horto donis refreŝigon la platanujaroj, de susuraj kaj rompitaj folioj, ene de la barilo de bambuo kiu protektis la loĝejon, sur kies firsto elmontris siajn splendon pavo.

Fine, kaduka mulatino ekvidiĝis ĉe la pordo de la kuirejo, sekiganta la manojn per la rando de la subjupo.

—Huŝ, tju! —li kriis, ĵetante ŝelon al la kokinoj kiuj gratadis la bedon—. Eniru, ke la infanino Griselda banas sin. La hundoj ne mordas, ili jam mordis!

Kaj li reiris al siaj taskoj.

Sen atestantoj, ni okupis la ĉambron kiu taŭgis kiel salono, kie ne estis alia ilaro ol du hamakoj, unu rosto-krado, du benketoj, tri kofroj kaj unu kudro-maŝino «Singer». Alicia, sufokita, balanciĝis troigante la lacecon, kiam eniris la infanino Griselda, nudpieda, kun la bankostumo en la brako, la kombilo en la har-flanko kaj la sap-brikoj en duonkalabaso.

Pardonu vi —ni diris al ŝi.

—Vi havas je via dispono la kabanon kaj la personon. Ho! Ĉu ankaŭ venis sinjoro Rafaelo? Kion li faras en la remizo?

Kaj elirante el la korto , diris al li familiare:

Ventokapa, ĉu vi forgesis denove la kajeron? Mi tigriniĝas kontaŭ vi. Ne venu al mi kun tio, ĉar ni kverlos.

Estis ŝi ino brunhaŭta kaj fortika, nek alta nek malalta kun diketa vizaĝo kaj simpatiaj okuloj. Ŝi ridis montranta la larĝajn kaj blankegajn dentojn, dum ŝia laborema mano elpremis la gutantajn hararojn sur la elbroĉita mam'zono. Turniĝante al ni demandis:

—Ĉu oni jam alportis al vi kafon?

—Ne ĝenu vin...

—Tiana, Bastina, kio okazis?

Kaj sidinte en la hamako apud Alicia, demandis al ŝi ĉu la diamantoj de ŝiaj orelringoj estis nefalsaj kaj ĉu ŝi havis aliajn por vendi.

—Sinjorino, se vi ŝatas ilin...

—Mi ŝanĝas ilin kontraŭ tiu kudro-maŝino.

—Ĉiam lerta por la negocoj —galantis sinjoro Rafo. —Neee! Okazas ke ni kolektiĝas por forlasi la teron.

Kaj per varma akcento li rakontis ke Barrera venis por preni homojn por la kaŭĉukejoj en Viĉado.

—Tio estas ŝanco por pliboniĝo: ili donas manĝaĵon kaj kvin pesojn tage. Mi tiel diris al Franco.

—Kaj kiu Barrera estas la dungisto? —demandis sinjoro Rafo.

—Narciso Barrera, kiu alportis varojn kaj ormonerojn por doni kaj redoni.

—Ĉu vi kredas tiun rakonton?

—Silentu, sinjoro Rafo. Estu atenta ne senkuraĝigi Fidelon! Li jam proponis antaŭtempan monon, sed li ne decidis forlasi tiun malordon! Li pli amas la bovinojn ol la edzinon! Kaj ni estas kristianiĝis en Pore, ĉar ni estis nur militiste edziĝintaj.

Alicia, flanken-rigardante min, ridis.

—Infanino Griselda, tiu vojaĝo povas okazigi kontraŭaĵon.

—Don Rafo, tiu kiu ne riskas, tiu ne sukcesas. Diru al mi, ĉu estas valoro en la dungiteco, kiu entuziasmigis ĉiujn. Ĉar tie en la bieno restos neniu. La maljunulo devis petegi ilin, por ke ili helpu fini la por-brutan laboron. Neniu volas fari ion! Kaj ili havas joropo-vesperojn!... Sed supozu: estas Clarita tie... Mi malpermesis al Fidel resti tie, kaj li ne obeas min. Li foriris de lundo. Mi atendas lin morgaŭ.

—Ĉu vi diras, ke Barrera alportis multe da varoj? Kaj ĉu li vendas ĝin malmultekoste?

—Jes, sinjoro Rafo. Ne valoras malfermi viajn monujojn. Ĉiuj jam aĉetis. Ĉu li alportis la modajn kajerojn kiam mi plej bezonis ilin? Mi devas porti vestaĵojn de unua kvalito.

—Mi kunportas unu por vi.

—Dio pagu ĝin al vi!

—La maljunulino Sebastiana, plensulka kiel seka figo, kun kapo kaj brakoj tremantaj , alportis al ni maldolĉan kafo-tasetojn, kiujn nek Alicia nek mi povis trinki, kaj kiujn don Rafo gustumis verŝante ĝin en la taseton. Infanino Griselda rapidis alporti malhelan mielon, kiun ŝi elprenis el karafo, por dolĉigi la trinkaĵon.

—Multan dankon, sinjorino.

—Kaj ĉi tiu belulino estas via edzino? Ĉu vi estas la bofilo de sinjoro Rafo?

—Tiel mi sentas min.

—Ĉu vi ankaŭ estas tolimanoj?

—Mi estas el tiu provinco; Alicia, bogotana.

—Ŝajnas, ke vi iras al iu joropo, laŭ via bel-aspekto. Kian belan vestaĵon kaj bonajn botetojn vi havas! Ĉu vi mem kudris tiun veston?

—Ne, sinjorino, sed mi komprenas iom pri kudrado. Mi pasigis tri jarojn en la lernejo, partoprenante en la lecionoj. —Ĉu vi instruas min? Ĉu ne estas vero, ke vi instruas min? Por tio mi aĉetis maŝinon. Kaj rigardu kiom da luksaj ŝtofoj mi havas ĉi tie. Barrera donacis al mi ilin la tagon, kiam li venis por vidi nin. Li donis ankaŭ al Tiana. Kie estas via?

—Ĝi pendas sur la vest-hoko. Tuj mi ĝin alportos.

Kaj ŝi eliris.

—Infanino Griselda, ekscitita pro tio, ke Alicia proponis instrui ŝin pri tajlorado, liberigis la ŝlosilojn el la zono, kaj, malfermante la keston, montris al ni kelkajn vivkolorajn ŝtofojn.

—Tiuj estas ordinaraj ŝtofoj!

—Nuraj vest-ŝtofoj el silko, sinjoro Rafo, Barrera estas malavarega. Kaj rigardu la vidojn de la fabriko en Viĉado, kie li volas nin kunporti. Diru neŭtrale ĉu ne estas belegaj tiuj konstruaĵoj kaj ĉu tiuj bildoj ne estas ĉarmaj. Barrera disdonis ilin ĉie. Rigardu kiom da mi havas algluitaj en la kofro.

Ili estis kelkaj poŝtkartoj en koloroj. Oni vidis en ili, sur la monteta bordo de rivero, duetaĝajn domojn, sur kies balustradoj la homoj grupiĝis. Vaporŝipoj fumis en la malgranda haveno.

—Pli ol mil viroj loĝas tie kaj ĉiuj gajnas po funto en la tago. Mi intencas starigi helpon por la laboristoj. Pripensu kiom da mono mi prenos nur pro la intrigo! Kaj kiom Fidel gajnos?... Vidu, tiuj montoj estas la kaŭĉukejoj. Bone diras Barrera, ke alia ŝanco kiel ĉi tiu ne prezentos sin.

—Kion mi bedaŭras estas senti min tiel disfalita; se ne, mi ankaŭ sekvus mian zambon* —diris la maljunulino, denove kaŭriĝante en la sojlo.

—Jen estas la ŝtofo, ŝi aldonis, mafaldante ruĝan indienon.

—En tiu ĉi vesto vi aspektos kiel flamanta bruligaĵo.

—Blankulo —li respondis al mi—; prefere ol nenion ŝajni.

—Iru— ordonis infanino Griselda—, serĉu al don Rafo kelkajn maturajn platanojn por la ĉevaloj. Sed unue diru al Miguel ke li ĉesu ripozi en la hamako, ĉar la febroj ne malaperas de li: ke li elverŝu la akvon el la pirogo kaj zorgu pri la fiŝhoko, por vidi ĉu la piranjoj jam forvoris la logaĵon. Eble fiŝeto jam kaptiĝis. Kaj donu ion al ni por manĝi, ĉar ĉi tiuj blankuloj venas el malproksime. Venu ĉi tien, infanino Alicia, kaj malstreĉu la vestaĵon. En ĉi tiu ĉambro ni du restos.

Kaj, stariĝante antaŭ mi —li aldonis kun petolema senhonteco—: Mi forportos ŝin! Ĉu vi jam apartigis la liton?

***

Veran bedaŭron mi sentis por sinjoro Rafael antaŭ la fiasko de lia negoco. La infanino Griselda pravis: ĉiuj jam provizis sin per varoj. Tamen, du tagojn post nia alveno, venis el la bieno maldikaj kaj pal-aspektaj viroj, kies humidaj seloj estis kaŝita per la lankapoto, kiun la rajdantoj lasis pendi sur siaj genuoj. De la alia flanko de la monteto ili petis krie la pirogon kaj, kredante ke ili ne estis aŭditaj, pafis per la vinĉestero. Vidante la malrapidecon, sen deĉevaliĝi, ili lanĉis siajn rajdbestojn al la kanalo kaj transiris ĝin, portante la vestaĵojn ligitajn sur la kapo.

Ili alvenis. Ili portis lanajn pantalonojn, maldensan ĉemizon nomitan "like’,kaj larĝajn ĉapelojn el bruna felpo. Liaj piedoj, nudaj, premis per la dika piedfingro la ringon de la piedingoj.


—Bonan tagon... —ili ekparolis kun melenkolia voĉo inter la bojadado de la hundoj.

—Espereble oni estus mortiginta nin pro esti ŝercemaj, ekkriis la junulino Griselda.

—Ĝi estis por la pirogo...

—Kia pirogo! Ĉi tio ne estas reĝa paŝo!

—Ni venas por vidi la varon...

—Antaŭen, sed lasu viajn pistolkojn*** eksteren.

La viroj malsuprensaltis de siaj ĉevaloj kaj, kun la bovaj ringoj el tordita porkharo, ili ligis la trot-ĉevalojn sub la samano ĉe la enirejo kaj antaŭeniris kun la lankapoto sur la ŝultro. Ĉirkaŭ la ledo, en kiu sinjoro Rafo etendis la aĉaĵaron, ili kliniĝis letargie.

—Rigardu la eksterordinarajn diagonalojn; jen estas la garantiitaj tranĉiloj; konsideru tiun led-zonon, kun ingo por la revolvero, ĉio de unua klaso.

—Ĉu vi alportis kininon?

—Tre bonan, kaj pilolojn kontraŭ febro.

—Po kiom la fadeno?

—Dek centoj la fadenaro.

—Ĉu vi ne donus ĝin je kvin?

—Prenu ĝin je naŭ.

Ili ĉion tuŝis, esploris, komparis, preskaŭ senparole. Por scii ĉu la ŝtofo sentinturiĝas, ili trempis per salivo siajn fingrojn kaj frotadis ĝin. sinjoro Rafael, per la mezurilo, montris al ili ĉion, elĉerpante la laŭdojn por ĉiu afero. Nenio plaĉis al ili.

—Ĉu vi lasos al mi tiun poŝ-tranĉilo kontraŭ dudek realoj?

—Prenu ĝin.

—Mi donu la monon por la butonoj, kiun mi diris.

—Prenu ilin.

—Sed metu ankaŭ la pinglon por fiksi ilin.

—Prenu ĝin.

Tiel ili aĉetis bagatelaĵojn por du aŭ tri pesoj. La viro kun la karabeno, malknodante la finon de sia ŝultro-tuko, pasigis ormoneron: —Pagu vin pro ĉio, ĝi estas de dudek dolaroj.

Kaj li igis ĝin tinti kontraŭ la ŝtalo de la armilo.

—Ni vidu la interŝanĝojn!

—Kial vi ne aĉetas la ceteron?

—Al tiuj prezoj ne sufiĉas, eĉ por la karabeno. Iru al la la bieno por vidi aĵojn malmultekostegajn.

—Ĝis revido, do!

Kaj ili surĉevaliĝis.

—Saluton, kunulo, —kriis, returnante, la plej malbonaspekta—; Barrera sendis nin por forpreni de vi la varojn, kaj estus pli bone se vi foriras kun ĝi. Vi estas avertita: foriru kun ĝi! Se ni ne forprenas ĝin nun, estas pro tio, ke ĝi estas malmulta kaj multekosta!

—Kaj kial forpreni ĝin?— demandis sinjoro Rafo.

—Pro la konkurenco!

—Ĉu vi kredas, mizera, ke tiu maljunulo estas sola?— mi ekkriis, prenante tranĉilon, inter la teatraj gestoj de la virinoj.

—Rigardu— respondis la viro—: super mi, mia ĉapelo. Kvankam la tero estas granda, ĝi restas sub miaj piedoj. Kun vi en estas la afero. Sed se vi volas, ankaŭ por vi estas!

Li, espronante la ĉevalon, ĵetis la aĉetitajn objektojn al mia vizaĝo, kaj forgalopis kun siaj kunuloj laŭlonge de la ebenaĵo.

***

Tiun nokton, ĉirkaŭ la dek-unua, Fidel Franco alvenis al la domo. Kvankam la boato glitis sen bruo sur la profunda akvo, la hundoj tion sentis kaj tuj eksonis la alarmo.

—Tiu estas Fidel, tiu estas Fidel - diris infanino Griselda, stumblante en niaj hamakoj. Kaj ŝi eliris en la korton en ĉemizeto, envolvita de la kapo per malluma ŝalo, postsekvata de sinjoro Rafaelo.

Alicia, timigita en la mallumo, komencis voki min el sia ĉambro:

—Arturo, ĉu vi sentis? Estas homoj alvenintaj!

—Jes, ne zorgu, vi ne venu! Estas la dom-mastro.

Kiam mi eliris en la liberan ĉielon en flanelo kaj sen ĉapelo , estis grupo sub la bananarboj kiu portis brulantan torĉegon. La ĉeno de la pirogo sonis kiam ili albordiĝis, kaj du armitaj viroj malsupreniris.

—Kio okazis tie ĉi?— diris unu, malvarme ĉirkaŭbrakanta infaninon Griselda.

—Nenio, nenio! Kial vi aperas tiel malfrue?

—Kiuj gastoj alvenis?

—Don Rafael kaj du kunuloj, viro kaj virino.

Franco kaj sinjoro Rafo, post amika manpremo, reiris kun tiuj de la grupo en la kuirejon. —Mi estis tre alarmita, ĉar ĉi-nokte, kiam mi alvenis al la bieno kun la brutaro, mi eksciis, ke Barrera sendis komisionon. Ili ne volis prunti al mi ĉevalon, sed tuj kiam la dibiĉo komenciĝis, mi kunportis la pirogon de tie. Kial tiuj banditoj venis?

—Por forpreni mian "chucho"*** - humile respondis sinjoro Rafo.

—Kaj kio okazis, Griselda?

—Nenio speciala! Preskaŭ estas tumulto, ĉar uketo staris antaŭ ili kun blanktenila en la mano. Terure! Li plorigis nin!

—Iru enen - subite aldonis la mastrino, pala, tremanta —,kaj dum on donas al vi trinkaĵon de kafo, pendu vian hamakon en la korodoro, ĉar mi estas en la ĉambro kun la sinjorino.

—Neniel: Alicia kaj mi gastos en la palmo-domo - mi diris, alproksimiĝante al la grupo.

—Vi ne ordonas ĉi tie - respondis infanino Griselda, penante rideti. - Venu, konu ĉi tiun ebenaĵulon, kiu estas mia.

—Via servanto— mi respondis, redonante la ĉirkaŭbrakon.

—Fidu je mi! Sufiĉas ke vi estas kunulo de sinjoro Rafael.

—Kaj se vi vidus al kia peco de virino li kunjugiĝis! Tiel ruĝa, kiel anakardio! Kaj la manoj kiun ŝi havas por tranĉi la silkon, kaj kiom modesta por instrui!

—Nu, ordonu al viaj novaj servistoj— ripetis Franco.

Li aspektis maldika kaj pala, mezalta, kaj eble pli aĝa ol mi. Lia nomo kongruis kun lia karaktero [6], kaj lia fizionomio kaj liaj vortoj estis malpli elokventaj ol lia koro. Liaj trajtoj proporciitaj, lia akĉento kaj lia maniero manpremi montris, ke li estas viro de bona deveno, ne naskita sur la pampoj, sed alveninta al ili.

Ĉu vi devenas el Antjokio?

—Jes, sinjoro. Mi faris iom da studoj en Bogoto, poste mi eniris la armeon, kaj poste ili metis min en la garnizono de Araŭko, kaj de tie mi dizertis pro disputo kun mia kapitano. De tiu tempo mi venis kun Griselda por varmigi tiun domaĉon, kiun mi forlasos por nenio en la vivo.— Kaj li emfazis—: Por nenio en la vivo!

Infanino Griselda, kun amara rideto, restis muta. Kiam ŝi rimarkis, ke ŝi estas en dormrobo, ŝi foriris kun la preteksto vestiĝi, portante en la kavo de la manplato kandel-lumon.

Intertempe, la maljuna Tiana flamigis la triŝtonan fajron, sur kiu pendis fera drato por pendigi kaldronon aŭ la kuir-poton Ĉe la varmeta palpebrumado de la fajrolumo ni sidiĝis en cirklo, sur la radikoj de bambuo aŭ sur kranioj de kajmanoj, kiuj funkciis kiel benkoj. La junulo, kiu alvenis kun Franco, rigardis min kun simpatio, tenante inter siaj nudaj genuoj sian du-tuban pafileton. Ĉar liaj vestoj estis malsekaj, li rulis sian kalsonetojn sur la nudaj suroj de nodohavaj muskoloj. Li nomiĝis Antonio Correa kaj estis filo de Sebastiana, tiel larĝ-dorsa kaj tiel brust-fortika, ke li ŝajnis indiĝena idolo.

—Patrino— li diris gratante sian kapon - kiu estis la entrudiĝema kiu alportis al la bieno la klaĉon pri la varoj?

—Tio havas nenion malbona: anoncante oni vendas.

—Jes, sed kion li iris fari tie la posttagmezon, kiam la blankuloj alvenis?

—Mi ne scias! Eble sendis lin infaninino Griselda.

Tiufoje estis Franco, kiu faris mokvizaĝon. Post mallonga silento li esplor-demandis:

—Mulatino, kiom da fojoj Barrera venis?

—Mi ne rimarkis. Mi vivas okupita ĉi tie en mia kuirejo.

Post kiam ni ĝuis la kafojn kaj sinjoro Rafo rakontis iun okazaĵon pri nia vojaĝo, Franco redemandis obeante sian obstinan zorgon:

—Kion faras kun Miguel kaj Jesús? Ĉu ili serĉis la porkojn en la ebenaĵo? Ĉu ili riparis la trabon de la kortopordo? Kiom da bovinoj ili melkis?

—Nur du de granda bovido. La aliajn infanino Griselda lasis liberi, ĉar jam komenciĝas pesto kaj la moskitoj mortigas la idojn.

—Kaj kie estas tiuj mallaboremuloj?

—Miguel estas febra. Mi ne volas preni la sanigilon: oni devas fortranĉi kvin foliojn de borago, sed deŝiritaj supren, ĉar malsupren ili kaŭzas vomadon. Mi jam preparis la infuzaĵon, sed li ne volas engluti ĝin. Kaj tio, kvankam li devas foriri por la kaŭĉukujoj. Li ade ludas kartojn kun Jesús, kaj tiu ja estas perdita pro foriri!

—Nu, ili tuj foriru, en la pirogo de la bieno, kaj ne revenu plu. Mi ne toleras ĉe mia gastejo nek klaĉemulojn nek spionojn. Mulatino, montriĝu en la loĝejo kaj diru al ili, ke ili malokupu: ili ne ŝuldas al mi, kaj mi ne ŝuldas al ili!

Kiam Sebastiana eliris, sinjoro Rafael demandis pri la stato de la bieno: ĉu estis vero, ke ĉio estis en malordo?

—Ne estas eĉ ombro de tio, kion vi konis. Barrera perturbis ĉion. Tie oni ne povas vivi. Estus pli bone, se oni bruligus ĝin.

Poste li rakontis, ke la laborojn estis ĉesigitaj, ĉar la bovistoj ebriiĝis kaj dividiĝis en grupojn por renkontiĝi en certaj lokoj de la ebenaĵo, kie sekrete ili aĉetis alkoholon de la protektitoj de Barrera. Foje ili lasis mortigi la ĉevalojn kaj sensence forlasante ilin al la taŭroj; aliaj fojoj la ĉevaloj lasis sin kapti per la ŝnuro, aŭ dum la vost-prenado suferis mortigajn batojn; multaj ree festaĉis kun Clarita; tiuj ĉi lastimis la ĉevalojn en vet-kuroj, kaj neniun korektis la malordon nek normaligis la situacion, ĉar antaŭ la allogaĵo de la venonta vojaĝo al la kaŭĉukejoj neniu pensadis labori, kiam li estis ĉe la sojlo de riĉiĝo. Tiel, nun jam ne restis mildaj ĉevaloj, sed nur ĉefe nedresitaj junĉevaloj, nek estis bovistoj, sed festantoj; kaj la maljuna Zubieta, la posedanto de la bieno, ebria kaj podagra, tute sen scio pri tio, kio okazis, etendis sin sur la hamako kaj permesis al Barrera gajni monon de li je ĵetkuboj, kaj ke Clarita donu alkoholon al li buŝ-al-buŝe, kaj ke la peonaro de la dungisto buĉu eĉ kvin brutojn tage, forĵetante post deŝelado tiujn, kiuj ŝajnis ne sufiĉe dikaj.

Kaj kiel kulmino, la guahibaj indianoj de la bordo de la rivero Guanapalo, kiuj tra-sagis centojn da brutoj, atakis la setlejon Bieneto, forprenis la virinojn kaj mortigis la virojn. Dank' al tio ke la rivero haltigis la brulegon, sed ĝis mi ne scias kiun nokton oni vidis la malproksiman briladon de la bruligitaĵo.

—Kaj kion vi intencas fari kun via setlejo? - mi demandis.

—Defendi ĝin! Kun dek kuraĝaj rajdantoj , bone armitaj, ni ne lasos indianon viva.

En tiu momento revenis Sebastiana:

—Ili foriris jam - ŝi diris.

—Patrino, zorgu, ke ili ne forportu mian tipleon.

—Ili volas scii ĉu vi sendas ian mesaĝon.

—Jes, al la maljuna Zubieta, ke li ne atendu min. Mi daŭre regos lian brutarejon, kiam mi havos pli bonajn ebenaĵulojn.

Serĉe de la mulatino, ni eliris en la korton. La nokto estis malluma kaj komencis pluveti.

