Purtând cofit’a cu apa rece
Pe ai sei umeri albi, rotunjori.
◡—◡ | —◡ || ◡—◡ | —(◡)
—◡ | ◡—◡ || —◡ | ◡—(◡)
Portante kruĉon kun akvo freŝa,
Sur blanka ŝultro, kun flor' en har',
Juna Rodika paŝas jen gaje
Al soifanta la semantar'.
Rapide ĉiuj saltas renkonte,
Vokas: „Rodika, ho karulin',
Ĉar vi alportis la plenan kruĉon,
Viaj deziroj plenumu sin!
Kiam aŭtune vi edziniĝos,
Paŝu sur floroj en hejm-trankvil':
En via domo tabl' estu plena,
La brusto iĝu idet'-lulil'!”
Ili, trinkinte akvon el kruĉo,
Ŝin ĉirkaŭsemas bene per gren'.
Rodika ridas kaj forkurante,
Grenon el haroj forskuas jen.