◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | (◡—)
Agordu la brustojn, ho nia fratar’,
Por nova, pli vigla jam kanto!
Ĝi sonu potence de montoj al mar’,
Anoncu al ĉiu dormanto:
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,
La ombroj de nokto forkuras el mond’!
Post longa migrado sur dorna la voj’
Minacis nin ondoj de l’ maro;
Sed venkis ni ilin kaj velas kun ĝoj’
Al verda haven’ de l’ homaro.
Post longa batalo, maldolĉa turment’,
La stela standardo jam flirtas en vent’.
Se venus ankoraŭ ventegoj, batal’,
Ni estas jam bone harditaj;
Esperon ne venkos la fajro, nek ŝtal’,
Nek ies perfidoj subitaj.
Nenio en mondo elŝiros ĝin for,
Ĝi havas radikojn profunde en kor’.
Ni velas antaŭen kun kredo, fervor’,
Benante la Majstron por verko,
Kaj lian anaron, de plej frua hor’
Fidelan al li, ĝis la ĉerko.
La mond’ aliiĝos, la temp’ pasos for,
Sed vivos eterne pri ili memor’.
La lingvo benata montriĝis al ni
Mirinda donaco ĉiela:
Per amo al hejmo, patrujo, naci’,
Ni flamas en koro fidela.
Kaj same fidelaj al hejma altar’,
Ni sentas nin filoj de l’ tuta homar’.
En ĉiu mondparto, en ĉiu ter-zon’,
En koroj de centoj da miloj,
Jam vibras por nia saluto reson’,
Do kantas de l’ tero ni filoj:
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond’,
La ombroj de nokto forkuras el mond’!
SALUTO EL VARSOVIO. |
◡—◡ | —(◡)
—◡ | ◡—(◡)
Samideanoj, akceptu vi
Korajn salutojn el Varsovi’!
Akceptu ilin, tra l’ tuta mond’
Disportu ĉien al nia rond’.
Diru, ke ankaŭ sur pola ter’
Batas la koroj por sankt-esper'’
Ke ankaŭ tie, apud Vistul’,
Renkonte brilas amik-okul’,
Kaj etendiĝas fidela man’,
Sonas: „Bonvenu, samidean’!”
Kvankam la nokto ĉirkaŭas nin,
Ni kredas: Tago brilos en fin’.
Leviĝos fine la ora sun’,
Kie nur steloj flagretas nun.
Ektondros laŭte triumfa kant’
Pri fina venko de l’ esperant’;
Do mi nur preĝas: Ho, donu Di’,
Ke ĝin ekaŭdu ankoraŭ mi!
LA REVENO DE L’ FILO. |
(Prologo al la Krakova Kongreso.)[1] |
—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Post foresto multejara
Venas filo mia kara;
El migrado ĉiulanda
Venas filo mia granda!
En kabano mankis pano,
Do elmigris li, infano;
Nun revenas beljunulo
Al hejmlando, al Vistulo!
Kiel volus mi, patrino
Premi lin al mia sino;
Doni volus mi festenon,
Por saluti la revenon.
Ve! Ne mastras mi kabanon,
Nek liberan havas manon;
Mi, en mia propra domo,
Estas kvazaŭ fremda homo.
Ĉar al vi, fratin’ pli aĝa,
Post kamplimo hejmvilaĝa,
Brilas, laŭ destino dia,
Stel’ alia, pli radia —
Do akceptu lin, fratino,
Per muziko kaj per vino!
Li ne vidu ĉe l’ festeno,
Kiel premas min — ĉagreno.
AL LA SEMANTO. |
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Feliĉa la semanto estas,
Printempe kiu semis grenon
Kaj en aŭtuno ĝoje festas
De bonrikolto la solenon.
Feliĉa, kiu en la koro
Pri granda verko flame revis,
Kaj el la ĉarma revo-floro
Maturan frukton elricevis.
Arbeto, kiun, Majstro kara,
Vi plantis ĉe Vistul-rivero,
Elkreskis ĝis lazuro klara,
Etendas branĉojn ĉirkaŭ tero.
Sub ĝi kolektis tero-filojn
La jubile’ de nova sento,
Per kiu frate ligas milojn
Neŭtrala lingva fundamento.
Krakovaj muroj ĝoje sonas,
Dum lernantaro multnacia
Dankeme sian Majstron kronas
Per la verdaĵo laŭrfolia.
En niaj koroj, granda homo,
Stariĝas viaj monumentoj;
La gloron de l’ benata nomo
Ripetos ĉiuj la jarcentoj!
JUBILEA KANTATO. |
(Por ĥoro orkestro, muziko de prof Walewski.) |
◡—◡ | —◡ | —(◡) | (—)(◡)
Feliĉa la semanto estas,
Printempe kiu semis grenon
Kaj en aŭtuno festas
De bonrikolt’ solenon.
Feliĉa kies kor’
Pri granda verko revis,
Kaj el la revoflor’
La frukton elricevis.
Arbeto, kiun, Majstro kara,
Vi plantis ĉe Vistul-river’,
Elkreskis ĝis lazuro klara,
Etendas branĉojn ĉirkaŭ ter’.
Sub ĝi kolektis milojn
La jubilea nova sent’, (nova sent’)
Kaj ligas terofilojn
Neŭtrala fundament’.
Krakovaj muroj ĝoje sonas,
Dum lernantaro multnacia
Dankeme Majstron kronas
Per verdo laŭrfolia.
En niaj koroj, granda hom’,
Stariĝas monumentoj;
Benata via nom’
Ĝi vivos, vivos tra jarcentoj!
SUR UNU KORDO. |
(Defendo de l’ rimo.) |
◡—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
Sur lir’ dukorda, diris oni, [2]
Ne ebla rima son’, kaj jen
Pro tio devas takt-bastoni
Antikvajn ritmojn Lafonten’.
Do mi demandas ridetante,
Ĉu ne aperos ankaŭ sen
Ornama rim’ estrin’ de Dante, [3]
Vestite en ĥiton’ aŭ ĥlen’. [4]
Dukorda liro? — Tial zumi
Kaj tinti adasiste[5] mem
Mi devas? Kordojn havas du mi,
Sed fingrojn kvin por kord-ekprem’!
Dukorda lir’ ne igas fini
La kanton, se nur en lernej’
De l’ granda majstro Paganini
Ni studis diligente plej.
Ŝiriĝis kord’!… Apollo punu
Liriston, se ne scias li
Ludadi plu, sur lasta unu[6]
En tri-kvin-sep-a pozici’!
Senrima kanto estas por mi
Flor’ sekigita, sen odor’,
Aŭtun-arbar’ iĝanta dormi —
La muzikistoj flugis for.
Jen fluis riveret’ antaŭ’ mi,
Sed marĉon formas nun, kaj jam
Ne scias murmureti, ŝaŭmi;
Ĝin kovris ia ŝima skvam’.
Kun rimoj dolĉa kant’, sen ili
Parol’ senmelodia, ĉar
Kiel’ ĝi povas fajfi, trili
Kun najtingal’ en arbetar’?
De l’ rim’ potencon konas ĉiu,
Ĝi muĝu, fulmu, tondru tuj!
Ekfrapu kor’, okul’ radiu:
„Antaŭen filoj de l’ patruj’!“[7]
Sur stel-standardo Majstro-bardo,
Skribante himnon, rimis ĝin;
Esper’ sonoru al homar’ do
Per rim’ en teropartoj kvin!
TRADUKOJ EL DIVERSAJ LINGVOJ. I.
Angla.
1.
SONORILOJ DE VESPERO. |
(El Thomas Moore.) |
Those evening bells! those evening bells!
How many a tale their music tells!
—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Sonoriloj de vespero!
Sonoriloj de vespero!
Kiom ili rakontadas
Pri juneco kaj espero!
Pri la domo de gepatroj,
Pri la dolĉa, kora ĝojo,
Kiam mi ilian sonon
Aŭdis je la lasta fojo!
Longe, longe jam forpasis
Tiuj de l’ ĝojeco horoj!
Ekdorminte je eterne,
Jam ne batas multaj koroj…
En la tomboj ili loĝas
Post la ĝojo kaj sufero;
Ne por ili la muziko,
Sonoriloj de vespero!
Ankaŭ kiam mi ripozos
Je eterne en trankvilo,
Ne ekhaltos la batado
De l’ vespera sonorilo,
Dum kun kanto novaj bardoj
Paŝos jam sur nia tero,
Kaj vin aŭdos, kaj vin laŭdos,
Sonoriloj de vespero! [8]
2.
LA RENKONTO DE ŜIPOJ. |
(El Thomas Moore.) |
When o'er the silent seas alone
For days and nights we've cheerless gone.
—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | (◡—◡)
Kiam ni longe sur maroj vojiras,
Tagoj kaj noktoj eterne sin tiras,
Ho, kiel dolĉe, komprenas ŝipano,
Velon renkonti sur grand-oceano!
Ĉiu okulo radias,
„Ŝipo hoj!” ĝoje ni krias;
Dume revenas respondoj:
„Ŝipo hoj!” sonas sur ondoj.
Kaj malrapide ni venas proksime,
Ĉiuj pri hejmo parolas intime,
Sed nin disigas adiaŭ turmenta
Por revojiro sur maro silenta.
3.
LA LASTA ROZO. |
(El Thomas Moore.) |
’T is the last rose of summer,
Left blooming alone.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Jen floras, sola, forlasita
La lasta rozo de l’ somero,
Dum ĝia ĉarma gefrataro,
Velkinte, kuŝas jam sur tero.
Ne estas ia flor’ parenca,
Nek roz-burĝono en proksimo,
Por interŝanĝi la ridetojn
Aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.
Mi vin ne lasos, ho soleca,
Ĉagrene sur trunketo brili;
Ĉar la karuloj viaj dormas
Do iru, dormu vi kun ili!
Foliojn viajn mi afable
Disĵetas sur bedeto jena:
Vi kuŝu apud senaroma
Malviva kunular’ ĝardena!
Mi tiel sekvu, kiam pasos
De l’ amikeco flor’ fidela,
Kaj el brilanta amo-ringo
Elfalos lasta ŝton’ juvela.
Ĉar kiam velkis veraj koroj,
Sentemaj flugis for el rondo,
Ho! kiu volus tiam loĝi
Solece en malvarma mondo?
4.
SAGO KAJ KANTO. |
(El Henry Longfellow.) |
I shot an arrow into the air,
It fell to earth, I knew not where.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Mi pafis sagon en aeron,
Ĝi falis ien sur la teron;
Flugante tiel ĝi rapidis,
Ke mi la kuron eĉ ne vidis.
Mi spiris kanton en aeron,
Ĝi falis ien sur la teron;
Okuloj eĉ de bonvidanto
Ne sekvos flugon de la kanto.
Mi, longe poste, unu tagon,
En kverko trovis mian sagon;
La tutan kanton kun muziko
Konservis koro de amiko.
5.
LA PLUVA TAGO. |
(El Henry Longfellow.) |
The day is cold, and dark, and dreary
It rains, and the wind is never weary.
(◡)◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | (◡—◡)
La tago malvarma, malgaja, sensuna;
Ne haltas la ventoj, nek pluvo aŭtuna;
Vinujo je l’ muro putranta sin tenas,
Sed ĉiu ekblovo foliojn deprenas,
Kaj la tago — malvarma, sensuna.
Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna!
Ne haltas la ventoj, nek pluvo aŭtuna;
Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,
-Sed falas en vento esperoj velkintaj,
Kaj la tagoj — malvarmaj, sensunaj.
Ekhaltu, ho koro malgaja, ne plendu!
Post nuboj la suno radias — atendu!
Ne sola vi tiel kun sorto batalas,
En vivon de ĉiu la pluvo ja falas,
Kelkaj tagoj — malvarmaj, sensunaj.
6.
EKCELSIOR[9] |
(El Henry Longfellow.) |
The shades of night were falling fast,
As through an Alpine village passed-
◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡
La nokto rapide la ombrojn delasis,
Dum alpan vilaĝon junulo trapasis;
Li portis sur vojo la neĝa, glacia,
Standardon, kun stranga devizo ĉi-tia:
Excelsior!