Franco sekvis nin en la salonon kaj etendis sin sur la rostejo. Ekster la hejmo, la forirantoj kantis duope:

"Koro, ne estu ĉevalo***;

lernu havi ja honton***,

al kiu vin amas, vi amu***,

kaj al kiu ne, tiun ne devigu***"

Kaj la pado de la remilo sur la ondo kaj la subita frapado de la pluvo estingis la eĥon de la kanto.

***

Mi pasigis malbonan nokton. Kiam la kantado de la kokerikoloj intensiĝis, mi sukcesis endormiĝi. Mi sonĝis, ke Alicia iras sole, tra funebra ebenaĵo, al terura loko, kie atendas ŝin viro, kiu povus esti Barrera. Kaŝinteĝante inter la paspaloj, mi sekrete ŝin spionadis, kun la pafilo de la mulato preta; sed ĉiufoje, kiam mi penis pafi al la delogulo, ĝi ŝanĝiĝis inter miaj manoj en malvarma kaj rigida serpento. De la barilo de la brutar-korto, sinjoro Rafo svingadis la ĉapelon kaj ekkriante: "Venu! Tio jam ne havas kuracilon!" Poste mi vidis la infaninon Griselda-n, vestita en oro, en fremda lando, surgrimpinta sur roko, el kies piedo fluadis blankeca fadeno de kauĉuko. Laŭlonge de ĝi trinkadis ĝin sennombraj homoj kuŝantaj vizaĝ-al-tere. Franco, staranta sur monteto de karabenoj, admonadis la soifantojn per tiu ĉi refreno: "Malfeliĉuloj, trans tiuj ĝangaloj estas la postmondo!" kaj ĉe la piedo de ĉiu arbo mortis viro, dum mi kolektadis iliajn kraniojn por eksporti ilin en boategoj laŭ silenta kaj malluma rivero.

Mi revidis Alicion, taŭze-hara kaj nuda, forkurante de mi tra la arbustaro de nokta arbaro, lumigita per kolosaj lampiroj. En mia mano mi portis mallongan hakilon, kaj ĉe mia zono pendis metala ujo. Mi haltis antaŭ araukario kun purpuraj korimboj, simila al kaŭĉuk-arbo, kaj mi komencis piki ĝian ŝelon por degutigi la gumon. Kial vi sensangigas min? suspiris eksveniĝanta voĉo. Mi estas via Alicia, kaj mi transformiĝis en parazito.

Mi vekiĝis ekscitita kaj ŝvitanta, proksimume je la naŭa horo de la mateno. La ĉielo, post la antaŭa pluvo, brilis lavita kaj blua. Subtila venteto mildigis la grandajn varmegojn.

—Blankulo, jen la matenmanĝo - murmuris la mulatino. Sinjoro Rafo kaj la viroj ekrajdis, kaj la virinoj sin banas.

Dum mi matenmanĝis, ŝi sidis sur la tero, kaj komencis alĝustigi per la dentoj la ĉeneton de medalo kiun ŝi portis ĉe sia kolo. —Mi decidis porti ĉi tiun juvelaĵon, ĉar ĝi estas sanktigita kaj mirakliga. Mi volas vidi, ĉu Antonio kuraĝos min edzinigi. Se li lasas min senprotekta, mi metis en lian kafon la koreton de birdeto nomata "malmulte-pepa". Li povas iri tre malproksime kaj trairi terojn, sed kiam li aŭdos kanti similan birdon, li malĝojos kaj devos reveni, ĉar la afero estas en tio, ke venas la aflikto ku rememorigas la patrujon kaj la domon, kaj post la sopiros devas sopirinto reveni aŭ li mortos pro la malĝojo. La medalo ankaŭ helpas, se oni ĝin pendigas al foriranto.

— Kaŭ ĉu Antonio intencas iri al Viĉado?

—Kiu scias. Franco ne volas elradikiĝi, sed lia edzino deziregas ekvojaĝi. Antonio faros, kion la viro diros al li.

—Kaj hieraŭ nokte, kial foriris la knaboj?

—La viro ne plu toleris ilin. Li estas suspektema. Jesuo iris al la bieno hieraŭ vespere, kiam vi alvenis, ne por voki al Barrera, sed por diri al li, ke li ne alvenu, ĉar li ne povas. Tio estis ĉio. Sed la viro estas lerta, kaj li forlasis ilin.

—Ĉu Barrera venas ofte?

—Mi ne scias. Se li parolas kun Griselda, tio okazas apud la rivero, ĉar ŝi, pro la artifiketo de la fiŝhoketo, estas suspektema de la pirogo, Barrera estas pli bona ol la viro; Barrera estas ŝanco. Sed la viro havas malkbonan karakteron, kaj la virino lin timas ekde tio, kio okazis en Araŭka. Oni flustris al ŝi, ke la kapitano ŝin persekutis, kaj 1i surprizis lin: du ponard-batojn sufiĉis!

En tiu momento, interrompante nian konversacion, avancis en vivo-plena triopo Alicia, la infanino Griselda, kaj eleganta viro, kun altaj botoj, blanka vesto, kaj griza felto'ĉapelo.

—Jen estas don Barrera. Ĉu vi ne volis koni lin?

***

—Ĝentlemano, li eksklamis kliniĝante: «duobla feliĉo estas mia, kiu senpense metas min antaŭ la piedoj de edzo, tiel digna de sia bela edzino.

Kaj sen atendi alian klarigon, li kisis la manon de Alicia antaŭ miaj okuloj. Poste salut-prenis mian manon, kaj aldonis flat-sintene:

—Estu laŭdata la dekstra mano kiu skulptis tiel belajn strofojn. Donacoj al mia spirito ili estis en Brazilo, kaj ili kaŭzis en mi kor-sopiran nostalgion, ĉar estas privilegio de poetoj kateni al la koro de la patrujo siajn disajn filojn kaj fari el ili subulojn en fremdaj landoj. Mi estis postulema al la sorto, sed mi neniam ambiciis la honoron deklari al vi persone mian sinceran admiron.

Kvankam mi estis atentigita kontraŭ tiu viro, mi konfesas, ke mi sentis min tuŝita de lia flatado, kaj ke liaj vortoj mildigis la malĝojon, kiun kaŭzis lia ĝentileco kun mia bela konkubino.


Li petis pardonon pro la eniro kun kampaj botoj, kaj, kaj post informiĝi pri la sano de la domestro, li petegis min akcepti glason da viskio. Mi jam rimarkis, ke infanino Griselda portis la botelon en la mano.

Kiam Sebastiana metis la glasetojn sur la breto kaj la viro sin klinis por ilin plenigi, li rimarkis, ke li portas belan nikelitan revolveron sur sia zono, kaj ke la botelo ne estas plena.

Alicia, rigardante min, rifuzis drinki.

—Alian glaseton, sinjorino. Vi jam konvinkiĝis, ke ĝi estas milda drinkaĵo.

—Kiel! mi diris kun mishumora frunto. Ĉu vi ankaŭ drinkis?

—Tiel insiste petis sinjoro Barrera... Kaj li donacis al mi tiun flakonon de parfumo, ŝi aldonis, elprenante ĝin el la korbeto, kie ŝi kaŝis ĝin.

—Bagatela donaco. Pardonu, mi portis ĝin speciale…

—Sed ne por mia edzino. Eble por infanino Griselda! Ĉu vi tri jam konis unu la alian?

Tute ne, sinjoro Cova: la feliĉo estis malfavora al mi.

Alicia kaj la infanino Griselda ruĝiĝis. —Mi sciiĝis, klarigis la viro, ke vi estas ĉi tie pro sciigo de junuloj, kiuj alvenis hieraŭ nokte al la bieno. Al mi kaŭzis grandegan bedaŭron la novaĵo, ke ses rajdantoj, certe rabistoj, pretendis eksproprietigi en mia nomo varan kargon; kaj tuj kiam mateniĝis, mi prenis la vojon por veni prezentigi miajn respektajn protestojn kontraŭ tiu abomeninda atenco. Kaj tiu viskio kaj tiu parfumo, humilaj donacoj de tiu, kiu havas nenion alian por oferti, krom sian koron, estis destinitaj por fortigi la antikvan aliancon, kiun mi sentas al la gemastroj de tiu ĉi domo.

—Ĉu vi aŭdas, Alicia? Donu tiun flaconon al infanino Griselda.

—Ĉu vi ne estas ankaŭ gemastroj de ĉi tiu bieno? signalis la mastrino, kun rankora voĉo.

—Tiel mi rigardas ilin, ĉar kie ajn ili alvenas, ilii estas, per rajto de simpatio, mastraj de ĉio ĉirkaŭ ilii.

Malgraŭ mia agresplena vizaĝo, la viro ne konfuziĝis; sed li ŝanĝis la direkton de sia parolado: Nun okazas tiom da aferoj en Kasanareo, ke estas terure pensi, kio fariĝos el tiu privilegiata tero, fortika naskiĝejo de gastameco, honesteco, kaj laboro. Sed vivi kun la rifuĝintoj el Venezuelo, kiuj infestas ĝin kiel damaĝa lokusto, estas neeble. Kiom da sufero li spertis kun la volontuloj, kiuj sin proponis al li por labori. Tiom da ili prezentiĝis, profitante de la stato de politikaj ekziluloj, sed ili estis simplaj krimuloj, forkurintaj el malliberejoj! Tamen, estis danĝere forlasi ilin rekte, por eviti eblan inpertinentaĵon. Sendube, al tiu ĉi klaso apartenis tiuj, kiuj pretendis prirabi sinjoron Rafaelo. La entrepreno de Viĉado neniam povos kompensi al li tiom da ĉagrenoj! Estis vero, kaj estus nedankemo ne rekoni kaj proklami, ke oni faris al li honorajn distingojn. Unue li sendis lin al Brazilo, loĝejo de la ĉefaj akciuloj, kun granda ŝarĝo da kaŭĉuko, kaj ili tie petis lin akcepti la direkton de la ekspluato; sed li rifuzis pro manko de taŭgeco. Ha! Se li nur tiam antaŭscius, ke mi volis loĝi en la dezerto! Se mi povus montri al li kandidaton, kiom mi fierus proponi lian nomon; kaj se tiu kandidato dezirus iri kun li, kun certeco, ke li estus elektita...

—Sinjoro Barrera, mi interrompis: Mi neniam aŭdis ke en Viĉado estis entreprenoj de tia amplekso kiel via.

—Mia, ne; mia, ne! Mi estas modesta dungito, al kiu oni pagas nur du mil funtojn da sterlingoj jare, krom elspezoj.

Kuraĝe, li fiuksis en mi siajn subaĉetemajn okulojn, pasigis silkan poŝtukon tra sia vizago, karesis la nodon de sia kravato, kaj adiaŭis nin, ripetante, ke ni salutu la forestantajn ĝentlemanojn kaj ke ni transdonu al ili lian proteston kontraŭ la atakoj de la rabistoj. Tamen, li intencis reveni alian fojon por prezenti ĝin persone.

Infanino Griselda akompanis lin ĝis la rivereto kaj tie restis pli longe, ol necesas por adiaŭi. —El kie aperis tiu ulo? —mi demandis kun kruda tono, konfrontante Alicion, tuj kiam ni restis solaj.

—Li alvenis rajdante laŭ tiu bordo, kaj la infanino Griselda lin pasigis per la pirogo.

—Ĉu vi lin konis?

—Ne…

—Ĉu vi ŝajnas al vi interesa?

—Ne.

—Ĉu vi intencas akcepti la parfumon?

—Ne.

—Tre bone! Tre bone!

Kaj mi prenis la flakonon el la poŝo de ŝia antaŭtuko kaj ĝin furioze frakasis en la korton, preskaŭ antaŭ la piedoj de la infanino Griselda, kiu revenis.

—Kristano, vi estas freneza, vi estas freneza!

***

Alicia, inter humiliĝinta kaj surprizita, malfermis la maŝinon kaj komencis kudri. Estis momentoj, kiam oni nur aŭdis la bruadon de la pedaloj kaj la babiladon de la papago sur sia paliso.

Infanino Griselda, komprenante, ke ŝi ne devus forlasi nin, diris, ridetanta kaj ruza:

—Tiuj kapricoj de tiu ĉi Barrera ja amuzas min. Nun li enmetas en si la ideon akiri smeraldojn kaj nun li metas siajn okulojn en miajn oroĉenojn. Li forprenus ilin de miaj oreloj!

—Ne estu, ke li prenu ilin kun sia kapo, mi respondis, plialtigante la satiron per efika ridego.

Kaj mi iris al la brut-kortoj, sen aŭskulti la alarmiĝintajn senkulpigojn.

—Vi faras bone, ke li ne kontraŭparolas min, ĉar mi vin venkus!

Supren leviĝante sur la barilo, mi faciligis mian malbonhumoron sub la sunradio, kiam mi ekvidis flosanta en la foraĵo, supre de la moriĉaroj, polvonubon, ondantan kaj densan. Post momento, de la kontraŭa flanko, mi ekvidis la silueton de rajdanto, kiu, senpacienca, transsaltis la pajlajn ondojn de la ebenaĵo, svinganta la ŝnuron kaj movante rapide. Granda brutar-amaso vibrigis la pampon, kaj aliaj bovistoj transiris la benkon, antaŭ ol la ĉevalaro aperis en mia vido, el kies grupo kelkfoje junaj ĉevalinoj disfuĝis, frenezaj de juneco, kaj disrompiĝantaj en ludemaj saltoj. Mi jam klare aŭdis la kriojn de la rajdantoj, ordonante malfermi la kortotrabon; kaj mi apenaŭ havis tempon obei ilin, kiam la ĉevalaro ĵetis sin en la korton, nervema, brava, kaj spirega.

Franco, sinjoro Rafael kaj la mulato Correa malseliĝis de siaj spiregantaj trot-ĉevaloj, kiuj, ŝvitantaj ŝaŭmon, frotis kontraŭ la bariloj la tremegantajn kapojn. —Egoistoj, kial vi ne invitis min?

—Kiu unue ellitiĝas, dufoje komunias. Ni vidos vin ŝnurligi en alia okazo.

Dum ili firmigis la pordojn de la fortikaĵoj per dikaj traboj, la virinoj venis por rigardi tra la fendetoj de la forto-barilo la fortikan ĉevalinaron, kiu turniĝis en cirklo, avidante rompi la barilon. Alicia, kiu portis en la mano la tolon de sia kudraĵo, kriis entuziasme vidante la konfuzon de brilantaj gropoj, uraganaj krinoj, sonoraj hufoj. Tiu por mi! Tiu estas la plej bela! Rigardu la alian, kiel ĝi piedfrapas! Kaj el la konvulsiaj flankegoj, el la piedpremata polvo, kaj el la rivelemaj henoj, leviĝis spirado de ĝojo, forto, kaj sovaĝeco!

Correa estis feliĉa.

—Ni kaptis la obstinulon! Estas tiu nigra virĉevalo, krineg-hava kun blanka kruro! Lia tago venis, kaj estus pli bone, ke li neniam estus naskita! Mi ne vidis zambon, kiu ne timus lin, sed vi vidos, ĉu li faligos la filon de mia patrino!

—Damna mulato, kion vi faros?— grumblis la maljunulino. —Ĉu vi pensas, ke tiu ĉevalo vin naskis?

Stimulita per nia ĉeesto, li diris al Alicia:

—Mi dediĉos la laboron al vi. Tuj post la tagmanĝo mi surrajdos ĝin!

Kaj kiam li sentis la odoron de la esenco elverŝita en la korto, li larĝigis la nazfenestrojn ripetante:

—Ah...! Odoras je virino, odoras je virino!

Li ne volis tagmanĝi. Li enbuŝigis manplenan da fritita platan-frukto, disŝirigis pecon da viando, kaj trempis la langon per densega kafo. Dume, inter la grumblado de Sebastiana, kun selo surŝultre, li eliris atendi nin en la brutar-korto.

—Ankaŭ ni estis modestaj en la manĝado pro la ekscititeco, pliigita de la noveco pro la proksima spektaklo. Alicia, per mallonga mensa preĝo, konfidis la mulaton al Dio.

—Viroj! plor-ĝemis Sebastiana: Ne lasu tiun beston mortigi la faden-haran!

Ni elprenis la ŝnuregoj, el vila ledo, kaj mallongajn ŝnuretojn nomataj delasoj, kiuj havis duonmetran longon, ĉe kies ekstremaĵoj estis butonitaj dikaĵ ringoj el interplektita agavo.

Ĉar la juna ĉevalo evitis la ŝnurojn, kaŭriĝante en la tumulto, Franco ordonis disigi la ĉevalaron, por kio oni malfermis la pordegon de la apuda brutar-korto. Kiam la ĉevalo restis sola, ĝi atakis per la manoj la barilon, kaj samtempe la mulato ligis ĝin per la ŝnuro. La besto saltadegis, klinante la makulitan nukon ĉirkaŭ la branĉo-forko de la ligna stango, kie fumis la vibranta ŝnuro; kaj ĝis la fino de ĝi, ĝi alkroĉiĝis kolere, pendumigante sin en angora singulto, ĝis ĝi falis sur la teron, senforta kaj piedfrapanta. Franco surrajdis en la dorsoflanko kaj tenante ĝin je la oreloj, fleksis sur la dorso la gracian kolon, dum la mulato metis sur ĝi la kol-bridon post alĝustigi la delasojn kaj alligi krud-ledon en la vosto. Ĉimaniere oni submetis ĝin, kaj anstataŭ meti la kol-bridon, oni tiris ĝin el la vosto, ĝis kiam la malfeliĉulo, baraktante kontraŭ la tero, eliris el la brutar-kortoj. Tie ni bendis ĝin per la okulk-vrilo, kaj la selo premis la nedresitajn dorsojn unuafoje.

Meze de la brua tumulto saltis la ĉevalinoj, kiuj ekposedis la ebenaĵon; kaj la stalono, metita antaŭen en la ebenaĵon, tremis suspektema kaj furioza.

Kiam ili malfiksis la ŝnuretojn, la rajdisto kriis:

-Panjo, montru la skapularion!

Franco kaj sinjoro Rafaelo pretigis siajn ĉevalojn, sed la dresisto ne permesis ke ili prenu la junĉevalon:

-Restu malantaŭe, kaj se ĝi volas turni sin, vipu ĝin por eviti ke li kaptu min sub si.

Poste, inter la krioj de Sebastiana, li pendigis la sanktaĵon sur la kolo, kruco-signis sin, kaj kun rapida gesto malkovris la beston.

Nek la sovaĝa mulo, kiu manfrapas terurigita, se tigro supreniras sur ĝia nuko; nek la sovaĝa taŭro, kiu muĝegas ĉirkaŭruranta la cirkon, tuj post kiam oni pikas ĝin per la banderiloj; nek la manato, kiu sentas la harpunon, uzas tiom da forto, kiel tiu de junĉevalo, kiam li ricevis la unuan vipo-baton. Ĝi skuiĝis kun furioza muĝo, piedbatanta la teron kaj la aeron per insolenta kuro, antaŭ niaj terurigitaj okuloj, dum la kondukj-rajdistoj ĝin persekutis, skuante siajn ponĉojn. Ĝi trairis egajn terenojn per grandegaj saltoj, kaj kvazaŭ oni vidus dorskurbadon de centaŭro, supreniris en la aeron, algluita al la selo, la figuro de la viro, tiel kiel vento-kirlo de pajlo-herbejo, ĝis nur estis videbla la malproksima blanka makulo de lia ĉemizo.

Ĉe la vesperiĝo ili revenis. La palmoj salutis ilin per tremantaj genufleksoj.

Alvenis la rompita junĉevalo, ŝvitanta, muelita, surda al la vipo kaj al la spronoj. Jam sen kovri ĝin, oni liberigis la selo, ŝnuranta ĝin per batoj, kaj restis senmova kaj sola rande de la ebenaĵo.

Ni ĝoje ĉirkaubtakis al Correa.


—Kion vi opinias pri mia knabeto? —ripetis Sebastiana fiera.

—Al li oni ŝuldas ĉion —indikigis Franco—. Li havis la ideon proponi al ili la plej bonan feston de Kasanareo. Hazardare ni enfermis la ĉevalinojn de la bieno kaj kaptis tiun virĉevalon, kiu estas mia kaj via. Vi jam vidis, kio okazis.

Kiam venis la nokto, tiu reĝo de la pampo, humiligita kaj vundita, adiaŭis siajn regnojn, sub la plenluno, per soleca heno.

{{***)) Mi konfesas, pentita, ke en tiu semajno mi faris malĝentilecon. Mi provis amindumi la infanino Griselda, kun skandala sukceso.

En la tagoj kiam Alicia havis febron, mi donis al ŝi la plej delikatajn zorgojn; sed nun, konsultante mian konsciencon, mi komprenas ke la plezuro de miksiĝi kun la mastrino en la zorgoj de la flegado, koncernis min tiom kiom la malsanulino mem.

Infanino Griselda pasis iam proksime de mia hamako, kaj per sugestema mano, mi kaptis ŝin ĉe la lumbo. Fermante la pugnon, ŝi gestis kvazaŭ ŝi frapus min, rigardis kien dormis Alicia, kaj skuis min per tiklado:

-Netrohonta, mi jam sciis, ke vi estas ekscitiĝema.

Kiam ŝi kliniĝis super mian brusto, ŝiaj orelringoj balanciĝantaj antaŭen frapetis ŝian vangojn.

-Ĉu tiuj ĉi estas la smaraldoj, kiujn Barrera avidas?

-Jes, sed lasu ilin por vi.

-Kiel mi povus demeti ilin?

-Tiel, ŝi diris, mordante bruske mian orelon. Kaj sufokiĝanta pro la rido, ŝi lasis min sola. Poste, kun la fingro en la buŝo, ŝi revenis kaj petegis min: -Ne lasu al mia viro scii tion! Nek al via virino!

Tamen, lojaleco regis mian sangon, kaj kun nobla indiferenteco, mi forpelis la tenton. Mi, kiu revenis el ĉiuj voluptoj, ĉu mi insultus la honoron de amiko, deloganta lian edzinon, kiu por mi ne estis pli ol ino, kaj ordinara ino? Sed en la fundo de mia decidemo estis mentora ideo: Alicia jam traktis min ne nur kun indiferenteco, sed kun malbone kaŝita malestimo. De tiu tempo mi komencis pasiiĝi al ŝi, kaj eĉ ekidealigis ŝin.

Ŝajnis al mi ke mi estis miopa ĉe la distingo de mia kunulino. la vero ne estas bela, sed kie ajn ĝi pasas, homoj ridetas. Plezurigis min, super ĉiuj aliaj ĉarmoj, tiu de ŝia malĝoja, preskaŭ malestimema rigardo, ĉar la malfeliĉo infektis ŝian spiriton per dolora rezervo. Sur ŝiaj diskretaj lipoj, la voĉo paciĝadis kun iom da resto de murmuro, kun elokventa akcentado, dum ŝiaj grandaj okulharoj etendiĝis sur ŝiaj okuloj de malhela alaŭdo, per konfirma okul-signo. La suno donis al ŝia vizaĝa haŭto leĝeran brunan tinkturon, kaj kvankam ŝi estis karneca, ŝi ŝajnis al mi pli alta, kaj la nevusoj sur ŝiaj vangoj ŝajnis pli palaj.

