Paĝo:Tokipono La lingvo de bono - eltiraĵoj laŭ CC0 kaj CC BY.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

p. 136 (Utilaj frazoj)

Noto de la tradukinto: sina pona estas ankaŭ ofte uzata por diri “dankon”, nuntempe (en 2022) iom pli ofte ol nura pona.


p. 137 (Oficiala tokipona vortaro)

ku: Por malpliigi la vortostokon por lernantoj, la originala angla versio de ĉi tiu libro prezentis kelkajn vortojn kiel unuiĝintajn sinonimojn: a kaj kin, sin kaj namako, lukin kaj oko. En efektiva uzado en la tokipona komunumo, kaj antaŭ kaj post la unua eldono de la libro, oni uzas ĉi tiujn vortojn kun malsamaj signifoj. Vidu iliajn difinojn en la aldonaĵo (nimi ku suli pi pu ala) sur paĝo 148.


Noto de la tradukinto: La originala angla eldono havas ĉe akesi la signifon “neĉarma besto”, sed laŭ la notoj de Sonja Lang en Toki Pona Dictionary tiu signifo estas eksdata.


p. 141 (Oficiala tokipona vortaro)

Noto de la tradukinto: Ankaŭ alasa estas uzata ĉi-sence. Ĉe la enketoj de Toki Pona Dictionary, lukin kaj alasa estis same ofte uzataj por esprimi “provi”. Vidu ankaŭ la piednoton sur paĝo 54.


p. 142 (Oficiala tokipona vortaro)

Noto de la tradukinto: La signifo de mute kiel nombro mankas en la originala angla versio de la vortaro, kvankam ĝi ja aperas