La frunto — malgaja, kaj lia okulo —
Jen glavo en suno, flamanta per brulo;
Kaj sonis kiele trumpeto arĝenta,
La vort’ nekonata tra nokto silenta:
Excelsior!
Li vidis: en hejmoj feliĉaj, jen ĉarme
Bruladis la fajro, lumante kaj varme;
En supr’ glaciaroj fantome sin tiris;
El lipoj junulaj ekĝemo eliris:
Excelsior!
„Ne provu la pason!“ avertis hom’ griza,
„En supro minacas ventego surpriza;
Profunda torento fortrenas per ondo!“
Sed laŭte eksonis la klara respondo:
Excelsior!
„Ekhaltu!“ lin vokis knabino, „de l’ laco,
Sur tiu ĉi brusto ripozu en paco!“.
La larmoj ekbrilis en blua okulo,
Kaj tamen kun ĝemo rediris junulo:
Excelsior!
„Vin gardu je l’ pina branĉet’ sekigita!
Kaj antaŭ terura lavango subita!“
Lin laste por nokto salutis kampulo;
Kaj voĉo respondis el monta nebulo:
Excelsior!
Kun sia ĉielen levita rigardo
La piaj monaĥoj de Sankta Bernardo
En frua mateno la preĝojn murmuris,
Kaj krio skuanta aeron trakuris:
Excelsior!
Migranto, duone en neĝo fosita,
De l’ hundo fidela li estis trovita;
Li tenis ankoraŭ en mano glacia
Standardon kun stranga devizo ĉi-tia:
Excelsior!
Kaj en duonlumo, la griza, malvarma,
Li kuŝis senviva, sed bela kaj ĉarma,
Kaj de malproksime, el klara ĉielo,
Defalis la voĉo, simile al stelo:
Excelsior!
7.
REGU ONDOJN! |
(El James Thomson.) |
When Britain first, at Heaven's command,
Arose from out the azure main.
(◡)—◡ | —◡ | —◡ | —
Kiam Brituj', laŭ Di-komand',
Leviĝis el lazura mar',
Jen estis leĝo de la land',
Kaj kantis garda anĝelar':
Regu ondojn, Brita-ter',
Britoj vivos en liber'!
Dum malfeliĉa la naci'
Fariĝas sklavo de tiran',
Por fremda timo kaj envi'
Libere floros britujan'.
Regu ondojn, Brita-ter',
Britoj vivos en liber'!
Post ĉiu bat' de malamik'
Nur pli majeste staros vi,
Simile kiel kverk-radik’
De vento-sku’ fortiĝas pli.
Regu ondojn, Brita-ter’,
Britoj vivos en liber’!
Se volos humiligi vin
Tiran’ per ruzo aŭ per fort’,
Ekflamos noble via sin’
Por via glor’ kaj lia mort’.
Regu ondojn, Brita-ter’,
Britoj vivos en liber’!
Ĉe vi prosperos vilaĝan’,
Komerco brilos en urbar’,
Al vi subiĝos ocean’
Kaj bordoj de l’ regata mar’.
Regu ondojn, Brita-ter’,
Britoj vivos en liber’!
La muzojn, anojn de l’ liber’,
Vi gaste flegos laŭ destin’;
Insul’ benata, bela ter’,
Protektos multaj koroj vin!
Regu ondojn, Brita ter’,
Britoj vivos en liber’!
8.
LA SILENTAJ VOĈOJ. |
(El Alfred Tennyson.) |
When the dumb Hour, clothed in black,
Brings the dreams about my bed.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
Kiame muta horo, nigrulin',
Al mia lito venas kun sonĝaro,
Ne voku reen tiel ofte min,
Silentaj voĉoj de la mortintaro!
Al vala voj', malantaŭ mi restinta,
Kaj al la suna lumo foririnta;
Sed voku min, ho voĉoj de l' silento,
Antaŭen, al stelara firmamento,
Flagranta en altaĵoj super mi,
Antaŭen, supren! ĉiam pli!
II.
Bohema.
9.
LA KRONETO. |
(El la Kralodvora Manuskripto.) |
Vêje vêtr'ieĉek z knieżeckych lesóv
Bêże zmilitka ku potoku.
—◡ | —◡ | —◡
De l' arbaro princa
Blovas la venteto;
La knabino kuras
Al la rivereto.
Kiam per siteloj
Akvon ŝi ekprenas,
Sur ŝaŭmanta ondo
Florkroneto venas.
Bela la kroneto,
Dolĉa la odoro:
De la violetoj,
De la roza floro.
— „Diru, ho floretoj,
Kiu, en mateno,
Plantis vin en molan
Teron de l’ ĝardeno?
Mia don’ al tiu,
Ho kroneto flora,
Estus la brilanta
Mia ringo ora.
Diru, ho kroneto,
Kiu, en mateno,
Ŝiris la floretojn,
Ligis per fadeno?
Mia don’ al tiu,
Ho kroneto kara,
Estus la plej bela
Mia pinglo hara.
Diru, ho kroneto,
Kiu, en vespero,
Ĵetis vin en klaran
Akvon de l’ rivero?
Donus mi al tiu,
Donus mi doneton:
De la kapo mia
Rozan la kroneton.”
La knabino kaptas
La kroneton ĉarman, —
Falas, ha! en akvon
Falas ŝi malvarman.
10.
PRINTEMPA KANTO. |
(El Jaroslav Vrchlicky.) |
Skr’ivanek vyliť do mraku
A jasa.
(◡)—◡ | (◡)—◡ | (◡)—◡
Flirtis alaŭd' el sekalo,
Ĝojante;
El griza, nuba vualo
Al miroplena la valo
Ŝutas perlaron kante.
Kaj ĉiu tono arĝente
Sonoras.
Tero aŭskultas atente,
Burĝonojn divenas sente,
Per freŝ-argil' odoras.
III.
Bulgara.
11.
SALUTO AL BALKANOJ. |
(El Penĉo Slavejkov.) |
Aĥ, kade je, ta kade je
Mojto serdce kleto?
—◡ | —◡ | —◡ | (—◡)
Kie vi, ho ensorĉita
Koro mia, estas?
Enuanta, suferanta
Kor' ĉe mi ne restas.
Ne ĉi tie estas mia
Koro, la malsana,
Sed ĝi estas tie supre,
Sur montar' Balkana.
Sed vi estas malproksime,
Balkanaro bela,
Vi patruja, sankta, kara
Hejmo subĉiela!
Kie ajn mi vage migrus,
Serĉas koro mia
Vin, mirinda, vin, gepatra
Loko familia!
Kie ajn en bela lando
Resti for mi devas,
Mi de l’ koro por ĉi tio
Dankon ne ricevas.
Por mi restas same karaj,
En kampar’, ĉe l’ maro,
Vi balkanaj, vi mirindaj
Montoj kaj tombaro.
Korsalutas mi montaron
Sub la neĝvualoj,
Vin, kvietaj ebenaĵoj
Kaj profundaj valoj!
Korsaluton al ombrecaj
Densaj vi arbaroj!
Korsaluton, bonodoraj
Verdaj vi herbaroj!
Korsaluton al balkanaj
Akvoj la arĝentaj,
Al ŝaŭmantaj akvofaloj,
Kaj al vi, torentoj!
Mi salutas vin, dezertoj,
Rokoj eĥoplenaj,
Intermontoj vi malsekaj,
Kavoj malserenaj!
Kie ajn vi estas, ventoj,
Perflugile venu,
Kaj kun vi, al mia lando,
Korsalutojn prenu!
Ĉu mi sanas, aŭ malsanas,
Malbenita horo;
Sole tie, sole tie
Estas mia koro!
IV.
Dana-Norvega.
12.
ELEKTO. |
(El Björnstjerne Björnson.) |
Jeg vælger mig april!
I den det gamle faller.
◡—◡ | —◡ | —(◡)
Mi voĉas por April’!
Malnovo tiam falas,
Novaĵ’ pri rajt’ batalas,
Fariĝas tial bruo;
Sed estas rekonstruo
Pli bona ol trankvil’.
Mi voĉas por April’!
Ĝi skuas malkviete,
Dissolvas, kaj ridete
Senkatenigas fonton,
Fortigas la estonton
De la somera bril’!
13.
LA NEVIDEBLA ĤORO. |
(El „Brand” de Henrik Ibsen.) |
Aldrig, aldrig blir du lig ham
Thi i ködet er du skabt.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡ | (—)
Neniam, homo, vi similos Lin,
En korpo estas vi kreita;
Ĉu vi Lin sekvos, aŭ perfidos Lin,
Egale estas vi perdita.
Neniam, vermo, vi similos Lin,
De morto estas vi signita;
Ĉu vi Lin sekvos, aŭ perfidos Lin,
Egale estas vi juĝita.
Revul', neniam vi similos Lin,
Vi estas senheredigita;
Ofero via ne riĉigos Lin,
Por tero estas vi kreita!
V.
Finna.
14.
LA FUNEBRO DE PATRINO. |
(El eposo „Kalevala“) |
Emo tuosta itkemähän,
Kyynelvierus vieremähän.
—◡ | —◡ | —◡ | —◡
La patrino ploras, ploras,
Larmoj fluas el okuloj,
Ĝis el larmoj tri riveroj
En la landon for disfluas.
Kaj sur tiuj tri riveroj
Tri leviĝis insuletoj,
Kaj sur ĉiu insuleto
Ora monto supreniĝis,
Kaj sur ĉiu ora monto
Tri elkreskis betuletoj,
Kaj sur ĉiu betuleto
Tri kukoloj kantas plende.
Unu vokas: Amo! amo!
Dua vokas: Ho fianĉo!
Tria vokas: Sorto, sorto!
Kiu vokas: Amo, amo!
Tri monatojn ĉiam plendas
Al knabino la sen-ama,
Kiu kuŝas en la maro.
Kiu vokas: Ho fianĉo!
Ses monatojn ĉiam plendas
Al fianĉo la senĝoja,
Kiu ploras pri droninta
Sia bela fianĉino,
Kiu kuŝas en la maro.
Kiu vokas: Sorto, sorto!
Plendas dum la tuta vivo
Al patrino doloranta,
Kiu dum la tuta vivo
Verŝas larmojn senkonsole.
VI.
Flandra-Holanda
15.
LA FLANDRA LEONO. |
(El H. J. van Peene.) |
Zij zullen hem niet temmen
Den fieren Vlaamschen Leuw.
◡—◡ | —◡ | —(◡)
Neniam kvietigos
Leonon flandran vi;
Li ĝuos liberecon,
Nenion helpos kri'.
Neniam kvietiĝos
Dum vivos ni, leon',
Dum havas li ungegojn
Kaj dentojn, laŭ bezon'.
Rekantaĵo.
Neniam kvietiĝos,
Dum vivos ni, leon',
Dum havas li ungegojn
Kaj dentojn, laŭ bezon'.
La temp forglutas urbojn
Kaj falas iam tron',
Sed ne pereos nia
Popolo kun leon'.
Almarŝas malamikoj,
Minacas mort-furi',
Ni ridas pri danĝeroj,
Leono apud ni.
Batalas li jarmilon
Por flandra kara sort',
Kaj restis li potenca
Kaj en juneca fort'.
Pensante, ke li svenis
Aliras vi kun mok',
Minace kaj terure
Leviĝas li el lok'.
Kaj se intencas oni
Per fals', perfid' en fin'
Surprize lin ataki,
Malliberigi lin,
Atentas li pri ĉiu
Suspekta via gest',
Hirtigas kolhararon
Kaj muĝas reĝa best'.
Sufiĉe da incitoj!
Jen venĝos potencul':
Al malamik' li saltas
Kun fajro en okul'.
Disŝiras li kaj rompas
En la batal-furi';
De sango makulite,
Triumfe muĝas li.
Neniam kvietiĝos,
Dum vivos ni, leon',
Dum havas li ungegojn
Kaj dentojn, laŭ bezon'.
VII.
Franca.
16.
RANO KAJ BOVO. |
(El Jean de La Fontaine.) |
La grenouille vit un boeuf,
Qui lui semblait de belle taille.
—◡ | —◡ | —◡ | —◡
◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | (◡—◡)
Sur herbej' sin paŝtis bovo,
Altekreska, diktalia.