Kiam mi renkontis ŝin, ŝi donis al mi la impreson de pasia kaj supraĵa knabino. Poste ŝi portis la nimbon de sia malĝojo digne kaj malhele, pro la certeco de estonta patrineco. Unu tagon mi provokis la plej supran malkaŝon, kaj preskaŭ kolere ŝi respondis:

-Ĉu vi ne hontas?

Vestita per helaj kotonoj, estis ŝi pli freŝa kun ŝia kun simpla dekoltaĵo kaj senzorga hararanĝo, en kies buklaj haroj ŝajnis ŝvebi la blua silka rubando, kunligitaj laŭ papilia formo. Kiam ŝi sidis kudri, mi kuŝis sur mia antaŭa hamako, ŝajnigante, ke mi ne rimarkas ŝin, sed rigardante ŝin kaŝmaniere; kaj plenigis min malpacienco pro la malvarmo de ŝia traktado, tiel, ke plurfoje mi kolere demandis:

-Sed ĉu mi ne parolas kun vi?

Avida koni la kialon de ŝia rezerveco, mi eĉ pensis, ke ŝi estus ĵaluza, kaj mi provis delikate aludi al la infanino Griselda, kun kiu ŝi havis konstantan frotetadon kaj ofte ŝi ploris.

-Kion diras pri mi la mastrino?

-Ke vi estas malpli bonkvalita ol Barrera.

-Kiel? En kia senco?

-Mi ne scias.

Ĉi tiu malkaŝo finfine savis la honoron de Franco, ĉar de tiu momento la infanino Griselda ŝajnis al mi malaminda.

-Ĉu malbonkvalita, ĉar mi ne persekutas ŝin?

-Mi ne scias.

-Kaj se mi persekutus ŝin?

-Respondu via koro.

-Alicia, ĉu vi ion vidis?

-Kiom naiva vi estas! Ĉu ĉiuj enamiĝas al vi?

Mi deziris en tiu momento, vidente mian fieron ofendita, nudigi miajn brakojn kaj krii al ŝi fojon post fojo: Idioto, demandu, kiu donis al mi tiujn ĉi mordojn!

Don Rafo aperis sur la sojlo.


***

Li venis de la bieno, kie li iris tiun matenon proponi la ĉevalojn. Franco kaj la infanino Griselda, kiuj lin akompanis, revenus posttagmeze. Li venis frue, profitante la pirogon, por konsulti komercaĵon kun mi kaj postuli mian konsenton. La maljuna Zubieta donis kredite mil aŭ pli da bovoj, je malalta prezo, kun la kondiĉo, ke ni ilin kolektu, sed li postulis garantiojn, kaj Franco riskis sian setlejon por tiu celo. Estis la ŝanco por ke ni alianciĝu: la profito estus grandega.

Ĝoja, mi diris al sinjoro Rafo:

-Mi faros tion, kion vi deziras! Kaj mi aldonis, premanta Alician al miaj brakoj:

-Ĉi tiu mono estos por vi!

-Mi kontribuos per miaj ĉevaloj kaj flugos al Araŭko por postuli la pagon de kelkaj ŝuldoj. Mi povos kolekti ĝis mil pesoj, kaj tiu sumo kovros parton de la elspezoj por la transporto de la bovaro. Plie, kun la setlejo lombardita, la maljuna Zubieta finpretigos la komercan interkonsenton kun Franco, kies servojn li ĉiam bezonas, kaj precipe nun, kiam la grego estas paralizita pro la malordo de la bovistoj. - Mi havas ankoraŭ tridek pundojn en mia poŝo. Jen ili, jen ili! Mi nur deprenos iom por kelkaj elspezoj por Alicia kaj por pagi nian loĝadon en tiu ĉi domo.

-Bonege! Mi ekmarŝos post tri tagoj, kaj mi revenos ĉi tie je la fino de la venonta monato, antaŭ la grandaj pluvoj, ĉar jam proksimiĝas la pluv-sezono. Fine de junio ni alvenos al Vilavicenco kun la brutaro. Poste, Bogoton! Bogoton!

Kiam Alicia kaj sinjoro Rafael eliris en la korton, mia fantazio malfermis siajn flugilojn.

Mi revidis min inter miaj kunlernantoj, rakontante al ili miajn aventurojn en Kasanareo, troigante miajn subitan riĉecon, videntante ilin gratuli min, enviemaj kaj surprizigitaj. Mi invitus ilin manĝi ĉe mia domo, ĉar jam tiam mi havus propran domon, kun ĝardeno proksima al mia studĉambro. Tie mi kunvenigus ilin, por legi al ili miajn lastajn versojn. Ofte Alicia nin lasus solaj, devigata per la ploro de la knabeto, nomita Rafaelo, memore de nia vojaĝkunulo.

Mia familio, realigante mlnovan projekton, establus sin en Bogoto; kaj kvankam la severeco de miaj gepatroj igus ilin malakcepti min, mi sendus la infanon kun la nutristinon dum la festotagoj. Komence ili rifuzus akcepti lin, sed poste, miaj fratinoj, kuriozaj, levante lin en siajn brakojn, eksklamus: "Li estas la sama bildo de Arturo!" Kaj mia patrino, lavita en larmoj, dorlotus lin ĝoje, vokante mian patron por ke li lin konu; sed la maljuna, neeviteble, foriruĝus en siajn ĉambrojn, tremanta de emocio.

Pli kaj pli, miaj bonaj literaturaj sukcesoj ekhavigus rekonon. Laŭ mia patrino, oni devas havi kompaton pri mi. Post mia diplomiĝo en la fakultato, ĉion oni forgesus. Eĉ miaj amikinoj, scivolaj pro mia konduto, ŝajnigus mian pasintecon per tiu ĉi frazo: "Tiuj estas aferoj de Arturo...!"

-Venu ĉi tien, revemuloa, diris sinjoro Rafo-, kaj gustumu la lastan brandon de mia sako. Ni tri tostu je la riĉeco kaj je la amo.

Naivaj! Ni devus tosti je la doloro kaj je la morto!

***

La penso pri riĉeco iĝis mia reganta obsedo en tiuj tagoj, kaj ĝi influis min per tia forto, ke mi komencis kredi min pompa riĉulaĉo, veninta al la ebenaĵoj por doni impulson al la financa agado. Eĉ en la elparolo de Alicia mi trovis la senzorgaĵon de tiu, kiu rajtas esperi je la estonteco, apogita de la abundeco de la nuntempo. Vere, ŝi restis enkaptita en sia mistero, sed mi plezuris per tiu ĉi certeco: tio estas ekstravancoj de riĉa virino.

Kiam Fidel informis min, ke la kontrakto estas finpretigita, mi havis nenian surprizon. Ŝajnis al mi ke la administranto de miaj posedaĵoj donis al mi informon pri la ĝusta maniero kiel li estis plenuminta miajn ordonojn.

-Franco, ĉi tio estos plene sukcesa! Kaj se la afero malsukcesus, mi havas multon por responsi!

Fidel tiam, unuafoje, demandis min pri la celo de mia vojaĝo al la pampoj. Klare, antaŭe ol eblus ke mia kunulo faris ian maldiskretaĵon, mi respondis:

-Ĉu vi ne parolis kun sinjoro Rafael?- Kaj mi aldonis post lia neado:

-Kapricoj, kapricoj! Mi deziris koni Araŭkon, malsupreniri laŭ Orinoko kaj forvojaĝi al Eŭropo. Sed Alicia tiel multe suferas, ke mi ne scias kion fari! Krome la negoco ne mis-sonas al mi. Ni faru ion.

-Mi bedaŭras, ke tiu ĉi grandmama Griselda klopodu fari kudristino vian edzinon.

-Ne maltrankviliĝu. Alicia distriĝas per praktiko de tio, kion ŝi lernis en la lernejo. En nia domo, ŝi dividas sian tempon inter pentrado, la piano, brodado kaj punto…

-Solvu al mi dubon: ĉu vi donacis al sinjoro Rafo siajn ĉevalojn?

-Vi jam scias, kiom mi lin estimas! Oni ŝtelis al mi la plej bonan, enselita, kun la tutan ekipaĵon.

-Jes, sinjoro Rafo rakontis al mi pri tio... Sed restas kelkaj bonaj.

-Duonkvalitaj; tiuj, kiujn ni mem rajdas.

-La maljuna Zubieta ŝatos ilin. Kian hazardon prezentas tiu afero kun viro tiel suspektiga! Verŝajne li proponis tion, antaŭvidante ke Barrera intermetus sin al li. Li neniam vendis tiom abubdan rikolton. Li respondis al la aĉetantoj: Mi havas nenion pli por vendi! Nur restas al mi kelkaj bestetoj! Kaj por stimuli lin al la la vendado, ili devis deponi al li la pundojn destinitaj al la interkonsento, kun la certeco ke tiu oro restus tie. Iiam havis tiun taktikon brutara transportisto el Sogamoso, sperta kaj prudenta negocisto, kiu, por gajni la favoron de la avo, ebriiĝis kun li dum pluraj tagoj. Sed kiam ili iris separi la brutaron, Zubieta metis sian lan-ponĉon ekster la brut-kortoj kaj malknodis la dorsosakon de la kliento, antaŭdirante al li: "Por ĉiu boveto kiu eliru, metu ĉi tien ormonereton, ĉar mi ne komprenas nombrojn." Kiam la deponejo estis elĉerpita, la bojakaano sugestis: "Mankis al mi mono! Pruntedonu al mi la restantajn bestetojn. Zubieta ridetis: "Amiko, al vi ne mankas mono; okazas ke al mi malmankas la brutoj!"

Kaj prenante la lanponĉon, li revenis nereduktebla.

Sata de mia fortuno, mi aŭskultis la anekdoton.

-Franco -mi diris, frapante lin sur la ŝultro- Surpriziĝu pri nenio! La maljunulo scias kion li faras. Li eble aŭdis mian nomon...!

***
-Ventokapa, ventokapa, kiel ci ŝanĝiĝis!

-Saluton, infanino Griselda, kio estas tiu "ci"?

-Ĉu vi estas prizorgema pri la negoco? Por ormoneroj, Viĉado. Portu min. Mi volas iri kun vi!

Ŝi provis min ĉirkaŭbraki, sed mi forpuŝis ŝin per la kubuto. Ŝi hezitis surprizite:

Mi ja scias, mi ja scias! Vi timegas mian edzon!

-Mi malŝatas vin!

-Mizera! Infanino Alicia nenion scias. Nur ŝi donis al mi la taskon ne kredi al vi.

-Kion vi diras? Kion vi diras?

-Ke la ebenaĵulo estas sincera; ke al montarano, oni ne donu eĉ la manon.

Pala pro la kolero, mi eniris la salonon.

-Alicia, mi ne ŝatas vian kunestadon kun infaninio Griselda! Ŝi povas kontaĝi al vi sian vulgarecon! Ne konvenas ke vi daŭre dormu en ŝia ĉambro!

-Ĉu vi volas, ke mi lasu ŝin sola al vi? Ĉu vi ne respektos eĉ la gemastrojn de la domo?

-Skandalema! Ĉu jam revenas viaj ridindaj ĵaluzoj?

Mi forlasis ŝin ploranta kaj iris al la kan-tegmenta domo. Maljunulinoi Tiana kudris pecojn sur la ĉemizo de la mulato, kiu, duon-nuda, kun k amanoj sub a kapo, atendis la laboron kuŝanta sur ledaĵo.

-Blankulo, vi refreŝiĝu en tiu hamako. Varmas kvazaŭ pluvos!

Vane mi provis reekdormi. Ĝenis min la kuklado de kokino, kiu gratis en la subtegmento, dum ĝiaj kunulinoj, kun malfermitaj bekoj, spiregis en la ombro, indiferentaj al la galantaĵoj de koko, kiu alvenis por amindumi ilin.

-Tiuj ĉi damnaj kokinoj ne lasas min eĉ dormi!

-Mulatino, mi diris: Kiu estas via lando

-Tiu ĉi, kie mi estas.

-Ĉu vi naskiĝis en Kolombio?

-Mi estas nur ebenaĵana, proksime al Manareo. Oni diras, ke mi estas kravana, sed mi ne estas el Kravo; ke paŭtana, sed mi ne estas el Paŭto. Mi estas el ĉiuj ĉi ebenaĵoj! Kial mi bezonus alian hejmlandon, se ili estas tiel belaj kaj vastaj? Kie estas via Dio? Tie, kie leviĝas la suno!

-Kaj kiu estas via patro?, mi demandis al Antonio.

-Mia patrino scias.

Filo, kio gravas estas, ke vi naskiĝis!

Kun aflikta rido mi esploris:

-Mulato, ĉu vi iras al Viĉado?

-Mi estis kaptita kelkajn tagojn, sed eksciis tion la ulo, kaj oni min liberigis. Kaj kiel oni diras, tie estas nur arbasroj kaj pli da arbaroj, kie oni ne povas rajdi sur ĉevalo, do kial tio? Tio, kion mi spertas, estas same kiel al la brutoj: mi deziras nur la herbejojn kaj la liberecon.

-La arbaroj apartenas al la indianoj, aldonis la maljunulino. -Ankaŭ la indianoj ŝatas la savanon: tion rakontu la malbonaĵoj kiujn ili faras. Oni vidas neniun el ili por ligi bovon! Ili bezonas esti tre enseligita kaj ke la junĉevalo puŝu. Kaj ili kaptas ilin nudpiede, fulmkure, kaj malfortigas ili, unu post la alia, en maniero kiu estas plaĉa! Ĝis kvardek brutoj en unu tago, kaj ili manĝas unu, kaj la ceteraj estas por la vulturoj kaj la malgrandaj falkoj. Kaj kun la kristanoj ili ankaŭ estas sentimaj: al la mortinta Jaspe ili venis ĉe la ĉevalo, kaj ili kaptis lin en stampedo kaj mortigis lin! Kaj ne helpis kriegi al ili, kaj aldone ni iris senarmitaj, kaj ili estis kiel dudek kaj disĵetis sagojn ĉiuflanken!

La maljunulino, premante la tukon, kiun ŝi havis sur la tempioj, ingervenis ĉi tiel:

-Okazis ke Jaspe persekutis ilin kun la bovistoj kaj la hundaro. Kie li mortigis unu, li faris fajron kaj simulis ke li manĝis lin rostita por ke tion vidu la forkurantaj aŭ la gvatistoj, kiuj observadis sur la suproj de la moriĉarboj.

-Panjo, okazis ke la indianoj mortigis al li lian familion, kaj ĉar tie ne estas aŭtoritato, oni devas solvi per siaj prppraj rimedoj. Vi vidas kio okazis en Hatico: ili dehakis ĉiujn blankulojn kaj ankoraŭ fumegas la bruliĝintaj kadavroj. Blankulo, ni devas kunigi nin por serĉi ilin!

-Ne, ne! Ĉasi ilin kiel sovaĝbestojn? Tio estas nehoma!

-Do tion, kion vi ne faras kontraŭ ili, ili faras kontraŭ vi.

-Ne kontraŭdiru, sambo disputema! La blankulo estas pli klera ol vi. Pli bone demandu lin, ĉu li maĉas tabakon, kaj donu al li buŝplenon.

-Ne, dankon, maljunulineto. Tio ne koncernas min.

-Tie estas viaj vestaĵoj flikitaj, diris ŝi al la mulato, ĵetante al li la ĉemizon. Nun rompu ĝin en la arbaro! Ĉu vi jam alportis la venu-venu-on. Kiom da tempo oni petis ĝin al vi!

-Se vi donas al mi kafon, mi alportos ĝin.

-Kaj kio estas tiu venu-venuo?

-Komisio de la mastrino. Tio estas la ŝeleto de arbo, kiu utilas por enamigi!

***

Mia nerva sentemo travivis grandajn krizojn, en kiuj la racio penas disiĝi de mia cerbo. Malgraŭ mia fizika supereco, mia troa meditado, kiu estis kronika, sukcesas min malfortigi konstante, ĉar eĉ ne dum la dormo mi liberigas min de la imagipova vido. Ofte, la impresoj atingas sian plej grandan potencon en mia ekscitebleco, sed unu impresio kutime degeneras al la kontraŭa kelkaj minutoj post la ricevo. Tiel, kun la muziko, mi trapasas de entuziasmo malsupren al plej rafinitaj melankolioj; de kolero mi preteriras al ceda mildeco, de prudento al la esplodoj de stulteco. en la fundo de mia animo okazas tio, kio okazas en la golfetoj: la tajdoj supren- kaj subeniras kun intermitado.

Alkoholaj ekscitoj estas abomenataj de mia organismo, kvankam ili kapablas alporti al marasmo miajn afliktojn. La malmultaj momentoj, kiam mi ebriiĝis, mi faris tion pro enuado aŭ scivolemo: por mortigi la tedon, aŭ por koni la tiranan senton, kiu brutigas la drinkemulojn.

La tagon, kiam don Rafo forlasis nin, mi sentis svagan malĝojon, antaŭsenton de baldŭaj malbonaĵoj, certecon pri eterna foresto. Mi partoprenis, rigardante lin foriranta, en la entuziasmo de nia entrepreno, kies programo komencis plenumiĝi per la taskoj transigitaj al tiu partnero. Sed tiel, kiel nebulo leviĝas al la lumigitaj altoj, mi sentis en mia spirito la vaporojn de angoroj malsekigantaj miajn okulojn. Kaj mi trinkis fervore la glasojn kiuj antaŭis la foriron.

Tiel, por momento, mi rekaptis la ŝanĝiĝeman vivecon; sed mia menso plu deprimiĝis per la persista eĥo de la ploretoj de Alicio, kiam ŝi diris al don Rafael en malespera ĉirkaŭbrako:

-Ekde hodiaŭ mi restos en la dezerto!"

Mi komprenis, ke tiu dezerto rilatas ion al mia koro.

Mi nun memoras, ke Fidel kaj Correa devis akompani la vojaĝanton ĝis Tame mem, por preventi, ke la partianoj de Barrera lin ŝtelu. Tie ili dungos bovistojn kun novaj ĉevaloj por nia brutar-rikolto[7], kaj ili ne povus malfrui pli ol unu semajno revenonte al Maporita.

-"En viaj manoj estas mia domo" -diris Franco, kaj mi akceptis la taskon malvolonte. Kial ili ne prenis min kun si por iliaj taskoj? Ĉu ili supozis, ke mi estas malpli vira ol ili? Eble ili superis min per lerteco, sed neniam per aŭdaco kaj fervoro.

En tiu tago, mi sentis subitan rankoron kontraŭ ili , kaj freneza pro la alkoholo, mi estis preta krii: "La viro, kiu zorgas pri du virinoj, kun ambaŭ li kuŝiĝas!"

Kiam ili foriris, mi iris en la ĉambron por konsoli Alicion. Ŝi kuŝis sur sia lito, kovrante sian vizaĝon per la brakoj, singultante kaj plorante. Mi kliniĝis por ŝin karesi, kaj ŝi nur faris movon por kovri la krurojn per la vestoj. Poste ŝi malakceptis min bruske:

-For! Mankis al mi nur vidi vin ebria!

Tiam, antaŭ ŝi, mi ĉirkaŭbrakis la mastrinon.

-Ĉu ne estas vere, ke vi ja min amas? Ku mi trinkis nur du glasojn?

-Kaj se vi trinkus ilin kun ŝelo de kinino, vi ne suferus febrojn.

-Jes, amo mia! Kion ajn vi volas! Kion ajn vi volas!

Sendube, estis tiam, kiam ŝi eliris kun la botelo en la kuirejo kaj metis vengavenga-on. Sed mi restis profunde dormanta ĉe la piedoj de Alicia.

Kaj en tiu posttagmezo mi ne plu trinkis.

***
Mi vekiĝis kun la animo malĝojigita pro la malgajo, hom-evita kaj nervoza. Miguel estis alveninta el la brutaro sur ĉevalido falsa brido el tiuj kiu ludas per la lango kun la rulilo de la bremso, kaj li interparoladis en la kan-tegmentaĵo kun Sebastiana:

—Mi venas por forporti mian kokon kaj por vidi ĉu Antonio pruntos al mi sian gitaron[8].

—Ĉi tie, tiu, kiu estras nun, estas la blankulo. Petu al li permeson por preni vian kokidon. Mi ne povas prunti la gitaron, ĉar la mastro ne estas.

La viro, elrajdante, alproksimiĝis al mi timide: —Tiu kokido estas mia, kaj mi volas trejni ĝin por la venontaj kok-bataloj. Se vi permesos, ke mi forportu ĝin, mi atendos ĝis mallumiĝos por kapti ĝin sur la stango.

La ĵus-alveninto ŝajnis al mi suspektinda.

—Ĉu sinjoro Barrera sendis neniun informon?

—Por vi, ne.

—Por kiu?

—Por neniu.

—Kiu vendis al vi tiun selon?, mi diris, rekonante la mian, la saman, kiun oni ŝtelis de mi en Villavicencio.

—Sinjoro Barrera aĉetis ĝin de iu montano, kiu venis de la interno de la lando***, antaŭ du semajnoj. Li diris, ke li vendas ĝin, ĉar lian ĉevalon mortigis serpento.

—Kaj kiel nomiĝas tiu, kiu vendis ĝin?

—Mi ne vidis lin. Mi nur aŭdis la rakonton.

—Kaj vi kutimas uzi la selon de Barrera?, mi muĝis, kaptante lin je la nuko. Se vi ne konfesos al mi kie li estas, kie li kaŝiĝis, mi disfrakasos vin per bastonoj! Sed se vi estas lojala al mia demando, mi donos al vi la kokon kaj la gitaron kaj du pundojn.

—Lasu min, por ke oni ne suspektu, ke mi konfesas al vi.

Mi kondukis lin al la brutkorto, kaj li diris al mi: —Li kaŝiĝis ĉe la alia flanko de la arbaro, ĉar li ne vidis la interkonsentitan signon, tio estas, la lan-kovrilon etenditan sur la ligna barilo, flanke de la ruĝo. Pro tio li sendis min kun la komisio, ke se ne ekzistas danĝero, mi deselu la ĉevalon kaj atendu lin. Li venos kun la nokto, kaj mi, kiel averto, devis ludi la gitaron, sed mi ne povis paroli kun la virino.

—Nenian vorton diru al ŝi!

Kaj mi devigis lin deseli.

Estis jam mallume, kaj nur ĉe la limo de la pampo la krepusko diluis sian sangan spuron. La maljunulino Tiana eliris el la kuirejo, portante brulanta la kerozenan meĉ-lampon. La aliaj virinoj preĝis la rozarion, kun funebra murmuro. Mi lasis la viron atendanta kaj mi iris al la ĉambreto de Antonio por la gitaro***. En la mallumo mi demetis ĝin de la apogilo kaj mi elprenis la ĉaspafilon kun du tuboj.

Fininte la preĝon, mi prezentis min kun la manoj malplenaj antaŭ la junulino Griselda:

—Iu viro atendas vin en la korto.

