Uzanto:Rubenĉjo
"Verdad stelo sur la brusto, iom palas pro la rusto".
Mia nomo estas Ruben' Torres kaj mi estas kolombia esperantisto.
Dum multe da jaroj, ĉefe en la maro, la lingvo Esperanto havis por mi rolon de dua lingvo kaj kelkfoje eĉ de unua.
Ne estas mi la plej bona esperantisto, sed mi ŝuldas tiom al nia lingvo ke iel mi devas danki kaj kompensi ion al ĝi. Pro tio (kaj por forbalai iom da rusto el mia cerbo!), mi klopodas traduki kolombiajn verkojn por ke tiuj esperantistoj kiuj ne parolas la hispanan povu alproksimiĝi al ili.
Ĝis nun mi kunlaboras en la traduko de Maria, de Jorge Isaacs kaj La kirlo, de José Eustacio Rivera, ambaŭ majstroverkoj kiuj, krom belegaj kaj plenaj je poezio, estas klasikaĵoj de la latinamerika literaturo, kaj trezoroj de la kolombia literaturo kaj kulturo.