Rano, eta kiel ovo,
Lin ekvidis, do, envia,
Sin larĝigis kaj plenblovis,
Streĉis, kiel ĝi nur povis,
Por bovon egali laŭ diko.
Ĝi diris al sia baptano: „Amiko,
Ĉu tio sufiĉas?” — „Ne!” — „Mankas peceto?” —
— „Tre multe!” — „Nun?” — „Same!” — „Jen, kiel mi devis!”
— „Vi ne proksimiĝas!” — Do nia raneto
Sin tiel plenblovis, ke fine ĝi krevis.
17.
KORVO KAJ VULPO. |
(El Jean de La Fontaine.) |
Maître Corbeau, sur un arbre perché,
Tenait en son bec un fromage.
◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | ◡—(◡)
◡—◡ | ◡—◡ | ◡—(◡)
Sur arbo sidante, la korvo-sinjor’,
Fromaĝon en beko li tenis;
La vulp’, allogite per bona odor’,
Kun tia parolo alvenis:
„Bontagon, sinjoro nobela!
Ho kiel vi estas gracia kaj bela!
Se via voĉet’, en kompar’,
Ne cedas al via plumar’,
Vi estas Fenikso de arbologantoj!“
La korvo, ĝojega pro tiu admir’,
Por montri belecon de I’ voĉo en kantoj,
Malfermas la bekon: „Grak’!“ falas akir’,
Kaj vulpo, kaptante gin, diras: «Eksciu,
Simplul’, ke flatist’ vivas ĉiu
Je l’ kosto de lin aŭskultanta person’.
Fromaĝon valoras ja ĉi-lecion’!“
La korvo ekĵuris en honto, konfuzo,
Ke poste neniu lin trompos per ruzo.
18.
CIKADO KAJ FORMIKO. |
(El Jean de La Fontaine.) |
La cigale, ayant chanté
Tout l’été.
—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
Kantis dum somer’ sen fin’
Cikadin’.
Kiam frosta vento blovis,
Sen provizo ŝin ektrovis,
Sen malgranda eĉ pecet’
Da muŝeto aŭ vermet’;
La malsato pelis ŝin
Al najbara formikin’.
Kaj ŝi petis kun insisto:
„Donu grajnojn por ekzisto
Ĝis la nova jar-sezon’.
Mi vin pagos, laŭ ordon’,
En Aŭgust’, pro best-honor’,
La procenton kun valor’“.
Ke ne pekas formikino
Per pruntemo, estas vere;
„Kion faris vi somere?“
Diris ŝi al pruntulino.
— „Tage, nokte al venantoj,
Ne mallaŭdu — kantis mi“.
— „Kantis? — gaja jen meti’!
Nun ekdancu post la kantoj!“
19.
LA PAPILIO. |
(El Alphonse de Lamartine.) |
Naître avec le printemps, mourir avec les roses,
Sur l' aile du zéphyr nager dans un ciel pur.
◡—◡ | —◡ | — || ◡—◡ | —◡ | —(◡)
Naskiĝi kun printemp' kaj morti kun la rozo,
Naĝadi kun zefir' en la ĉielo pura;
Sur florburĝono sin balanci por ripozo,
Ebrie de l' arom', de lum', aer' lazura.
La junan polvon for de flugiletoj skui,
Al la ĉiel-arkaĵ' kun la bloveto flui,
Jen de la papili' la ensorĉita cel'.
Simile la dezir': neniam ekhaltante,
Sen plena kontentec' tuŝetas ĉion vante,
Pro la volupt' en fin' — revenas al ĉiel'.
20.
LA TOMBO KAJ LA ROZO. |
(El Victor Hugo.) |
La tombe dit à la rose:
— Des pleurs dont l'aube t'arrose
◡—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
La tombo diris al la rozo:
"El rosaj larmoj, sen ripozo,
Vi kion faras, ama flor'?"
La roz' al tombo por rediro:
"Vi kion faras el akiro
Nutranta vin je ĉiu hor'?"
La roz': „En ombro, tomb' malvarma,
Mi faras el la roso larma
Aromon ambran, de miel'”.
La tombo: „Mi, ho flor' plendanta,
El ĉiu la anim' venanta
Anĝelon faras por ĉiel'!”
21.
LA ROMPITA VAZO. |
(El Sully Prudhomme.) |
Le vase, où meurt cette verveine,
D’un coup d’éventail fut fêlé.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
La vazon, kie mortas la verben',
Per ventumilo ies man' ekfendis;
La bat' apenaŭ tuŝis ĝin, ĉar jen
Nenia bru' resone sin etendis.
Sed la fendeto, tiel delikata,
Kristalon ĉiutage pli mordante,
Sur sia vojo certa, nevidata,
Rondiris malrapide, sed konstante.
La freŝa akvo gutis for silente,
La suko de la flor' elĉerpis sin;
Neniu ĝin supozas ĉi-momente,
Rompita estas, do ne tuŝu ĝin!
Simile man' amata, iafoje,
La koron tuŝetante, ĝin ekfendas;
La koro poste krevas, kaj malĝoje
La flor' de l' amo pereante plendas.
Por mond-okuloj restas ĝi senvunda;
Sed ĉiam kreskas, kun mallaŭta plor',
Vundeto delikata kaj profunda,
Ne tuŝu ĝin — rompita estas kor'!
22.
AŬTUNA KANTO. |
(El Paul Verlaine.) |
Les sanglots longs
Des violons
De l’automne.
◡—◡ | —◡
—◡ | ◡—(◡)
Dum ĝeme-sona,
La violona
aŭtuna spir',
Premiĝas koro
De monotona
Sopir'.
Iĝante pala
Ĉe la metala
Horo-sonor',
De l' rememoro
Iras kun ploro
Mi for.
La vento blovas
Kaj for min ŝovas,
Kaj estas mi,
Kiel falinta
Kaj flaviĝinta
Foli'.
23.
DEMANDOJ. |
(El Jules Laforgue.) |
— L’espace?
Mon cœur
Y meurt.
◡—(◡)
— La spaco?
Kortim'
Sen lim',
Ne paco!
— Virino?
Jen sort':
La mort'
En sino!
— La revo?
Jes, ben',
Post plen-
Forlevo.
— Sed kion
Do fari,
Por ĉion
Ripari?
— Ĉi tion
Kaj ion,
Ĉi tie
Kaj ie.
VIII.
Germana.
24.
LA REĜO DE ELFOJ. |
(El Wolfgang von Goethe.) |
Wer reitet so spät, durch Nacht und Wind?
Es ist der Vater mit seinem Kind.
◡◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ |◡—(◡)
Kiu rajdas tra nokto, kun vento pro l' vet'?
Tio estas la patro kun sia filet'.
La infanon li bone per brak' ĉirkaŭprenas,
De malvarmo gardante, ĉe l' brusto lin tenas.
„Kial kaŝas, filet', la vizaĝon vi time?” —
„Ĉu ne vidas vi, patro, elfreĝon proksime?
La elfreĝon kun longa trenaĵo kaj kron'?”
„Mia filo, ĝi estas nebula nur zon'!”
„Infaneto amata, ho venu al mi!
La plej belajn ludetojn mi ludos kun vi;
Apud bordo jen brilas floretoj koloraj,
Kaj ĉe mia patrino vestaĵoj la oraj”.
„Ĉu vi tute ne aŭdas, ho mia patreto,
Kion al mi promesas elfreĝ' en sekreto?”
„Trankviliĝu, infano, kaj kredu al mi:
Murmuretas la vento en velka foli'”.
„Venu, bela knabeto, tre bone vi fartos:
Miaj junaj filinoj karese vin vartos;
La filinoj, majstrinoj en danca rondform',
Balancante, kantante vin lulos al dorm'”.
„Ĉu ne vidas vi tie, patret' mia kara,
De elfreĝo filinojn en loko malklara?”
„Mia filo, fileto, mi vidas precize:
La maljunaj salikoj prezentas sin grize”.
„Mi vin amas, belul', vin posedi deziras,
Do mi uzos perforton, ĉar mem vi ne iras!”
„Mia patro, li kaptas, li prenas min for!
Al mi faris elfreĝo doloron je l' kor'!” —
Frostetremas la patro, akcelas rapidon,
En la brakoj li tenas ĝemantan la idon;
Li alvenas penege al hejma en kort':
En la brakoj infanon pacigis la mort'.
25.
LA ELFREGO. |
(Laŭ ritmo de l’originalo, por la muziko de Schubert.) |
Wer reitet so spät, durch Nacht und Wind?
Es ist der Vater mit seinem Kind.
Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?
Jen estas patro kun infanet';
Li havas knabon en zorga pen',
Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.
„Filet', vi kial ektremis pro tim'?”
„Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'!
Elfreĝo kun trenaĵ' kaj kron'!”
„Filet', ĝi estas nebulzon'”.
„Ho venu do, infan' al mi!
Mi belajn ludojn ludos kun vi;
Ĉe l' bordo brilas kolora flor',
Mia panjo havas vestojn el or'!”
„Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',
Kion promesas elfreĝ' en sekret'!”
„Ne timu, filet', ne timu vi,
Murmuras vent' en velka foli'”.
„Knabeto bela, sekvu min!
La filinoj miaj belvartos vin;
La filinoj, lertaj en danca rond-form',
Kantante, dancante vin lulos al dorm'”.
„Patret', ĉu vi vidas, patret', mia kar'?
En lok' malhela jen elfinar'!”
„Filet', filet', mi vidas precize:
Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize”.
„Mi amas vin, ĉarmanta vi mia knabet',
Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!”
„Patreto, patreto, li prenas min for!
Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!”
La patro tremas, kun granda rapid'
Li rajdas, en brakoj veplendas la id'.
Alvenas li al hejma kort',
Infanon prenis jam for la mort'.
26.
TROVITA. |
(El Wolfgang von Goethe). |
Ich ging im Wald
So für mich hin.
◡—◡ | ◡—◡
Mi foje arbaron
Promene eniris,
Kaj serĉi nenion
En penso deziris.
Mi vidis, en ombro
Jen staras floreto:
Steleto lumanta
Aŭ blu-okuleto.
Mi volis ĝin ŝiri,
Sed plore ĝi diras:
"Ĉu por ke mi velku,
Vi tial min ŝiras?"
Do mi ĝin elfosis
Kun radikareto,
Kaj portis al mia
Ĝarden' ĉe l' dometo.
En loko trankvila
Plantite karese,
Ĝi kreskas, burĝonas,
Kaj floras senĉese.
27.
RUĜOBUŜA KNABINETO. |
(El Heinrich Heine.) |
Mädchen mit dem roten Mündchen,
Mit den Äuglein süss und klar.
—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
Ruĝobuŝa knabineto
Kun la dolĉa klar-okul'!
Nur pri vi, ho knabineto,
Ĉiam pensas, mi solul'.
Longa vintre la vespero,
Do mi volus, knabinet',
Kun vi ridi, kun vi sidi
En trankvila kameret',
Volus premi buŝon mian
Al la eta blanka man',
Plori larmon emocian
Sur vin, eta blanka man'!
28.
SALUTO AL MARO. |
(El Heinrich Heine.) |
Thalatta! Thalatta!
Sei mir gegrüsst du ewiges Meer!
(◡)—◡ | (◡)—◡ | (◡)—◡ | (◡)—(◡) |[10]
Thalatta! Thalatta!
Mi vin salutas, eterna mar'!
Mi vin salutas dekmilfoje,
El koro ĝojanta,
Kiel vin salutis
Dek mil grekaj koroj,
Fortaj en mizero,
Hejmon postulantaj,
En mondo gloraj, grekaj koroj.
Balancis sin ondoj,
Balancis kaj bruis;
La suno verŝis sur ilin rapide
La rozajn ludantajn lumojn;
La timigitaj mevaj aroj
Flugadis for, laŭte kriante,
Frapis la hufoj, sonoris la ŝildoj,
Kaj for eksonis kiel venka kri':
Thalatta! Thalatta!
Mi vin salutas, eterna mar'!
Kiel lingvo hejmlanda vi bruas,
Kiel sonĝoj infanaj io briletas
Sur via vasta balanca ondar'.