—Ha! Miguelito! Ĉu li venis por serĉi la gitaron***? —Jes. Estas bone prunti ĝin al li. Forportu ĝin vi. En tiu angulo ĝi estas.

Kiam ŝi eliris, mi provis, vane, malkovri en la okuloj de Alicia ian komplicecon. Ŝi estis lacigita, kaj ŝi volis frue foriri lor ripozi.

—Ĉu vi ne deziras vidi la supreniron de la luno?, proponis Sebastiana.

—Ne, mi diris. Mi vokos ŝin kiam estos la tempo.

Kaj kun kaŝo mi prenis la botelon sub la lankovrilo[9]. Serene, sen ke en mia vizaĝo estu perfidata la tragedia celo, mi avertis la junulinon Griselda apenaŭ ŝi revenis:

—Sebastiana povas resti ĉi tie, en la salono. Mi pendigos mian hamakon en la koridoro de la kan-tegmentaĵo. Mi bezonas freŝan aeron.

—Tio ja estas bone pensita. Kun ĉi tiuj varmoj oni ne povas dormi, rimarkis la mulatino.

—Se vi volas, proponis la mastrino, lasu la pordon tute malferma.

Aŭdinte tion, mi sentis malican kontenton. Mi diris la bonan nokton akcentante ĉi tiujn frazojn:

-Miguel promesis al mi kanti baladon[10]. Mi ne malfruos por kuŝiĝi.

Post mallonga tempo ili estingis la lumon.

Mia unua zorgo estis rigardi ĉu en la korto estis la hundoj. Mi vokis ilin per malalta voĉo, mi iris ĉien kun eksterordinara singardemo. Nenio! Feliĉe ili foriris kun la vojaĝantoj.

Mi alvenis al la kan-tegmentaĵo, orientita de la tabako kiun fumis la viro.

—Miguelito, ĉu vi volas trinkaĵon?

Li redonis la botelon al mi kraĉante:

—Kiel amara estas tiu rumo.

—Diru al mi: kun kiu Barrera havas rendevuon?

—Mi ne scias bone kun kiu.

—Ĉu kun ambaŭ?

—Tiel devas esti.

La koro komencis bati mian bruston, kiel tamburego. En mia gorĝo, seka, la voĉo sufokiĝis.

—Ĉu Barrera estas malavara sinjoro?

—Li estas pikema. Li diras, ke li donas kiom da varoj la petanto deziras, li igas lin subskribi en libro kaj donas al li ian ajn paper-peceton dirante: “La restaĵon mi havas por vi en Viĉado[11].” Mi perdis al li la fidon.

—Kaj kiom da mono li donis al vi?

—Kvin pesojn, sed li prenis de mi kvitancon por dek. Li promesis al mi novan vestaĵaron, kaj li donis al mi nenion. Tiel estas kun ĉiuj. Li jam sendis iujn al San Pedro de Arimena, por ke ili preparu barĝon en Muco[12]. La bieno restis preskaŭ sola. Eĉ Jezuo jam foriris, sed pasante tra Orocué kun informo de la maljunulo Zubieta. —Sufiĉas, sufiĉas! Prenu la gitaron[13] kaj ekkantu.

—Ankoraŭ estas frue.

Ni atendis preskaŭ unu horon. La ideo, ke Alicia estus malfidela al mi, plenigis min per subitaj koleroj, kaj por ne eksplodi en plorojn mi mordis miajn manojn.

—Ĉu vi pensas mortigi la viron?

—Ne, ne! Mi nur volas scii por kio li venas.

—Kaj se li venas por renkontiĝi kun via edzineto?

—Ankaŭ ne.

—Sed tio estus malbela por vi.

—Ĉu vi kredas, ke mi devas mortigi lin?

—Tiuj estas viaj aferoj. Vi ja devas zorgi pri mi. Gvat-atendu lin ĉe la brut-barilo, ĉar mi ekkantados.

Mi obeis lin. Post nelonge, li diris al mi:

—Ne ebriiĝu. Atentu la pafcelon.

Super la bananaro poste la luno etendis nedecideman reflektadon, kiu vastiĝis ĝis ĝi ĉirkaŭvolvis la tutan senfinecon. La gitaro*** altigis sian melankolian skrapadon en la preludo de la melodio:

Kompatinda kolombinet',

kiun la nizo do forrabis;

ĉi tie esta la sanget'

en l' vojo de l' forport'.


Kun la animo metita en la okulojn, mi etendis la ĉaspafilon al la kanalo, al la kortoj, al ĉiuj flankoj. La meleagro, de sur la firsto de la kuirejo, vundis la nokton per malagordigitaj krioj. Ekstere, en iu vojeto de la kareksejo, hurlis la hundoj.

ĉi tie esta la sanget'

en l' vojo de l' forport'.


La virinoj ekbruligis lumon en la ĉambro. La maljunulino Tiana, kiel animo en sufero, montriĝis ĉe la sojlo:

—Saluton, Miguel: La junulino Griselda petas, ke vi lasu ŝin dormi.

La kantisto silentis kaj poste iris por serĉi min.

—Mi forgesis diri al vi, ke mi devis forporti al li la pirogon. Mi foriras. Kiam ni revenos, pafu al kiu estu antaŭ vi. Se vi trafos lin, mi ĵetos lin al la kajmanoj kaj la kalkuloj estas finitaj!

Mi vidis lin foriri en la boato, sur la malhela akvo, kie la arboj etendis siajn senmovajn ombrojn. Li eniris poste en la malluman zonon de la marĉo, kaj mi nur perceptis la brileton de la padelo, brilanta kiel larĝa kurbosabro.

Mi atendis ĝis la matenkrepusko. Neniu revenis.

Dio scias kio estus okazinta!

***
Kiam la tago ekleviĝis, mi selis la ĉevalon de Miguel kaj metis la ĉaspafilon en la mansardon. La junulino Griselda, kiu iris kun sitelo ŝprucigante la plantojn, observis min maltrankvile.

—Kion vi faras?

—Mi atendas Barrera-n, kiu vekiĝis ĉi tie.

—Troigemulo! Troigemulo!

—Aŭskultu, junulino Griselda: Kiom ni ŝuldas al vi?

—Kristano! Kion vi diras al mi?

—Kion vi aŭdas. Via domo ne estas por honestaj homoj. Kaj ankaŭ ne konvenas al vi kuŝiĝi en la herbejo havante vian tabulliton.

—Metu bridon al via lango! Vi estas ebria.

—Sed ne kun la alkoholaĵo, kiun Barrera alportis al vi.

—Ĉu eble ĝi estis por mi?

—Ĉu vi volas diri, ke ĝi estis por Alicia?

—Vi ne povas devigi ŝin, ke ŝi amu vin aŭ ke ŝi sekvu vin, ĉar la amo estas kiel la vento: ĝi blovas al iu ajn flanko.

Aŭdinte tion, kun aroganta rapidemo, mi trinkis la botelon kaj mallevis la armilon. La junulino Griselda elkuris. Mi puŝis la pordon. Alicia, duonvestita, sidis sur la tabul-lito.

—Ĉu vi komprenas kio okazas pro vi? Vestiĝu! Ni foriru! Rapide! Rapide!

—Arturo, pro Dio!…

—Mi iras mortigi Barrera-n antaŭ via ĉeesto!

—Kiel vi faros tiun krimon!

—Ne ploru! Ĉu vi jam kompatas la mortonton?

—Mia Dio: Helpon!…

—Mortigi lin! Mortigi lin! Kaj poste vin, kaj min kaj ĉiujn! Mi ne estas freneza! Kaj ankaŭ ne diru, ke mi estas ebria! Freneza? Ne! Vi mensogas! Freneza, ne! Forprenu de mi tiun ardon, kiu bruligas mian cerbon! Kie vi estas? Tentu min! Kie vi estas?

Sebastiana kaj la junulino Griselda klopodis teni min.

—Trankviliĝu, trankviliĝu, pro tio kin vi plej amaĉs! Mi estas. Ĉu vi ne konas min?

Ili ĵetis min en hamakon, kaj provis kudri ĝin ekstere; sed per brutala piedbato mi disŝiris la ŝnurojn, kaj, kaptante la junulinon Griselda je la har-nodoj, mi trenis ŝin ĝis la korto.

—”Perantino! perantino!” Kaj per pugnobato al la vizaĝo, mi banis ŝin en sango.

Poste, en la freneza deliro, mi ekridis. Distris min la zumado de la domo, kiu rondiris en rapida cirklo, refreŝigante al mi la kapon. “Tiel, tiel! Ke ĝi ne haltu ĉar mi estas freneza!” Konvinkita, ke mi estas aglo, mi svingis la brakojn kaj mi sentis min ŝvebi en la vento, super la palmoj kaj super la ebenaĵoj. Mi volis malsupreniri por levi en miaj ungegoj Alicia-n, kaj porti ŝin sur nubon, malproksimen de Barrera kaj de la malboneco. Kaj mi supreniris tiom alte, ke kontraŭ la ĉielo mi sin frakasis, kaj la suno bruligis al mi la hararon kaj mi spiris ĝian brilegon.

Kiam la konvulsio fariĝis krizo, mi provis piediri, sed mi sentis la grundon kuri sub miaj piedoj, en la mala direkto. Apogante min al la muro, mi eniris la malplenan salonon. Ĉiuj estis forkurintaj! Mi havis soifon, kaj denove mi eltrinkis la botelon. Mi prenis la armilon, kaj por malvarmigi miajn vangojn mi premis ilin kontraŭ la pafil-tubojn. Malĝoja, ĉar Alicia forlasis min, mi ekploris. Poste mi deklamis laŭte:

—Ne gravas, ke vi lasas min sola! Por tio mi estas riĉa homo! Mi volas nenion de vi, nek de via knabo, nek de iu ajn! Espereble tiu bastardo naskiĝos al vi morta! Li ankaŭ ne estos mia filo! Foriru kun tiu, kiu plaĉas al vi! Vi estas nur ia ajn amantino.

Poste mi faris plurajn pafojn.

—Kie estas Franco, ke li ne eliras por defendi sian inon? Ĉi tie vi havas min! Mi venĝos la morton de la Kapitano! Tiun, kiu prezentiĝas, mi mortigas! Barrera-n ne, Barrera-n ne, por ke Alicia iru kun li! Mi interŝanĝas ŝin kontraŭ brando, kontraŭ nur unu botelo!

Kaj prenante tiun, kiun mi havis, mi surĉevaliĝis sur la ĉevalidon, mi ĵetis la ĉaspafilon super mian ŝultron kaj mi forveturis rapide tra la senemocia ebenaĵo, elsendante al la aero ĉi tiun raŭkan kaj diablan proklamadon:

—Barrera, Barrera! Alkoholo, Alkoholo!

***

Duonan horon poste, la homoj de la bieno vidis min pasi. De la alia flanko de la kanalo ili kriis al mi kaj faris al mi signojn. Tra la vadejo, kiun ili indikis al mi, mi instigis la ĉevalidon, kaj mi eliris al la korto, dispeli la popolon per brustaj puŝoj, inter galimatio de protestoj.

—Vidu! Kiu estras ĉi tie? Kial Barrera kaŝiĝas? Ke li eliru!

—Kaj pendigante la ĉaspafilon sur la selon, mi saltis senarmita. Ĉiuj atendis perplekse. Kelkaj ridetis rigardante unu la alian.

—Ŭa! Knabo! Kion vi volas?

Tiel diris unu falkecvizaĝa virineto, kun vizaĝo malnobligita de la ruĝigilo, kun hararo oksigenita kaj kun maldikaj brakoj, metitaj anse sur la zono de la bunta vesto.

—Mi volas ludi ĵetkubojn! Nur ludi! En ĉi tiu poŝo mi alportas la pundojn!

Kaj mi ĵetis kelkajn supren, kaj ili disĵetiĝis sur la plankon.

Tiam mi aŭdis la raŭkan voĉon de la maljunulo Zubieta, kiu ordonis el la apuda ĉambro:

—Clarita, al la sinjoro, ke li sekvu. Surkuŝante en la hamako, sed kuŝante dorsflanke, en subĉemizo kaj kalsoneto, troviĝis la bienisto, kun elstaranta ventro, linkaj okuloj, lentuga vizaĝo kaj ruĝeta hararo. Etendante al mi siajn du manojn, kiuj krom esti krudaj ŝajnis ŝvelaj, li grincigis inter la lipharoj rideton:

—Sinjoro, pardonu, ke mi ne povas restariĝi!

—Mi estas la asociito de Franco, la kliento de la mil taŭroj, kaj se vi volas, mi pagos ilin kontante!

—Tiel, jes; tiel, jes! Sed vi devas preni ilin, ĉar la homamaso, kiun mi havas, estas surpiede, kaj taŭgas por nenio.

—Mi akiros miajn bovgardistojn, bone surĉevaligitajn, kaj mi ne permesos, ke ili forlogu ilin al Viĉado.

—Vi plaĉas al mi. Tio estas bone dirita!

Mi eliris por meti miajn selilojn kaj mi vidis Clarita-n, flustranta kun mia malamiko, dum per kalabaso ŝi ĵetis akvon sur liajn manojn. Vidante min, ili kaŝis sin malantaŭ la domo.

—Kiu ŝtelisto kolektis la oron, kiun mi ĵetis ĉi tien?

—”Mi gardos ĝin al vi”, respondis viro, en kiu mi rekonis la posedanton de la vinĉestro, kiu provis forpreni la varon de sinjoro Rafael. “Nun, jes, ni povas aranĝi la aferon de la alia tago! Senhontulo, nun jes vi renkontas min!”

Li antaŭeniris minace, rigardante al la punkto, kie lia estro estis kaŝita, kvazaŭ li atendus ordonon. Ne donante al li tempon, mi platigis lin per nur unu pugnobato!

Barrera venis, ekkriante:

—Sinjoro Cova, kio okazas? Venu vi ĉi tien. Ne atentu la laboristojn! Sinjoro kiel vi...

La ofendito iris por sidiĝi kontraŭ la apogmuron kaj, sen demeti de mi la okulojn, li viŝis la sangon de sia nazo.

Barrera riproĉis lin per kruelaj diktatoj: “Malĝentila, impertinenta! Sinjoro Cova meritas respekton!” Sed ĝustatempe, kiam li invitis min eniri la koridoron, promesante, ke la oro estos al mi religie redonita, la viro deselis mian ĉevalon, enmetis la ĉaspafilon kaj mi forgesis la armilon. La homoj faris komentojn en la kuirejo.

En la ĉambro, Clarita certe estis rakontonta al la maljunulo kio okazis, ĉar ili silentis vidante min.

—Ĉu la sinjoro reiros hodiaŭ?

—Ne, amiko Zubieta. Mi ne deziras tion! Mi venis por trinki kaj por ludi; por danci kaj por kanti!

—Ĝi estas honoro, kiun ni ne meritas, asertis Barrera. Sinjoro Cova estas unu el la gloroj de nia lando.

—Kaj gloro, kial? demandis la maljunulo. Ĉu li scias rajdi? Ĉu li scias laĉi? Ĉu li scias taŭrobatali?

—Jes, jes! mi kriis. Kion ajn vi volas! —”Tiel plaĉas al mi, tiel plaĉas al mi!” Kaj li kliniĝis al la tigra ledo, kiun li havis sub la hamako. Clarita, donu al ni kelkajn “brandojn”, li diris, indikante la karafegon.

Barrera, por ne trinki, eliris al la koridoro, kaj post nelonge, li venis etendante al mi manplenon da oro.

—Ĉi tiuj moneroj estas de vi.

—Vi mensogas! De nun ili estas de Clarita.

Ŝi akceptis ilin ridetante kaj dankis min per ĉi tiu komplimento:

-Lernu! Estas feliĉo trovi sinjorojn!

Zubieta restis pensema. Finfine li ordonis alproksimigi la tablon, kaj, kiam ni malplenigis aliajn glasojn, li montris ĉas-saketon pendigitan de korno sur la lima muro:

—Clarita, donu al ni la “dentojn de Sankta Apolonia.”

Clarita metis la ĵetkubojn sur la tablon.

***

Nedubeble, mia nova amikino favoris min tiun nokton en tiu pleba ludo, nekonata por mi. Mi ĵetis la ĵetkubojn kun nervozeco kaj kelkfoje ili falis sub la hamakon. Tiam la maljunulo, inter ridegoj kaj tusadoj, demandis al ŝi: “Ĉu vi gajnis al mi? Ĉu vi gajnis al mi?” Kaj ŝi, inte fum-nubo de tabako, klinante la lampionon, respondis al li: “Li ĵetis sesojn. Li estas bonŝanca knabo”.

Barrera, simulante fidon al la vortoj de la virino, konfirmis ŝiajn decidojn; sed li garcdis, ke la alkoholaĵo ne manku. Clarita, ebria, preterintence premis mian manon; la maljunulo, ebria, zumbumis obskenan kanton; mia rivalo, super la tremetanta lumo, ridetis al mi ironie; mi, duonkonscia, ripetis la “vetojn”. Ĉe la pordo de la varma ĉambreto la laboristoj sekvis la ludon, kun intereso.

Kiam mi iĝis mastro de preskaŭ la tuta amaso da fazeoloj, kiuj reprezentis interkonsentitan valoron, Barrera proponis al mi ludi ilin “al la tuto”, malplenigante la orpecojn de sia veŝto. “Ĵetu, cent taŭrojn”, ekkriis la maljunaĉo, forte batante la tablon. Tiam mi rimarkis, ke la ŝuoj de mia kontraŭulo paŝis sur tiujn de Clarita, kaj mi havis la antaŭsenton, ke alvenas la fraŭdo.

Per trafa frazo mi decidis la virinon:

—Ĉi tion ni ludos kune.

Ŝi etendis tuj super la amaseton da grajnoj siajn avaremajn manojn. La rubeno de ŝia ringo ekbrilis en sango.

Zubieta malbenis sian sorton kiam mia ludo venkis lin.

—Nun kun vi, mi diris al Barrera, sonigante la ĵetkubojn.

Li prenis ilin sen malkvietiĝi, kaj, dum li skuis ilin, ŝanĝante ilin, li provis distri nin per qerco de malalta kvalito. Sed ĵetante ilin sur la tablon, mi kaptis ilin per unu sola bato: —Kanajlo, ĉi tiuj ĵetkuboj estas falsaj!

Subite ekestis kverelo kaj la lampo ruliĝis teren. Estis krioj, minacoj, blasfemoj. La maljunulo falis de la hamako, petante helpon. Mi, en la mallumo, svingis la pugnojn dekstren kaj maldekstren, al iu ajn loko kie mi aŭdis la voĉon de viro. Iu faris pafon, la hundoj bojis, la pordo krakis pro la hasto de la forfuĝinta tumulto, kaj mi alĝustigis ĝin per puŝo, ne sciante kiu restis interne.

Barrera ekkriis en la korto:

—Tiu bandito venis por mortigi min kaj por rabi sinjoron Zubieta! Hieraŭ nokte li gvatis min! Danke al Miguel, kiu kontraŭstaris la krimon kaj sciigis al mi la insidon! Kaptu tiun mizerulon! Murdisto, murdisto!

Mi, de interne, ĵetis al li aŭdacajn insultojn, kaj Clarita, retenante min, petegis:

—Ne eliru, ne eliru ĉar ili kribros vin per kugloj!

La maljunulo ĝemetis timigite:

—Ne lasu min sola, ne lasu min sola! Atentu ne ekbruligi lumon!

Kiam ili helpis min meti la riglilon, mi sentis, ke unu el miaj pugnoj estas malseka. Mi havis ponardvundon en la maldekstra brako.

Kun ni restis enfermita unu persono, kiu metis en miajn manojn vinĉestron***. Sentante, ke li serĉas min, mi provis kapti lin, sed, flustrante, li ripetis al mi:

—Atentu pri mi! Mi estas la unukula Mauco, amiko de la tuta mondo!

La agresema homamaso ĉirkaŭis la pordon, kaj mi, ne restante en unu sola punkto, traboris la tabulojn per pafoj, lumigante la ĉambron per la fulmo de la eksplodoj. Fine la atako finiĝis. Ni restis mergitaj en la plej terura silento kaj mia kaŝatenta orelo regis la mallumon. Tra la truoj, kiujn malfermis miaj kugloj, mi observis per kaŝema pupilo. Estis luno kaj la korto estis senhoma.

Sed de tempo al tempo mi kolektis la bruon de voĉoj kaj ridegoj, kiuj venis de, kiu scias kie. La doloro de la vundo komencis venki min kaj la kapturno de la alkoholo faligis min teren. Tie mi elsangis ĝis kiam Dio volis, inter la paniko de miaj kunuloj, kiuj en iu angulo diris al si: “Ŝajnas, ke tiu viro agonias”.

—Akvo, akvo! Mi estas vundita! Mi mortas pro soifo!

***

Ĉe la tagiĝo, ili malfermis la ĉambron kaj lasis min sola. Mi vekiĝis kun svenita doloro pro la krioj, kiujn faris la mastro de la bieno, riproĉante la laboristaron pro maldiligento, ĉar ĝi ne volis savi lin de la skandalo.

—Danke al la montano, li ripetis, danke al la montano mi rakontas la rakonton! Li havis pravon, la ĵetkuboj estis falsaj kaj per ili tiu trompisto Barrera estis fraŭdinta mian monon. —Ĉi tie mi trovis unu sub la tablo! Konvinkiĝu. Ĝi havas hidrargon interne.

—Ni ne povis alproksimiĝi pro la pafoj.

—Kaj kiu vundis Cova-n?

—Kiu scias?

—Iru kaj diru al Barrera, ke mi ne volas lin ĉi tie; ke por tio li havas siajn tendo-tegmentaĵojn, ke li restu tie. Ke se li ne scias por kio estas la vojoj; ke la montano estas ĉi tie kun la karabeno!

Clarita kaj la unukula Mauco venis al mia helpo portante kaldronon kun varma akvo. Ili malkudris la manikon de la ĉemizo por demeti ĝin sen vundi la ŝvelintan brakon, kaj poste malsekigante la randojn de la duon-gluita ŝtofo, ili malkovris la vundon, malgranda sed profunda, malfermita sur la muskolo proksima al la ŝultro. Ili lavis ĝin per brando, kaj, antaŭ ol etendi la kataplasmon, la unukula, kun rita sankteco, ekkriis: Metu fidon, ĉar mi preĝos[14] ĝin.

Mirigita mi observis tiun viraĉon, kun tera koloro, molaj vangoj kaj purpuraj lipoj. Li metis sur la teron, kun zorga sindediĉo, la bastonon sur kiu li apogis sin kaj sur ĝi lian grasitan ĉapelon kun ronĝitaj randoj, kiu havis kiel rubandon bukedon da duon-torditaj ŝnuregoj. Tra la truoj de liaj ĉifonoj videblis liaj hidropesiaj[15] karnoj, ĉefe la abdomeno, elgutinta en rulo super la piedbazo. Li turnis, palpebrumante, al la pordo la unukulan okuleton, por riproĉi la knabojn, kiuj rigardetis.

