Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pli labori. Eĉ sian korespondadon li estis devigita preskaŭ tute ĉesigi, kaj nur al ni li de tempo al tempo ankoraŭ skribadis leterojn plenajn je entuziasma fajro; tra la suferoj de l’ maljunulo brilis la idealaj flamoj de junulo. Inter la plej grandaj korpaj suferoj li ne forgesis nian aferon kaj, ne povante jam labori por ĝi, li ĉiam sonĝis kaj revis pri ĝi. En la komenco li havis ankoraŭ esperon, ke li resaniĝos, kaj li ofte skribadis al ni pri siaj planoj por la estonteco, pri la intencataj paroladoj pri nia afero k. c., sed en la lasta duonjaro li perdis la esperon kaj skribis al ni, ke li senpacience atendas, ke la bonfara morto lin liberigu de liaj suferoj. Havante jam por si mem nenian esperon, li skribis al ni antaŭ kelkaj monatoj: „Mi estas maljuna kaj malsana kaj ne vidos jam la venkon de nia sankta bela afero, sed vi ĝin vidos baldaŭ, baldaŭ en ĝia tuta beleco. Se eĉ pasos kelka nombro da jaroj en malfacila batalo, ne perdu la kuraĝon kaj laboru. Antaŭ ol nia centjaro finiĝos, nia afero venkos, kaj la kuraĝaj konstantaj batalantoj havos dolĉan rekompencon“. Skribante pri la malvarma printempo, kiu malhelpis lin uzi la freŝan aeron, li aldonis: „La vintro ne volas foriri kaj obstine batalas kontraŭ la alvenanta somero; sed malgraŭ la nuboj kaj la frostoj la somero baldaŭ venkos. Tiel ankaŭ pasantaj malfacilaĵoj povos malrapidigi por kelka tempo la iradon de nia afero, sed neniaj nuboj kaj frostoj povos reteni ĝian finan venkon“. Ankoraŭ en la mezo de Aŭgusto ni ricevis de li leteron, skribitan per laca mano, kaj en la komenco de Septembro ni ricevis la malĝojan sciigon pri lia morto. Paco al via cindro, nia kara frato kaj kunbatalanto!

N-ro 17.
paĝ. 52

Z Respondoj al la amikoj

Pri la „Respondoj al la amikoj“. — Ni rekomendas al la legantoj la rubrikon „Respondoj“. La Respondoj ne havas karakteron personan (ĉar personajn respondojn ni donas per leteroj), sed ĉiu respondo povas ĉiam ekster la adresato havi intereson ankaŭ por aliaj legantoj.

N-ro 18.
 

Al s-ro B. en Moskvo. — Pri la „Ligo de Esperantistoj“ kaj pri mia rilato al ĝi mi donas artikolon en unu el la venontaj numeroj. La Regularo estis efektive verkita de mi[1]; sed, danke unu eraron en la tempo de la presado, la Regularo akceptis tute alian formon ol mi

  1. komparu la artikolon sub II. 15.