El Parnaso de Popoloj/Komenco de Luziadoj

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 203-204)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Komenco de Luziadoj
elportugaligis Antoni GRABOWSKI

 As Armas, e os Barões assinalados,
 Que da occidental praia Lusitana.

Batalojn kantas mi de l' heroaro,
Kiu de l' hejma bordo luzitana
Tra l' ne ankoraŭ ŝipirita maro
Ĝis trans insulo velis Taprobana,[1]
Kaj da danĝeroj en militofaro
Pli venkis, ol permesas fort' homana,
Ĝis kiam, inter malproksimaj gentoj,
Stariĝis novaj regno-fundamentoj.[2]

Kaj kantos mi de reĝoj glor-memoron,
Kiuj potencon de la imperio
Disvastigante, sanktan kruco-gloron
Firmigis en Afriko kaj Azio,
Per heroaĵoj, kies altvaloron
Laŭrkronis senmortec' en historio.
Rakontos ĉion mi en kanto-partoj,
Se vi min helpos, ho geni' de l' artoj.

Ĉesu de l' saĝa Greko kaj Trojano
Ŝipirojn laŭdi, kiujn ili faris,
Kaj kiel Aleksandro kaj Trajano
Por venkaj militiroj sin preparis;
Mi kantos vin, ho glora Luzitano,
Ĉe kiu Mars', Neptuno serve staris.
Silentu do, antikva Muzo kanta,
Eksonos glor', pli alten leviĝanta!

  1. Cejlono.
  2. Portugalaj kolonioj en orienta Hindujo.