Saltu al enhavo

El Parnaso de Popoloj/La pluva tago

El Vikifontaro
Tradukita de Antoni Grabowski
El Parnaso de PopolojPola Esperantisto (p. 20-21)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,
-Sed falas en vento esperoj velkintaj,
Kaj la tagoj — malvarmaj, sensunaj.

Ekhaltu, ho koro malgaja, ne plendu!
Post nuboj la suno radias — atendu!
Ne sola vi tiel kun sorto batalas,
En vivon de ĉiu la pluvo ja falas,
Kelkaj tagoj — malvarmaj, sensunaj.


6.


EKCELSIOR[1]
(El Henry Longfellow.)


The shades of night were falling fast,
As through an Alpine village passed-

◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡

La nokto rapide la ombrojn delasis,
Dum alpan vilaĝon junulo trapasis;
Li portis sur vojo la neĝa, glacia,
Standardon, kun stranga devizo ĉi-tia:
Excelsior!


  1. Pli alten.