Al mi rememoro rakontas denove,
Pri ĉiu amata bela ludilo,
Pri tiuj brilantaj donoj kristnaskaj,
Pri tiuj koralaj ruĝaj arbetoj,
Orfiŝoj, perloj kaj konkoj koloraj,
Kiujn vi kaŝas mistere
Malsupre en domo kristala.
Ho, kiel enuis mi en la fremdlando!
Kiel floro velkinta
En la kapsul' de botanikisto
Kuŝis la kor' en la brust',
Mi sentas, kvazaŭ longan vintron
Malsana mi sidis en ĉambro malluma,
Kaj nun mi ĝis lasas subite
Kaj brile kontraŭ mi radias
La smaragda printempo, vekita de l' suno,
Kaj bruas la blankaj arboj florantaj,
Kaj la junaj floroj min rigardas
Per siaj okuloj, la bonodoraj;
Ĉio sonas, aromas, respiras kaj ridas,
Kaj en blua ĉielo kantas birdetoj —
Thalatta! Thalatta!
Vi brava kor' retiriĝa!
Kiel ofte, maldolĉe-ofte,
Vin premis de l' Nordo barbarinoj!
El grandaj okuloj venkantaj
Ili pafis brulantajn sagojn;
Per vortoj kurbe glatitaj
Minacis fendi mian bruston;
Per kojnoskribaj biletoj disrompis
Mizeran cerbon mian surdigitan —
Vane mi tenis kontraŭen la ŝildon,
La sagoj siblis, la batoj krakis,
Kaj de la nordaj barbarinoj
Mi estis premita ĝis la mar' —
Kaj libere spirante mi vin eksalutas,
Amata, savanta mar',
Thalatta! Thalatta!
AL LA VESPERA STELO. |
(El „Tannhäuser” de Richard Wagner.) |
Wie Todesahnung Dämm’rung deckt die Lande,
Umhüllt das Tal mit schwärzlichem Gewande.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
◡—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
Funebre kovras la krepusko valon,
Etendis nokto nigran la vualon.
Deziras supren flugi la anim’,
Sed tenas ĝin de nokt-teruroj tim’.
Aperas jen, vi stelo la plej kara!
De malproksimo fluas lumo klara,
Diŝigas ombrojn ĉarma la radi’,
Amike montras la vojon al mi.
Ravite, ho vespera stel’,
Mi vin salutas sur ĉiel’;
Kaj de fidela mia kor’
Salutu ŝin en tiu hor’,
Kiame flugos ŝi de l’ tero,
Al anĝelar’ en supra sfero.
30.
EMBARASO. |
(Kanteto.) |
Ich möchte dir wohl etwas sagen,
Doch weiss ich leider selbst nicht was.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
Al vi mi volus diri ion,
Sed kion, mem ne scias mi;
Kaj se vi min demandus tion,
Mi nur respondus tion ĉi:
El tuta kor’ mi amas vin,
Nur sole vin, nur vin!
Se kanti kanton mi ekprovas
Al vi irantan, al la kor’,
Mi sole unu vorton trovas
En la anim’ je ĉiu hor’:
El tuta kor’ mi amas vin,
Nur sole vin, nur vin!
Mi volus skribi letereton,
Malkovrus mian koron ĝi;
Tro malfacile! nur vorteton
Mi skribas kaj ne scias pli:
El tuta kor’ mi amas vin,
Nur sole vin, nur vin!
IX.
Greka antikva.
31.
PROMETEO KATENITA. |
(El la dramo de Ajsĥylos.) |
Ho dîos ajthèr kàj taĥypteroj pnoàj,
Potamôn te pegàj pontion te kymàton
◡—◡ | —◡ | —◡ | —(◡| —◡| —◡)
◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡
Etero dia kaj rapid-flugilaj blovoj!
Torento-fontoj kaj de l' ocean-ondegoj
Sennombraj briloj! vi, ĉiopatrino tero!
Kaj vi, vidanta ĉion, suna rond', rigardu:
Jen kion de l' diar' suferas mi, mem dio!
Rigardu, kian humiligon
Kaj turmentadon dum jarmiloj
Suferos mi! Elpensis jen
Por mi la nova estro de la dioj
Ĉi tiun senhonoran malliberon!
Ve, ve! mi ĝemas pro l' nuneco
Kaj pro l' sufer' estonta! Kiam ajn
Finiĝos miaj turmentoj?
Sed kion diras mi? Ĉu mi ne antaŭvidas
Plej malproksiman estontecon? Min surprizi
Sufer’ ne povas ja. Mi devas destinaĵon
Toleri plej facile, konsciante tion,
Ke estas ĝi nerezistebla mond’ nepreco.
Sed kiel ŝanĝos sorto tiun ĉi ekziston,
Ne diros mi, nek mi silentos, sed benaĵon
Mi donis al homar’ kaj nun mi jugon portas.
En stip-bastonon kaŝis mi la fajrofonton
Ŝtelakiritan, kiu granda ben’ al homoj
Kaj instruist’ fariĝis ja pri ĉiuj artoj.
Pro tia peko mi suferas tian punon,
Forĝite per katenoj al aer’-altaĵoj.
Ho! ho!
Jen kies eĥo? Kies spiro min alblovas?
Ĉu estas dioj, homoj? aŭ ĉu ambaŭ kune
Alvenas al limrando mem de l’ mondo,
Por vidi mian suferadon? aŭ pro kio?
Rigardu katenitan, malfeliĉan dion,
Min, Zeŭsan malamikon, for de kiu
Malame sin forturnas ĉiuj dioj,
En Zeŭsan or-kortegon enirantaj,
Ĉar tro mi amis la homaron!
Ve, ve! mi ree kian bruon aŭdas?
De birda plumar’? Etero ektremis
De zume svingataj malpezaj flugiloj!
Sed kio ajn venas, ĝis vekas teruron.
32.
STROFO PRI AMO. |
(El "Ifigéneja" de Eŭripides.) |
Mákares hoj metrias theû
Metá te sofrosynas meté-
sĥon léktron Afrodítas.
—◡ | (◡)—◡ | (◡)—◡ | (◡)—(◡)
Feliĉulo el amo-font'
Trinkas modere, sorbas nur
El Afrodita pokalo.
Klara ĉielo alridas lin,
Ondoj-muĝadon ne aŭdas li.
Per duspecaj sagoj de l' am'
Pafas Eros, di-orharul':
Feliĉigas tiu ĉi ĵet',
La alia estas malbeno.
Do forturnu duan de mi;
Min favoru Kipra diino!
Por mi estu kvieta volupt',
Nur la ĉasta flamo por mi!
Benu, ho Afrodito min,
Sed forestu via furio!
X.
Greka nova.
33.
LA BLONDULINO. |
(El Solomos.) |
Tin idha tin Ksanthùla,
Tin idha pses argà.
◡—◡ | —◡ | —(◡)
Mi vidis ŝin hieraŭ
Malfrue: Blondulin'
Eniris barkon, kiu
El hejm' forportis ŝin.
Plenblovis blankajn velojn
De l' freŝa vento flu',
Kiel kolomb' etendas
Blank-flugiletojn du.
Salutis ŝi amikojn,
Salutis kun malĝoj',
Adiaŭ-redirante
Per tuk' je lasta foj'.
Kaj post la salutado
Mi restis tie ĉi,
Ĝis malproksimo ĉion
Forkaŝis jam al mi.
Mi post mallonga tempo
Ne scius diri jam,
Ĉu brilas blanka velo
Aŭ mara ŝaŭmo-skvam’.
Post kiam velon, tukon,
Forkaŝis akvo-stri’,
Ekploris la amikoj,
Ekploris ankaŭ mi.
Ne barko min plorigis,
Nek vel’ plorigis min,
Mi ploris pro iranta
Fremdejon blondulin’.
Ne ploras mi pro barko,
Kun blanka vel’ sur mar’,
Mi ploras blondulinon
Kun ŝia blonda har’.
XI.
Hispana.
LA ARBO DE L’ ESPERO. |
(El Martinez de la Rosa.) |
Al pié nace de una cuna
El árbol de la esperanza
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Elkreskas arbo de l' espero
Ĉe la lulilo de l' infano,
Laŭ vent-ekblovo balancate,
Rompebla kiel trema kano.
Per feliĉeco ĝin karesas
Zefiro dolĉa dum momento;
Tuj ĝin sekigas vent' el nordo
Aŭ suda ĝin bruligas vento.
Nur tre malofte maturiĝas
La frukto el floraro ĉarma;
Kiele frua migdal-floro
Pereas dum maten' malvarma.
Pli alten kiom ĝi leviĝas,
Des pli minacas ĝin danĝeroj;
Kiele cedro altekreska
Alvokas fulmojn el eteroj.
Ripozas aglo la fiera
En ĝia verda pinto alte,
Dum la insektoj-perfiduloj
Malsupre mordas ĝin senhalte.
Profunden iras la radikoj,
For etendiĝas ĉiu branĉo —
Apenaŭ arbo donas ombron,
Faligas ĝin de l’ mort’ ektranĉo.
XII.
Hungara.
PATRIOTA KANTO. |
(El Sàndor Petöfi.) |
Devizo.
Szabadság szerelem,
E kettö kell nekem.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡
La amon kaj sendependecon,
Nur ilin kore mi rekonas;
Al mia amo — liberecon,
Mi amon al patruj' fordonas.
Tied vagyok, tied hazám,
E sziv, e lélek.
—◡ | —◡ | —(◡ | —◡)
Via estas, ho patrujo,
Mia kor', anim'!
Kiun amus mi en mondo,
Se ne vin sen lim'?
En preĝej’ de mia sino
Vi altar’, patruj’,
Ĝin bezonu, la preĝejon
Mi faligos tuj!
Kaj por lasta fojo preĝos
La falanta sin’:
Benu Dio la patrujon,
Benu Dio ĝin!
Sed mi diras al neniu
El amika rond’,
Ke vi estas plejkaraĵo
Mia en la mond’.
Viajn paŝojn mi senĉese
Sekvas sur la ter’,
Kaj ne kiel ombr’ migranton
Nur dum belveter’.
Sed, se kreskas ombro, kiam
Venas la vesper’,
Pli malĝojas mi pro nokto
Super patra ter’.
Iras mi al viaj anoj,
Kun pokal' en man'
Peti sorton, ke rebrilu
Vi per nova san'.
Trinkas mi el glas' ĝis lasta
La gutet' da vin',
Vin' maldolĉa — miaj larmoj
Falas ja en ĝin.
XIII.
Itala.
LA INTERNA ZORGO. |
El Pietro Metastasio) |
Se a ciascun l' interno affanno
Si leggesse in fronte scritto.
◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡
Se zorgo interna skribite
Sur fruntoj legiĝus, kunfrato,
Tre ofte envio subite
For-cedus al kora kompato.
37.
MIA ESTRINO. |
(El Dante Alighieri.) |
Tanto gentile e tanto onesta pare
La Donna mia quand’ ella altrui saluta.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡ | —◡
Aperas jen, modeste kaj ĝentile,
Estrino mia kun la gest’ saluta;
Tremante ĉiu lango iĝas muta,
En bril’ okuloj klinas sin humile.
Sentante laŭdojn, iras ŝi trankvile,
De l’ honesteco envestite tuta,
Sur teron kvazaŭ ĉielalto kruta
Fluigis mirindaĵon perflugile.
Kaj ŝi afable donas por admiroj
Dolĉecon tian per okul’ al koro,
Ke tiu nur ĝin konas, kiu provas;
De ŝiaj lipoj sin karese movas
Spireto ama, plena de favoro,
Ke diras al anim’: „Al mi, sopiroj!“
KORA ENUO. |
(Ario de Tomaso Giordani) |
Caro mio ben,
Credi mi almen'
◡—◡ | —(◡)
—◡ | ◡—(◡)
Ho, karulin',
Vi kredu ĝin:
Sen vi, trezor',
Enuas kor'.
Por mi, fidela,
En ĉiu hor',
Ĉesu kruela
Via rigor'.
Ho, amatin',
Vi kredu ĝin:
Sen vi, trezor',
Sopiras kor'!
