Uzanto-Diskuto:Rubenĉjo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikifontaro

Saluton. Laŭ kiu permesilo volas vi (S-roj Turrisi kaj Torres) havebligi la tradukon? Ĉu publikhavaĵa, aŭ Krea Komunaĵa? --Frglz (diskuto)


Bone, kiam la traduko estis en vikilibroj ĝi estis publika. Ĉiuj povis modifi ĝin. Tiam, Mi tradukis ĉirkaŭ 26 ĉapitrojn kaj Detlef Karthaus helpis min multe. Mi neniam pensis ke la laboro estus nur nia. Ju pli da kunlaboro des pli bone por la projekto, estis m ia opinio. Kaj ŝajnas al mi ke en vikifontoj ĉiuj ankaŭ povas kunlabori.

TAMEN, lastatempe Andrés Turrisi tradukas ekde la 29-a ĉapitro kaj li eble havas alian opinion... Mi konsultos kun li kaj mi skribos ĉi tie kion li respondas. Rubenĉjo rdtorresa@gmail.com


Gabriel García Márquez[redakti]

La aŭtoro mortis en 2014 kaj liaj verkoj estas kopirajte protektataj. Tradukon de lia teksto vi rajtus aldoni nur, se vi pruvus, ke vi ricevis ĝustan permeson, kion vi ne faris. Cetere, principe al Esperanto-Vikifontaro oni aldonas tekstojn en Esperanto, ne dulingve. Mi forigas la aldonitajn tekstojn de Márquez --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 13:06, 28 mar. 2021 (UTC)[Respondi]