—Ĉi tio ne estas lud-afero! Se vi ne metas fidon, foriru, ĉar la virto perdiĝas!

La sentaŭguloj restis fervore kvazaŭ en templo, kaj la maljunulo Mauco, post fari en la aero kelkajn magiajn signojn, murmuris litanion, kiu nomiĝis “La preĝo de la justa juĝisto”.

Kontenta pri sia misio, li reprenis la ĉapelon kaj la bastonon, kaj diris, kliniĝante super la bova ledo, sur kiu mi estis kuŝanta:

—Ne lasu vin venki de la doloro. Mi kuracos vin baldaŭ: per alia preĝo sufiĉas.

Mi rigardis kun miro al Clarita kvazaŭ por esplori la certecon de ĉio, kio estis okazanta. Ŝi estis konvinkita kredanto, kiu montris fanatikan respekton. Por forpeli miajn dubojn, ŝi klarigis:

—Ua! Knabo, Mauco scias pri medicino. Li estas tiu, kiu mortigas la vermamasojn, preĝante ilin. Li kuracas la bestojn kaj la homojn.

—Ne nur tion, —aldonis la groteskuloV. Mi scias multajn preĝojn por ĉio. Por trovi la perditajn brutojn, por elpreni entombigaĵojn, por fariĝi nevidebla al la malamikoj. Kiam oni venis por preni min por la rekrutado de la granda milito, kaj mi transformiĝis al banan-planto. Foje ili kaptis min antaŭ ol fini la preĝon kaj ili enfermis min en ĉambron, kun duobla ŝlosilo; sed mi fariĝis formiko kaj mi foreskapis. Se ne estus pro mi, kiu scias kio estus okazinta al ni en la hieraŭa kverelo. Mi estis preta por vaporiĝi kiam ili eniris, kaj kovri ilin ĉiujn per mia nebulo. Apenaŭ mi sciis, ke vi estas vundita, mi preĝis al vi la preĝon "sanu, ke vi sanu kaj la sangado haltis.

Malrapide mi falis en sonambulan trankvilon, en vagan deziron dormi. La voĉoj malproksimiĝis de miaj oreloj kaj la okuloj pleniĝis je ombro. Mi havis la impreson, ke mi dronas en profunda foso, al kies fundo mi neniam alvenis.

Sento de rankoro igis al mi abomeni la memoron de Alicia, la responsulo pri ĉio, kio okazis. Se ia kulpo povus korespondi al mi en la katastrofa okazinataĵo, ĝi estis tiu de ne esti severa kun ŝi, de ne esti trudinta al ŝi je ĉia kosto mian amon kaj mian aŭtoritaton. Tiel, per la misrezono de tiu rezonado, mi venenis mian animon kaj ulcerigis mian koron.

Ĉu ŝi vere estus malfidela al mi? Ĝis kioma grado igis ŝin kapturni la deloga spitito de Barrera? Ĉu estus ekzistinta tiu delogo? Je kioma horo la influo de la alia povis atingi ŝin? Ĉu la malkaŝaj vortoj de la junulino Griselda ne estus mesaĝo de ruzeco por decidi min favore al ŝi, kalumniante mian kunulinon? Eble mi estis maljusta kaj perforta; sed ŝi devis pardoni al mi kvankam mi ne petus de ŝi pardonon, ĉar mi apartenis al ŝi kun miaj kvalitoj kaj difektoj, sen ke estu eble por ŝi fari distingojn en mia persono. Krome, je mia defendo, la venĝo kondukis min al frenezo. Kiam en mia prudento mi donis al ŝi kaŭzojn por plendi? Do, kial ŝi ne venis por serĉi min?

De tempo al tempo ŝajnis al mi vidi ŝin alveni, sub ŝia ĉapelo kun langvoraj plumoj, etendante al mi la brakojn inter plorĝemoj: “Kiu senanimulo vundis vin pro mia kaŭzo? Kial vi estas kuŝanta sur la tero? Kial ili ne donas al vi liton?” Kaj superverŝante mian vizaĝon per larmoj ŝi sidiĝis ĉe mia kapflanko, donante al mi kiel kapkusenon siajn tremantajn femurojn, kombante malantaŭen miajn harojn, per amoplena kaj kortuŝita mano.

Halucinita pro la obsedo, mi apogis min sur Clarita, foriĝante kiam mi rekonis ŝin.

—Knabo, kial vi ne ripozas sur miaj genuoj? Ĉu vi volas pli da limonado por la febro? Ĉu mi ŝanĝu la bandaĝon?

Foje mi sentis la senpaciencan tusadon de Zubieta en la koridoro:

—Virino, forigu vin de tie, ĉar vi varmigas la malsanulon. Eĉ se li estus via edzo!

Clarita levis la ŝultrojn.

Kaj kial tiu virino ne forlasis min, estante rubaĵo de bordelo, restaĵo de malalta plezuro, vaganta kaj malsata lupino? Kia mistero elaĉetis ŝian animon kiam ŝi dorlotis al mi kun honta tenereco, kiel iu ajn bona virino, kiel Alicia, kiel ĉiuj, kiuj amis min?

Iam ŝi demandis min, kiom da pundoj restis en mia poŝo. Ili estis malmultaj, kaj ŝi gardis ilin en la sino; sed en momento, kiam ili lasis nin solaj, ŝi legis al mi paperon ĉe la orelo: “Zubieta ŝuldas al vi ducent kvindek taŭrojn; Barrera, cent pundojn kaj mi gardas por vi dudek ok.”

—Clarita, vi diris al mi, ke mia gajno en la ludo estis sen trompo. Ĉio tio estas por vi, kiu estis tiel bona kun mi.

—Knabo, kion vi diras? Ne kredu, ke mi servas vin pro intereso. Mi nur volas reiri al mia lando, por peti pardonon al miaj gepatroj, por maljuniĝi kaj morti kun ili. Barrera promesis pagi al mi la vojaĝon ĝis Venezuelo, kaj, kiel rekompenso, li misuzas min sen pli da mezuro ol lia deziro. Zubieta diras, ke li volas edziĝi kun mi kaj forporti min al Ciudad Bolívar, apud miaj maljunuletoj. Mi, fidante je tiu promeso, vivis ebria preskaŭ du monatojn, ĉar li admonas min per sia neŝanĝebla normo: “Kiu estos mia edzino? Tiu, kiu akompanas min por trinki.”

“En ĉi tiuj bienoj la kolonelo Infante, venezuela gerilano, kiu prenis Caicara-n, lasis min forlasita. Tie oni hazarde ludis min, en kart-ludo, kiel simpla aĵo, kaj mi estis gajnita de iu Puentes, sed Infante forĵetis min likvidante la ludon. Poste oni venkis lin, li devis aziliĝi en Kolombio kaj li forlasis min ĉi tie. **

“Antaŭhieraŭ, kiam vi alvenis surĉevale, kun la ĉaspafilo sur la selo, puŝante la homojn, kun la ĉapo falinta sur la nuko, vi similis al mia viro. Poste mi simpatiis kun vi, ekde kiam mi sciis, ke vi estas poeto.”

  • * *

Mauco eniris por preĝi super mia vundo kaj mi havis la lertecon ŝajnigi, ke mi kredas je la efikeco de liaj preĝoj. Li sidiĝis en la hamako por maĉi tabakon, ronĝante ĝin de ringo, kiu similis al sekiĝinta peco, kaj li inundis la plankon per sonantajj kraĉoj. Poste li donis al mi informojn pri Barrera:

—Li pasigas la tempon enfermite en la tendo, kun febro. Li nur demandas al mi, ĝis kiam vi restos ĉi tie. Kiu scias kial vi estos "malbona akompano" por li!

—Kial Zubieta ne revenis por okupi sian hamakon?

—Ĉar li estas atentema kaj timas alian tumulton. Li dormas en la kuirejo kaj ŝlosas sin de interne.

—Kaj ĉu Barrera ne revenis al La Maporita?

—La febro ne lasas lin stari.

Ĉi tiu aserto trankviligis mian spiriton, ĉar mi vivis ĵaluza pri Alicia kaj eĉ pri la junulino Griselda mem. Kion ili estus farantaj? Kiel ili taksus mian konduton? Kiam ili venus por mi? La unuan tagon, kiam mi havis forton por leviĝi, mi pendigis mian brakon per tuko, kiel skarpo, kaj mi eliris al la koridoro. Clarita miksis la ludkartojn apud la hamako, kie la maljunulo dormis la sieston. La domo, pajla kaj duonkonstruita, pli malpura ol iu ajn, apenaŭ havis loĝebla la sekcion, kiun mi okupis. La kuirejo, kun muroj kovritaj de fulgo, defendis la enirejon per kotejo, formita de la akvo, kiun verŝis la kuiristinoj, malpuraj, ĉifonaj kaj ŝvitantaj. En la korto, malegala kaj kruta, sekiĝis sub la suno, sub la zumado de la muŝaroj, la ledoj de la buĉitaj brutoj, kaj de ili kartarto[16] disigis sangajn striojn. En la kabqno de la bovgardistoj atente gvatis, ligitaj sur siaj apogiloj, la batal-kokoj, kaj sur la tero amuziĝis la hundoj kaj la porkidoj.

Sen esti vidita, mi alproksimiĝis al la trab-barilo. En la brutkortoj, de dikaj trunkoj enpikitaj, la enprizonigitaj taŭroj laciĝis de soifo. Malantaŭ la domo dormis kelkaj laborgardistoj sur lan-kovrilo etendita sur la rubaĵoj. Post mallonga distanco, sur la bordo de la kanalo videblis la tol-tegmentoj de mia rivalo, kaj ĉe la horizonto, al la bieno de la Maporita, perdiĝis la kurbo de la moriĉaloj… Alicia estus pensanta pri mi!

Clarita, vidante min, venis kun sia sunombrelo de blanka tolaĵo:

—Knabo, la suno povas iriti vian vundon. Venu al la ombro. Ne ree faru tiajn absurdaĵojn!

Kaj ŝi ridetis montrante siajn dentojn plenajn de oro.

Kiel intence, ŝi parolis al mi laŭte, la maljunulo, aŭdante ŝin, ekstaris:

—Tiel plaĉas al mi! La junuloj ne devas vivi enlitiĝintaj!

Mi sidiĝis sur la trabo, kiu servis kiel apogilo kaj mi ekigis la medititan demandadon:

—Je kioma prezo vi pensas doni al ni la brutetojn?

—Kiuj estos?

—Tiuj de nia negoco kun Franco.

—Kun li, propre, ni ne interkonsentis pri io. La bieno, kiun li donas kiel garantiaĵon, valoras tre malmulte. Sed ĉar vi pagos ilin "je tuja pago", estos bone preni ilin, se vi havas ĉevalojn, kaj poste ni donos al ili prezon.

Clarita interrompis nin:

—Kaj kiam vi donos al Cova la ducent kvindek, kiujn li gajnis?

—Kiel! Kiujn ducent kvindek?

Rektiĝante li argumentis:

—Kaj se vi estus perdinta, per kio vi estus paginta? Montru al mi la pundetojn, kiujn vi alportis.

—Kio estas tio? respondis la virino: Ĉu eble la sola riĉulo estas vi? Kiu perdas, tiu pagas!

La maljunulo enpuŝis la fingrojn inter la maŝojn de sia hamako. Subite, li proponis:

—Morgaŭ estas dimanĉo, kaj mi donos al vi la reŝancon en la kok-bataloj.

—Tre bone!
***

«Mia admirata sinjoro Cova:

«Kian malican povon havas la alkoholo, kiu humiligas la homan racion mallevante ĝin al malsaĝeco kaj al krimo? Kiel ĝi povis kompromiti la mildan kondiĉon de mia temperamento en kverelo, kiu frenezigis mian langon, ĝis ofendi per vorto vian dignecon, kiam viaj meritoj trudas al mi altigan servutecon, kiu plenigas min per fiero?

«Se mi povus, publike, ĵeti min al viaj piedoj por ke vi surpaŝu min antaŭ ol pardoni al mi la riproĉindajn ofendojn, kredu min, ke mi ne malfruus por peti tiun gracon; sed ĉar mi havas nek la rajton eĉ proponi al vi tiun kontentigon, jen mi, inhibita kaj malsana, malbenante la pasintajn ofendegojn, kiuj, feliĉe, ne sukcesis eĉ ŝpruci sur vian merititan famon, kiun vi ĝuas.

«Ĉar mi estas malnobligita de miaj mispaŝoj, dum vi ne dignigas min per via bonvolemo, ne ŝajnu al vi stranga la bedaŭrinda kondiĉo, en kiu mi venas al vi, fariĝinta aĉa komercisto, kiu provas enkonduki en la regnojn de la poezio la proponon de burĝa negoco. Estas la okazo —kaj pardonu mian aŭdacon— ke nia bona amiko la sinjoro Zubieta ŝuldis al mi konsiderindajn sumojn, pro pruntita mono kaj pro varoj, kaj li pagis al mi per taŭroj, kiuj troviĝas en la brutkorto, kaj kiujn mi tiam ricevis kun la atendo, ke vi eble bezonos ilin. Vidu ilin do, kaj se vi dignas doni al ili iun prezon, sciu ke mia plej granda gajno estos tiu de esti utila al vi en io.

«Kisas viajn piedojn, fervore, via malfeliĉa admiranto,

Barrera».

Antaŭ Clarita al mi estis donita ĉi tiu letero. La bubo, kiu alportis ĝin, vidis min paliĝi de kolero kaj li foriris singarde, antaŭ la malfruo de la respondo.

—Diru al tiu senhontulo, ke kiam li renkontiĝos sola kun mi, li scios kiel lia flatado finiĝos!

Dume, Clarita relegis la paperaĉon.

—Knabo, li diras al vi nenion pri tio, kion li ŝuldas al vi, nek pri la ponardvundo, nek pri la pafo; ĉar li estis tiu, kiu vundis vin. Tiun tagon, vidante vin alveni, li preparis la revolveron kaj grasigis la ponardeton. Atentu pri Miyán, la viro, kiun vi batis en la korto: tiu havas striktajn ordonojn. Kaj ĉu vi scias, ke Zubieta ŝuldas nenion al la kaŭĉukisto pro pruntitaj sumoj? Tiu ĉi donis al li por gardi kelkajn orpecojn, kun la konfido, ke mi ŝtelos ilin; sed la maljunulo enterigis ilin. Poste li fraŭdis lin per la ĵetkuboj, kiujn vi konas. Ĉiumatene li demandas al mi: “Ĉu vi jam elprenis de li la orajn monerojn? De tie mi donos al vi por la vojaĝo. Estas bone konate, ke vi ne deziras reiri al via eksterordinara lando.» Tiu viro havas sinistrajn planojn. Se vi ne estus estinta ĉi tie...

—Donu al mi la leteron por montri ĝin al la maljunulo.

—Ne diru al li ion ajn, ĉar li estas tre ruza. Li komprenas, ke Barrera estas danĝera kaj, por distri lin, li donis al li la taŭrarojn, kiuj troviĝas en la brutkorto; sed por ke li ne povu elpreni ilin, li ordonis kaŝi la ĉevalojn. Apenaŭ li lasis al li la plej malbonajn por lupago, post sendi mesaĝistojn ĉien kun la novaĵo, ke ĉi-jare li ne vendos brutarojn al iu ajn. Ĉar Barrera eksciis pri tio, la maljunulo, por malkonfirmi lin, faris simuladon de negoco kun Fidel Franco, sed li ne povis averti lin, ke ĝi estis simpla artifiko kontraŭ lia ĝena gasto.

—Do, ĉu li ne vendos al ni iun ajn brutaron?

—Ŝajnas, ke li simpatiis kun vi.

—Kiel mi faros por gajni lian favoron?

—Ĝi estas tre simpla. Malligi la brutaron, kiun li donis al Barrera. Nur timigante ilin, ili rompos la kort-barilojn.

—Ĉu vi helpos min ĉi-nokte en la entrepreno?

—Kiam ajn vi volas. Sufiĉos, ke mi, kun ĉi tiu blanka robo, montriĝu ĉe la trab-barilo por ke la taŭraro panike forsaltu. La grava afero estas, ke la laboristoj, kiuj estas gvatantaj, ne mortu surpaŝitaj, ĉirkaŭ la enŝlositaĵoj. Feliĉe ili retiriĝas frue.

—Kaj ĉu ili povos malkovri nin?

—Tute ne. La malmultaj viroj kaj virinoj, kiuj ne dungiĝis, iras al la tol-tegmentoj por ludi kartojn, tuj kiam la maljunulo ekdormas. Ankaŭ mi iros, por forigi falsajn atestojn; kaj kiam vi kalkulos, ke mi jam revenas, vi atendos min en la koridoro kun la tigra felo, kiun Zubieta havis en la salono, sub sia forlasita hamako. Ni iros tra la bananaro kaj ni skuos ĝin en la brutkorto.

Poste, tiu, kiu povus vidi nin, dirus: Tiuj leviĝis pro la bruego de la homamaso.

***

Mi enterigis en mia animo la venĝeman ruzon, kiel eblas gardi skorpion en la sino: ĉiun momenton ĝi vekiĝis por enpiki al mi la pikilon.

Jam kiam en la posttagmezo ĝi kliniĝis sur la prerioj, la bovgardistoj revenis kun la mult-nombra taŭraro. Ili estis forportintaj ĝin al la vespera paŝtado, de abundaj herbejoj kaj senmovaj marĉoj, kie, akvumante sin, iliaj grandaj lipoj forviŝis la bildon de iu krepuska stelo. Antaŭen iris la knabaĉo, kiu servis kiel gvidanto, akompanante per la troteto de sia ĉevalino la infanan melodion, kiu mildigas la sovaĝajn brutarojn. Ilin sekvis en grupoj la taŭroj kun respekteginda kapo kaj grandegaj kornoj, solenaj en la kaptiteco, teksante ŝaŭmon en la rostro, kun la okuloj duon-fermitaj, kiujn la furio sovaĝigas, kun subita fajro. Malantaŭe, je la paŝo de siaj labor-ĉevaloj kaj inter la eĥo de monotona fajfado, antaŭeniris la vico de la laboristoj, flanke de la grandega kaj letargia rondamaso.

Oni enŝlosis ilin denove, per pacienca lerteco, zorgemaj pri la disiĝo. Oni apenaŭ aŭdis la melankolian sonsoneton de la gvidanto, pli efika ol la korn-sono en la ŝaf-amasoj de mia lando. Ili glitigis la trabojn kaj ligis ilin per pezaj rimenoj. Kaj kiam mallumiwis, ili ekbruligis ĉirkaŭ la brutkorto kelkajn fajregojn de seka bova sterko, por mildigi la brutaron, kiu mir-frapita rigardis la lumetojn kaj la fumon meze de la trankvila remaĉado kaj sub la protekto de la trankvilaj konstelacioj.

Dume, mi meditis pri nia plano de la noktomezo, luktante kontraŭ la timo, kiu malvarmigis miajn tempiojn, sulkigante miajn brovojn. Sed la certeco de la venĝo, la ebleco kaŭzi al mia malamiko iun malbonon, metis vivecon en miajn okulojn, lertecon en miajn vortojn kaj arditecon en mian decidon.

Je la oka horo, la unukula Mauco protestis kontraŭ la fajregoj, ĉar ili malpermesis dormi al la kokoj de la kok-batalo. Ĉar neniu volis estingi ilin, li portis ilin al mia ĉambro.

—Donu al ili ripozetan lokon, ĉar la kokidoj estas bonaj. Sed se ili ne dormas, ili fariĝas nenio!

Poste, la bieno restis en silento. Super la najbaraj herbejaroj la lampoj de la tel-tegmentoj etendis sian luman linion.

Clarita revenis preskaŭ ebria.

—Kuraĝu knabo, kaj sekvu min!

Ni alvenis al la barilo de la brutkortoj tra la bananaro. Vasta ripozo endormigis la brutaron. Ekstere ternis la ĉevaloj de la noktgardistoj. Tiam Clarita, surgrimpite sur mia genuo, skuis la tigran felon super la trab-barilo.

Subite, la brutaro komencis rondiri, inter timigita kolizio de kornaroj, premante sin kontraŭ la barilo de la enŝlositaĵo, kiel kapturniga ondego, kun surpremiga impeto. Iu bruto rompis sian bruston kontraŭ la pordo, kaj tuj mortis surpaŝita de la tumulto. La gardistoj komencis kanti, venante kun siaj ĉevaloj, kaj la taŭraro retenis sin; sed baldaŭ ĝi ree ekmoviĝis en ŝtormaj ondoj, la trabo krakis, estis blekoj, puŝoj, korpikoj. Kaj same kiel la terglito elradikigas montarojn kaj resaltas tra la satana montfendo, la blekanta grupo rompis la trunkojn de sia malliberejo kaj elverŝiĝis sur la ebenaĵon, sub la timega nokto, kun tondro de kataklismo, kun konvulsio de sovaĝiĝinta maro.

La laboristaro kaj la virinaro venis kun lampoj, petante helpon. Eĉ Zubieta, ĉiam enfermita, kriadis por eltrovi kio okazis. La hundoj sekvis la panikan disiĝon, la timaj kokinoj klukis kaj la kartartoj de la najbara kapok-arbo tranĉis la ombron per malgraciaj flugoj. En la pasejoj de la brutkorto restis dispremitaj dek brutoj, kaj, pli malproksime, kvar ĉevaloj. Clarita venis kun ĉi tiuj detaloj por insisti al mi pri la rezervo de nia kompliceco.

Kiam mi metis en ĝian iaman lokon la tigran felon, la dezerto ankoraŭ reeĥis.

***

La sekvan tagon mi leviĝis post la komentoj pri la nokta okazo kaj post la fanfaronadoj de la maljunulo, kiu per blasfemoj kaŝis sian internan ĝojon:

—«Malbenita estu! Mi ne kulpas, ke la brutaro panike forsaltis. Diru al Barrera, ke li iru por preni ĝin, se li havas restaĵojn por revoki la popolon. Sed ke li unue pagu al mi la ĉevalojn, kiuj perdiĝis! Malbenita estu!»

—Sinjoro Barrera volas veni ĉi tien por diskuti kun vi pri la afero de hieraŭ nokte.

—Ĉi tie li ne povas alproksimiĝi, ĉar la montano estas armita kaj mi ne volas pli da malagrablaĵoj en miaj posedaĵoj.

—Ŝajnas al mi, rimarkis unu, ke estis la animo de la forpasinta Julián Hurtao, kiu montriĝis en la mezo de la brutkorto, kaj pro tio la taŭraro panike forsaltis. Iu el la gvatantoj vidis blankan figuron super la barilo, de la flanko, kie oni diras, ke li lasis la entombigitaĵon.

—Eble estas vere.

—Jes, ĉar jam alian nokton li aperis al ni, kun lanterneto en la mano, al la rando de la savano, piedirante sen tuŝi la grundon.

—Kaj kial vi ne demandis al li, nome de Dio, kion li volis?

—Ĉar li estingis la lumeton, kaj ni preskaŭ svenis.

