Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/475

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
B. ĜIS NUN NEPRESITAJ LETEROJ

La leteroj de ĉi tiu subparto B ne estas ordigitaj nur laŭ la dato (kiel en A), sed unue laŭ la adresitoj kaj poste inter si laŭ la dato. Alie la leganto perdus la superrigardon kaj havus iometan konfuzon.


Dum la tuta tempo de la apero de la „Unua Libro“ ĝis la fino de sia vivo, Zamenhof loĝis kutime en Varsovio. Pro tio mi citos la lokon, el kiu venis la unuopaj leteroj, nur tiam, kiam ĝi ne estas Varsovio. Nur dum du mallongaj periodoj li estis en Ĥerson (aŭt. 1889 ĝis komence de 1890) kaj en Grodno (1896—1899). Ĉe la leteroj skribitaj el la ĵus cititaj urboj, mi citas la lokon.

La leteroj kaj poŝtkartoj de Zamenhof kutime montras la nomon de l’ skribinto kun loko kaj strato aŭ stampitaj aŭ surpresitaj.

En Varsovio Zamenhof loĝis unue en Str. Przejazd 9 kaj post lia reveno el Ĥerson en Novolipki n-ro 21. La leteroj el la periodo inter Ĥerson kaj Grodno ne montras alian straton. En Ĥerson li loĝis ul. Hannibalovskaja, dom. Tarle, kaj en Grodno li loĝis Polic. ul. de Raĥmaninoj, post lia reveno el Grodno al Varsovio tie en Str. Dzika (ul. Dzikaja) n-ro 9, kaj poste en Str. Królewska n-ro 41.

Rimarkiginte pri tiu situacio, mi ŝparas multajn notojn super la leteroj. Mi ankaŭ ne presigis la kutiman, stereotipan subskribon „Via L. Zamenhof“. Tamen mi kelkfoje citos alispecajn formojn de subskribo. Komence li ofte subskribis „Via aldonita Zamenhof“. La esprimo „aldonita“ (anstataŭ la hodiaŭ kutima „sindona“) ŝajnas al ni okcidenteŭropanoj iom stranga, sed, kiel oni diris al mi, ĝi similas la kutiman rusan esprimon. Fakte Zamenhof nur uzis ĝin en leteroj al rusaj aŭ ruseparolantaj adresitoj.

Ofte Zamenhof subskribis sian nomon ne kun ĉiuj literoj sed nur kun kelkaj, ekz. „Zamenh…“ aŭ alimaniere. Sed ne estos necese, konstati tiajn bagatelaĵojn en ĉi tiu kolekto. Kelkfoje li eĉ forgesis subskribi sian nomon.

Komence li tre ofte, precipe en la leteroj al rusaj esperantistoj (ĝis meze de l’ jaro 1892) subskribis nur sian pseŭdonimon „Esperanto“. Mi donos kelkajn ekzemplojn de tia kutimo. Laborante rapidege, Zamenhof ankaŭ, sed nur sur leteroj kaj kartoj de bagatela enhavo, kelkfoje ne aldonis la daton. La forgesitan daton oni ofte povas konstati aŭ laŭ