LA MORTO DE JULIA. |
(Ario de Luigi Denza.) |
L' ho veduta distesa sul suo letto,
E in sembianza pareva un angioletto.
—◡ | —◡ || ◡—◡ | —◡ | —◡
Etendite sur la litaĵo hela,
Ŝi similis al anĝelet' ĉiela.
Ŝi, anĝelo, rompita de sufero,
Min alvokis, flugonte for el tero.
Kaj ŝi plendis pri kora la doloro,
Ke nur pacon deziras ŝia koro,
Kaj sopiris, ke Dio sendu morton,
Ĉar por vivo ŝi jam ne havas forton.
Do, tremante, aliris mi proksime,
Metis buŝon al ŝia frunto time.
La vizaĝon la morto glaciigis;
Malbenita dolor'! min ne mortigis.
Ŝin detruis de l' amo la pasio;
Malfeliĉa ne sciis ŝi pri tio;
Nek divenis la kaŭzon hom' alia.
Forportita ŝi estis, kara mia!
XIV.
Japana.
Aŝibiki no,
Jamadori no o no.
—◡ | —◡ | —◡ | (—◡)
Kiel etendita
Pava vosto — nokto fluas.
Kiel longe mi enuas,
Sopirante, dormiĝante,
Sole, sur sternaĵo lita.
Ŝika — ŝima — no
Jamato — gokoro — vo.
◡—◡ | —◡ | —◡ | (—(◡))
Al kio do similas vi,
Anim' de Sunleviĝa-Tero?
Similas vi, en vero,
Al bonodor' de ĉerizflor'
En sunleviĝa la radi'.
XV.
Kartvela.
EDZIĜA KANTO. |
(El Vaĵa Pŝavala.) |
Didebà ŝenda cata mkrobeŭo
Didebà ŝenda bunebis dzaŭo.
—◡ | ◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡ | —(◡)
Gloron al vi, reganto la ĉiela,
Al forto de l' naturo sonu glor'!
Gloron al vi, ho fianĉino bela,
Kaj al fianĉo en feliĉa hor'!
El amo plektos mi por ambaŭ kronon,
Belornamita estos ĝia rond':
Mi malavare ligos ĉian bonon,
Trovitan ie en la vasta mond'.
Sincere dediĉita violfloro
Por gefianĉoj estu kap-ornam'.
Ĉar ame batas ankaŭ mia koro,
Do ĝin falmigas via granda am'.
Karesa sent', liganta feliĉulojn,
Allogas ĉies koron kaj okulojn.
XVI.
Kataluna.
LA ĜARDENO DE HESPERIDOJ. |
(El "Atlantido" de Hiacinto Verdaguer.) |
Cervos gegants rumbejan ses banyes d'alt brancatge
Que pren l'aucell per arbres d'excelsa magnitut.
◡—◡ | —◡ | —◡ | | ◡—◡| —◡ | —(◡)
Giganta cervo skuas la korn-branĉaron sian,
La birdojn logas ĝia alteco eminenta;
Timigas mastodonto gazelon la gracian,
Kaj mastodonton pelas mamuto korpulenta.
Sur vojo al ĝardeno, tra l’ arbaret’ odora,
Spionas la bufalojn leono el insid’;
Kaj kiam triafoje leviĝas suno ora,
Oazo lumebrila prezentas sin al vid’.
En mirto-arbetaĵoj karesas je tempioj
Ventetoj saturitaj duone per miel’,
Kaj milde murmuretas fontanoj kaj folioj,
Kaj semas juvelaron ardanta la ĉiel’.
Laŭvice altaj cedroj, malhelaj cinamonoj,
Kliniĝas pro dolĉpezo de sia nova flor’;
Portikon verdan formas po du la arbokronoj,
Tra fruktokradoj brilas tagiĝa rozkolor’.
Per mil kaskadoj falas torento ŝaŭme-onda
En grotoj el kristalo, sur ŝtupoj el porfir’;
Malligas la harplektojn da nimfoj aro blonda
En akvaj la turniĝoj, laŭlonge de l’ flu-ir’.
En riverbordaj herboj, kiele pluv’ da perloj,
La paradiza birdo saltetas ĝojoplene;
Aŭdiĝas gaja trilo de la timemaj merloj,
Kaj sopirema turdo ekĝemis jen ĉagrene.
XVII.
Latina.
MONUMENTO. |
(El Horatius.) |
Exegi monumentum aere perennius,
Regalique situ pyramidum altius.
—◡—◡◡— || —◡◡—◡—
Monumenton, ol bronz' kreis pli daŭran mi,
Supron de l' piramid' alte superas ĝi.
Nek pluvega malsek', nek plej impeta vent'
Ĝin detruos en kur' longa de jaroj, nek
Tempo, kiu sen halt' pasas senfine for.
Ne tutprenos min mort', mia pli bona part'
Vivos plu, kaj la glor' kreskos senĉese nur
Tra jarcentoj ĝis temp', kiam la vestalin'
Kun ĉefpastr' kapitol'-supron irados plu.
Diros oni ke jen, kie en Daŭno-land'
Tra l' soifa kampar' bruas Aŭfid'-river',
De l' humila deven' iĝis potenca mi.
Laŭ eola agord' liron italan ĉar
El poetoj jen mi ludis unua, do
Kun fier' laŭ merit', delfa per laŭro-kron',
Melpomeno, al mi frunton ornamu vi!
PEREEMO. |
(El Seneca.) |
Omnia tempus edax depascitur, omnia carpit,
Omnia sede movet, nil sinit esse diu.
—◡(◡)—◡◡—◡ || ◡—◡(◡)—◡◡—◡
—◡(◡)—◡(◡)— || —◡(◡)—◡◡—
Ĉion temp' manĝegema forglutas, ĉion forprenas,
Ĉion formovas ĝi, ĉion detruas en fin'.
Malaperas riveroj, la maron bordoj sekigas,
Malaltiĝas la mont', falas malsupren la pint'.
Kial mi diras nur tion? La bela ĉiel'-firmamento
Iam subite eĉ ĝi — forbruliĝos de flam'.
Ĉion la morto atingos. Pereo — jen leĝo, ne puno;
Venos do iam la temp', ke ne ekzistos la mond'.
45.
AMIKECO.
(El Ovidius.)
Donec eris felix multos numerabis amicos;
Tempora si fuerint nubila, solus eris.
—◡ | ◡—◡ | ◡—(◡) || (◡)—◡ | ◡—◡ | ◡—(◡)
Kiam vi estos feliĉa, vi multajn kalkulos amikojn;
Nuba se venos la temp’, sola vi restos, amik’!
46.
VIRINA KONSTANTECO.
(El Catullus.)
Nulli se dicit mulier mea nubere malle
Quam mihi, non si se Juppiter ipse petat.
—◡(◡)—◡(◡)—(◡) || (◡)—◡◡—◡◡—(◡)
Kiam promesas virino fariĝi nur via edzino,
Eĉ se Zeŭs-tondrant’ petus pri ŝia konsent’,
Skribu, ĉar junulino parolas al sia amanto,
Sur flu-akvo nur ĝin, aŭ rapideme sur Vent’.
XVIII.
Litova.
47.
KIAM ESTIS MI JUNULO. |
(Popola kanto.) |
Kad aŝ buvau jaun's bernelis,
Kajp jovaras żaliukielis.
—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Kiam estis mi junulo,
Kiel verda la acero,
Havis mi tri ĉevaletojn,
Bonkurantojn, laŭ prefero.
Unu akcipitre-stria,
Dua, kiel karb' nigrulo,
Kaj la ĉevaleto tria
Estis kiel neĝ', blankulo.
Sur striul' ĝis mondofino,
Sur nigrulo al batalo,
Kaj al mia amatino
Rajdis mi sur blank-ĉevalo.
Mizerul' kun grizaj haroj,
Nun soleca sen ĉevalo,
Ploras mi pri junaj jaroj:
Amo, migro kaj batalo.
48.
LA KORVO. |
(Popola kanto.) |
Ĉionai leke juodas varnas,
Snape laike baltą ranką.
—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Nigra korvo preterflugis,
Kiu portis en la beko
Blankan manon kun ringeto.
Do mi vokis al la birdo:
— „Nigra korvo, vi el kie
Portas tiun blankan manon
Kun brilanta ringo ora?”
— „Estis mi sur kampo, kie
La batalo furiozas,
Kie estas glav-bariloj,
Kie lancoj fosas tombojn
Kaj torente sango fluas.
Multaj filoj tie kuŝas,
La patrinoj ploras ilin...”
— „Ve! Jen estas mia ringo!
Mi ĝin donis al amato!
Ne revenos li, karulo!
Do vi fluu, miaj larmoj.”
XIX.
Luzica.
49.
AL LUZICUJO. |
(El Jakob Bart-Ćiŝinski.) |
Haj, za was, Serbja, bjez woddycha
Chcu dźełać spochi wo dnjo, w nocy.
◡—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Ho Luzicujo, senripoze
Laboros mi por via celo,
Por vi, fiero mia sola,
Vi, fortofonto, mia stelo!
Ne logas min brilanta oro,
Nek pri honoroj mi ekrevos;
Feliĉon vian mi penados,
Dum mia brako plu sin levos.
Ĝis kiam fajr' en koro flamos,
Kaj per flugil' al firmamento,
For de malbona sorto tera,
Spiriton levos nobla sento, —
Popolo serba, vian nomon
Alskribos mi al popolaro;
Por vi mi vivos, por vin savi
De la doloro kaj eraro.
Mi vin glorigos, kaj se fine
Mi falos arbo-folieto,
Vi tiam sub luzican herbon
Min metu por etern-kvieto.
XX.
Pola.
50.
KONSILO. |
(El Ignacy Krasicki.) |
Czyń każdy w swoim kółku,
Co każe duch boży.
—◡ | —◡ | —◡ | —◡
Ĉiu en la hejma rondo
Agu laŭ inspiro dia,
Kaj en fino mem formiĝos
La tutaĵo harmonia.
51.
LABORU. |
((El Kazimierz Brodziński.) |
Nie patrzaj końca, ciągle rób!
Ciebie, nie dzieło, czeka grób.
◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | ◡—
◡—◡ | —◡ | —◡ || ◡—◡ | —◡ | —
Laboru senĉese, ne zorgu pri fin'!
La tombo atendas ne verkon, sed vin.
La verko ekzistos pli longe ol ni;
La tempo ĉion finos, ĉar tempon havas ĝi.
52.
KOZAKO EN STEPO. |
(El „Maria” de Antoni Malczewski.) |
Ej! ty na szybkim koniu, gdzie pędzisz, kozacze?
Czyś zaoczył zająca, co na stepie skacze?
—◡ | —◡ | ◡—◡ ||
|| ◡—◡ | ◡—◡[11]
◡—◡ | —◡ | —◡ ||
|| —◡ | —◡ | —◡
—◡ | ◡—◡ | —◡ ||
Hej, kozak' sur ĉevalo! vi kien rapidas?
Ĉu leporon, saltantan sur stepo, vi vidas?
Ĉu, ludiginte pensojn, en liber' senfina
Vi kuras pro la veto kun vent' ukraina?
Aŭ vin eble en kampo atendas, rajdanto,
Amatino kun sia malgaja revkanto?
Ĉar vi, ĉapon premante, bridon ne retenas,
Kaj longa polva nubo sur vojo sin trenas.
Per fervoro ardiĝas vizaĝa bruneco,
Kiel vaglumo brilas sur ĝi la ĝojeco;
Dum ĉevalo sovaĝa, obeante volon,
Tranĉas bruantan venton, eltirinte kolon.
Flanken! Nigramarano kun knarveturiloj.
Ke ne frakasu vian salon stepo-filoj!
Kaj vi, nigra birdeto, kiu salutante
Rond-flugas, enrigardas, ion demandante,
Rapidu la sekreton al kozak' babili, —
Ke antaŭ fin' de l' rondo ne forkuru ili.
Ili flugas — en suno subira, radia,
Similaj al kuranto ĉielana ia.
Kaj longe, malproksimen sonas huf-frapado,
Ĉar en la vastaj kampoj regas silentado:
Ne bruas nobelaro, gajec' kavalira,
La spikojn sole fleksas la vento sopira;
Nur el herbokovritaj tomboj ĝemo sonas,
Kie glorajn dormantojn velkaj laŭroj kronas...
