Proletaria Kantaro/Kompleta teksto

El Vikifontaro
Sennacieca Asocio Tutmonda (p. 3-182)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
SENNACIECA ASOCIO TUTMONDA

PROLETARIA
KANTARO



1a—2a milo


ELDONA FAKO KOOPERATIVADÜSSELDORF :: LEIPZIG
Represo, eĉ de unuopaj
kantoj, nur kun permeso de
la eldonejo.
ANTAŬRIMARKIGO
Fine ĝi aperis! Sed ĉu ĝi kontentigos ĉies dezirojn kaj pretendojn? Apenaŭ ni kuraĝas esperi tion. Tamen la plimulto trovos en tiu ĉi libreto, kion ĝi sopiris, trovos la vivecon de proletaria batalo, la unuecon de revolucia ideologio, la variecon kaj multnuancecon de l’ temo okupanta unusola niajn animojn, entute, tion kion en tia unueca kaj sennaciiga formo ankoraŭ ne prezentis al ni nek nacilingva prolet-kantaro nek iu ajn kantaro laborist-esperantista.

Kaj la pli-pretendemuloj konsideru ke S.A.T., kvankam evoluinta ĉiudirekten kaj disvastiĝinta ĉiukontinenten, tamen en nuna stato de sia evoluo ankoraŭ ne profunde fiksiĝis en ĉiuj sektoroj kaj regionoj de nia terglobo. Se la alvoko por kunlaboro je ĉi-kantaro ankoraŭ ne penetris en ĉiujn angulojn de la kvin terpartoj, ni konkludu el tio, ke niaj penoj devas ankoraŭ multobliĝi por ke la forta voko trovu ĉiuloke plenvoĉan resonon.

Ni daŭrigu konstruadi nian palacon! Jen nova ŝtoneto en la fundamento de nia konstruaĵo! Donu ĝi bonajn fruktojn kaj utilon al niaj kamaradoj en agado!

Pri la aranĝo de l’ kantaro ni rimarkigu nur, ke ni elektis la tekstojn laŭ nia vidpunkto pure revolucia. Ni do rifuzis enmeti eĉ bonajn kantojn, kiuj tamen ne servas al tiu celo. Aliflanke ni klopodis, ne nur publikigi nuntempajn batalkantojn, sed ankaŭ tiajn el pasintaj epokoj, kaj penis, per klarigaj notoj, komprenebligi al la nuntempuloj kondiĉojn kaj medion, sub kiuj naskiĝis tiuj kantoj. Do kvazaŭ skizante je la sinsekvo de diversepokaj kantoj tutan historian evoluadon de l’ proletaria klaso, ni plialtigas, ŝajnas al ni, la valoron de tiu verketo. Malfermiĝas antaŭ ni la longa emocia martira vojo de nia klaso dum jarcentoj de senlaca, suferiga luktado kontraŭ subpremantoj. Larĝiĝas la kadro, la perspektivo je giganteco…

Kantante tiujn elkorajn kriojn de proletaro el tuta mondo en nia unueca lingvo, ni fortikigos senton de solidareco, senton de kunuleco, de sennacieco.

Julio 1924.
Eldona Kooperativo de S.A.T.
 




1a parto
Batalkantoj nuntempaj
kun internacia karaktero
1. Nia Kanto
Muziko de A. Szlendak

En ĉiuj ŝaktoj sub la tero,
En hejm’ de ĉiu suferant’,
En ĉiuj de la mond’ karceroj —
Eksonu ĉie nia kant’!

Rek.: Hej! laboristaro —
Al la finbatalo,
Leviĝu suferant’ —
Signalon donas nia kant’!

En la fabrikoj, kie muĝas
Spirego de l’ maŝin-gigant’,
En laborejoj, kie suĉas
Oferojn la ekspluatant’ —

Rek.:

Ĝin ne haltigos regnaj limoj,
Fiksitaj de la mon-regant’
Kaj la ribelon en animoj
Vekadas ĉie nia kant’!

Rek.:

En la palacoj fabrikistaj,
En hejmoj de la sanga vant’,
Paliĝos la ekspluatistoj
Je sonoj de ribela kant’.

Rek.:

Kaj kiam jugon fortaj sonoj
Forskuos jam en ĉiu land’
Do super kapitalo-tronoj
Triumfos glore nia kant’!

Rek.:


M. Michalowicz. El la pola trad. M. A.

2. La Internacio
Degeyter kaj Pottier

Leviĝu, en mizer’ dronanta
Sklavar’ malsata de la ter’!
Raci’ nin vokas indignanta
Al mortbatalo pro l’liber’.
Malnovan mondon ni detruos
Ĝis fundament’ de l’tirani’
Kaj nian novan ni konstruos:
Ne nuloj — ĉio estu ni!
 :|: Por finlukto socia
Ni grupiĝu en rond’,
Kaj la Internacio
Triumfu en tutmond’! :|:


Ne la cezar’, nek dia volo
La savon portos de l’tiran’, —
Liberon donos al popolo
Nur ĝia propra forta man’.
Por ke pereu la rabuloj,
Por liberiĝu la spirit’,
Varmegan feron la forĝuloj,
Ni forĝu mem sen intermit’.

Premegas ŝtato laboriston,
Imposto kaj konstituci’;
Favoras nur ekspluatiston,
Favoras nur al tirani’.
Sufiĉe da suferricevo.
Laŭ egaleca la leĝar’.
Neniu estas rajt’ sen devo,
Nek iu devo sen rajtar’.

Apoteoze abomenaj
La reĝoj de minar’ kaj rel’
Ja estis ĉiam tro senĝenaj
En sia parazita ŝtel’.
En kas’ konservis la friponoj
Produktojn niajn de l’labor’,
Do per devigo al redonoj
Niaĵon nur ni prenos for.

Estrar’ nin trompis artifike, —
Por ni do — pac’! por ĝi — milit’!
Rompinte, la armeojn strike
Ni lasu l’vicojn sen hezit’.
insistis niaj kanibaloj,
Ke kuraĝuloj estu ni, —
Do kontraŭ propraj generaloj
Ekpafos baldaŭ la gvardi’.


Nur ni, laborarmeaj eroj,
De l’urboj kaj de la kampar’,
Posedas rajton pri la tero!
Vi iru for, parazitar’!
Kaj se por via bando puno
Alvenos en la flamribel’,
Por ni ekbrilos hela suno
Radiadante en ĉiel’.


kompil-tradukis J. Zilberfarb

3. Himno
Mel. Rusa Ruĝgardista marŝo

Fratoj, al sun’, libereco,
Fratoj, nun supren al lum’!
|: Hel’ el mallum’ estinteco
Brilas estonto nin nun. :|:

Vidu, la frataj milionoj
Venas el nokto al ni,
|: Ĝis la sopir’ de legionoj
Turnos lla sorton de ni. :|:


Donu la manon nun, frato,
Moku pri morto kaj fal’:
|: For la sklavec’ kaj malsato,
Sankta la lasta batal’! :|:



4. Iru en vic’ ni…
(La kanto de proletarioj.)
Kantebla laŭ la melodio: Fratoj al sun’ N.ro 3

Iru en vic’ ni laŭtakta, —
Kaj plifortiĝos spirit’,
Al libereco verfakta
Venos ni ne sen milit’.

Oni nin tenis en ĉenoj,
Longe turmentis malsat’,
Pasis la temp’ de malbenoj,
Sonas pri venĝ’ horloĝbat’.

Estas jam temp’ por komenci,
Al la batal’ kun rapid’!
Ĉu ni ne povas intenci
Vivi sen ora bovid’?

Estas popolaj ni idoj,
De laboranta popol’,
De la fratligo decidoj —
Nia devizo kaj vol’.

Tronoj ekzistas la brilaj
Pro laborista dormad’;
Estu do preta pafilo,
La bajonet’ kaj grenad’!

Agon kredante tre loga,
Vicojn lutinte per fer’,
Iru batali aroge
Ni kontraŭ jug’ de mizer’.


Per nia man’ ni forigos
Premon de multa centjar’,
Nin la laboro kunligos,
Flirtos la ruĝa flagar’.


El la rusa trad. G. Rozenblat.

5. La Proletaria Marseljezo
(laŭ motivo de marseljezo[1])

De marseljez’ malnovan kanton
Laŭ nova senco kantos ni —
Ektremu la ekspluatantoj —
Vekiĝis jam proletari’!
En la libera kanto nia
Minacoj sonu de l’ popol’,
Potenca krio, venka ĥor,
Tutmonda vok’ internacia:
Antaŭen laborist’,
Kuniĝu al batal’!
Batal’! Batal’!
Al mortbatal’
Antaŭen laborist’!


