Saltu al enhavo

El Parnaso de Popoloj/La korvo

El Vikifontaro
La korvo ()
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 82-83)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
48.
LA KORVO.
(Popola kanto.)


Ĉionai leke juodas varnas,
Snape laike baltą ranką.

—◡ | —◡ | —◡ | —◡

Nigra korvo preterflugis,
Kiu portis en la beko
Blankan manon kun ringeto.
Do mi vokis al la birdo:
— „Nigra korvo, vi el kie
Portas tiun blankan manon
Kun brilanta ringo ora?”
— „Estis mi sur kampo, kie
La batalo furiozas,
Kie estas glav-bariloj,
Kie lancoj fosas tombojn
Kaj torente sango fluas.

Multaj filoj tie kuŝas,
La patrinoj ploras ilin...”
— „Ve! Jen estas mia ringo!
Mi ĝin donis al amato!
Ne revenos li, karulo!
Do vi fluu, miaj larmoj.”