Muzik' sovaĝa — vorta sovaĝec' pli granda,
Por idaro konservas ĝin spirit' Pollanda;
Se kampaj roz-arbetoj ilin nur honoras,
Ho! kies kor' ne plendas? kies ne doloras?
Kozak' jam preterflugis profundajn kavarojn,
Kiuj kaŝas kutime lupojn aŭ Tatarojn;
Alkuris sankt-figuron — sub tiu altaĵo,
Kie delonge kuŝas vampir' en tombaĵo —
Klinis ĉapon, farinte kruc-signojn silente,
Tra l' stepo kun ordonoj urĝaj fajfas vente.
Brav-ĉevalo ne timas de sorĉoj teruron,
Kraĉospiris, piedbatis — kaj daŭrigas kuron.
Boh-river' sur granitoj, arĝent-skarpojn trenas,
Kozak' fidela penson de l' estro divenas.
Bruas la muelilo, malamik' en valo,
Scias kozakan penson fidela ĉevalo, —
Kaj tra pikantaj kardoj, tra herbejo-floroj,
Pli lerte ne ŝoviĝas timemaj leporoj.
Kiel sago sur alta selo ekklinite,
Al sia ĉevaleto karese premite,
Rajdas dezerto-reĝo tra l' senvoj' sen timo —
Li, step', ĉeval', nokt' — unu sovaĝa animo.
Ho! kiu lin malhelpos en diboĉo tia?
Perdiĝis — nekaptebla en step', hejmo lia.
53.
SOPIRO AL PATRUJO. |
(El „Pan Tadeusz” de Adam Mickiewicz.) |
Litwo! Ojczyzno moja, ty jestes jak zdrowie!
Ile cie trzeba cenic, ten tylko sie dowie.
Litvo, patrujo mia! Simile al sano
Vian grandan valoron konas nur landano,
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar je vi sopiras.
Dipatrino! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan,
En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelan
Novogrodek defendas kaj pian urbanon, —
Kiel Vi al infano redonis la sanon,
(Kiam mi, de l' patrino al Vi oferite,
La malvivan palpebron eklevis subite
Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,
Por redonita vivo Dion dankodiri) —
Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!...
Dume transportu mian sopiran animon
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj;
Al la kampoj, per greno diversa pentritaj,
De sekalo arĝentaj, de tritik' oritaj,
Kiujn la neĝe-blanka poligon' ornamas,
Kie per virga ruĝo timiano flamas,
Kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando,
La kampa, kun maldensaj pirarboj, limrando.
54.
TRI BUDRISOJ. |
Stary Budrys trzech Synów, tęgich jak sam Litwinów,
Na dziedziniec przyzywa i rzecze.
◡◡—◡ | ◡—◡ || ◡◡—◡ | ◡—◡
◡◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡
Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana,
Sur la korton alvokas tri filojn:
„Iru tuj en la stalojn, selu bone ĉevalojn,
Kaj akrigu la glavojn, ĵetilojn.
Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l' mondo
Al ni Vilno trumpetos ordonojn:
Olgerd falos Rusujon, Skirgel iros Polujon
Princo Kejstut atakos Teŭtonojn.
Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas;
Litvaj dioj konduku vin, benu!
Por la vojo utila, bona vorto konsila:
Tri vi estas, tri vojojn vi prenu.
Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi
Kontraŭ Novgrod post Ilmen kuŝanta;
Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj,
En amasoj la rublo sonanta.
Dua devas elfali, sub Princ' Kejstut batali:
Pereadu Krucistoj—hundfratoj!
La sukcen' tie ora, drapo mire kolora,
Briliantoj en pastraj ornatoj.
Tria post la Njemeno, en Skirgela la treno,
Nur malriĉan akiron li trovos;
Tie inda nur havo: bona ŝildo kaj glavo,
Kaj Polinon kunpreni li povos.
Super ĉiuj virinoj, plej amindaj Polinoj!
Gajaj, kiel la junaj katetoj;
Nigra brovo, la vango — kvazaŭ lakto kaj sango,
La okuloj — brilantaj steletoj.
El Poluj', mi junaĝa, batalanto kuraĝa,
Antaŭ jaroj alportis edzinon...
Jam ne batas la koro — kun malĝojo, doloro,
Rememoras mi vian patrinon”.
Kaj, doninte konsilojn, benis patro la filojn,
La armitajn forportis ĉevaloj.
Aŭtun', vintro sin trenas, filoj reen ne venas;
Eble falis en sangaj bataloj...
Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,
Sub la burko objekto tre granda.
"Filo! sub la mantelo, rusa mon' en sitelo?"
— "Ne, patreto, filino Pollanda!"
Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,
Sub la burko akiro tre granda.
"El Prusujo! sak' plena, kun la sablo sukcena!
— "Bofilino, patreto, Pollanda!"
Per la neĝo kovrita, tria viro armita,
Ion grandan li kaŝas sub vesto:
Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis
Por la tria edziĝa la festo.
SINJORINO TWARDOWSKA. |
(El Adam Mickiewicz.) |
Jedzą, piją, lulki palą
Tańce, hulanka, swawola
—◡ | —◡ | —◡ | —◡
◡—◡ | ◡—◡ | —◡
—◡ | ◡—◡ | ◡—◡
◡—◡ | —◡ | ◡—◡
Oni manĝas, trinkas, bruas,
Fumo, danc', diboĉ' petola;
Tutan la drinkejon skuas:
Ha, ha, hi, hi, hejse, hola!
Twardowski,[12] ĉe l' fino tabla
Kiel baŝa sin apogas,
Krias: He, diboĉ' diabla!
Ridigas, timigas, logas.
Jen soldat', kun brava vido,
Ĉiujn insultas kaj puŝas;
Sonis glav', orelon tuŝas,
El soldat' — jam leporido.
El vaz' tribunal'-patrono
Manĝis sen parol' ĝis fundo;
Twardowski sonis per mono...
El patrono—korta hundo.
Al botist' je naza rando
Li frapis, al kap' tubeton
Metis, ŝmac'! da gdanska[13] brando
Pumpas plenan bareleton.
Dum li trinkis, en kaliko
Ekfajfis, ekgrincis io;
Funde... "Kia artifiko!
Baptan', vi venas pro kio?"
Diablet' sur fund' en vino,
Laŭ mallonga vest', germano,
Gastojn, ĉapelet' en mano,
Li salutas per ekklino,
Saltas planken el la loko,
Kreskas al du-uln-mezuro,
Nazo—hoko, pied' de koko,
Kaj la ungoj de vulturo.
"Ah, Twardowski? salut', frato!"
Li iras rekte al celo.
"Jen bona via konato,
Mi estas Mefistofelo!
Vi kun mi sur Mont' Senhara[14]
Faris pri anim' kontrakton;
Sur led' bova skribis akton
Via moŝt' kaj diablara.
Devis servi volon vian
Ni, ĝis du jaroj trakuros,
Tiam Romon vi veturos
Kaj ni kaptos kiel nian.
Sepa jar' trakuris teron
Post lim' de kontrakta diro;
Vi turmentas la inferon,
Eĉ ne pensas pri vojiro.
Sed la venĝo, malrapida,
Pelis vin en retojn; estas
Rom' drinkeja nom' insida,
Vian moŝton mi arestas!"
Twardowski al pord' ekpenis
Post tia dictum acerbum;[15]
Je l' kontuŝ' diabl' retenis:
"Kie do nobile verbum?"[16]
Kion fari? Jam finite,
Ne elpensos mi konsilon...
Sed... Twardowski, jen subite,
Donas novan malfacilon:
"Al kontrakt', Mefistofilo!
Tie estas kondiĉaro:
Kiam vi, post iu jaro,
Venos kun anim'-prenilo,
Mi havos rajton, trifoje
Al labor' vin jungi laste;
Eĉ plej malfacilan ĝoje
Vi plenumos, senprokraste.
Jen drinkeja emblemato:
Ĉeval' pentrita sur tolo;
Sur ĝin salti mia volo,
Frapu hufoj per ekbato.
El la sablo vipon faru,
Mi ĝin uzos por alpelo;
En arbareto preparu
Konstruaĵon — por hotelo:
Konstruaĵ' el nuks-grajneroj,
Alta ĝis supro Krempaka,
Tegment' el judbarboj, faka,
Kovrita per pavaveroj.
Vidu jen najleton, feron:
Tricol-longo, col-dikeco;
Vi en ĉiun papaveron
Batu tri de l' sama speco!"
Saltas al labor' diablo,
Ĉevalon nutras, preparas,
Tordas vipon el la sablo,
Kaj jam en preteco staras.
Pan Twardowski, sur kurulo,
Provas eksaltojn, turnadon,
Paŝon, troton, galopadon;
Jen! — konstruo laŭ postulo.
"Nu! vi gajnis; sed, baptano,
Dua provo ne finita;
Jen en plado por vi bano,
Bano — el akvo benita".
Diablo ŝvitas, sufokiĝas,
Kuntiriĝas ĝis duono, —
Estr-ordono sen pardono! —
Ĝis la kolo li baniĝas,
Elsaltis kun ĵet-rapido,
Skuiĝis, ternis pro sano:
"Nun vi jam sub nia brido,
Finita plej bola bano".
"Ankor' unu, tiam fino,
Tuj rompiĝos fort' diabla,
Jen Twardowska sinjorino,
Mia edzinet' afabla!
Mi jaron ĉe belzebubo
Por vi loĝos en infero,
Kaj dume mia kerubo
Kun vi, kiel edz' sur tero.
Ĵuru la amon, dediĉon,
Ŝaton, obeon, adoron,
Rompu eĉ unu kondiĉon, —
Kontrakto perdis valoron".
Al li orelon atente,
Al ŝi ekstrabon kun viglo
Turnis diabl' kaj momente
Jam proksimiĝis al riglo.
Ĉar lin Twardowski tre tedas,
De pord', fenestro puŝante,
Tra ŝlosiltru' sin ekspedas,
Ĝis nun forkuras konstante.
HIMNO DUM SUBIRO DE L’SUNO SUR MARO. |
(El Juljusz Slowacki.) |
Smutno mi, Boże! Dla mnie na zachodzie
Rozlałeś tęczę blasków promienistą.
◡◡—◡ | ◡—◡ | (◡—◡ | ◡—◡)
Mi malĝojas, Sinjoro! Por mi okcidente
Vi etendis arkaĵon kolore brilantan,
Kaj estingas en akvo lazura silente
Vian stelon flamantan.
Kvankam maron, ĉielon Vi kovras per oro,
Mi malĝojas, Sinjoro!
Kiel spikoj malplenaj, kun kapo levita
Jen mi staras, malplena kaj sata de ĝuoj;
Por la homoj sur mia vizaĝo medita:
Trankvilec' de helbluoj.
Sed por Vi mi malfermos profundon de l' koro:
Mi malĝojas, Sinjoro!
Kiel plore patrinan foriron ekplendas
Infaneto, mi preskaŭ larmigas pupilon,
Rigrdante, ke suno el ond' al mi sendas
Sian lastan rebrilon.
Kvankam morgaŭ ekbrilos ĉielruĝa koloro,
Mi malĝojas, Sinjoro!
Jen hodiaŭ, vagante sur granda la maro,
Post la bordo cent mejlojn kaj cent antaŭ bordo,
Mi renkontis la flugon de cikoniaro
En la longa vicordo.
Ĝin vidante sur pola kampar' en memoro,
Mi malĝojas, Sinjoro!
Ĉar pri homa tombar' mi meditis multfoje,
Ĉar ne scias mi preskaŭ pri hejma trankvilo,
Ĉar mi kiel pilgrimo laciĝis envoje
Ĉe fulmtondra ekbrilo
Ĉar ne konas mi lokon de mia last-horo,
Mi malĝojas, Sinjoro!
Miajn ostojn la blankajn Vi vidos, ho Dio,
Ne donitajn sub gardon al kapitelaro;
Sed min premas la sento de homa envio
Por la tomb' ... al cindraro.
Pro l' eterna kuŝej' nekonata, sen gloro,
Mi malĝojas, Sinjoro!