—Banditoj, muĝis Zubieta: Vi do estis tiuj, kiuj fosis inter la radikoj de la himeneo[17]. Espereble mi renkontos vin en tiuj vagabondaĵoj por pafi al vi!

Kiam mi eliris al la korto, estis multe da homoj kunvenintaj, sed Barrera ne estis tie. Ŝajnigante min senkulpa, mi montriĝis ĉe la brutkorto, kie kelkaj homoj dispecigis la mortitajn brutojn.

—Ne utilas, diris unu, ke mi metis min antaŭ la brutaro en furioza disfuĝo, kaj kantante al ĝi en la mallumo por vidi ĉu mi trankviligus ĝin. Mi iris tre malproksime, kaj, danke al mia ĉevalideto, mi ne mortis surpaŝita.

Post momentoj, revenante al la domo, mi vidis, ke Clarita vendis al ili rumon, en ĉizita kokosujo, al la homoj de la kunveno. Estis nekonataj viroj, kaj sub iliaj lan-kovriloj la kokoj kantis al ili. Kelkaj konversaciis vetante en la kaŝita karto, aŭ akrigis la spronojn al la ĉampion-kokoj, aŭ kun buŝplenoj da brando verŝis sur ilian flankon, levante al ili la flugilon. Ligitaj al la ŝnuroj kaj gratante la grundon, la rivaloj kun buntaj plumoj kaj ŝvelintaj koloj defiis unu la alian. Finfine, Zubieta prenis karbon kaj desegnis sur la planko de la kan-tegmentaĵo neregulan cirklon. Li sidiĝis en sia sidloko, apogante ĝin al kolono, frekventis la botelon, kaj per akra ridego proponis:

—Mi vetas cent taŭretojn al la nigrega kontraŭ la blank-cinama!

Clarita, malantaŭ la grupo, movis la kapon por indiki al mi, ke mi ne vetu. Sed mi, kun nesolventa aroganteco, antaŭeniris dirante:

—Mi elektas la kokidon kaj mi vetas la ducent kvindek brutojn, kiujn mi gajnis per la ĵetkuboj!

La maljunulo retiris la veton.

Tiam diris al li ulo, kunpremante la pugnon:

—Vetu dek taŭrojn kontraŭ la pundoj, kiujn mi havas ĉi tie, aŭ kontraŭ la resto, kiu estas en mia zono.

Zubieta ankaŭ ne akceptis. Sed la viro obstine respondis:

—«Rigardu, mastro, ili estas "agloj" kaj "reĝinetoj"[18] por via entombigo en la platanejo!»

—Vi mensogas! Sed se la oro estas laŭleĝa, mi interŝanĝos ĝin kontraŭ papera monero.

—Mi ne akcedptas.

—Pruntu al mi pundon por rekoni ĝin.

La maljunulo observis ĝin el ĉiu flanko, per malsataj okuloj, palpis la gravuraĵon, sonigis ĝin kaj poste portis ĝin al la dentoj. Kontenta, li kriis:

—Mi pagas! Iras la batalo kontraŭ la Klank-cinama!

—Sed kun la kondiĉo, ke la unukula Mauco foriru, ĉar li povus preĝi la kokidon.

—Mi, kio preĝi, aŭ kio ajn!

Tamen, ili igis lin eliri el la grupo, grumblante, kaj ili enfermis lin en la kuirejo.

La prizorgistoj levis la kokojn, suĉis iliajn spronojn kaj frotis ilin per citrono, kontentigante la publikon. Rapide, je la voĉo de la batal-juĝisto, ili alfrontis unu kontraŭ la alia ene de la cirklo.

La kokisto kriis, kaŭriĝinta super la barilo:

—Hura, kokido! Al la okulo, kiu estas ruĝa; al la kruro, kiu estas delikata; al la flugilo, kiu estas maldika; al la beko, kiu estas bongusta; al la kolo, kiu estas rigida; al la kubuto, kiu estas godo[19]; al la morto, kiu estas mia sorto!

La kontraŭuloj rigardis unu la alian kun kolero, bekante la sablon, ŝveligante super la razita kaj sanga dorso la gorĝ-flugilon de irizaj kaj tremantaj plumoj. Per samtempa flugilbatado, en blua brilo, ili ponardis la vakuon, super siaj kapoj, evitante la pikilon kaj la flugilbaton. Koleraj, inter la kriado de la spektantoj, kiuj proponis avantaĝon, ili atakis unu la alian ree kaj ree, kudris unu la alian per ponardoj, kaptis unu la alian anhelante; kaj kie la beko kaptis, la sprono eniris, kun murda persistemo, inter la ekbrilo de la plumaroj, inter la ŝpruco de la ardanta sango, inter la bruo de la moneroj en la kok-batalejo, inter la aplaŭda ovacio, kiun la homoj faris kiam ili vidis la blsank-cinaman ruliĝi kun la kranio malfermita, skuanta sub la piedo de la venkinto, kiu, starante super la mortanto, salutis la venkon per triumfa kornosono.

En tiu momento mi paliĝis: Franco pasis la trab-barilon, sekvata de kelkaj rajdantoj.

***

Zubieta ne malpli impresiĝis, vidante la ĵusalvenintojn. Trenante la paŝon li eliris por renkonti ilin:

—Kaj vi, kamaradoj, kien vi bone iras?

—Ĝis ĉi tien nur, diris Franco deĉevaliĝante.

Kaj li brakumis min kun emocio.

—De mia ranĉo, kiajn novaĵojn vi donas al mi? Kio okazis al via brako?

—Nenio! Ĉu vi eble ne venas de La Maporita?

—Ni eliris rekte el Tame[20] ; sed ekde hieraŭ mi ordonis al la mulato Correa, ke li devojiĝu al mia domo kaj venu kun vi, alportante la ĉevalojn. Ĉi tiun brakumon sendas al vi sinjoro Rafael. Li daŭrigis sian vojaĝon, sen komplikaĵoj, dank' al Dio. Kie ni povas deĉevaligi?

—Ĉi tie, en la ŝedo, respondis Zubieta. Kaj li kriis al la ludistoj: Foriru malproksime kun via vagabondaĵo ĉar mi bezonas la ombraĵon!

Ili, kolektante siajn kokojn, eliris en la direkto de la tol-tegmentaĵoj, kun bruo de gitaroj kaj de marakoj. Kaj la bovgardistoj deĉevaligis.

—Ĉu estas vere, ke hieraŭ nokte estis diskuro?

—Kial vi diras tion?

—Ekde ĉi-matene ni vidis brutarajn arojn, kiuj kuris solaj. Kaj ni pensis: aŭ diskuro, aŭ la indianoj! Sed nun, kiam ni pasas tra la brutkortoj…

—Jes! Barrera lasis la brutaron foriri. Mi ne scias kiel li solvos tion, sen ĉevaloj…

—Ni engaĝiĝas preni al li la brutojn, kiujn li volas, laŭ tio, kion li pagos al ni, respondis Franco.

—Mi ne permesas pli da kurado en miaj savanoj, ĉar la bestoj kutimiĝas al la fi-agado.

—Mi volis diri, ke ĉar ekde morgaŭ ni komencos la prenadon de la taŭroj, kiujn ni negocis…

—Mi ne subskribis dokumenton kun iu ajn, nek mi memoras iun ajn traktadon!

Dirante tion, li batis sin sur la kruron.

Kiam la maljunulo okupis sian hamakon, venis la malgajninta kokisto kaj diris al ni:

—Pardonu, ke mi interrompas vin.

—Ĵetu al mi ĉi tien la pundojn, kiujn mi gajnis de vi.

—Pri tio mi volis paroli al vi: oni frenezigis la balnk-cinaman, al la blank-cinama oni donis kininon, ĉar ekde hieraŭ la unukula Manco aĉetis la pilolojn en la tol-tegmentaĵoj, kaj vi mem miksis ilin kun maizgrajnoj. Sinjoro Barrera volis, ke mi vetu kontraŭ vi, malgraŭ tio, kio okazis, por pruvi al vi, ke li ankaŭ ne ludas laŭleĝe kaj ke vi ne devas daŭre malrekomendi lin antaŭ sinjoro Cova.

—Tion ili aranĝos poste, interrompis Franco, skuante la koleriĝintan maljunaĉon. La grava afero estas, ke vi klarigu al mi nun la negocon, ĉar vi eraras, se vi pensas, ke vi povas ludi kun mi!

—Franĉjo, ĉu vi venas por mortigi min?

—Mi venas por preni la brutaron, kiun vi vendis al mi, kaj por tio mi alportis bovgardistojn. Mi prenos ĝin, koste kio ajn! Kaj se ne, ke Judaso forprenu nin!

La bovgardistoj, avidaj je nova spektaklo, grupiĝis ĉirkaŭ la hamako. Vidante ilin, Zubieta ekkriis:

—Sinjoroj, servu kiel atestantoj, ke li ŝercis kun mi.

Kaj kadavreca, ĉar Franco havis revolveron, li turnis sin al mi kun malsekaj palpebroj:

—Montano, pro Dio! Mi pagos al vi viajn brutetojn! Franĉjo, ne parolu al mi tiamaniere, ke vi timigas min!

La entrudulo, kiu supozis sin juristo, avertis:

—La leĝeco estas por ĉiuj! Pagu ankaŭ al sinjoro Barrera, kaj ni estos en paco. Li estas forironta al Viĉado, kaj vi estas respondeca pri la malfruo kaj pri la damaĝoj.

Per furioza riproĉo la maljunulo eksplodis, stariĝante intŭer Fidelo kaj mi:

—Fripona, fripona! Ĉu vi ne scias, kiuj estas ĉi tie? Ĉu vi volas, ke ni elpelu vin per bastonoj? Kial vi miksas vin kun ĉi tiuj sinjoroj, kiuj estas miaj klientoj kaj karaj amikoj? Diru al via Barrera, ke li ne tuŝu min, ĉar ĉi tiuj igos min respektata!

Kaj, apogante sin sur niaj ŝultroj, li donis al li piedbaton.

***

Kiam Franco vidis al mi la vundon kaj mi rakontis al li kio okazis, li prenis la vinĉesteron[21] por defii Barrera-n kaj eliris kurante. Clarita retenis lin en la korto.

—Kion vi faros? Ni jam venĝis nin. Kaj ŝi rakontis al li pri la diskuro

Vidante la decidon de tiu lojala viro, kiu riskis sian vivon pro mi, mi ektimis pro pento kaj volis konfesi al li tion, kio okazis en La Maporita, por ke li mortigu min.

—Franco, mi diris al li: Mi ne estas inda je via amikeco. Mi batis la junulinon Griselda!

Li, konfuzita, sufokiĝis per ĉi tiuj voĉoj:

—Ĉu ia kulpo, kiun ŝi faris al vi? Al via edzino? Al vi? —Ne, ne! Mi ebriiĝis kaj ofendis ilin ambaŭ, sen ia ajn motivo. Pasis jam sep tagoj de miam mi lasis ilin solaj. Pafu kontraŭ mi per tiu karabeno!

Ĵetante ĝin sur la teron, li ĵetis sin en miajn brakojn:

—«Vi devas pravi, kaj se vi ne pravas, mi donas al vi la pravon».

Kaj ni disiĝis sen diri plian vorton.

Tiam Clarita premis mian manon:

—Kial vi ne diris al mi, ke vi havas edzinon?

—Ĉar pri ŝi ne devas paroli ni du.

Ŝi restis pensema, kun la rigardo mallevita, turnante inter siaj fingroj la ŝnuron de ŝlosilo. Poste ŝi proponis ĝin al mi, dirante:

—Ĉi tie restas al vi via oro!

—Mi donacis ĝin al vi, kaj se vi ne akceptas ĝin kiel donacon, lasu ĝin kiel pagon por viaj zorgoj dum mia malsano.

—Espereble vi estus mortinta!

Mi vidis ŝin malproksimiĝi al la kuirejo, kie la muzikistoj trinkis guarapon[22]. De tie, por ke mi aŭdu ŝin, ŝi akcentis:

—Diru al Barrera, ke mi ja iros kun li!

Kaj, spite, ŝi komencis danci bunde-n[23], levante la robon pli alten ol la genuoj, inter mokadoj kaj manfrapadoj.

Mia koro, liberigita de la pezo de la maltrankvilo, komencis bati facilmove. Ne restuis la mi pli d malĝojo ol tiu de esti ofendinta Alicia-n, sed kiel dolĉa estis la penso de la repaciĝo, kiu anonciĝis kiel odoro de semejo, kiel malproksimo de la tagiĝo. De nia tuta pasinteco nur la spuro de la malĝojoj daŭrus , ĉar la animo estas kiel la trunko de la arbo, kiu ne konservas memoron pri la pasintaj floradoj sed pri la vundoj, kiujn oni malfermis en ĝia ŝelo. Sed, afliktaj aŭ feliĉaj, ni devis esti ĝis la plej alta grado, por ke poste, se la fatalo apartigus nin per diversaj vojoj, la memoro alproksimigus nin, trovante dornojn similajn al tiuj, kiuj iam sangigis nin, aŭ perspektivojn kiel tiuj, kiuj iam ridetis al ni, kiam ni havis la iluzion, ke ni amas unu la alian kaj ke nia amo estis senmorta.

Mi eĉ havis deziron por ĉiam enfermi min en tiuj fascinaj ebenaĵoj, loĝante kun Alicia en ridetema domo, kiun mi levus per miaj propraj manoj sur la bordo de kanalo kun maldiafanaj akvoj, aŭ en iu ajn el tiuj etaj kaj verdaj montetoj, kie estas glaukaj putoj apud palmo. Tie vespere kolektiĝus la brutaroj, kaj mi, fumante sur la sojlo, kiel primitiva patriarko kun brusto mildigita de la melankolio de la pejzaĝoj, vidus la sunsubirojn, en la malproksima horizonto, kie la nokto naskiĝas; kaj libera jam de la vanaj aspiroj, de la trompo de la efemeraj venkoj, mi limigus miajn dezirojn al prizorgo de la zono, kiun miaj okuloj ampleksus, al la ĝuo de la kamparanaj taskoj, al mia harmonio kun la soleco.

Por kio la urboj? Eble mia fonto de poezio estis en la sekreto de la netuŝitaj arbaroj, en la kareso de la aŭroj, en la nekonata lingvo de la aĵoj; en kanti tion, kion la ondo diras al la roko, kiam ĝi foriras, la krepuskan ruĝecon al la marĉejo, la stelon al la senfinecoj, kiuj gardas la silenton de Dio. Tie en tiuj kampoj mi sonĝis resti kun Alicia, maljuniĝi inter la juneco de niaj filoj, kadukiĝi antaŭ la naskiĝantaj sunoj, senti niajn korojn laciĝintaj inter la vigla limfo de la centjaraj vegetaĵoj, ĝis kiam unu tagon mi plorus super ŝia kadavro aŭ ŝi super la mia.

***

Franco aranĝis, ke mi ne iru al la savanoj ĉar mia brako povus gangreniĝi se la cikatro ulceriĝus. Krome, la jun-ĉevaloj malabundis kaj estis pli bone destini ilin al la rekonitaj bovgardistoj. Ĉi tiu rezonado plenigis min per amareco.

Dek kvin rajdantoj eliris el la bieno je la dua horo de la matenon, post eltrinki la tradician nigran kaf-trinkaĵon. Apud la seloj, sur la dekstra flanko de la rajd-bestoj, pendis en ampleksa rulo la ebenaĵaj ŝnuroj, kies ekstremo nodiĝis al la vostoj de la trotantaj ĉevaloj. Ĉiu bovgardisto portis sian lan-kovrilon, etenditan sur la femuroj, por defendi sin kontraŭ la taŭro en la oftaj okazaĵoj, kaj en la zono la dentitan tranĉilon por senkornigi.

Franco donis al mi la revolveron, sed pendigis sian vinĉesteron de la pufigita antaŭaĵo de la selo.

Poste la dormo ree venkis min. Ah, se mi estus sentinta tion, kio tiam devis okazi!

Baldaŭ post la sunleviĝo, alvenis la mulato Correa kun la ĉevaloj de sinjoro Rafael, kunigitaj unu post la alia. Mi eliris por renkonti lin, antaŭ la tol-tegmentaĵoj, kaj mi vidis, ke Barrera razis sin. Clarita, sidante sur kofro, tenis al li la spegulon per ambaŭ manoj. Sen respondi ilian saluton, mi metis min ĉe la piedingo de la mulato kaj ni eniris la brutkortegon.

—Ĉu vi vidis Alicia-n, kian mesaĝon vi alportas al mi?

—Kun ŝi mi ne povis vidi min ĉar ŝi ploris enfermita. La junulino Griselda sendis al ili ĉi tiun valizon da vestaĵoj, ĝi estos por ke ili prezentiĝu al vi kun aliaj vestoj. Ĉiumomente ŝi montriĝas, por vidi ĉu vi alvenas. Ŝi estis aranĝanta kestojn kaj diris, ke hodiaŭ ili venos ĉi tien.

Ĉi tiu novaĵo igis min gaja. Fine mia kunulino venus por serĉi min!

—Kaj ĉu ili alvenos per la pirogo?

—La mastrino igis postlasi tri ĉevalojn.

—Kaj ĉu ili demandis al vi pri mi?

—Mia patrino diris al mi, ke vi venos por plenigi al la viro la kapon per fabeloj.

—Kaj ĉu ili sciis pri mia brako?

—Kio okazis al vi? Ĉu iu besto faligis vin? —Malgrandan vundon, sed mi jam resaniĝis.

—Kaj kie estas mia brunulino?

—Via pafilo? Ĝi devas esti en la tendoj kun mia selo. Iru kaj depostulu ilin.

Kiam mi restis sola, kaj korŝira dubo trafis min: Ĉu Barrera estus reveninta al La Maporita? Mi igis, ke Mauco observu lin matene kaj vespere; sed ĉu la unukula dirus al mi la veron? Kaj mi pensis: ĉar Barrera razas sin, tio estas ĉar li scias, ke Alicia alvenas. Eble jes; eble ne.

Sed Alicia scius sin konduti. Cetere, tiu viro timis min. Kial mi ne forigu mian penson de lia persono kaj plene mergu min en la antaŭdiro de la feliĉa vizito? Se Alicia serĉis min, tio estis pro obeemo al la amo, kaj ŝi venos por rekonkeri min, por fari min ŝia por ĉiam, inter embaraso kaj akra konduto. Kun malforta akĉento, kun riproĉa tono, ŝi riproĉus al mi miajn mankojn; kaj por pligrandigi ilin, ŝi uzus tiun neforgeseblan kaj kutiman geston, per kiu ŝi sigelis sian buŝon, streĉante la lipojn por plenigi per graco la vangokavetojn. Kaj dezirante pardoni, ŝi ripegtus ke la pardono estas neebla, kvankam la plibonigo superus la intencon kaj la peton.

De mia flanko, mi ankaŭ ludigus mian lertecon por prokrasti al ŝi la momenton de la ĝema kaj repaciĝa kiso. De la bordo de la rivereto mi etendus al ŝi la manon ceremonie, por ke ŝi eliru de la pirogo, zorgante, ke ŝi rimarku la bandagon sur mia malsana brako, kaj poste mi rifuzus la urĝecon de ŝiaj demandoj: Ĉu vi estas vundita? Ĉu vi estas vundita?

—Ne estas io grava, sinjorino. Via paleco afliktas min!

Mi farus same, se mi alproksimiĝus al ŝia ĉevalo, se ili venus surtere.

Mi pensis montri min al ŝi, kiel ŝi ne vidis min tiam: kun ioma malzorgo en la vesto, la haroj malordigitaj, la vizaĝo malheligita de barbo, montrante la staturon de moska kaj laborema vireculo. Kvankam Mauco kutimis senhaŭtigi mian vizaĝon per sia tranĉilo por tranĉi ledojn, mi decidis ne uzi lin tiun tagon, por distingi min de mia rivalo.

Poste mi decidis foriri de la bieno sen atendi la virinojn, kaj aperi iun posttagmezon, konfuzita kun la bovgardistoj, alportante ĉe la vosto de la ĉevalidego ian kolereman virbovon, kiu persekutus min muĝante kaj ĵetus mian rajdaĵon teren, por ke Alicia, falante de paniko, vidu min submeti lin per la lanmantelo kaj ligi lin per unusola vost-movo, inter la admiro de la mirigita servistaro.

La mulato revenis de la tendoj kun la armilo kaj la selo.

—La sinjoro Barrera estis afliktita. Li dirris ke li ne sciis, ke ĉi tiuj aĵoj estis tie. Mi komprenis, ke ili sendos homojn por kapti la bestojn, kiuj foriris de ili.

—Mi malpermesas al vi tiun kunularon. Se vi ne volas iri sola, mi iros kun vi.

—Kie oni diris al vi, ke ili tranoktos?

—En Matanegra[24]. —Sed sinjoro Fidel montris al mi la valon de la Pauto. Mi foriras ĉar la nokto kaptos min kaj la taĉmento disiĝos.

—Metuu ĉi tiun vestaĵon en tiu ĉambro kaj alportu al mi la karabenon. Ni iru ien ajn. Mi akompanos vin.

Mi iris al la kuirejo por adiaŭi Zubieta-n. Mi vokis lin plurfoje. Neniu respondis.

***

Kiam ni estis tiom malproksimaj de la bieno, ke nur la tufoj de ĝiaj palmaroj estis videblaj, la mulato deĉevaliĝis por ŝarĝi la ĉaspafilon.

—Ĉiam estas bone iri singarde. Pulvo malmulte kaj municio ĝis la buŝo.

—Al kio obeas via singardemo?

—Eble la homoj de la viro atingos nin. Pro tio mi ripetis, ke ni iras al la valo de la Pauto, por ke la knabaĉoj, kiuj riparis la pordojn de la brutkortoj, aŭdu ĝin. Nun ni iras laŭ la vojo, kiun vi diris.

Ni estus irintaj tri leŭgojn pli, kiam li ree apartigis min de la penso pri Alicia:

—Mi volas konsulti kun vi pri mia kazo, kaj pardonu. Clarita metis siajn okulojn sur min.

—Ĉu vi estas enamiĝinta al ŝi?

—Tio estas la konsulto. Antaŭ dek kvin tagoj ŝi diris al mi ĉi tiun flataĵon: Kiel bone formita negrulo! Tiel unu el ili provokas min!

—Kaj kion vi respondis?

—Mi hontis…

—Kaj poste?

—Tio ankaŭ rilatas al la konsulto: ŝi proponis al mi, ke ni pendigu la maljunulon Zubieta kaj ke ni forflugu malproksimen.

—Kaj kial? Kiel? Por kio?

—Por ke li diru, kie li havas la enrterigitan oron.

—Neebla! neebla! Tio estas sugesto de Barrera.

—Ĝuste, ĉar li diris al mi poste: Se ĉi tiu muleteto vestus sin bone, kiel bone li estus aspektanta kaj kiajn virinojn li renkontus. Mi scias pri iu personeto, kiu tre amas lin.

—Kaj kion vi respondis?

