7.
Karulin’, Vi devas diri,
Ĉu ne sonĝo estas Vi,
En somera tag’ florinta
El poeta fantazi’?…
Ne! erar’!… Buŝeton tian,
Sorĉon de la okulet’,
Tiel dolĉan knabineton
Ne ekkreos la poet’!…
Nur vampirojn, baziliskojn,
Monstrojn, idojn de malam’,
Nur terurajn fablajn bestojn —
Poetara kreas flam’!…
Vin do… kaj ruzecon Vian
Ĉe anĝela vizaĝet’
La rigardojn piajn… falsajn…
Ne eksonĝos la poet’!…