El Parnaso de Popoloj/Finita laboro

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 209)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Rodika
Principoj  ►

 Mig vaĵdjelennyj nastał. Akonĉen moj trud mnogoletnij.
  Ĉtoĵ njepanjatnaja grustj tajno trjevoĵit mjenja?

Venis moment' dezirita. Laboro multjara finiĝis.
    Kial per stranga malĝoj' maltrankviliĝas la kor'?

Ĉu mi, la verkon fininte, nun staras dungat' malnecesa,
    Jam pagita por ĝi? fremda al nova labor'?

Aŭ mi domaĝas laboron, silentan kunulon de l' nokto,
    Anon de l' hejma diar', anon de l' ora Aŭror'?