Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

II.

ARTIKOLO.

I. Uzado ĝenerala.

10. Artikolo »la, l'« neniam povas esti en multenombro aŭ en akuzativo. Oni uzas ĝin nur por difini vortojn, t. e. por montri, ke oni parolas pri konata, preciza afero, apartigita de ĉiuj aliaj similaj aferoj.

Se oni parolas pri ia ajn ne konata, komune aŭ ne precize difinita afero, tiam oni uzas neniam »la«. En tiaj okazoj oni povas ofte meti antaŭ la vorto (pense aŭ efektive) unu el vortetoj »unu, ia, kelka«, aŭ el esprimoj »iom da, kelke da« k. s.

La celo de artikolo »la« estas pli klarigi frazon, malhelpante, ke oni konfuzu priparolatan aferon kun alia simila. Tial oni povas ofte neuzi tiun vorteton, kiam ĝi efektive ne klarigas la ideon kaj kiam ni estas allogataj uzi ĝin nur pro nacia kutimo. La sola kondiĉo estas, ke la frazo restu ĉiam plej klara.

Se oni estos embarasata, prefere estas neuzi artikolon ol ĝin trouzi. Manko da artikolo estas ja malpli malagrabla ol superfluo. Aliparte estas pli bone skribi plej mallongajn frazojn.

Sed la unua, ĉefa regulo estas: skribi plej kompreneble por ĉiuj. Oni do ne ŝanceliĝu uzi artikolon, se ĝi ŝajnas iom pli klarigi kaj faciligi frazon; aŭ almenaŭ oni ŝanĝu formon de tiu frazo, se oni ne volas uzi artikolon pro ia kaŭzo.

Rim. 1. Ni esploru jenajn ekzemplojn: Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis simila al la patrino (Z.), kaj: La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo (Z.). Oni tuj vidas, ke »la« estas utila nur por belsoneco kaj insisto, sed ne necesa. »Maljuna, patrino«