—«Tiu personeto dormas kun vi»! Tiel mi diris al li, sed la malbenito ne ofendiĝas pro io ajn. Li komencis paroli malbone kontraŭ Zubieta, dirante, ke li ne pagis al la homamaso ilian laboron; kaj ke kiam al li venis la ideo doni al iu ion, li elprenis la ĵetkubojn por senvestigi lin per la ludo. Kaj tio ja estas la vero.

Ĉar la varmego sufokis min, mi ordonis al la mulato, ke li konduku min al iu lageto, kie mi povus satigi la soifon. —Ĉi tie ni ne trovas akvon ie ajn. Kie estas fosaĵo kun malpura akvo estas apud tiuj sablaj dunoj.

Ni komencis transiri kelkajn grandegajn ter-pecojn de tero tiel seka kaj malmola, ke ĝi failis la hufojn de la rajdbestoj. Kaj estis necese antaŭeniri tie, ĉar la labirintaj kanalet-retoj etendis flanken siajn retojn de elĉerpitaj kanaloj, konataj nur de la tigro kaj de la serpento.

La trinkloko estis lageto de saleta kaj malklara akvo, tiel densa kiel siropo, malpurigita de la kvarpieduloj de la regiono. Vidante ĝin, mi sentis instinktan abomenon, sed Correa delogis min per la ekzemplo. Li kliniĝis super la piedingo, kaj de inter la piedoj de la soifantaj ĉevaloj li elprenis sian plenan kornon.

—Kovru ĝin per la tuko por ke ĝi servu kiel kribrilo.

Tiel mi faris plurfoje, forskuuante la bestetojn, kiuj bolis algluitaj al la malseka ŝtofo.

—Blankulo, tra ĉi tie iras fremdaj homoj. Jen estas la spuro de hufumita mulo, kaj tio ne estas lam leĝo en ĉi tiuj savanoj, kie ne estas ŝtono.

La mulato pravis, ĉar post mallonga distanco de la puto ni vidis du punktojn, kiuj moviĝis malproksime.

—Tiuj estas homoj, kiuj estas perditaj.

—Ŝajnas pli brutaro.

—Mi vetas, ke ili estas homoj.

Verŝajne ili estus vidintaj nin, ĉar ili rektiĝis al ni. Ni jam perceptis la ruĝan ombrelon de tiu, kiu venis antaŭe, afliktante la mulon per la piedingoj, envolvita en grandega litotuko, laŭ la maniero de la kamparanaj matronoj. Ni atendis ilin sub moriĉo<ref name="moriche"> kun egoisma ombro, kun scivolemo kaj singardemo.

Dum Correa rearanĝis la ŝarĝbestojn, alvenis la nekonataj uloj, salutante nin laŭtvoĉe:

—«Favoro al la justico, kiu estas perdinta!»

—Nun kaj ĉiam, respondis la naiva mulato.

—Montru al ni la vojon al la Granda Bieno. Ĉi tiu doktoro estas juĝisto de Orocué, kaj mi, lia portempa sekretario, krome sperta gvidisto.

Aŭdante lin, mi demandis al li, ĉu tiu oficisto estis tiu, kiu subskribis José Isabel Rincón Hernández; kaj mi faris tiun demandon, ĉar pri tiu mi sciis, ke de voj-laboristeto li supreniris al muzikisto de urba bando kaj poste al juĝisto de la Distrikto de Casanare, kie liaj misuzoj faris lin fama.

—Jes! respondis la viro kun ombrelo. Mi estas la doktoro kaj ĉi tiu, kiu parolis al vi, estas simpla skribisto.

La ftiza vizaĝo de la sinjoro juĝisto estis gala kiel liaj celuloidaj okulvitroj kaj abomena kiel liaj dentoj plenaj de tartro. Simece ridebla, li apogis sur la ŝultron sian sunombrelon por viŝi la kolon per mantuko, malbenante la devojn de la justico, kiuj trudis al li tiom da oferoj, kiel tiu de vojaĝi malbone surĉevale tra landoj de sovaĝuloj, en neevitebla komerco kun ignorantaj kaj malbone naskitaj homoj, riskante pro la indianoj kaj la sovaĝaj bestoj.

—Konduku nin tuj, li ordonis per deklamema akcento —movante la malpuraĵon[25]— al la infera bieno, kie iu Cova, faras ĉiutagajn krimojn; kie mia amiko, la riĉulo Barrera, havas seriozajn danĝerojn por sia vivo kaj posedaĵo; kie la fuĝinto Franco misuzas mian tolereman juĝon, kiu nur postulas de li ĝustan konduton kaj nenion pli. Metu vin, senkondiĉe, al la servo de la justico kaj interŝanĝu al ni ĉi tiujn bestojn kontraŭ aliaj pli bonaj!

—Vi eraras, sinjoro, kaj en viaj konceptoj, kaj en la vojo, kiun vi serĉas. Nek la bieno estas ĉi tie, nek la homoj, kiujn vi nomas, estas ĉiuj tiaj, kiaj vi pensas, nek miaj ĉevaloj estas forlasitaj havaĵoj.

—Sciu, malrespekta junulo, li kolere respondis al mi, ke pro laŭdinda fervoro ni kuraĝas sole en ĉi tiuj pampoj. La mesaĝisto, kiun Zubieta sendis al mi petante helpon kontraŭ Barrera, estis sekvata de alia de ĉi tiu, por postuli garantion kontraŭ la krimulo Cova. Ni venas, por doni garantiojn, kaj vi ankaŭ profitas de ili, ĉar la justico estas kiel la ĉielo, kiu kovras nin ĉiujn. Kaj se estas vere, ke la firmamento senpage ŝirmas nin, estas ne malpli certe, ke la rilatoj inter la homoj necesigas la unuaniman subtenon de la komuna bono. Ĉiu kontribuo estas laŭleĝa kaj apartenas al la publika juro. Se vi ne volas servi kiel gvidistoj, pagu al mi kontribuon ekvivalentan al tio, kion bonvola gvidisto petus por sia servo.

—Ĉu vi dekretas al ni monpunon?

—Neatakebla, sen apelacio! asertis la sekretario. Konsideru, ke nun oni ne pagas niajn salajrojn.

—Do rigardu, mi respondis malbone: La bieno estas proksime, kaj ni iras al Corozal[26]. Transiru tiun savanon, bord-iru poste la arbustaron, transiru la kanalon, lasu vin iri laŭ la granda lageto kaj de tie vi vidos la domon antaŭ duonhoro.

—Ĉu vi aŭdas? riproĉis la juĝisto. Tion, kion mi diris al vi! Vi igis min sunumi ĉi tie, per malkutimaj vojoj, per tragikaj kanarejoj, trompante viajn devojn de konanto. Mi trudas al vi monpunon de kvin pesoj!

Kaj post redukti la nian al la liverado de tabakoj kaj alumetoj, ili eniris la horizonton, en la kontraŭa direkto.

***

Correa klarigis al mi kelkajn detalojn rilatajn al la embaraso de Franco en Arauca. Junulo nomita Helí Mesa, kiu «nuntempe vivis kiel koloniisto en la kanalo Caracarate», venis iam al La Maporita, kaj, dum ili elradikigis la fiherbojn de la plantejo, li rakontis al li la okazojn kiel ĉeestanta atestanto. Franco estis leŭtenanto de la garnizono, kaj li establis sian domon malproksime de la kazerno, sur la bordo de la rivero. La kapitano ekpersekutis la junulinon Griselda, kaj, por amindumi ŝin laŭ sia plaĉo, li lasis sian subulon en servo. Tiu ĉi, jam informita pri la intencoj de sia ĉefo, forlasis la postenon kaj iris iun nokton al sia ĉambro. Neniu sciis, kio okazis malantaŭ fermita pordo. La kapitano aperis kun du ponardvundoj en la brusto, kaj, malfortiĝinta pro la sangoperdo, li mortis pro febroj en la sama semajno, post fari deklarojn al la justico favorajn al la akuzito.

Nek la viro nek lia edzino estis iam persekutitaj, kvankam ili malaperis en la sama nokto de la malfeliĉo. Nur la juĝisto de Orocué eldonis al ili laŭ propra iniciato ordonojn por aperi, ekvivalentajn al kambileteroj, ĉar la oro alkuris por paroli por ili, kun tiel senhonta kutimo, ke jam la juĝaj ordonoj limiĝis al diri: «Sendu la monon de ĉi tiu monato».

Dum ni konversaciis tra la stepo, subita kaj kreskanta venteto komencis malordigi la kolharojn de la ĉevaloj kaj ludi kun niaj ĉapeloj. Baldaŭ, kelkaj demonaj nuboj leviĝis al la suno, formanĝante la lumon, kaj subtera kanonado skuis la teron. Correa avertis min, ke la pluvego alproksimiĝas, kaj ni mallongigis la ebenaĵojn je plena galopo, pelante la brigadon, por ke ĝi defendu sin mem libere. Ni serĉis la ŝirmon de la malproksimaj arbaroj, kaj ni eliris al ebenaĵo, kie la palmoj ĝemis, skuitaj de la ventego kun tiel potenca senhonteco, ke ĝi igis ilin malaperi de la spaco, kliniĝante ilin kontraŭ la grundon, por ke ili balau la polvon de la krispaj paŝtejoj. En la deklivoj, kun disciplinita hasteco, kolektiĝis la brutaroj, estritaj de muĝantaj taŭroj kun deurnitaj vostoj, kiuj trudis sin al la vento, grupante la timemajn inojn kaj malfermante ĉirkaŭe kategorian kaj defendan breĉon. La akvoj kuris returne, kaj la anasaj aroj turniĝis en la altaĵoj, kiel disigitaj folioj. Subite, fermante la malproksimojn inter ĉielo kaj tero, la terura nubaro malsuprenlasis siajn kurtenojn, hakita de fulmoj, konfuzita de tondroj, konvulsita de ŝtormoj, kiuj venis puŝante la mallumon.

La uragano estis tiel furioza, ke ĝi preskaŭ disigis nin de la seloj, kaj niaj ĉevaloj haltis, donante la gropon al la ŝtormo. Rapide ni deĉevaliĝis, kaj, petante la lan-kovrilojn sub la pluvo, ni kuŝiĝis bruste inter la herbaĵoj. La areo, kiu mezuris inter ni kaj la palmoj, mallumiĝis, tiel ke ni vidis nur unu, kun dika trunko kaj longaj flugiloj, ekbrili kiel fajrotindro kiam la fulmo ekbruligis ĝin; kaj estis bela kaj terura la spektaklo de tiu heroa palmo, kiu movis ĉirkaŭ la fendita trunko la fibrojn de sia flama plumaro, kaj mortis sur sia loko, sen humiligi sin aŭ mutiĝi. Kiam la trombo pasis super ni, ni rimarkis, ke la brigado malaperis kaj ni surĉevaliĝis por persekuti ĝin. Malsekegaj, inter la ŝtorma ventego, ni iris leŭgojn kaj leŭgojn sen trovi ĝin, kaj irante post la nubo, kiu kuris kiel nigra muro, ni atingis la rokojn de la superbordiĝita Meta. De tie ni rigardis boligi la revoluciitajn ondojn, sur kies krestegoj la radioj malsekiĝis per senĉesa serpentumado, dum la klifoj de la riverbordo disiĝis kun siaj kolonioj de virga arbaro, levante altegajn kolonojn de akvo. Kaj la tondro de la falo estis sekvata de la bruo de la lianoj, ĝis fine la arbaro turniĝis en la ondo kiel la floso de la fantomoj.

Poste, inter pluvitaj herbejoj, kie la palmoj rektiĝis kun timo, ni daŭrigis la serĉadon de la bestaro, kaj ĉiam vagante , la nokto falis sur nin. Melankolia, mi trotis post Correa, laŭ la palpebrumado de la lastaj fulmoj, enirante ĝis la selrimeno en la inunditajn malaltaĵojn, kiam de la komenco de alta kaj vasta tereno ni ekvidis malproksimajn fajrojn, kiuj ŝajnis gajigi la arbaron. «Tie tendumas niaj kamaradoj, tie ili estas!» Kaj gajigita, mi ekkriis ilin.

—Pro Dio, pro Dio, fermu la buŝon, ĉar ili estas la indianoj!

Kaj denove ni malproksimiĝis tra la vasta malluma dezerto, kie la panteroj komencis bleki, sen decidi ripozi, sen ŝirmo, sen celo, ĝis kiam la malfrua aŭroro malfermis sian oran kastelon al nia svenanta espero.


***

Apenaŭ la tago klariĝis, ni vidis kelkajn bovgardistojn, kiuj alportis antaŭe la gvidan bovinon de dresitaj virbovoj, nemalhavebla en ĉiu tasko, ĉar ĝi servas por trankviligi la ĵus kaptitajn taŭrojn. La suno jam leviĝis, kaj, super la grandaj reflektoj, kiujn ĝi etendis sur la ebenaĵon, la brutoj antaŭeniris senpintigante la herbon.

Inter la rajdantoj, kiuj salutis nin, ne estis Fidel, sed Correa vokis ilin per iliaj nomoj, amasiĝante en la detaloj de la subita pluvego, de la malapero de la bestoj, de la renkonto kun la indiĝenoj.

—Mano Ugenio, estas la unua fojo, ke mi ĉagreniĝas nokte en ĉi tiuj savanoj, kaj por kompletigi, kun ĉi tiu blankulo tiel rezignacia, kiu eĉ ne havas la brakojn bonaj. Li jam pensos, ke mi estas maldeca zambo[27].

—Tio okazas al ni ĉiuj, mano Antuĉjo: Ebenaĵano ne trinkas buljonon nek demandas pri vojo; sed kun akvo, tondro kaj fulmo oni ne povas garantii.

—Kaj ĉu vi estis rigardante? Kiel iris al vi?

—Aĉe. Ni ĝojis, ke pluvis kaj ni venis en la posttagmezo. La tutan nokton ni gvatis sen ke eliru iu ajn pinto, ĉar la brutaro timis la tondradon kaj ne volis forlasi la arbaron. Je la tagiĝo eliris malgranda aro de malmultaj brutoj, sed ne eblis vidi ĝin, kvankam la gvida bovino kondutis bone, invitante ĝin per muĝoj. Tiam ni decidis ĵeti la rangojn[28] sur ĝin, por vidi, kion ni kaptos: ĝi estis pura maljuna bovaro kaj la kuro perdiĝis. Ĉiuj el ni ĉaskaptis sen ia ajn profito, escepte de tiu zambeto de la interno, kiu lasis rompi la nukon de sia la ĉevalo kurante en la mallumo. Pro tio li venas piede kun la selo sur la ripoj.

—Mano Tistaŝ, kriis Correa: Venu suriru ĉi tiun virĉevalideton, ĉar mi volas malrigidiĝi.

Por ke oni ne kredu, ke la lacecoj timigis min, mi vokis la memoron pri Alicia por revivigi la animon, kaj mi diris:

—Mano Isidoro, kiom da brutoj vi kaptis hieraŭ per ŝnuro?

—Ĉirkaŭ kvindek. Sed en la posttagmezo ili insultis unu la alian kaj preskaŭ estis afero inter Millán kaj Fidel.

—Kio okazas? Kio okazas?

—Ke Millan aperis kun kelkaj homoj por diri, ke li bezonas la brutkortojn de Matanegra, por enmeti la taŭrojn de la panika disiĝo, ĉar ili venis por kapti ilin kiel ili povus. Franco ne volis respondi al li iun vorton, sed kiam li vidis, ke ili alportis aĉulojn, li aĉe menciis lian patrinon. Dume, la aliaj, kiuj cetere estas tre malbone surĉevalitaj, montriĝis ĉe la gvida bovino kaj diris, ke la brutoj markitaj enla oreloj, kiuj estis kaptitaj, estis la samaj, kiuj foriris de sinjoro Barrera, kaj ili volis forpreni ilin per forto. Tiam ni ekbatis unu la alian per pugnoj, kaj Franco etendis la karabenon al Millan mem.

—Kaj la homoj de Barrera, kie ili ĵetas ŝnuron?

—Kelkaj, ili revenis. Aliaj, ili vagas tie, armitaj per maĉetoj. Ĉi tio fariĝas malbela. Kaj por malplibonigi la afefon, vi lasis la ĉevalojn foriri.

—La malbona afero ne estas tio, ekkriis unu, kiun oni nomis mano Jabián; la grava afero estas, ke la juĝisto estas en la bieno, laŭ tio, kion ili diris. Ŝajnas, ke ili renkontis lin embarasiĝinta, kaj Milllan igis bovgardiston gvidi lin al la loĝejo. Kaj kun la justico ni ne miksiĝas, ĉar ĝi kaptas nin sen mono. Ni volas foriri.

—Kamaradoj, mi respondecos pri tio, ke nenio okazas!

—Kaj kiu respondas por vi, kiun la aŭtoritato serĉas?

***

Fidel ne senkuraĝiĝis pro la kontraŭaĵo, nek li faris al la mulato iun riproĉon; li eĉ ĝojis vidi, ke mia vundita brako regas la bridojn. Li opiniis, ke la perdita brutaro revenis al la kutimaj manĝejoj, kaj ke en La Maporita ni trovos ĝin.

Mi rimarkis lin malvolonta rakonti al mi pri la kverelo kun Millán. «Tiu diskuto ne valoras nenion. Krome, en ĉi tiu savano estas spaco por multaj tomboj; la zorgo estas, ke aliaj agu kiel mortintoj kaj ni kiel entombigantoj». Tiel li diris ridetante; sed li ricevis skuite la novaĵon, ke la bovgardistoj volis lasi nin solaj. «Certe ili foriros, ĉar ĉiuj havas kontojn kun la justico, ĉar ĉiuj ŝtelas brutaron».

—Kaj je kioma horo la rekapto daŭros? Mi demandis tion, dum mi manĝegis mian tagmanĝon de rostita viando, kiun mi mem tranĉis de la krakanta ripo ĉe la fajro.

—Ni nur atendis la gvidan bovinon. Estis eraro porti ĝin al Guanapalo, sciante, ke tie la indianoj kaptas brutojn kaj ke la brutaroj eniras en la arbaron pro tiu kaŭzo. Sed en ĉi tiu ebenaĵo estas du mil kornuloj, unu pli bona ol la alia. La ĉevaloj ankoraŭ rezistas du kurojn, aŭ tridek kaptitajn taŭrojn, ĉar la rajdanto, kiu perdas la ŝnuron, pagas monpunon.

—Kaj la senditoj de Barrera, kie ili troviĝas?

—Rigardu ilin: en tiuj montetoj ili vekiĝis. Tiuj homoj ne estas el la metio, escepte de Millan, kiu estas tre sperta por la vosto-kapto. Mi jam sciigis al ili antaŭ nelonge, ke se la ularo maltrankviligas al mi la bovgardistaron, ili sin konfidu al la diablo kaj alportu al li niajn salutojn, ĉar al la infero ni sendus ilin.

Dume, la homoj de la gvida bovinaro direktis ĝin ebenaĵen, kaj ili lasis ĝin en lageto, paŝtita de du knabaĉoj. Je la kontraŭa limo de moriĉalo, videblis aro de taŭroj, paŝtantaj senzorge. Ni malfermiĝis en arko por fali sur ilin kiel turbulento, kiam ni aŭdus la signalon de la kaporaloj; sed la brutoj flaris nin kaj kuris al la montoj, restante nur iun defiantan masklon, kiu levis sian kornaron por timigi la kavaliraron.

Tiam la ĉevaloj lanĉiĝis sur la disigitan aron, super fiherboj kaj termitejoj, kun kapturniga rapideco, kaj la fuĝantoj laciĝis sub la zumado de la ŝnur-nodoj, kiuj transiris la aeron, malfermitaj, por fali sur iliajn kornojn. Kaj ĉiu bovgardisto ŝnuris sian taŭron, forturniĝante al la maldekstro, por ke la resto de la rulita ŝnuro saltu al unu flanko de la selo, kaj la virĉevalideto rezistu la streĉitecon sur la vosto, sen implikiĝi aŭ malfortiĝi.

En la arbustaroj saltis la nedresebla besto, sentante sin kaptita, kaj ĝi pikadis post la rajdanto klinante la duonlunon de siaj ponardoj. Ofte ĝi korno-frapis la ĉevalon, kaj tiu freneziĝis, saltante por faligi la rajdanton sur la kornojn de la malamiko. Tiam la lan-kovrilo helpis: aŭ ĝi falis etendita por ke la taŭro korno-batu ĝin dum la virĉevalo sin retenis, aŭ en la manoj de la deĉevaligita bovgardisto ĝi kolorigis kiel taŭro-mantelo, en la perturbaj lertaĵoj sen spektantoj kaj sen aplaŭdoj, ĝis kiam la bruto, voste tirita, frapis la grundon. Lerte li movis ĝin, li fendis al ĝi la nazon per la tranĉilo kaj tra tie li pasigis la ŝnuron, nodante ĝiajn du ekstremojn al la malantaŭa kolhararo de la virĉevalideto, por ke la bov-besto restu ligita per la kartilago en la vibranta sino de la duobla ŝnuro. Tiel ĝi estis kondukita ĝis la gvida bovinaro, kaj kiam ĝi eniĝis en ĝin, la rajdanto returnis sin super la pugo, lasis unu finon de la brutala ŝnuro kaj igis ĝin eliri per tiroj tra la turmentita kaj sangplena nazo. Mi suriris ĝoje koral-koloran ĉevaleton, pasian pri la distancoj, kiu, vidante siajn kamaradojn ĵeti sin sur la brutaron, elkuris liber-bride post ili, kun tiel vigla perforto, ke en momento la ebenaĵo pasis sub ĝiaj hufoj. Lerninte el la kutimo, ĝi ekpersekutis taŭron ruĝet-haŭtan, kaj oni devis vidi per kia forto ĝi igis la bridon soni sur ĝia dorso. Mi ĵetis mian ŝnuron ree kaj ree, per nesperta mano; sed, subite, la besto turniĝante kontraŭ mi, enprofundigis en la ingvenojn de la rajdbesto ambaŭ kornojn. La ĉevalo, malpleniĝinta, elĵetis min per furioza bato, kaj forkuris implikiĝante en la internaĵoj, ĝis la furioziĝinta kornulo finis ĝin per pikoj kontraŭ la tero.

Avertitaj pri la danĝero en kiu mi estis, du rajdantoj elkuris al mia helpo. La besto fuĝis tra la terenoj[29], Correa donis al mi sian virĉevalideton, kaj elkurante post Franco, mi vidis, ke Millán, kun rivala hasto, etendis sian ĉevalon super la bruto; sed ĉi tiu, kliniĝante por vosti ĝin, trapikis ĝian kornon tra la orelo, de flanko al flanko, elŝiris lin de la selo, kaj portante lin alte kiel pupo, ĝi malfermis per la femuroj de la malfeliĉulo profundan vojon en la herbejaro. La besto, surda al nia krio, trotis kun la mortinto trenate, kaj en horora momento, surpaŝante lin, ĝi elŝiris al li la kapon per unu sola bato, kaj komencis bati la mutilitan trunkon, per hufo kaj korno, ĝis kiam la vinĉestero de Fidel, per duobla pafo, traboris la murdan kapon.

