Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

6. Predikato estas a) predikateca verbo, kiu montras per si mem en difinita maniero ian agon, ian staton, ian econ. E.: Arbo kreskas, verdiĝas;

b) aŭ ne predikateca verbo, kiu ne montras per si mem difinitan agon, sed estas akompanata de adjektivo, participo aŭ substantivo predikateca (difinanta kaj priskribanta subjekton). E.: urbo estas belega; kolombo estas birdo; k. t. p. Tion oni nomas disigita predikato.

7. Predikato povas esti pli precize difinata de adverbo, aŭ de substantivo (aŭ vorto uzata substantive) regata de prepozicio. Tio utilas por montri objekton[1] de ago kaj apudajn cirkonstancojn. E.: Cesaro venkis Pompeon en granda batalo.

8. Substantivo povas esti difinata pli precize per aldono de alia substantivo aŭ substantivaĵo. E.: Tarkvino, reĝo de Romanoj. Tion oni nomas apudmeto.

9. Al ĉiu substantivo oni povas aldoni adjektivojn aŭ participojn, kiuj ili ankaŭ povas esti difinataj de aliaj substantivoj.


E.: Homo mortiginta sian patrinon estas granda krimulo. Homo utila je sia lando mortis.


Rim. 1. Adjektivo, aldonita sen ia pero al substantivo, estas nomata apudmetita por ĝin distingi de tiu, kiu estas aldonita per pero de verbo esti. E.: homo bona (adj. apudmetita), homo estas bona (adj. predikateca).

Rim. 2. Al substantivo oni povas ankaŭ aldoni aliajn vortojn por ricevi ian difinon: la, tiu, ĉiu, k. c.

  1. Objekto estas tio, kio ricevas agon.