En Polujo preĝadas infano malgranda,
Ke al hejm revenigu min Dio kompate...
Mia ŝipo ne velas al bordo hejmlanda,
Tra la mondo ĵetate.
Ĉar la preĝo infana pro mi -- sen valoro,
Mi malĝojas, Sinjoro!
Ĉielarkon koloran de bril', kiun Viaj
Traflugantaj Anĝeloj etendis gigante,
En miljaro post mi, ie homoj aliaj
Rigardados ... mortante ...
Antaŭ ol kun vanteco paciĝos la koro,
Mi malĝojas, Sinjoro!
EN SVISUJO[17]. |
(El Julijusz Slowacki.) |
Odkąd zniknęła jak sen jaki złoty,
Usycham z żalu, omdlewam z tęsknoty.
(◡)◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡ | ◡—◡
Post ŝia forflugo, post sonĝo la ora,
Mi svenas sopire, sekiĝas dolora.
Ne scias mi, kial anim' al ĉieloj
ne flugas el cindroj post ŝi, al anĝeloj?
Pro kio ne flugas al mondo alia,
Al ŝi, la savita, amata la mia?
En svisa montaro ekzistas kaskado,
De l' Aar lazura la akvo-falado.
Vi tien rigardu kun kap' turniĝanta!
Vi vidas pluvarkon sur kavo ŝaŭmanta?
Sur blankaj nebuloj sin tuta pendigas,
Nenio ĝin miksas, nenio forigas;
Nur iam ŝafido la blanka trairas
Al rando de l' valo tra l' arko ĉiela,
Mordeti je roza arbet aŭ avela;
Aŭ ia kolombo, ĉar akvon deziras,
Fiera, iĝante al briloj simila,
Brilarkon rapide traflugas, mem brila.
Mi tie ŝin vidis! tuj amo min prenis;
Ke ŝi el pluvarko, el ŝaŭmo elvenis,
Mi kredi komencis, la kredo nun restis,
Tiel luma de sunaj radioj ŝi estis!
Tiel plena ŝi estis de lumo anĝela!
Kaj ŝia lazura pupil' tiel hela!
Okuloj leviĝis de pied' al plekt' hara:
Por ili ŝi estis amata kaj kara;
Kaj post la vidsento, ekami iganta,
Ekiris la koro, animo sekvanta;
Kaj tiel rapide ekiĝis amado,
Ke volis mi flugi al ŝi tra l' kaskado.
Mi timis, ke flugos ŝi, pala vidaĵo,
Antaŭ' ol animo kun krio vekiĝos,
Al arko ĉiela, kaskad', profundaĵo,
Ŝi falos, sin solvos kaj de mi foriĝos.
Ektimis mi kiel en sonĝo magia,
Ĉar jam mi ŝin amis, ŝi estis jam mia.
Mi tiel renkontis ŝin solan sub hela
Pordego kolora de l' arko ĉiela.
Surblovis min ĉarme de l' amo ekblovo,
Okulmallevinte, mi staris sen movo.
Mi poste ŝin sekvis tra monto kaj valo,
Kaj apud lavanga la piedestalo,
Kie neĝ', kiel plata naĝil' de giganta
Delfeno, ĝis homaj piedoj aliras,
Vaporon arĝenta naztruo elspiras,
Kaj kuras Rodano el faŭko bluanta.
En suna mateno jen tie, en fruo,
Du ĉamojn ni iom timigis per bruo;
Kiele de homa feliĉo konsciaj,
Ekstaris la ambaŭ, senmovaj, radiaj,
Kaj turnis okulojn kun fulmo-ekbriloj
Al bluaj de mia amata pupiloj;
Rigardis ŝin longe, en muta adoro,
Sur sin kuŝiginte la kapojn el oro.
Mi diris: vin ili ekamis en koro!
Por tio, el buŝo, modeste fermita,
Unua ridet' al mi flugis vizita,
Sed baldaŭ reflugis el voj', por ripozo,
Al sia nesteto, al perloj kaj rozo.
Ĉar miaj okuloj observis vojaĝon,
Rideto rozigis la blankan vizaĝon.
Ho sciu: ne tiel ektuŝas je l' koro
Ruĝiĝo de ĵus ekflorinta la floro,
Nek ravas migranton, per sia karmino,
De alpa montaro la neĝa Virgino,
Kun vangoj rozitaj de sun-ilumino,
Kiel tiu senpeka, senhonta, subita
Ruĝiĝ' sur vizaĝo ridete naskita.
Feliĉaj kaj solaj, de nun en veturoj,
Ni estis naĝantaj sur lago-lazuroj.
Sub ni, mi ne scias, ĉu estis boato,
Ĉar mi de spiritoj fariĝis jam frato
Mi paŝis sur akvoj, ĉieliris flugile,
Kaj ŝi min kondukis nun ĉien facile!
Ŝi estis simila al blankaj la cignoj,
De lago estrino, kun estraj insignoj;
Ŝi naĝis flugante, boat' sur postsignoj;
Helaĵ' post boato treniĝis safira,
Kaj post la helaĵo, al ŝi, fiŝetaro
Sin supren ĵetadis el akva la klaro!
Ni naĝis kun tia arego postira,
ridete en lando lazura sen fino;
Ĉar estis ŝi kvazaŭ de akvoj diino:
Ŝin trenis kolomboj, delfenoj profunde
Kristalaj palacoj atendis ŝin funde,
En nokto malhela de luno la kronoj,
Kaj mi obeema al ĉiuj ordonoj.
Ŝi eble ne estas anĝelo ĉiela,
Mi tiel meditis dum horo-duono!
La kulpon forlavis konfeso fidela.
Aŭskultu! Jen antaŭ preĝejo la Tella,
Unua elsaltis sur ŝtonon ŝi sole,
Ke amas min, laŭte ŝi diris petole
Kaj reen min sendis sur lagan la helon,
Per blanka la brusto puŝinte boaton.
Kaj mi -- ĉu konscii mi povis la staton!
Ĉu prenos anĝeloj min en la ĉielon?
Ĉu tondre de l' lago forglutos min ondoj?
Ĉu bruston krevigas ridetoj-respondoj?
Ĉu kora degelas glaci' varmigite?
Anim' ĉu ricevas flugilojn subite?
Ĉu ora anĝelo animon eniras?
Ĉu ĝoje ridetas la kor' aŭ sopiras?
Kunflugis subite potencoj korsentaj
Kiel ar' da kolomboj, ektrinki kontentaj
Gutetojn el bano por plumoj arĝentaj,
Kaj pure disflugi en ĉielostraton.
Sed jen -- ŝi alvokis kun mi la boaton.
Ŝin aŭdis, ekvidis boat', el lazuro
Al ŝi tuj alnaĝis ĝi mem en la kuro.
Ĉe muro el rokoj, arbara sub krono,
Jen staras trankvile, en plen' de koloroj,
La Tella kapel'. Tie estas sur ondo
La sojl', kie buŝoj konfesis per sono,
Ke longe ni ambaŭ nin amis per koroj.
Sub tiu ĉi sojlo, sur akvo-speguloj,
De pinoj balancaj, de rokoj makuloj
Pentriĝas; ĉi tie, interparolante,
En akvon fiksitajn okulojn ni tenis.
Sub sojlo la akvo ruliĝas konstante,
Per ond' moviĝema kaj tiel petola,
Ke ĝi niajn ambaŭ portretojn ekprenis,
Kaj ilin per manoj interproksimigis,
Dum sole nin ligis esprimo parola.
Ho ondo! freneza kaj tiel petola,
Ke eĉ niajn buŝojn ĝi ankaŭ kunligis,
Dum ja ni ligitaj per kor' estis sola.
La ond' moviĝema, radia la ondo,
Nin ĉirkaŭpreninte per unu lumrondo,
Anĝelojn du kvazaŭ ĝi miksis, ŝancela.
Ĉe l' penso — dolor' min turmentas kruela.
Ho! ond' malfidela! — kaj tiel fidela!
Min foje kondukis anĝelo radia
Tra bela herbejo al groto glacia.
Blankigis ŝin tie marmor'-ilumino,
Kaj frosto sur frunto de l' hela reĝino
Surkovris kamp-rozojn per perloj malvarmaj.
Arkaĵo ploradis per larmo tre granda,
Kaj falis helegaj la silfoj, la larmaj,
Sur ŝin kiel glanka gutaro rubanda.
Ĉar laŭta fariĝis murploro la ĝema,
Ŝi tute sin kovris per vest' enviema,
Kaj ĉion tuj perdis okulo sciema.
Kaj ankaŭ la manojn ŝi metis krucitajn
Sur la alabastrojn ne tute kovritajn.
Dum tiel ŝi staris sen mov', en trankvilo,
Kaj ĉirkaŭ ŝi ludis pluvarka mirbrilo,
Subite komencis mi preĝi per pia:
Ave Maria!...
Kaj kiel blank-roza disvolvo folia
Ruĝecon ekmontras sur brust' malfermita,
Jen tiel roziĝis la vango benita;
Kaj flanken turninte la kapon, medita
Ŝi metis la fingron kristalaj al muroj,
Kiele la nomon amatan skribante,
Aŭ kiel en penso pri ĉiellazuroj;
Kaj fine ŝi diris, al mi turniĝante:
Min eble por amo forprenos infero,
Kaj en la inferan malvarmon gvidita
En glacikristalojn mi estos premita,
Jen, kiel la brila vezik' el aero!...
Sed, se turmentiĝas tiele en vero
Helaĵo, kreita de suna radio,
Kaj tie premata de frosta glacio,
Do ĝin liberigu sopiro la pia:
Ave Maria!...
Ekiros ni kune sur neĝajn la kronojn!
Ekiros ni kune al pinaj arbaroj,
Ekiros ni, kie sonoras brutaroj!
Kaj kie surmetas brilarkajn la zonojn
La Jungfraŭ ĉe l' suna subira deklino;
Kie cervo nebulon trakuras rapida,
Funebro-flugila aglaro avida,
Kie ombras la nubojn kurantajn sen fino;
Mi tien ekiros kun vi, amatino!
Se ni ne revenos el altoj ĉi tiaj,
La homoj ekpensos: spiritoj radiaj
forportis nin al la lazaro ĉiela,
Kaj ni, ekkaptinte je ĉeno la stela,
Ekflugis jen for kun stelaro plejada;
Kaj falos malsupren post ni nur mirhela
Torent', kiel brila larmaro kaskada.
Ho! eĉ plej feliĉaj sur ter' ne scietas,
Kie siajn flugilojn spiritoj kunmetas,
Kaj kiel cignaro eksidas en rondo.
Ho! eĉ plej sciemaj ne diros en mondo,
En kian ni tendon por viv' nin ekzilis,
Kiom rozoj tra niaj fenestroj mirbrilis,
Kiom arboj ĉerizaj al ni ombron ĵetis,
Kiom birdoj sur ili la ovojn demetis,
Kaj kiel en ĉiu nokt' luna, la pala,
Malpacis kaskado kun plor' najtingala.
Kiom iris brutaroj sur herboj sonori,
Ne eble eĉ sonĝe prezenti, esplori,
Nek montri, nek fermi en vorto ajn ia!
Herbejo, tend', arboj en val' estis tia,
Ke blanka, gardanta anĝelo de l' loko,
Etendis flugilojn de roko al roko,
Kaj kovris la tutan sovaĝan remparon:
La rozojn, nin, tendon kaj najtingalaron.
Sed estis jam tro da cipresa odoro,
Kaj tro da flamanta en rozoj koloro;
Kaj kapti nin volis surprize amado.
Matene — memoras mi — apud kaskado
Ni estis jen solaj, sen timo en koro,
Kaj legis ni libron larmplenan, kun ploro.
Sed flustris spirito al mi en orelon,
De libr' mi turniĝu al ŝi per okulo!
Kaj ŝi, aŭskultante, similis anĝelon;
Subite per tia travida nebulo
Malgaja vizaĝo roziĝis kolore,
Ke, kiel fariĝis, mi ĝin ne komprenis,
Sed rozan la buŝon mi kisi fervore
Kaj sur miaj brakoj ŝin blankan mi tenis,
Kun koro batanta, okul' brilianta.