Ni kriis por helpo, kaj neniu venis; mi kuris ĉien kun la novaĵo, kaj mi trovis neniun. Finfine mi trovis kelkajn bovgardistojn, kiuj havis ĉevalon kaj taŭron ligitajn al la ekstremoj de ĉiu ŝnuro. Vidante min, ili tranĉis ilin per siaj tranĉiloj por veni al mia alvoko.

Kaj ni kuris pli palaj ol la kadavro.

***

Kiam ni alvenis al la loko de la tragedio, ili portis al la monto la restaĵojn de la viktimigito, en la hamaketo de lan-kovrilo, kiun ili tenis de la kvar pintoj. Franco havis la ĉemizon plenan de sango, kaj li elĵetis voĉe sian agitadon inter la grupo de la abatitaj kaj silentaj laboristoj. La mortinto, kuŝis kun sia dorso sur falinta moriĉo, oni kovris lin per sia propra lano-kovrilo, kaj ni ĉiuj atendis la rigidecon.

Tiam kelkaj el ni iris por serĉi la restaĵojn de la kapo inter la amasigitaj arbustoj kaj nenie ni malkovris ilin. La hundoj, ĉirkaŭ la kuŝanta taŭro, lekis lian kornaron.

Je plena suno, ni revenis al la monteto. Correa, per branĉo, forpelis la muŝojn de la mortinto. Franco, en proksima lageto, purigis la koagulaĵojn. La kunuloj de Millán faris projektojn por danci la funebron. —En kmia kazo, flustris unu, mi dankus, se ekde hieraŭ ili estus senkapigitaj en nia ĉeesto. Sed ĉi tiu diro, ke la taŭro mortigis lin, kiam ni klare aŭdis la pafojn, ne sonas al mi vere. Ne estis bezono treni lin kaj senkapigi lin. Tiu krueleco ja ofendas Dion.

—Ĉu vi ne scias kiel okazis la malfeliĉo?

—Jes, si njoro. La murdisto, la taŭro; la mortinto morta. Millán; la komplicoj, ni, kaj la senkulpuloj, vi. Pro tio mi iras antaŭen kun la anonco, por ke vi malfermu la truon kaj pretigu la muzikon kaj la alkoholaĵojn kaj tranĉu la morto-tulon por tiu kiu meritas ĝin!

Tiel li diris, kaj, murmuregante siajn minacojn, li foriris haste.

Mi ne volis vidi la forpasinton. Mi sentis abomenon imagante tiun diserigitan, nekompletan, lividan korpon, kie loĝis malamika animo kaj kiun mia mano punis. Min persekutis la memoro pri tiuj ruĝaj kaj rankorplenaj okuloj, kiuj atakis min ĉie, kalkulante ĉu en mia zono troviĝis la revolvero. Tiuj okuloj, kien ili falis? Ĉu ili pendus de iu roko, algluitaj al la rompita frunto, malplenigitaj, abomenaj kaj gutantaj? Kio fariĝis de tiu obtuza kapo, centro de la malico, filtrilo de la venĝo, kaverno de la malboneco kaj de la malamo? Mi sentis ĝin kraki ĉe la kolizio de la kurba korno, kiu montriĝis tra la kontraŭa tempio, dum la ĉapelo kun la mentonrimeno saltis malproksime; mi vidis ĝin kiam la taŭro, eltirante ĝin de la nuko, forĵetis ĝin supren, kiel distaŭzitan pilkon. Kaj kio okazis al ĝi? Kie ĝi sangis? Ĉu eble la sovaĝa besto enterigus ĝin per siaj hufoj, kiam defendante la kadavron ĝi draŝis la dornarbaron?

Malrapide, la funebra parado pasis antaŭ mi: viro piede kondukis la funebre ornamitan ĉevalon, kaj la silentemaj rajdantoj venis malantaŭe. Kvankam la naŭzo sulkigis mian haŭton, mi direktis mian pupilon al la kadavraĵo. Transversigita sur la selo kaj kun la ventro al la suno, iris la senkapigita korpo, duonmalfermante la herbojn per rigidaj fingroj, kvazaŭ por kapti ilin lastfoje. Tintante en la nudaj kalkanumoj, pendis la spronoj, kiujn neniu memoris forpreni, kaj de la kontraŭa flanko, inter la krampoj de la brakoj, la stumpo de la kolo elgutis akvo-sangon, riĉa je flavecaj nervoj, kiel ĵus eltirita radiketo. La volbo de la kranio kaj la makzelo, kiu sekvas ĝin, mankis tie, kaj nur la malsupra makzelo ridis klinite, kvazaŭ mokante nin. Kaj tiu rido sen vizaĝo kaj sen animo, sen lipoj, kiuj ĝin korektus, sen okuloj, kiuj ĝin humanigus, ŝajnis al mi venĝema kaj turmenta, kaj eĉ tra la pasantaj tagoj, ĝi ripetas al mi sian grimacon el la subtera mondo kaj skuadas min per teruro.

***

Pli poste kiam la akompanantaro komencis fumi kaj la parolado fariĝis brua, Franco proponis: —Nu, ke necesos suspendi la kapton por kelkaj tagoj, dum la situacio normaliĝos, estas bone reiri por serĉi la ĉevalojn. La plej bone surĉevalaj bovgardistoj, venu ĉi tien; la aliaj, portu la gvidan bovinaron malantaŭ la mortinto. Tie ni atingos ilin antaŭ la vesperiĝo.

Nur sep laboristoj obeis. Antaŭ ol disiĝi de la ceteraj, mi petegis iun knabon, ke li antaŭeniru por porti al la virinoj niajn novaĵojn, por eviti, ke Alicia turmentiĝu, kiam ŝi ekvidus la malĝojan procesion, kiu en tiu momento eniris la moriĉalon de la malproksimo, kiel ĝi povus fari inter la kolonoj de malkovrita baziliko. La virbovoj de la gvid-bovinaro longigis la procesion.

Kvankam la mulato montris al mi la savanetojn, kie ni pasintnokte pasigis la nokton, estis al mi neeble rekoni ilin, pro ilia simileco al la aliaj; sed mi rimarkis la spuron de la ventego en la malordigitaj branĉoj, en la fulme trafitaj trunkoj de kelkaj palmoj, en la malstabiligo de la venkitaj herbejoj. Dume, la memoro pri la mutilita akompanis min; kaj kun neniam sentita angoro mi volis fuĝi de la sovaĝa ebenaĵo, kie oni enspiras militistan varmon kaj la morto ŝatas suriri la pugon de la kvar-pieduloj. Tiu atmosfero de koŝmaro malfortigis mian koron, kaj necesis reveni al la civilizitaj teroj, al la trankvilejo de la senfareco, al la revo kaj al la kvieteco.

Malagrabligita de la timo, mi malfruiĝis de miaj kamaradoj, kiam la hundoj atingis nin. Subite, la ululanta hundaro, kun nazo al la vento, ĉirkaŭiris la perimetron de lageto kaŝita de altaj junkoj. Dum la rajdantoj kuris pafante, mi vidis, ke aro da indianoj disiĝis inter la fiherboj, fuĝante kvarpiede, kun tiel akcelita lerteco, ke oni apenaŭ divenis ilian vojon pro la tremo de la paŝtejo. Sen krioj kaj sen lamentoj, la virinoj lasis sin murdiĝi, kaj la viro, kiu provus svingi sian arkon, falis sub la kugloj, diserigita de la hundoj. Sed per subita decido aperis indianoj de ĉie kaj fermiĝis kontraŭ la virĉevalidetoj por malfortigi ilin per siaj klaboj, kaj eklukti korpe kontraŭ la rajdantoj. Malpliigitaj en la unuaj atakoj, ili disiĝis kurante, en longa konkurso kun la ĉevaloj, ĝis ili rifuĝis en siaj nekonkereblaj arbaroj.

—«Ĉi tien, Dolaro, ĉi tien Martel!» mi kriis haste, ĝenante rapidan indianon, kiu konfuzis per siaj baŭmoj du kolerajn hundojn. Sen perdi lin momente, mi sekvis la kurbon, kiun li priskribis, kiam mi vidis lin reveni per la sama spuro, rampanta lerte, sen forlasi la ŝnuron de siaj fiŝoj. Trafante min, li kaŝiĝis en la arbustaro, kaj mi, singardema pri liaj agoj, haltigis la bridojn. Sed surgenue li malfermis al mi la brakojn:

—«Sinjoro Intendanto, sinjoro Intendanto! Mi estas Pipa! Kompatu min!»

Kaj sen atendi ke mi respondu al li, timante la hundaron, li saltis al la pugo de mia rufa ĉevalo, brakumante min kun aflikto:

—«Pardonu, pardonu! Nun mi rakontos al vi pri la ĉevalo!» Kredante, ke la kompatindulo mistraktis min, la homoj venis al mia helpo, kaj Correa ĵetis lin sur la teron per kulaso-bato; sed li pli malfrue falis ol li ree surgrimpis, ekkriante:

—«Ni estas amikoj! Mi estas la paĝio de la sinjorino!»

—Rigardu ĉi tiun brut-manĝulon, kapitanon de la indianoj guaĥiboj[30], rabiston de la fondaĵoj, kiun ni tiomfoje persekutis. Nun vi pagos al mi senprokraste!

—Sinjoro, sinjoro! ne eraru, ne rapidu, ne konfuzu min; okazis, ke la indianoj arestis min, nudigis min kaj la sinjoro Intendanto liberigis min. Li tre bone konas min kaj via sinjorino bezonas min!

Ĉar ĉiuj atribuis al li la fajrojn en la Hatico, li ŝajnigis plori amare, konsternita de la kalumnio. Poste, algluante sin al miaj koksoj, li levis siajn krurojn super la miajn, por ke la hundoj ne mordu lin, ŝajnigante sin honta esti nuda. Kaj mi, kiu transiris de la surprizo al la karitato, kondukis lin sur la pugo, direkte al la bieno, inter la protestoj de miaj kamaradoj, kiuj minacis kastri lin kiel reprezalio pro liaj krimoj.

***

Apenaŭ li reakiris la fidon, la kaptito komencis sian mensogeman paroladon, kiun li interrompis por peti min, ke mi ordonu al la bovgardistoj antaŭeniri.

—«Mi ne faras tion por mi, li diris, sed por vi: de ili pafo povus eliri kaj trairi niajn dorsojn!»

Poste, en la tono de amanto, kiu konvinkas en la orelon, li aldonis:

—Kiel estus eble, ke la sinjoro intendanto alvenu al sia ĉefurbo sen ke oni faru al li dignan akcepton? Tiuj ĉi bagateloj malpermesis al mi dormi tiun nokton, kaj mi suriris vian ĉevalon por porti la novaĵon al la urbo, tiel decidita reveni baldaŭ, ke mi lasis al vi mian ĉevalinon enseligita. Sed sciante pri la malbonaĵoj, kiujn oni faros al vi, pro la alporto de la sinjorino, mi pensis jene: Se ili enkarcerigos lin, neniu liberigos min de mia baptopatro; se ili priserxos la pakaĵon, ili prenos ĉion; la ĉevalo valoras pli ol la virĉevaleto, sed ambaŭ forpreniĝos, kaj estas prefere, ke mi faru mian troteton tra Casanare kaj revenu ĉe la fino de la somero por transdoni ĉion, rangon[31] kaj selon. Sed malsuprenirante tra ĉi tiuj savanoj, la bovgardistoj de iu Barrera venis al mi dirante, ke mi iris post la brutaro, kaj ili volis kapti min por enkarcerigi min en la Hatico, kaj ili ŝtelis eĉ mian ĉapelon, kaj, restante piede, la guaĥiboj kaptis min. Sed mi forgesis, demandi al vi pri la sinjorino: Kiel ŝi fartas?

En iu ajn alia situacio la pitoreska intrigo de liaj senkulpigoj estus amuzinta min; sed tiam, preskaŭ ĉe la vesperiĝo, mi nur volis atingi la mortinton por malhelpi, ke Alicia rigardu lin. Sur la ebenaĵoj en duonlumo iris du rajdantoj malrapide.

Kiam ni atingis ilin, iliaj vizaĝoj ne videblis, sed Franco rekonis ilin:

—Kien laŭiras tiuj kun la kadavro?

—La kaporaloj decidis ĵeti ĝin en la kanalon, ĉar la malbonodoraĵo ne elteneblis. Poste ili foriris al siaj teroj ĉar ili ne volis labori plu.

—Ankaŭ ni ne akompanas lin, diris kelkaj.

—Mi ne ŝatas la senhontulojn, kaj mi decidas resti sola. Kiu volas sian tagon-salajron, sekvu min.

Ili eldiris ĉi tiun grandan frazon:

—«Ni preferas la liberecon».

—Al kiu flanko la kamaradoj iris?

—Al la bordo de la rivero Guachiría.

—Do, adiaŭ!

Kaj ili galopis tra la nokto.

Ni kvar ceteraj iris rapide serĉante la duonmalklaran bienon, kie flagris kandelo. Kvankam Pipa kriis por helpo, mi devigis lin deĉevaliĝi. Kaj per troto, kiel fantomo, li persekutis nin en la mallumo.

***

Rara timo frostigis min, kiam ni alproksimiĝis al la brutkortoj. De tie ni rimarkis, ke la kan-tegmentaĵo estis silenta kaj ke granda fajrejo lumigis la korton. Mi rigardis al la tendoj kaj mi ne plu vidis ilin. Kun subita kuro mi alvenis al la trab-barilo kaj la lum-blindigita virĉevalideto rezistis invadi la domon. Mauco kaj kelkaj virinoj direktiĝis al ni:

—«Pro Dio! Foriru rapide ĉar ili kaptos vin!»

—Kio okazas? Kie estas Alicia? Kie estas Alicia?

—La maljunulo Zubieta dormas entombigita kaj ni konsoliĝas per la fajro.

—Kio okazis? Diru al mi rapide!

—Ke tiu flugo malsukcesis al ili.

Oni devis minaci lin por ke li parolu: krimo estis farita la antaŭan tagon. Vidante, ke Zubieta ne vekiĝis, ili puŝis la pordon de la kuirejo. Pendita per la manartikoj en la ŝnuro de sia hamako balanciĝis la maljunaĉo ankoraŭ viva, sen povi plendi aŭ artikuli, ĉar al la radiko de la lango oni ligis al li ŝnureton. Barrera ne volis vidi lin; sed kiam la juĝisto alvenis al la bieno, li faris terurajn deklarojn kontraŭ ni. Li ĵuris, ke en antaŭaj tagoj ni minacis la avon por ke li malkaŝu la lokon de siaj trezoroj; ke tiun nokton, tuj kiam la homoj iris al la tendoj por ebriiĝi, ni eniris tra la tegment-pinto kaj faris la abomenaĵon, disigitaj en plurajn grupojn, por fosi samtempe en la bananujaro, en la ĉambraĉo kaj en la brutkortoj. La juĝisto igis ĉiujn subskribi la konatan deklaron kaj revenis tiun saman posttagmezon, eskortita de Barrera kaj lia tuta personaro; kaj la mortinto estis entombigita en unu el tiuj elfosoj, sub la granda mango, eble super la kruĉoj kun orbuloj, sen surmeti al li novajn ŝnursandalojn, sen alĝustigi al li la makzelojn per tuko, nek preĝi por li la Sanktan Dion, nek danci la naŭ noktojn. Kaj por pli granda malfeliĉo, ili devis zorgi, ke la porkoj ne fosu la tombon, ĉar jam unufoje ili estis elfosintaj brakon de la mortinto kaj englutis ĝin inter teruraj gruntoj.

Mi estis tiel konfuzita de tiu historio, ke mi ne rimarkis, ke unu el la virinoj estis Bastiana. Vidante ŝin, mi kriis al ŝi kun timigita akcento:

—Kie estas Alicia? Kie estas mia Alicia?

—Ili foriris! Ili foriris kaj lasis nin!

—Alicia? Alicia? Kion vi diras?

—La junulino Griselda forportis ŝin!

Apogante miajn kubutojn sur la trab-barilo, mi komencis plori per facila ploro, sen plorĝemoj aŭ konvulsioj; estis, ke la fonto de la malfeliĉo, verŝiĝante el miaj okuloj, mildigis mian koron en tiel nekonata maniero, ke mi restis momenton nesentema al ĉio. Mi rigardis kun plorema vizaĝo al miaj kamaradoj, sen senti honton pri miaj larmoj, kaj mi vidis, ke ili konsolas min, kvazaŭ en sonĝo. Tie ili ĉiuj ĉirkaŭis min, Pipa alproprigis al si unu el miaj vestaĵoj, la virinoj rostis viandon kaj Franco postulis de mi, ke mi kuŝiĝu. Sed kiam li komencis diri, ke Alicia kaj Griselda estas du diboĉulinoj kaj ke per aliaj pli bonaj ni anstataŭigus ilin, mia rankoro eksplodis kiel vulkano, kaj, saltante sur la virĉevalideton, mi ekiris freneziĝinta por atingi ilin kaj mortigi ilin kie ajn ili estus. Kaj en la kapturniĝo de la fuĝo, ŝajnis al mi, ke mi vidas Barrera-n, senkapigita kiel Millán, ligita per la kalkanumoj al la vosto de mia rajdbesto, lasante membrojn algluitaj en la fiherboj, ĝis, atomigita, li malaperus kiel la polvo de la dezertoj.

Mi estis tiel blindigita de la kolero, ke nur malfrue mi rimarkis, ke mi galopas post Franco kaj ke ni alvenas al La Maporita. Estis vero, ke Alicia ne estis tie! En la hamako de mia rivalo ŝi kuŝus volupteme, dum mi, malespera, senbridigis la vastan spacon per krioj.

Tiam estis, kiam Franco ekbruligis sian propran domon.

***

La lango de la alumeto igis la franĝojn de la palmfolio vibri, malfermiĝante en sonoranta ondo, kiu plenigis la regionon per viola brilo. Momente, la bananarbaro, bruligita, malstreĉis siajn foliojn, kaj la fajreroj multigis la detruon en la kuirejo kaj en la kan-tegmentaĵo. Laŭ la maniero de la mapanare-vipuro, kiu turnas siajn venenodentojn kontraŭ la voston, la flamo tordiĝis sur si mem, fumigante la klarecon de la nokto, kaj ĝi komencis lanĉi siajn bombojn sur la ebenaĵon, kie la vento —lucifera aliancano— pruntedonis siajn flugilojn al la fajro.

Niaj ĉevaloj, timigitaj, retiriĝis al la kanalo kun ruĝecaj akvoj, kaj de tie mi vidis kolapsi la loĝejon, kiu donis ŝirmon al miaj revoj pri riĉeco kaj patreco. Inter la muroj de la dormoĉambro, kiu estis de Alicia, la fajro balanciĝis kiel lulilo.

Idiotigita, mi kontemplis la dezertigan maron, ne konsciante pri ĝia danĝero; sed kiam mi vidis, ke Franco malproksimiĝis de tiuj damnaj lokoj, malbenante sian vivon, mi kriis, ke ni ĵetu nin al la flamoj. Alarmita de mia frenezeco, li memorigis min, ke necesas persekuti la fuĝintinojn ĝis venĝi la nekredeblan ofendon. Kaj kurante, kurante inter grandegaj klarecoj, ni observis, ke la domo de la bieno ankaŭ brulis kaj ke la homoj kriis en la montoj.

La varmega detruo triumfis en la herbejoj de ambaŭ bordoj, serpentumante en la lianaroj, grimpante al la moriĉoj kaj eksplodigante ilin per tondro de pirotekniko. La flamantaj raketoj saltis grand-distance, ŝtelante brulaĵon de la ariergarda linio, kiu etendis reen siajn harojn el fumo, avida ampleksi la limojn de la tero kaj bati siajn flamajn standardojn en la nuboj. La formanĝanta falango lasis fajrejojn en la nigrigitaj ebenaĵoj, super la korpoj de la karbigitaj bestoj, kaj en la tuta kurbo de la horizonto la trunkoj de la palmoj brulis kiel pretermezuraj mortaj kandeloj.

La krakado de la arbustoj, la ululanta ĥoro de la serpentoj kaj de la sovaĝaj bestoj, la svarmo de la timigitaj brutaroj, la amara odoro de bruligitaj karnoj flatis mian arogantecon; kaj mi sentis ĝojon pro ĉio, kio mortis post mia iluzio, pro tiu purpura oceano, kiu ĵetis min kontraŭ la ĝangalon, izolante min de la mondo, kiun mi konis, pro la incendio, kiu etendis sian cindron sur miajn paŝojn.

Kio restis de miaj klopodoj, de mia idealo kaj de mia ambicio? Kion mia persisto atingis kontraŭ la sorto? Dio forlasis min kaj la amo fuĝis!

Meze de la flamoj mi ekridis kiel Satano!

  1. "Paspalo" esta neologismo proponata de la tradukisto. Temas pri la planto Paspalum Quadrifarium, pri kiu ne ekzistas traduko en Esperanto.
  2. Mata: Planto, krom grandaj arboj.
  3. Caño: Sekundara rivereto aŭ rivero, kiu fluas en aŭ dreniĝas en ĉefan rivereton.
  4. Zural: Reto de naturaj irigaciaj fosaĵoj, kiuj etendiĝas trans la terojn de la Orientaj Ebenaĵoj kaj la tropikaj arbaroj.
  5. Neologismo manke de vorto por priskribi tiun ĉi arbon "Copey" en la hispana (Clusia rosea)
  6. "Franco" en la hispana signifas sincera.
  7. Cogienda
  8. Tiple
  9. Ruana
  10. Corrido
  11. Viĉado
  12. Muko
  13. requinto
  14. Rezar algo
  15. Hidropesia
  16. Amerika vulturo
  17. Algarrobo. Hymenaea courbaril, más conocido como guapinol, copinol, cuapinol, ,curbaril [3]​ jatoba o jatobá, jatayva en guaraní, paquió (Bolivia), o algarrobo (Puerto Rico, República Dominicana, Panamá, Venezuela y Colombia), corresponde a la familia Fabaceae y es un árbol común en el Caribe, Centro y Sudamérica.[4]​. Es un árbol grande y robusto, subcaducifolio, de 10 a 25 (40) m de altura con un diámetro de hasta 1.5 m.
  18. Moneroj
  19. [Kio estas "godo"?.
  20. Tame estas urbo de la sudoriento de la provinco Araŭka, en la orientaj ebenaĵoj de Kolombio.
  21. Pafilo usona ktp
  22. Alkoholaĵo farita de fermentita maizo.
  23. Kio estas bunde.
  24. Nigra Arbetaĵo.
  25. Mulenge en la originalo
  26. Corozal
  27. Zambo: Filo de negro kaj indianino
  28. "NdT. Echar los rangos" estas esprimo kiun mi ankoraŭ ne scias kiel traduki. Fakte, mi ne scias kion ĝi signifas en la hispana. Eble temas pri tre loka esprimo ede la ebenaĵoj..
  29. Terronales
  30. Guahiboj estas indianoj ktp
  31. Klarigo pri la vorto "rango"