Uzanto-Diskuto:RG72

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikifontaro
Dankon!
Dankon!
Saluton, RG72, bonvenon al Vikifontaro

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo. Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi CasteloBrancodiskuto 04:50, 24 Apr. 2011 (UTC)

eo.wikisource[redakti]

Saluton, RG72! Nia projekto nun havas propran subdomajnon, dank'al vi. Gratulon! CasteloBrancodiskuto 04:50, 24 Apr. 2011 (UTC)

La verda koro[redakti]

Saluton!

Mi vidas, ke vi lastatempe redaktis la tekston La verda koro de Julio Baghy. Ĉu ĝi ne devas malaperi el Vikifontaro? Tekstoj de Baghy estas plu kopiprotektataj, do nekonformaj al la reguloj. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 09:20, 6 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Eble vi pravas, sed sed ĉi-tie ĝenerale regas ĥaoso terura. Mi pensas ke pluraj verkoj estas forigendaj, ĉar kelkfoje mi eĉ ne trovis menciojn de aŭtoroj, nek de fontoj. Nun mi starigis antaŭ mi modestan taskon: nur ordigi ĉion alfabete kaj aldoni almenaŭ bazajn kategoriojn.--RG72 (diskuto) 09:28, 6 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton,

ŝajnas al mi, ke la permesilo de la verkoj de Belov ne permesas aldoni liajn tekstoj en Vikifontaro. Mi citas: “Oni rajtas republikigi ĉion el tiu ĉi blogo por nekomercaj celoj kun nepra mencio de la aŭtoreco”. Sed nia permesilo CC BY-SA 3.0 permesas uzi la tekstojn por komercaj celoj. Ni ne povas havi tiujn tekstojn.

Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 10:00, 14 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton! Tio estas formalaĵo solvebla, necesas nur trovi konvenan formon. Mi mem estas aŭtoro de tiuj ĉi verkoj, do povas doni iun ajn permeson por ilia uzado. --RG72 (diskuto) 10:03, 14 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]