Subite kaskada plektaĵo lumanta
Sin iel tramiksis kaj iel malligis,
Sur nin ĵetis akvan inferon la vento,
Malseka nebul' nin el floroj forigis,
Ni solaj ne legis de tiu momento.
De nun en ridetoj por mi malplifoja,
Pli blanka, pli pala, mallaŭta, malĝoja,
En ĉiam pli densajn ombraĵojn ŝi iris
Kaj rozojn ĉe bordoj torentaj deŝiris.
Aŭ apud kaskada liut' agordita
Ŝi kapon mallevis kaj kiel medita
Aŭskultis; aŭ sole, en loko deflanka,
Ŝi metis la manojn al kolo la blanka,
Kiele pro tim' aŭ defend' en danĝero;
Aŭ kiel trinkanta kolomb' ĉe rivero,
Ĉielen ŝi flugis okulo per klara.
Ŝi iris dormeme, per paŝo erara,
Kaj pensis, viglecon perdinte hirundan,
Pri la senkulpeco mediton profundan.
Vidante ŝin tia, kaj por min defendi,
Mi diris: Amata! vi devas, pro Dio,
Ĉion kore pardoni al mi, kaj ne plendi;
La kulpo de ĉio jen estas lilio:
Hieraŭ en fonto vi lavis, sentime,
Sur hela herbejo, vizaĝon kaj kolon,
Kaj apud vi staris jen simple, proksime,
Kiel serva knabino, tenanta la tolon,
Lilio la blanka, kun hela la mano;
Ĝi vian eliron atendis el bano.
Vidante vin ambaŭ, la blankajn en paro,
Mi pensis, ke sonĝas mi pri l' anĝelaro;
Ektremis mi tial kaj tremis en tuto,
Kaj mi folieton per tuŝ' de kubuto
Ekmovis; ĉi tiu aliajn tuŝetis,
Brueto fariĝis, el font' vi kuretis,
Kaj tiel rapidis vi for, timigita,
Ke puŝis per brusto je l' eta forbranĉo,
Kaj estis lilia trunketo rompita,
Kaj falis la floro de via ektranĉo.
Do mi ekmeditis en reva pensado
Pri floro rompebla, vigleco la via.
Hieraŭ matene do, sub la kaskado —
Ne mi estis kulpa, sed floro lilia.
Ŝi flamis kiele fumilo de mirho, —
Ke mem ŝi ne scias pri flamo, mi vidis;
Profunda fariĝis okula safiro,
Kaj blanka la ondo sur brust' pli rapidis.
De strange varmegaj tempioj influo
Velkigis cejano-floretojn en fruo.
Kaj kiel al sia patrino kor-pente,
Ŝi plendis al aro de steloj silente.
Kaj kiam subiras la luno arĝente,
Kaj flustras la floroj pri amo, ekscite,
Ŝi proprajn la pensojn aŭskultis medite.
Ĉu ie, amata, vi nun, malespere,
Al diaj anĝeloj parolas malĝoje?
Kaj ploras plendante kaj diras sincere,
Ke estis fulmtondra venteg' iufoje,
Kaj groto malhela sub nokta vualo,
En groto — kaskada kurten' el kristalo;
Ke estis timeg', en mallumo, mistera,
Kaj kune forgeso pri dia la puno;
Kaj plendo, de puraj la nimfoj, subtera,
Ke tie nin solajn forlasis la suno
Kaj trovis kun fajra vizaĝ' en komuno,
Kaj tiel nin vekis birdaro la kanta —
Ĉu diras ĉi tion vi kiel plendanta?
Ne diru ĝin al la anĝeloj! radia!
Ĉar ĉiu brilanta larmeto la via
Al unu el ili de flam' estos brulo.
Ĉar mi, se mi ankaŭ anĝel' estus pura
Kun frunt' radianta sur helo lazura,
Kaj estus mi de l' senfinaĵ' posedulo,
Kaj povus regadi en stela la sfero,
Ne volus mi lumi per steloj ĉielaj,
Sed flugi el ĉiuj bluaĵoj la helaj,
Kaj havi nur solan vin, mian — sur tero!
El grot' ne kuraĝis eliri la bela,
Ĉar eble ŝi timis, ke sun' por okulo
Montriĝos tro granda kaj estos tro hela,
Aŭ ŝi kiel nigra aperos makulo.
Sed pendis pordego la arko-ĉiela,
Brilante sur pluve plorinta nebulo.
Ŝi iris — kaj rozoj ŝin igis ekmiri,
Ke restis ja, kiel hieraŭ, brilplenaj.
Ŝi, rozon ŝirinte, komencis admiri
Kolorojn de arkoj ĉielaj matenaj,
La vitre travidan ĉielan helbluon,
Dronantan rondeton de lun' en lazuro,
Kaj kvazaŭ ŝi mirus de vivo nov-fluon,
Ŝi ion aŭskultis, ekiris en kuro,
Ĝis ekrigardinte en lagokristalon,
Sur sia vizaĝo ŝi vidis blankecon,
Laciĝon, pli vivan de l' buŝo koralon,
Sopiran rideton kaj la malgajecon.
Ŝi tute sin kovris per sia harplekto,
Ne levis okulojn en mia direkto.
Moment' estas antaŭ ol luno eliras:
La najtingalar' eksilentas la kanta,
Kaj pendas folioj sen mov' bruetanta,
Herbeja fontaro mallaŭte pli spiras,
Kiel ion anonci tuj volus la stelo,
Pri io kvieta paroli ĉielo
Kun floroj, folioj kaj ar' najtingala.
Moment' estas kiam, kun arko arĝenta
La ringo Diana eliras la pala:
Ekĝemas la najtingalaro silenta,
Sur arboj folioj ekzumas en ĥoroj,
Vitr-sonan ekĝemon la fontoj eldonas.
En tia momento, ah! ploras du koroj!
Se ion pardoni nur havas — pardonas,
Se ion forgesi — forgesas memoroj.
Kun mia modesta estrin' en ĉi-horoj
Jam kune sur sojl' idilia ni sidis,
Al ni jam anĝelajn aferojn konfidis.
Kiele alaŭda, ĉiela kant-trilo,
El montoj aŭdiĝis ermita sonilo.
Ni iru en ĉelon, ekdiris ŝi foje,
Ermito nin eble absolvos, gajigos,
Kaj manojn ligante, al am' kuraĝigos.
Kaj en la dometon enkuris ŝi ĝoje
Kaj fermis fenestro-kovrilojn el pino,
Por sin al rigardo de floroj vuali.
Kaj en la ornamo de mont-virgulino
Al mi ŝi elkuris — mi emis ekfali!
Neniam okulo de ŝi tiel hela,
Nek estis la buŝ' tiel freŝa kaj bela!
Sur kapo ŝi havis papilion nigran,
Ĉar ĝi la blankaĵon ŝirmgardas de l' bruno,
Kaj en la duon' tralumate de l' suno,
Ĝi ĵetas sur frunton flugile la migran
Ombraĵon; kaj sube, la rozoj kaŝitaj
Rigardis scieme tra gazon la nigran,
Ankoraŭ tutfreŝaj, duone fermitaj.
Ĉar flankon de l' kor' ili gardas konstante,
Do tien kliniĝis papili' obstina;
Disrompi flugilon mi estis inklina,
Ĝi sidis maldekstren al ŝultr' kliniĝante.
. . . . . . . . . . . . . . . . . .
Ĉu kredus timigan antaŭsenton ian
Imago, pro sia feliĉo, fiera!
El mont' ekrigardis mi valon la nian:
La tend' al mi ŝajnis — ĉerketo mizera;
kaj same vidiĝis, el alto aera,
La ĉerizarbaro — malhela tombejo;
Jen sentas kolomboj pri ni maltrankvilojn,
Brutaroj meditas pri ni sur herbejo,
Bluiĝis pli akvoj, malĝojas la tero,
la morto najlfermis fenestro-kovrilojn!
Kaj ĉie nur timo, malgaj', malespero.
Jam kvazaŭ neniam plu reen venonte,
Mi iris malgaje tra l' griza montlando: —
La rokoj kaj lagoj nigriĝas renkonte,
Sur blua glaci' jen aglara girlando;
Kiel sango ruĝiĝas subira sunrando,
Kaj jen ermitejo, per neĝo kovrita,
Ĝin gardas da hundoj grandegaj par' brita,
Krucet', de piroloj sidejo, sur ĉelo, —
Ĉel', libroj en polvo, la pastro ermita, —
Nun ĉio similas al sonĝo vidita.
Memoras mi nur: sun-subiro radie
Orumis vizaĝon de Kristo per helo,
Al ŝi sur la fingron, malvarman glacie,
Mi metis la ringon....
. . . . . . . . . . . . . . . . . .
Arbaro kaj valo! herbejo, torento!
Ho ve! ne demandu pri ŝi tiel plore!
Min larmoj malhelpas paroli ĉi-hore,
Kaj min meditigas parola momento,
Kaj montras helbluan rigardon vidsento,
De ŝi, komencanta kompati min kore,
Kaj buŝon -- ĝi volus min kisi fervore.
Mi tremas kaj ree ĉirkaŭas min brulo.
Do kien mi iros? kaj kien okulo
Kun larmoj sin kaŝos, kaj mi, la solulo?
Por ŝian portreton desegni, mi staras,
Aŭ skribas sur sablo la signojn de l' nomo,
Aŭ inter cipresoj kaj rozoj, eraras
Mi, kiel trezoron perdinta la homo,
Kiu plore sidiĝas, post perd' de prudento,
Ĉe urnoj, starantaj sur tomb'-monumento,
Ke tomboj parolu pri ŝi en silento.
Sub miaj fenestroj ekzistas fontano,
Eterne ĝemanta per plora murmuro,
Kaj arb', kie sonas la harp-akompano
De najtingalar'; kaj fenestro en muro,
Tra kiu dum nokto rigardas Diano
Kaj logas la frunton malgaja poluro.
Kaj tiel min vekas en larma la bano
La arbo, la luno kaj tiu fontano.
Mi tiam rigardas tra l' vitra kristalo,
Aŭskultas mi plorojn ĉirkaŭe en valo:
Jen fluas fontan', najtingaloj plorĝemas,
Pri ŝi parolante. Mi kore ektremas
Kaj preĝas pri frua la mort', malespere.
Mi velkas, sed ve! mi ne mortas envere!
Kaj ĉiam fontanoj, vekante min, ĝemas.
La pens', revenante pasinton sen fino,
Ne scias en kia prezenti ŝin formo.
Ĉu, kiam ŝi venis min kisi en dormo,
Etendis flugilojn kiel' kolombino?
Ĉu kiam kuradis ŝi for, la timema?
Ĉu kiam kun mi, sur folion la saman
De libro, okulon ŝi fiksis la aman,
Pri miaj rigardoj restante gardema?
Ĉu kiam, de sia korteg' ĉirkaŭita,
Ŝi iris kiele reĝin' ensorĉita?
Ĉu dum la kvieta ekdorm' sub acero?
Ĉu kiam ŝi pelas? sin kaŝas humora?
En luna lum' — blanka? aŭ dum la vespero
De roza Alp-neĝo — mem rozokolora?
El kie eklumos unuaj la steloj,
Mi iros ĝis al la mallumaj rok-randoj;
Rigardos mi cignojn en flug' sur ĉieloj
Kaj flugos kun ili al samaj la landoj.
Ĉar ĉie, post maro, ĉi tie, aŭ ie,
Kien iras sendite la pens' en mizero,
Ĉiam sekvas la sama malĝojo min ĉie,
Kaj estas kaj restos malbone sur tero.
Mi tial nur pensas pri unu afero:
Por mia malĝojo pri loko favora,
Ke tie neniu flugilo spirita
Ekpuŝu je mia kor' sange vundita;
Pri loko, ĝis kiu la luno aliros,
Naĝante sur ond' kun brueto la ora:
Anim' ĉe l' mistera tuŝet', eksopiros,
Ke ĝi revekiĝos en mi, kaj eliros.
PATRO DE PESTULOJ EN EL-ARISH. |
(El Juljusz Słowacki.) |
| | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | | |