Saltu al enhavo

El Parnaso de Popoloj/Kamelo kaj pulo

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 205)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

96.


KAMELO KAJ PULO.
(Fablo.)


Em uma longa jornada
Em camelo mui carregado.

—◡ | —◡ | —◡ | —◡

Dum tre longa tag' somera
La kamelo, tro ŝarĝite,
Foje vokis, lacigite:
— „Ho, la ŝarĝo malmodera!”

Aŭdis ĝin fraŭlino pulo,
Kaj respondis fiersente:
— „Trankviliĝu, mi momente
Liberigos vin, karulo,
De l' pezaĵo tro premanta;

Jen mi saltas for el selo!”
Tiam diris la kamelo:
— „Dankon, moŝto elefanta!”