Jarcentojn daŭris lukt’ obstina
Kaj ofte pagis per ribel’
Popolo pro subprem’ senfina,
Renversis ordon per martel’.
Ankoraŭ tamen vok’ nenia
Per tia granda spiris fort’
Kaj ne minacis iam kord’
De tiu kant’ internacia:
Rekantaĵo.

Potenca malamik’ burĝaro
Sed venas jam de l’ juĝo tag’;
En senkompata ondegaro
Alvenas jam ilia pag’....
Ĝi mem per sia propra mano
La glavon forĝas kiun ni
Returnos iam kontraŭ ĝi,
Kaj falos regno de tiranoj.
Rekantaĵo

Ĉesigos viajn ni festenojn,
Nin ne timigos mortbatal’;
Ni perdos solajn nur katenojn,
Sed nia estos la kampar’!
Mizeraj tremu vi, premantoj!
Resonas ĉie nia kant’,
Sub ruĝa la batalstandard’
Jam ĉiuj sin kunigas landoj.
Rekantaĵo.

En land’ despote premegata
Aŭskultu! — venas uragan’:
Al lukt’ kun premo senkompata
Leviĝas jen popol’ — titan’.
Kaj antaŭ suno de vekiĝo
En ombron jam foriĝas vi!
Antaŭen! Brilas jam radi’
Radi’ de l’ tag’ de liberiĝo.

Antaŭen laborist’!
Kuniĝu al batal’!
Batal’, batal’,
Al mortbatal’
Antaŭen laborist’!


6. Laborista Marseljezo
(Rusa)

Ni de l’mondo malnova foriru,
Forskuu ĝian polvon ni!
Kun la ora idol’ ligojn ŝiru
Kaj disfalos la sangimperi’.
Al matsata homaro ni venos,
Al mizera ni venos homar’;
Kune ni la krimulojn malbenos,
Ni ĝin vokos al fina batal’.
Rek.: Leviĝu, stariĝu, malsata popol’!
Leviĝu al venĝa batalo,
Eksonu voko de l’homaro:
Antaŭen al batal’![2]

Riĉularo diskaptas avide
Fruktojn de la penega labor’,
Lastan pecon elŝiras inside
Kaj grasiĝas per ŝvit’ de l’ popol’.
Vi malsatu, vin ili ofendu
Kaj en aĉa, surborsa spekul’
Konsciencon, honoron disvendu,
Dum festenas mokanta riĉul’.
Rek.:

Por vi tombo ripozo unika!
Tutan vivon penegu sen fin’;
Car’-vampir’ viajn fortojn eligas,
Car’-vampiro suĉadas ja vin.

Li bezonas militojn minacajn —
Viajn filojn donadu al li!
Li bezonas festenojn, palacojn —
Vian sangon donadu al li!
Rek.:

Ĉu doloro ne estas tro granda?
Ni leviĝu en venĝa konsent’!
Ĉiuj partoj de la patrolando
De sud’, nord’, orient’, okcident’!
Je ŝtelistoj, je hundoj — riĉuloj,
Je malica vampiro — la car’!
Batu ilin, pereu krimuloj
Kaj denove ekvivos homar’!
Rek.:

Kaj leviĝos post sanga aŭroro
De la vero kaj amo radi’,
Kvankam pagis ĝin granda valoro —
Varma sango de l’ proletari’.
Kaj en sanga popoloj-batalo
Malaperos mizer’ kaj dolor’,
Kaj kuniĝos libera homaro,
En la regno de sankta labor’.
Rek.:


7. Komunista Marseljezo
De Demjan Bednij[3]
(Melodio sama kiel n.o 5)

Ni — de brulo tutmonda la ardo
Ni forbatis katenojn de l’ sklav’!
Komunism’ — nia ruĝa standardo
Kun deviz’: en batalo la sav’.

Kontraŭ la raŭkiĝintaj de krio
Parazitoj de nia labor’
Batalados ni kun energio
Ĉiuj kune, kun sama fervor’.
Honestaj, armiĝu sen tim’ kaj ŝancel’!
Pereu la mondparazitoj!
Ni venkos, aŭ mortos venkitaj!!!
Al cel’, al cel’, al cel’, al cel’, al cel’!

La pereo multnombra de fratoj,
De l’ patrinoj malriĉaj la plor’,
La vundado de l’ homoj per batoj,
Jen — la kaŭzo de l’ ruĝa teror’!
Do, memoru dum nokto kaj tago,
Adorantoj de l’ or’ sur la ter’,
Por vi venis la hor’ de l’ ŝuldpago
Bienul’, aferist’ — bankier’!
Rekantaĵo.

Al tombistoj de l’ volo popola,
Sin nutrantaj per nia labor’,
Kies estas profit’ monopola
La fabrik’ kaj preĝeja trezor’,
Al kanajloj pro kies profitoj
Oni mortis en la agoni’
Dum sovaĝaj, sangverŝaj militoj, —
Grandan konton prezentas nun ni.
Rekantaĵo.

Nin minacas la burĝa ŝakalo,
Sed jam venis por ĝi morta fin’,
Ni ĝin vokas al lasta batalo
Senkompataj pro ĝia obstin’.
Sen hezit’, agu do, batalantoj,
Nin ŝakaloj ne trompu per pac’,
Sur malnovaj ruinoj — gigantoj
Nia hela ekbrilos palac’!
Rekantaĵo.


Ĉia-ajn en la mondo laboro
Por kaleca konvenas la man’,
Sed neniam de nia fervoro
Pliriĉiĝos la burĝo-tiran’.
La fripone rabita monsumo
Plu ne kreskos en ies angul’,
Ĉar en nia labor-komunumo
Estas nek malriĉul’, nek riĉul’!
Rekantaĵo.

Kontraŭ ĉiuj vampiroj, skorpioj,
Kontraŭ burĝa, fipastra la vol’
Tuj leviĝu, la proletarioj,
La rabita, malklera popol’!
Tuj leviĝu pro la idealo,
La infanoj de l’ granda mizer’!
Unuiĝu por lasta batalo,
Defendantoj de l’ frata afer’!
Rekantaĵo.


Elrusigis A. Jodko.

8. Socialista Marŝkanto
Teksto de Max Kegel — Muziko de Karl Gramm
Trad. el germ. W. Nutters

Socialistoj densariĝu!
Standardon ruĝan sekvu ni!
Labora sklavo, liberiĝu!
Katenojn ĵetu for de vi!
Ne plu malsato kaj mizer’,
Feliĉo, paco sur la ter’:
Forigi mankon kaj sklavecon,
Konkiri panon, liberecon,
Jen nia sankta ideal’ (dufoje).

Venu al ni, ĉiu el vi,
Internaci’, ekvenu ĝi!

Vi, milionoj proletaroj,
En urboj, kampoj, sur la mar’,
Sennombraj sklavnaskitaj aroj,
Prematoj kaj malsatular’:
Aŭskultu nin, stariĝu vi —
Se kunaj, ĉion venkos ni!
Por rekonstrui nunan mondon,
Ni nur bezonas fortan rondon
De ĉiulanda gefratar’ (dufoje).

Do ankaŭ vi, venu al ni!
Internaci’, kreskadu ĝi!

Ne per armiloj de l’ barbaroj,
Per pulv’ nek sabro luktas ni!
Spiritan lumon al la aroj
Ni portos — nur ja venkos ĝi!
Ne plu subpremo kaj perfort’,
Ekregu paco, vera ord’!
Sur tero estu paradizo,
Jen nia sankta la devizo,
Jen nia alta ideal’! (dufoje).

Venu al ni, ĉiu el vi,
Internaci’, vekiĝu ĝi!


9. Estis nia ĉi-tero
Norvega MarŝoJohan Evje

Estis nia ĝi, nia ĉi-ter’,
Kaj posedis, heredis ni ĝin,
Por dividi sen prem’ en liber’
Ĝin por nia komuna destin’.
Ni devenis el sama la rang’,
Nobelar’ estis unu jen nur, jen nur,
Ĝi naskiĝis el pura, el pura natur’,
Kia bolas indigne en sang’.

Estis ni multiĝantaj sur ter’,
Kvankam ŝvite prizorgis ni ĝin.
Do tuŝetu da amo nin er’,
Kiel filoj de l’ riĉa patrin’.
Ni ja estas de l’ tero sklavar’,
Kaj dum tago kaj nokt’ nia pen’, nia pen’
Estas servi ĉe l’ riĉa, ĉe l’ riĉa festen’
Al diboĉa senhonta mastrar’.

Unufojon nur vivas ni nun,
Ĉio kroma — mensog’, fantazi’:
Do ni volas ĝin vivi en sun’,
Kiel rajtas ĝin vivi eĉ ni!
Jes, ni volas ĝin vivi en sun’,
Kiel decas al homa la gent’, la gent’.
Ne nur rajto ĝi estas kaj restas, pretend’,
Sed la devo je nia komun’.

Kamaradoj, tra l’ vasta tutmond’
Jam ekbruas la demonstraci’,
Kaj aŭdiĝas centlingve en rond’:
Tiu ter’ apartenas al ni!
Jes, al ni apartenas ĝi nur!
Ni dividu ĝin sen la ĵaluz’, ĵaluz’,
Se ne estu je l’ tago de l’ ago konfuz’,
Ne vidiĝu sangruĝa terur’.


Kamaradoj, minacas ekflam’,
Tra la mond’ ruliĝanta konspir’.
De la voloj baritaj malam’
Nun bruladas en arda sopir’.
La malamo flamanta en kor’
Kontraŭ tempo de l’ vok’ en dezert’, dezert’,
Kiam neresponditaj petegoj, avert’,
Niaj voloj fariĝas vapor’.

Nin premadu ilia prosper,’
Potencega perfort’ de arme’,
Estu sataj pro nia mizer’, —
Baldaŭ venos ilia pere’!
Vin kunigu kuraĝe standard’,
De l’ estonta sunbrila liber’, liber’.
Kamaradoj, vi multaj, vi multaj sur ter’,
Por la viv’ de justec’ kaj bonfart’.

Nils Collett Vogt.

10. La Proletarioj
Teksto de Joh. Most, kompil-traduko de N. B.
Melodio laŭ la germana kanto: „Zu Mantua in Banden“.

La oron kiu fosas,
Martelas en ŝtalej’?
Kulturas la kamparon
Kaj teksas en drapej’?
Kaj zorgas pri l’riĉula sat’,
Mem vivas en mizera stat’?
:|: Dungitoj[4], laboristoj,
La proletariar’ :|:

Kaj kiu konsumiĝas
Dum tutaj nokt’ kaj tag’?
Bonstaton, lukson kreas
Por fremdaj sen repag’?
La mondoradon movas li,
Sed rajton havas je neni’?
:|: Dungitoj, laboristoj,
La proletariar’. :|:


Sklavigis kiun ĉiam
Tirana, raba band’?
Oferi devis sangon
Por ili batalant’?
Popol’, komprenu, estas ci,
Trompata ĉiam sen konsci’!
:|: Vekiĝu, laboristoj!
Ci proletariar’! :|:

Kunigu fortojn viajn
Sub nia ruĝa flag’!
Por libereco luktu
Kaj por pli bona tag’!
Despotojn pelu for el mond’!
Ke estu pac’ en tera rond’!
:|:Batalu! laboristoj,
Ci proletariar’!:|:

Potencon vi posedas
Per unueca lig’,
Firmigu do la vicojn
Por fina liberig’!
Antaŭen, kontraŭ la kanajl’!
Ne vin timigu la mitrajl’!
:|: Vi venkos laboristoj,
Ci proletariar’! :|:


11. La Ruĝa Standardo
Boleslavo Czerwienski[5]
El pola originalo esperantigis Eska

De sango nia fluas lago,
De larmoj niaj estas ĝi;
Sed venos tago de l’ repago,
Juĝantoj tiam estos ni,
Juĝantoj tiam estos ni!
Rekantaĵo: Kune do, sonu kant’ de l’falang’,
Standardo flirtas en fulm’ ruĝa
Kaj kun ĝi nia venĝ’ per lavang’
De la estonta dank’,
Koloro ĝia estas ruĝa,
Ĉar sur ĝi laborista sang’,
Ĉar sur ĝi laborista sang’!
Disiĝas jam de l’ nokto nuboj,
Kaduka jam malnova ŝnur’,
Malbono falos en la rubojn,
Eterne bono vivos nur,
Eterne bono vivos nur!
Rekantaĵo: Kune do ktp.
Disfalas jam malnova ordo,
Por ni do restu ĝi ekscit’,
Laboros ni en la konkordo,
Komuna estos la profit’,
Komuna estos la profit’!
Rekantaĵo: Kune do ktp.
Do kune agu la frataro,
Kun sama penso, man’ ĉe man’,
Haltigos nin nenia baro,
Nek ektimigos uragan’,
Nek ektimigos uragan’!
Rekantaĵo: Kune do ktp.
Malnobla baldaŭ mond’ pereos,
For la tiranoj kaj perfort’!
Ni mem la novan vivon kreos,
En kiu regos nova ord’!
En kiu regos nova ord’!
Rekantaĵo: Kune do ktp.


12. Al barikadoj!…
Pola

Al barikadoj, laboristaro!
Standardon ruĝan eklevu ni!
Brave ni staru en la batalo,
Ĉar venkos fine revoluci’.
Glavojn do
Forĝu ni!
El la fer’
Purpura ŝprucas er’.
Ĝi per fervor’
Ardas en kor’!
Al batal’!
:|: Jam vokas nin signal’! :|:

Hej! kavaliroj de la laboro!
Jam ektriumfu revoluci’!
Al barikadoj! jam venis horo,
Apelo sonas de l’ histori’!
Glavojn do ktp.

Ĉiu fratino instigu fraton
Batali brave en la danĝer’
Por liberigi ekspluataton,
Oferi vivon pro la afer’.
Glavojn do ktp.

Glor’ al Lassal’o, al Marx honoro,
Al laborista popolo glor’!
Kune leviĝu ni al laboro
Portadi lumon por la popol’.
Glavojn do ktp.

For de l’ popolo kalumniistojn,
Popoltrompantajn pastraĉoĵn for!
For la sinjorojn kapitalistojn,
Ekspluatantojn de l’ sanglabor’!
Glavojn do ktp.

Flirtas standardo sur barikado,
Insigno ruĝa de nia lig’!
Al barikadoj, rapidu frato,
Jam proksimiĝas la malamik’!
Glavojn do ktp.


13. Kanto de libera spirito
(Pola himno revolucia)
Aŭtoro de la originalo nekonata (unu el multnombraj malliberuloj sub cara reĝimo). Kompiltrad. de M. Arco-I. Lejzerovicz. Harmonizo por 4 viraj voĉoj de W. Tyszkowski, Ĥorgvidanto de la Lublina Lab. Koop. Societo.

Furiu, tiranoj, mortigu en rond’,
Tintadu katenoj, sklaviĝu la mond’!
Liberaj ni estas — kun ĉeno sur manoj,
Je hont’, je hont’ al vi, ho tiranoj!

Kaj kvankam malfortaj kliniĝas ĝis ter’,
Malglore subiĝas en ĉiu danĝer’,
Liberaj ne timas la ĉenojn sur manoj —
Je hont’, je hont’ al vi, ho tiranoj!

Je pen’ kondamnita kaj sanga labor’,
Riĉaĵojn pretigas por vi la popol’,
Kaj por ĝin blindigi — jen ĉenoj sur manoj,
Ĉar tim’, ĉar tim’ al vi, ho tiranoj!

La bruta perforto en sanga avid’
Malfortan senpune turmentas kun rid’,
Liberan ne ĉenas katenoj sur manoj,
Je tim’, je tim’ al vi, ho tiranoj!

Kaj kvankam la muroj fortegaj sen lim’,
Vi jam maltrankvilas kaj kreskas la tim’,
Spiriton ne povas vi ĉeni sur manoj,
Je hont’ kaj tim’ al vi, ho tiranoj!

Per sang’ estingata ekbrilas maten’,
Kun fort’ disrompata ekgrincas katen’ —
Kaj falos karceroj, la ĉenoj de l’ manoj,
Je mort’, je mort’ al vi, ho tiranoj!


14. Forĝistoj ni…
Kanto de l’ Sovetia komjunularo
Rusa

Forĝistoj ni, amik’ martelo,
Feliĉ-ŝlosilojn forĝas ni.
Leviĝu peza, la martelo,
En ŝtalan bruston frapu, frapu, frapu vi!

Kun ĉiu frapo de la martelo
Disfalas prem’, fortiĝas ni
Kaj sur kamparoj de la tero
Popol’ premata levas, levas, levas sin.

Forĝistoj ni de l’ novsocio,
Plej bonon nur deziras ni,
Ne vana estos peno nia,
Do per martelo frapu, frapu, frapu ni!


15. La Batalo
(“A Batalha")
Portugala
Revolucia himno dediĉita al la ĵurnalo “A Batalha“ — ĉiutaga voĉportilo de la portugala laborista organizacio.
Muziko de la muzikverkisto Tomás del Negro
Versaĵo de Joao Black
Esperantigis K.do Costa Junior (S.A.T.-ano n.o 1635)

Al ni jen venas tago liberiga
De la popolo ĉiam militanta.
Vekiĝu, sklavo, estas ĝi instiga,
Atentu, ne plu estu pripensanta.
Sklavigajn leĝojn nepre vi detruu;
La mastron nun forpelu tuj de vi;
La homoj egalecon ĉiuj ĝuu.
La mondon ŝanĝu, estu famili’.
ĥoro:
Konstante parazitojn ni batalu;
Terposedeco inter homoj falu.

Sub la sklavec’ kruela elportita
Vi laboregas je l’ mizer’ terura,
Kaj dume de sur via frunto ŝvita
Al mastro venas la riĉec’ plezura.
Jam estas tempo por la laŭta kri’
Al la kaŭzinto de l’ sufero ĉia:
La teron ja heredis ĉiuj ni;
Laboru ankaŭ vi, jen devo via.
ĥoro:
Konstante parazitojn ni batalu;
Terposedeco inter homoj falu.

La teron jam tremigas lukt’ intima
Soifa de justeco kaj libero.
Milito post milito nur plenkrima
Alportas la liberon al la tero.
La lumon de l’estont’ salutu ni,
Boniga direktil’ de l’batalantoj,
Produkti al homar’ ordonas ĝi;
Nur manĝos sur la ter’ la produktantoj.
ĥoro:
Konstante parazitojn ni batalu;
Terposedeco inter homoj falu.


16. La marŝo de la junularo
(Sveda)
Paroloj de K. G. Ossiannilsson.
Muziko de August Blanche.

En arme’ de l’ labor’ kaj en la vic’ de l’ junul’
Sub la ruĝa standard’ iru ĉiu laborul’.
En la koro vi sentu liberecon por vi,
Jen la anaro de l’ liber’, kaj la junaj estas ni.
Do antaŭen dum kant’ kaj per kurad’ je la signal’,
Liberiga batal’ por nova temp’, ideal’.
Pro venteg’, en printemp’ rompiĝas vintra la glaci’
Brilas sun’, sonas kant’, la katenojn rompas ni.

Iras ni al batal’ por ĉies plena justec’,
Liberigu do nin je la tuta facilec’.
Staras dom’ de l’ perfort’ sur fundamen’ kiel mont’,
Unuiĝo, nia fort’ forlevos ĝin por la estont’.
For ĝin nun for ĝis rub’ kaj super ties ruinar’
Plugos ni sur kampar’, novkonstruiĝos domar’.
For do ĝin en honesta finbatal’ por nia sort’,
Liberec’ regos jam, ĉesis kruda la perfort’.

Nia bat’ por popol’ kaj por fratec’ en la land’
Estas por la forig’ de la perfortema band’.
La ekbril’, nia lum’, vidiĝas ver’ en klarec’,
Ŝirmas ni la niajn vivojn kontraŭ raba barbarec’.
Tiun teron, de ni, kontentaj, rabis profitul’,
Plugis ni suferul’, kulturadis malriĉul’.
Al batal’ por la rajt’ ni iru viroj de l’ liber’!
Mondon jam de l’ rabist’ prenu ni per rekonker’!


Itala
17. La Ruĝa Gvardio (Himno)
Muziknotoj de Vianigo Gibinetti — Vortoj de Spartacus.
Tiun kanton marŝante kantis la italia junularo, kies kvazaŭa milita kanto ĝi estis.

Jen, tra la mond’ iras stranga soldato,
Paŝas antaŭen sen rajdĉeval’,
Kala la man’, vizaĝ’ sen kompato,
Glora, hardita hero’ de l’batal’.
Sen plumaj faskoj, galon’ orita,
Sed sur la ĉapo skulptitan, en kor’,
Martelfalĉilon li montras krucitajn,
Kiel emblemojn de la labor’!
Vivu Lenin![6]
Estas la Ruĝ-armeo,
Kiu marŝas por rekreo
Kaj ekskuas el tranĉeo
Homaron en sklavec’!

Kuŝas ĉenita popol’ malkuraĝa,
Sub de la riĉa sinjoro spron’,
Post la teror’ miljara sovaĝa,
Fine ŝanĝiĝas l’azen’ en leon’,
Furioze ŝiras kronit-suĉulon,
De nabab’[7] prenas ŝtelaĵon da or’,
Kondamnas lin neniam-laborulon
Al pro malsat’ deviga labor’!
Vivu Lenin!
Estas la Ruĝ-armeo ktp.

Vidu, sub ruĝan la flagon alfluas
Tuta proleta amas’ en ord’,
Paŝoj de l’band’ grandega brubruas
Sur la tombejo de l’mondo je mort’.
Mortintoj vane revivi provas;
Ĉu taŭgas lukti do kontraŭ destin’?
Pli ardaj, fortaj sub suno sin movas
Militistaro de Lenin!
Vivu Lenin!
Estas la Ruĝ-armeo ktp.


Kiam ripozas popol’ dum nokthoro
En granda urbo, en kampa rond’,
Ne plu maltrankviligas teroro
De la vampiro — sensangigont’.
Ĉar ĉiam gardas pri ĉia libero
Kun sindonemo la Ruĝa gvardi’,
Ne plu revenos kun kruda severo
De la gangren-burĝar’ tirani’.
Vivu Lenin!
Ĉar jen la Ruĝ-armeo
Ĝin jam najlis al pereo
Dum revenko epopea
De nova la homar’.


18. La juna gvardio
Himno de la junaj komunistoj.
(Melodio sama kiel n.ro 10)

Antaŭen, kamaradoj,
Renkonte al aŭror’!
Per kugloj kaj grenadoj,
Ni barojn puŝos for!
Kuraĝe tenu ni en star’
Standardon de la junular’.
Gvardio juna estas ni de la laboristar’!

Ja peze nin turmentis
Labor’ de l’ juga spec’.
Junecon ni ne sentis
Sub premo de sklavec’,
En la animoj portis ni
katenojn de la tirani’.
Gvardio juna estas ni de la Iaboristar’!


Kaj, fluigante ŝviton
En la laborinsist’,
Liveris ni profiton
Al la kapitalist’.
Sed tiu malliber’ en fin’
Al la batal’ instigis nin.
Gvardio juna estas ni de la laboristar’!

Ni levas la standardon
Kaj vokas kun fervor’:
Aliĝu avangardon
De l’ regno de l’ labor’,
Por regu la Laboro nun
Kaj ĉiuj vivu en komun’!
Gvardio juna estas ni de la laboristar’!

El la rusa trad. N. Nekrasov.

19. Al la Sennaciularo[8]
Muziko de Fritz Bunge
(originalo)

Salutas fratojn la Satano
Trans mar’, trans ĉiu landa rand’,
:|: Jen nia kamarada mano,
Jen ruĝa nia flagruband’! :|:

Saluton al vi kuniĝemaj
En nova lingva komunec’,
:|: Al ĉiuj vere ribelemaj
Por sen- kaj eksternaciec’! :|:

Malnovajn, vantajn la kutimojn
Ni lasu al filistra kor’
:|: Por ni la mond’ ne havas :
Por ni popolo de l’ labor’. :|:

Rompiĝas pala tradicio,
Respektegata de l’ lacul’,
:|: En la rigard’ al Sennacio
Rompiĝas de l’ pasint’ regul’. :|:

Ekscite naciismo ondas,
La morton antaŭsentas ĝi,
:|: Sur putriĝanta ni jam fondas
Socion de la Sennaci’. :|:

Ankoraŭ regas anarkio,
Ankoraŭ regas nin tiran’,
:|: Sed en rigard’ al Sennacio
Sin armas por batal’ Satan’. :|:


Kaj trompas la pastrar’ malnobla
Por malverema eklezi’, —
:|: Stariĝu ni, popol’ multobla,
Por liberpenso kaj raci’! :|:

Heroa estu la batalo,
Jam multobliĝu nia fort’!
:|: Por alta nia idealo
Ofer’ ne granda estas mort’. :|:

Agemon vekas celkonscio,
Progresas mond’ per nia far’,
:|: La venkon de la Sennacio
Ja garantias Satanar’. :|:

N. Barthelmess.

20. Gejunulara ĵurkanto

Ne plu migru en mallumo,
Ĉesu vagi en sensenc’,
Al batal’ antaŭen, fratoj,
Glav’ kaj lum’ — via potenc’!

Vin ne regu malespero,
Ĝin forŝiru el l’ anim’,
L’ soci-lukt’ ne vana estos —
Al batal’, fratar’, sen tim’!

Hej, eklumos nova suno
Radionta tra l’ tut-ter’,
Nur ĝis tiam ni persistu
En barakto por la ver’!

Junular’, vin ne timigu
Ŝtonaj baroj kaj eĉ ĉen’,
Multan sangon ni elverŝos
Ĝis ekestos mond’ de ben’!


El juda lingvo: I. Jurysta.

IIa parto
Kantoj historiaj
kun nacidevena karaktero
A) BATALKANTOJ
21. Kanto de Varsovia Laboristaro
(Varŝavjanka)
Aŭtoro: Waclaw Swiecicki

Nian standardon ni levos kuraĝaj,
Kvankam minaca venteg’ furiozas,
Kvankam nin premas nun fortoj sovaĝaj,
Kvankam neniu morgaŭon supozas.
Ĉar tio estas la kant’ de l’ libero,
Sankta standardo de la renaskiĝo,
Estas triumf’ de l’ laboro kaj vero,
Estas aŭror’ de l’ tutmonda fratiĝo.
Marŝu, Varŝavo,[9]
Al lukto brava,
Sanga kaj prava,
Marŝu, Varŝavo!

Nun, kiam mortas pro granda malsato
Laboristaro, dronante en ŝlimo,
Estas hontego al degenerato,
Kiu la morteŝafodon ektimos!
La oferita pro nobla ideo
Restos senfrukta pereo nenia:
Kvankam al multaj minacas pereo,
La estonteco ja estas nur nia!
Marŝu, Varŝavo… ktp.

Hura!… De l’ reĝoj forigu ni kronojn,
Ĉar la popolo la dornan surhavas;
Kaj ni detruu putrintajn jam tronojn,
Kiuj en sango popola sin lavas.
Venĝon teruran pro la ekspluatoj
Al la suĉantoj de l’ sango — laŭ deco!…
Venĝon teruran al la plutokratoj,
Venu rikolto de la estonteco!…
Marŝu, Varŝavo… ktp.

El la pola trad. N. Nekrasov.

22. Kanto de Lodz’a[10] laboristaro (Lodzjanka)
(melodio sama kiel n.o 21)

Alte leviĝu nia standardo,
Florojn ni metu sur la tempi’!
Plenaj de kredo, forto kaj ardo
Al mortbatalo leviĝis ni.
Jen finbatalo pro la libero!
Standardo ruĝa — de fratoj sang’,
Vojo penega — mort’ kaj sufero,
En brusto sentoj — da fajr’ lavang’.
Hej, Lodzanaro! per sangomaro
Falintojn venĝi jam venis hor’!
Kune leviĝu, laboristaro,
Jam pro libero batali hor’!

Kiam nin premas tiaj Ŝajbler’oj[11]
Kaj ĉiu majstro — provokator’,
Kiam policon vokas Gajer’oj
Por malsatantojn peladi for,
Se kun Kaznakow[12] Poznanski[11] premas,
Se vipas kune frost’ kaj malsat’,

Se pro ideo kune pereas
Patro, fratino, filo kaj frat’ —
Hej, Lodzanaro! per sangomaro
Disrompu ĉenojn de la popol’;
Kune leviĝu, laboristaro:
Falintojn venĝi jam venis hor’!

Se multaj anoj el nia aro
Mortis en turmoj[13], en Siberi’ —
Nova leviĝu batalantaro,
Eksonu vok’ de l’ revoluci’!
Pro la falintoj en mortbatalo,
Ofendoj, kiujn suferis ni,
Venĝon ni ĵuru — kaj kvazaŭ maro —
For superforton el histori’!
Hej! Lodzanaro! per sangomaro
Falintojn venĝi jam venis hor’,
Kune leviĝu, laboristaro,
Ĉar estas tempo… jam venis hor’!

Zygmunt Ból (Zigismondo Doloro)

23. „Ventegoj hurlu ĉirkaŭ ni“
Pola

Ventegoj hurlu ĉirkaŭ ni —
Ni iras kun espero.
En juna varm’, en sunradi’
Degelas la sufero.
Rek.: Antaŭen iras ni
Al lum’, al sunradi’!

Haltigos nin nenia fort’,
Nek limojn al ni metos;
Eĉ al la potenculo-mort’
Ni vivu-krion ĵetos.
Rek.: Antaŭen iras ni
Al lum’, al sunradi’!

Al novaj mondoj iras ni
Por ĝui vivon junan,
Kuraĝa nia la gvardi’
Konkeros landon sunan.
Rek.: Antaŭen iras ni
Al lum’, al sunradi’!


24. Popolvolana himno
Rusa
(Narodnaja Volja-partia himno)[14]

Fratoj, kuraĝon ne perdu
En la batala danĝer’,
Landon — patrinon defendu
Pro la honor’ kaj liber’!

Se jam perei ni devos
En luktoj kun tirani’
Eĥon de l’ ago eklevos
Viva la generaci’,
Viva la generaci’!

Ili nin murdu, turmentu,
Tenu ĝis mort’ en karcer,’
En la minejojn forsendu,
Premu per ĉia sufer’.
Rekantaĵo

Ĝemas premite kaj plendas
Plore la proletari’,
Manojn al ni li etendas,
Helpon atendas de ni!
Rekantaĵo

Mond’ renaskita ekfloros,
Havos liberon homar’;
Bene ĝi nin rememoros,
Venos al nia tombar’.
Do se perei ni devos
En luktoj kun tirani’
Eĥon de l’ ago eklevos
Viva la generaci’!


25. „Dubinuŝka“
Rusa
Degeyter kaj Pottier

Multajn kantojn mi aŭdis en mia patruj’.
Ili ĉiuj malĝojon entenas,
Sed nur unu mi bone memoras eĉ tuj, —
Ĝi al laboristar’ apartenas.
Hej, vi, kara bastonego!
Hej, vi, verda, potencega!
Ni tiru, ni tiru kun forto!

Kaj de avoj al patroj, al la posteul’
Ĝi transiras jam kvazaŭ heredo,
Kaj dum la malfeliĉ’ por popol’-mizerul’
Estas ĝi plej fidela rimedo.
Hej, vi, kara bastonego!… ktp.

Oni diras, labori ne ŝatas muĵik’,
Decas lin per punbatoj instigi,
Nu do, kiel forgesi pri kara muzik’,
Pri bastono la kanton ĉesigi?
Hej, vi, kara bastonego!… ktp.


Jen la anglo-ruzul’, por helpad’ al labor’
La maŝinojn perfektajn eltrovas,
Sed la rusa popol’, kiam fort’ estas for,
Pri bastono ja kanti nur povas.
Hej, vi, kara bastonego!… ktp.

Tiras barkon kun lign’ aŭ dum forĝo de l’ fer’
Siberian minaĵon trovante,
Solan kanton ni kantas kun kora sufer’
La bastonon en ĝi renomante.
Hej, vi, kara bastonego!… ktp.

Dum sur-Volga labor’ en la sabl’ kun dolor’
La piedojn kaj dorsojn rompante,
Ni forgesas suferon en ŝarĝa labor’
Pri la kara bastono kantante.
Hej, vi, kara bastonego!… ktp.

Nin turmentas batad’ kaj katena premad’
Sur la dorso — viv’ plensuferega.
Kaj konsolas nin nur la malgaja kantad’
Pri bastono por ĉiuj karega.
Hej, vi, kara bastonego!… ktp.

Sed vekiĝos popol’: lia dorso kaj kol’
Estos post la batad’ rektigitaj,
Kaj per forta bastono laŭ lia justvol’
Estos jam malamikoj batitaj.
Hej, vi, kara bastonego!… ktp.


El la rusa trad. Birjukov.

26. Kremla Sonorado
Poemo de Aleksandro Sati
Rusa (post 1917)
Melodio: “Salut glacies sublimez!“

Al Okcident’ el Moskvo flugas sonorila kant’,
ĝi portas pri la mort’ signalon al riĉula band’.


:|: Per flama lang’
pri nia sang’
sonoru Kremla kant’!
Ĝi flugu trans la valo, mont’,
ke brulu tuta mond’,
ke brulu tuta granda mond’! :|:

Ho flugu, mia kanto tra ferkradoj de karcer’,
miksiĝu kun proletariaj ĝemoj kaj sufer’!
(Rekantaĵo)

Al tiu kant’ resonas eĥo ĉe laboristar’,
ĝi estos preĝo en la buŝoj de la infanar’.
(Rekantaĵo)


27. Redonu mian monon!
El angla kantaro de I. W. W. tradukis Novulo
Melodio angla


La kapitalistoj nun ĉie
Rabadas la monon ĉe ni,
La kapitalistoj nun ĉie
Rabadas la monon de mi

(Ĥoro)
Mian monon, ili redonu al mi, al mi;
Mian monon, ho! devos redoni al mi!


Ja tuta la laboristaro
En iu ajn parto de l’ mond’
Suferas pro sama mizero:
Ĉu estas ne granda do hont’? (Ĥoro.)

Ke mortis la kapitalistoj,
Lastnokte mi sonĝis kun mir’
Kaj lasis por gelaboristoj
Riĉaĵojn laŭ ĉies dezir’. (Ĥoro.)

Batalu, amikoj trans maro!
Batalu, amikoj ĉe ni!
Por bono de l’ laboristaro
Reprenu la monon por ni! (Ĥoro.)


28. Kanto kontraŭmilitarista
Holanda

Milito al milito, fratoj.
Sangverŝo okazu ne plu.
Rifuzu esti ni soldatoj,
Kazernon eniru ne plu.

L’ armilojn sangajn vi forĵetu,
For la signojn de perfort’,
L’ uniformon hontan tuj demetu,
Kun ĉiuj iloj de la mort’!

Rekantaĵo:
L’ armilojn for de nun, soldatoj!
Pulvon semu sur venton, fratoj!
Kanon’ ne sin aŭdigu plu —
For sanga gloro de la soldatoj.
:|: Rompu sabrojn sur la genu’
Disiru, regimentoj, vi!

De nun ni ne plu volas lerni
La arton hontindan de l’ ŝtal’.
Translimajn homojn — niajn fratojn —
Mortigu ni ilin? Kial?
Ne plu ni lasas nin konduki
Al buĉejo laŭ ies plaĉ’!
Ni abomenas sangan gloron —
Soldatoj estas ni de l’ pac’!


W. N.

29. Fil’ de l’ labor’…
Sveda.
Marŝkanto.

Fil’ de l’ labor’, kolektiĝu ni ĉiuj
Al niaj fratoj en sud’ kaj en nord’!
Ĉu vi ne aŭdas sonegon de tiuj
Vortoj liberaj de bordo al bord’?

For el mallumo,
Sklavego la tag’,
Iru al gloro
Honora la ag’!

Juĝ’, kun surskribo: “vi preĝu, laboru!“
Tenis ja nin en mallum’ kaj mizer’;
|: Homa indec’ nin protekte favoru,
Justo kaj pano kaj viv’ en liber’ :|:

Ne la naturo maldolĉe disigis
Riĉan, malriĉan per akra la lim’;
Forto senkora en mondon enigis
Senegalecon per rabo kaj krim’.


Pistu en polvo
Bovidon el or’;
Flame batalu
Kun plena la kor’!

Brave premantojn ni ĵetos al tero
— Krion batalan laŭtigas la mond’ —
|: Estu konsent’ kaj kuraĝ’ nia pero
Sub la standard’ de l’ venkonta fratrond’ :|:


30. — Revolucio
Franca
Himno al Revolucio
De Robert Guérard

Ribelu vi! proletoj de uzinoj
Postulu l’frukton de via labor’,
Estu por vi la iloj kaj maŝinoj,
Ĉe gajn’ egalu kiel ĉe dolor’.
Ĉar penas brakoj kaj la cerboj viaj,
La feliĉec’ ebliĝas sur la ter’
Ne kriu plu al la barantoj ĝiaj
La baron for! feliĉ’ iros sen per’.

Revoluci’! por ke la mond’
De egaleco estu rond’.
Revoluci’! por ĵeti for
La tutan kaŭzon de l’dolor’.
Revoluci’! por ke el sciencoj
Pacigaj venu la potencoj,
Per la agad’ kaj la raci’
Stariĝu ni! Revoluci’!

Ribelu vi! kampuloj tro cedemaj
Por la akir’ de l’ kulturata ter’,
Ne estu plu progreson evitemaj
Por vi, por ni, ĝin gardu de danĝer’.
Forprenu de la akaparistaro
La teron por ke estu ĉies ĝi,
Laboru ĝin vi la senpanularo
Al nia pen’ kunigu vian vi.
Rekantaĵo

Ribelu vi! soldatoj la amasoj
Disbatu estrojn de la ŝovinism’,
Ne estu plu la disigil’ de rasoj
ĵetanta sange ilin al abism’.
Pripensu, vi batalas kontraŭ savo
La via, dum strikantojn venkas vi,
Ne estu plu viktim’ de via glavo
Armilojn for! fratar’ venu al ni.
Rekantaĵo


Ribelu vi! filinoj kaj patrinoj
Ne estu plu viando por plezur’,
Ne nasku plu idaron sen inklinoj
Ĉar de l’ infan’ dependas la futur’.
La hom’ sur ter’ ne via mastro estu
Ne estas rajt’ por devigadi vin,
Do en liber’ vi vivu, sed vi restu
Plenaj de am’, plibonigontaj nin.
Rekantaĵo

Ribelu vi! ignoraj kredemuloj
Venu al lum’ ĉar vin blindigis Di’,
Per nia torĉ’ revidu la okuloj
Por evitad’ de l’ nigra eklezi’.
Mensogon devas venki vero ĉian
En libr’ de l’ ver’ lernadu kun fervor’,
Tuj kiam vi kleriĝos, sonĝon vian
Forpuŝos am’, ĝi malaperos for.
Rekantaĵo

Ribelu vi! entute suferhomoj
La ŝtelitar’, la senheredular’
Kunigu vin por la akir’ de domoj
Bienoj kaj de tuta la rajtar’.
Tre grandaj kredas vi ĉiujn sinjorojn
Ĉar la erar’ kaj tim’ subigas vin,
Ĉar al tiran’ oferas vi la korojn
Ekstaru jam! superos vi en fin’.
Rekantaĵo


El franca tradukis Liber.

31. Himno de la subpremitoj
Angelo Tonello[15]
Muziko de Fritz Bunge[16]
Itala

Leviĝu, leviĝu, nesciantaj ĉifonuloj,
Subpremitaj por longa tempo kaj peniga labor’;
Antaŭ la grandega furiozo de la sklavuloj,
Ne regas malsaĝa potenco de la or’.
Eliru ĉifonuloj viajn malsekajn ruinojn,
Alarmo forkuru, flugu al la batal’;
Ili ŝtelas vian panon kaj insidas viajn virinojn,
Detronigi la fiburĝojn alvokas nin signal’.

Estas niaj la belegaj palacoj orumitaj,
Ti-kie mallaboras la riĉularo;
La kampoj banataj de niaj ŝvitoj,
Estas niaj, kaj nia estas la rikolto de l’ kamparo.
Rekantaĵo


El miloj forlasitaj, furiozaj ekscitemuloj,
Al la suno malfaldu la ruĝan flagon;
Estas pli bone fali kiel fortuloj,
Ol la frunton kurbigi en sklavema ago.
Rekantaĵo

Kuraĝu, kamaradoj, la tagoj atendataj,
De la koler’ haltigitaj, malproksime ne estas;
En la blindaj dometoj ni mortiĝas malsataj,
En mezo de la reĝejo la reĝoj festas!
Rekantaĵo

El nestoj malsekaj, el malpuraj kabanoj,
La sankta kanajlo jam kuras al la batalo;
Estas dekoj, centoj kaj miloj da domaĉanoj,
Kiuj leviĝas svingante per la ŝtalo.
Rekantaĵo


Esp.igis G. Merlini.

32. El la kamparana milito 1525
Germana.

Historiaj Batalkantoj

Ni estas Gejerana nigra band’, heja oho!
Tiranojn forbatos ni el land’, heja oho!
Al atak’, el bivak’,
Ruĝan kokon metu ĉe l’ monak’.

Ni volas ĉe l’ Disinjor’ plendi, kirielejs,
Ke ni pastraĉon povu mortfendi, kirielejs.
Al atak’ ktp.

Dum Ev’ laboradis kaj Adam’, kirielejs,
Nobel’ kie estis do tiam? kirielejs.
Al atak’ ktp.

Nun abatejojn trafu pest’, heja oho!
Ni sekvas nur al Manifest’, heja oho!
Al atak’ ktp.

Nin Florjan’ Gejer por repago
Gvidas al ag’.
Kun “ligŝu’“ sur lia flago,
Kiras’ kaj kask’ en lak’.
Al atak’ ktp.

Ĝc Weinsberg brul’ kaj rab’ okazis, heja oho!
Tre multaj siajn vivojn lasis, heja oho!
Al atak’ ktp.

Filinon nobelan ni sen per’, heja oho’
Abismen sendis al infer’, heja oho!
Al atak’ ktp.

Venkitaj iras ni hejmen je fin’, heja oho!
Pli bone nepoj finos ĝin, heja oho!
Al atak’ ktp.


Trad. N. B.

B) MALLIBEREJO, FUNEBRO, LIRIKO
33. Funebra marŝo
(de la rusa revolucio)
Rusa

Viktime vi falis en kruda batal’,
Pro am’ al popol’ en sindono.
Vi ĉion fordonis pro ĝia liber’,
Pro vivo, honoro kaj bono.
Vi ofte suferis en malliberej’!…
Verdikton maljustan sen ĝenoj
Juĝistoj — vampiroj dediĉis al vi:
“Vi iros, sonante per ĉenoj“.

Vi iras lacega, sonoras katen’;
Kun manoj, piedoj ĉenita
Trankvile — malĝoje rigardas jen vi
Antaŭen tra vojo ŝtonita.
Varmiĝis la ĉenoj pro suna varmeg’,
En karnon eniĝis la fero,
Kaj gutas el vundoj, kaŭzitaj de ĝi,
La sango varmega al tero…

Sed portas katenojn vi kun silentad’,
Pro kara afer’ vi suferas,
Pro ke vi ne povas kun indiferent’
Rigardi, ke frato mizeras.
En via anim’ vivas sankta la kred’,
Ke vero la ŝtalon superas,
Ke venos la hor’ de respekto al sang’,
Vi kiun pro frato oferas.

Pereon sentante, en ora palac’
Festene diboĉas tirano,
Sed signojn minacajn delonge sur mur’
Desegnas fatala jam mano,
Pereos la jugo, leviĝos popol’
Grandega, potenca, libera!
Adiaŭ do, fratoj, vi iris kun nobl’
Tra l’ vojo honesta, fiera.


El la rusa trad. E. Miĥalski

34. Kanto de Siberiaj ekzilitoj

Ĉu vi plendas pri liber’, — pri liber’ — pri liber’?
Ĉu malbone en karcer’, — en karcer’, —
Do?
Ja palacon havas ni —
Lit’, tableto kaj neni’
Plu!
Ja ni manĝas kun efik’ —
Pano, akvo kaj brasik’
Jen!

Kaj neniu rabos nin:
Oni gardas ja sen fin’
Nin!

Nur libero — mankas sol’,
Sed ĉu havas ĝin popol’ —
Ĉu?

Ĝis Tobolsko per etap’
Ni veturos kun kacap’[17]
Mem.

Skuas ĉaro kiel febr’
Intestaron ĝis vertebr’
Eĉ!

Kaj Kamĉatkon kun facil’
Trafos fine en ekzil’
Ni.

En Kamĉatko sub la vip’
Al ni venos emancip’ —
Mort’.

Ni leviĝos en aer’
Kaj forfalos al infer’
Jam.

Vivu la ide’ sen mort’
Kaj pereu la perfort’
For!


El la pola trad. N. Nekrasov.

35. Min kondamnu juĝantaro
Kanto de malliberulo en la dramo “Dziady“
Adam Mickiewicz[18]
Pola

Min kondamnu juĝantaro
Je minej’, Sibir’ terura —
:|: Mi kun fidelec’ subula
Ĉiam penos por la caro. :|:

Disbatante per martelo
La malmolan mineralon,
:|: Pensos mi: el tiu fero
Estos ja hakil’ je caro. :|:

Prenos mi en kolonio
Filineton de Tataro,
:|: Eble el la familio
Estos la Palén’[19] por caro. :|:

Mi traplugos en ĝardeno
De la ter’ malmolan sinon
:|: Kaj mi ĉiujare semos
Nur kanabon, nur la linon :|:

Estos el kanab’ fadeno.
La arĝenta fadenaro
:|: Gloros eble pro posteno
De rubando[20] por la caro. :|:


36. Katenmazuro[21]

Al mazuro iru kune
La ribelularo!
Dancu vigle, ĝoju nune
Varsovi’ kaj Karo[22]!

Kvankam manoj en katenoj
Ne por ni teruro —
Ni ĝojadas, ĉar katenoj
Tintas per mazuro.

Balpalac’ ja “tjurma“[23] estas
Por belegaj festoj
Kaj ornamoj — ruĝaj signoj[24]
Kaj “katorgaj“ vestoj.


En ĉi vestoj kaj palacoj
Gaje ni festenas —
Niajn pensojn, konsciencojn
Zorgoj ne venenas.

Sentojn moro ne estingos
Nek ilian varmon;
En infer’ junuloj ĝuas
Tutan vivoĉarmon.

La knabinaj okuletoj
Plenaj de espero
Kaj ne rompos la koretojn
Pleja eĉ sufero.

El buŝetoj ĉarmaj fluas
Kantosonoj ĝoje —
Ne videble, ke suferis
Ili tiomfoje.

Eĉ se iun el anaro
Murdos superforto —
Malgravaĵo, ĉar ja ĉiun
Fine venĝos sorto.

Kamaradoj venĝos morton
De l’ samideano
Kaj sur lian tombon ĵetos
Kapon de l’ tirano.

Ĉenogrinc’, armilsonoro
Vigla jen mazuro;
Je la sonoj kreskas koro,
Ridas la okulo.

Kiam venos tag’ de l’ danco
Niaj kazematoj
Frapos takton de l’ mazuro
Per katen’ je kradoj.


Tiel estos vigla, forta,
Ke krevos ĉeneroj
Kaj katenmazuron kantos
Ĉiuj polaj teroj.

Tra la lando flugos sonoj
Kvazaŭ al parado,
Kun mazur’ popol’ ekstaros
Sur la barikado.

Kiam ĉe la viglaj sonoj
Oni rompos muron,
Plej kuraĝaj gvidos tiam
Blankan la mazuron[25].

Malaperos tiam nuboj
Kaj la friponaro,
Tjurmoj, kradoj kaj katenoj,
Sekvantar’ de l’ caro.

Ĉiu sian domon iros
Kaj pro la plezuro
Al infanoj siaj kantos
La katenmazuron!


Ludoviko Waryński.

37. En malliberejo[26]
Kanto de Estonaj politarestitoj
Melodio Estona[27]

Ni sidas post kradoj, en malliberej’
Vidante nur ondojn en mar’;
Sed kuraĝigante nin al Batarej’[28]
Kantadas liberon ondar’.


En ĉeloj mallumaj kun mortapati’
Ni sidas pro nia ide’; —
Perforte premataj de l’ blank-reakci’
Suferas teruron de ve’.

Sed pense ĉeestas ni landon de l’ sun’,
En hejmo de l’ plena liber’; —
En mondo feliĉa, regata de l’ bon’ —
For tute de tie ĉi — infer’.

Nin gardas konstante nun deĵorantar’,
Zorganta pri nia malag’,
Ke daŭru kaj regu pli longe burĝar’
Kaj iĝu neniam, la tag’.

Sed ondoj liberaj ribelas en mar’
Plaŭdante potence al bord’;
De ili ensonas tra l’ fera kradar’
Al ni libereca akord’.

Ni sidas post kradoj, en malliberej’
Vidante nur ondojn en mar’;
Sed kuraĝigante nin al Batarej’
Kantadas liberon ondar’.


38. Kanto de l’ laboro
Pola

Hej, fratoj! sonu nia kant’,
Vekiĝu la popol’ gigant’ —
Eksonos ĝoja ĥor’:
Pereos malamik’ — viper’,
Maten’ ekbrilos de l’ liber’,
Glor’ al labor’!
Glor’ al labor’!

Ni kunbatalos pro l’ afer’,
Ne vana estos la danĝer’,
Eksonos venka ĥor’:
Ke muroj falos jam en rond’,
Ke nia estos tuta mond’!
Glor’ al labor’!
Glor’ al labor’!

De sanga la popollabor’
Ekspluatistoĵ iros for —
En tiu venka hor’ —
Pereos ekspluatistar’,
Akiros rajtojn popolar’. —
Glor’ al labor’!
Glor’ al labor’!

39. Maja Marŝo
Por Fortepiano

Per verdo kaj floroj printempaj vestita
De l’ maj’ tag’ unua alvenis;
En ĉiuj terpartoj subite la voĉon
Popoloceano ekprenis:
Hodiaŭ laboros neniu —
Ni homan indecon akiru,
Kaj tiun-ĉi tagon por festo elektu
Kaj pezajn katenojn disŝiru.

Kaj la laboristo hodiaŭ nur ĝuas
La vidon de l’ suno radia,
Do tagon dediĉas al ĝojo, amuzoj,
Ĉar festo ja proletaria.
Hodiaŭ laboros neniu — ktp.

Hej, fratoj! Hodiaŭ serenu la fruntoj!
Neniu el ni suferegu!
Kaj ĝoje forflugu al ni la momentoj!
Neniu hodiaŭ nin regu!
Hodiaŭ laboros neniu — ktp.

Silentas la radoj, ne muĝas maŝinoj —
Sur verdo ripozu ni gasta,
La ĉarma naturo animon fortigu,
Ĉar venas batalo jam lasta.
Hodiaŭ laboros neniu — ktp.

La mondo malnova elstreĉas jam fortojn
Kaj siajn fortigas altarojn,

Al nova aŭroro, potenca, terura
Perforte starigas ĝi barojn.
Hodiaŭ laboros neniu — ktp

Sur nia standardo ruĝiĝas signalo:
Fratec, egaleco, libero!
Unua de majo por ni ĉiam estu
La tag’ de l’ popola afero!
Hodiaŭ laboros neniu — ktp.


40. Estingiĝis radi’ de l’ espero
Pola

Estingiĝis radi’ de l’ espero!
Antaŭ ol ekheliĝos la mondo,
En fantoma leviĝu ni rondo
En la sango estingi suferon.


Ne por ni la senaga vivado,
Por ni ludu fulmtondr’ en ĉielo,
Ĝis la nubojn en fajrokaskado
De la morto traflugos anĝelo.

Ja ne povas ni ami sincere,
Kiam ĉio rampadas sen forto —
Por plezuroj ni mortis surtere,
Per tranĉilo ni vivas kaj morto.

Aŭ pli bone for armojn, tranĉilojn,
Ni envias ja sorton al ili,
Ni ja volas en sanga deziro
Malamikojn mordadi kaj ŝiri.

Ni la hejmojn trankvilajn eniros,
Kie homoj feliĉaj sonĝadas,
Nia kanto trankvilon disŝiros
Ĝis la homoj kun ni ekvagados.

Se ne lumas radi’ de l’ espero,
Antaŭ ol ekheliĝos la mondo,
En fantoma leviĝu ni rondo
En la sango estingi suferon.


(M. Romanovski).

41. Filo de l’ popolo[29]
Germana
Teksto kaj melodio de H. Pfeil

Lulil’ mia staris en eta kaban’,
De l’ zorgoj mi estis fidela ja an’;
Ĉar la aroganton ne konis la kor’,
Popolon mi amis en ĉiu ajn hor’.
:|: Ĉu eĉ la zorgoj domon enrigardas :|:
Popola filo estas mi
Estas mi kaj restas.

Profunde en valo penega migrad’
Al supro kondukis ne mia celad’.
Mi restas por ĉiam homara la an’,
Orden-ornamaĵon rifuzas la man’.
:|: Kien la viva barko min direktas: :|:
Popola filo estas mi
Estas mi kaj restas.

Kaj fermos okul’ mi al daŭra dormad’
Kaj portos vi min al eterna restad’
Ornamu la tombon per verda kronet’,
Stariĝu sur ĝi la memor-tabulet’
:|: Kaj jen la vortoj sur ĝin enĉizitaj: :|:
Popola filo estis li
Estis li kaj restis!


Esperantigita de P. Rauschenbach

42. Tord Foleson
Norvega kanto de Per Sivle
Trankvile, sed forta ritmo.G. Ad. Uthmann.

La tempo malnova kontraŭ nova en val’
Norvega staris por mortbatal’.
Jen la mortontoj kontraŭ nova la vivofort’,
Jen la kreskontoj kontraŭ putra perea sort’.
La glavojn eltiris en sama la hor’
Kuraĝa juna Olaf kaj maljuna griza Tor.
Kaj eksonis la korn’, ke bruegis la tero,
Kaj siblis la sagoj kaj morttrafis fero.

Raportas la famo pri glora kuraĝul’,
Tord Foleson, Olaf’a standardul’.
Pri tiu flagportanto oni kantos, raportos
Dumdaŭre standardojn oni nur portos.
Ĉar, kiam lin trafis mortiga la ŝtal’,
Li paŝis antaŭen al arda batal’
Kaj la flagan stangon per lasta fort’
Puŝis enteren, ĵus antaŭ la mort’.
La legendo diras: Jen mortis li,
Sed la standardo firme staris ĝi.
Kaj tion la hom’ por memoro ricevu:
En batalo sanga la flagon li levu.
La viro falu, sed standard’ staru firm’,
Samkiel Norvega Tord, libereca ŝirm’.
Ja estas bonega, granda tera sort’
Ke staras standard’, spite homa mort’!


Trad. A. Sproeck.

C) MIKSITAJ KANTOJ

Sub tiu ĉi rubriko estas kunmetitaj multaj kantoj, kiuj apartenas al rubrikoj a) kaj b) aŭ eĉ sub 1a parto estas aperendaj. Sed pro malfrua ricevo de l’ manuskriptoj (k. muziknotoj) ili estas metitaj al la fino.

43. Mallibereja
Ĉeka

Kantu nian kanton, fratoj,
Ni, liberaj batalantoj,
Spite la malliberej’!
:|: La libera kanto, vorto,
Sonas malgraŭ la perforto
ankaŭ tra la turmentej’! :|:

En sufer’ popol’ malsatas,
Kapitalo ekspluatas,
Klopodon de laborist’!

:|: Tio ĝin ne kontentigos,
Ĝis la ost’ vin eksproprigos
Kaj nenie la venĝist’! :|:

Supren, fratoj, man’ en mano,
Eĉ se venus uragano,
Nia standard’ ne falos!
:|: Tuj sur nia tombo, fratoj,
Kreskos novaj batalantoj,
Ruĝa standard’ leviĝos! :|:

Ruĝos super la homaro
Kiele matenbrilaro
Senlacega ribelist’.
:|: Alten, pensoj! Sonu kordo!
Por libera nova ordo
Vivas, mortos laborist’! :|:


Esperantigis Fjch. – Orig. de Norbert Zoula[30].

44. Laboristoj ekvekiĝu!
Vortoj de Novulo
Melodio slava.

Laboristoj ekvekiĝu ĉar ni manĝi devas
Estas tempo ke sin ĉiu laboristo levas
Kaj malfermas la okulojn kiel hom’ konscia
:|: Por forpeli la rabistojn de l’ laboro nia :|:

La tiranoj faras leĝojn, kiuj nin premadas,
Kaj pastraro ĉiutempe ilin nur helpadas,
Tial restis ni, mizeraj, subigitaj homoj;
:|: Nun forpelu ni rabistojn jam de niaj domoj :|:

Laboristoj ĉiuloke, penu nin fratigi,
Ĉar ni devas fortojn niajn ĉiam unuigi,
La homaron laborantan, ni mem liberigos,
:|: Se tiranojn ni por ĉiam fine jam forigos :|:


45. Marŝo de l’ anarkistoj

Ni kantu do fratoj dum tondro timigas,
Dum forta eksplodo, dum fajr’ ruinigas,
Sub nigra standardo de l’ granda batal!
Alarmsonorado nun estu signal!


Detruu ni fratoj palacojn idolon,
Disrompu katenojn, elmontru la volon,
Sufiĉe nin mokis fripona la land’
Popolan suferon dronigu en sang!

Vekiĝis, ribelis la vol’ de l’ popolo
Pro l’ ĝem’ komunuma, pro l’ vok’ Ravaŝola.
El ĝemoj naskiĝis potenca signal’,
Ĝi vokas senĉese al brava batal’.

Amikoj suferas en vasta Rusio,
En bela Parizo kaj en Sibirio.
Martiroj-amikoj nin vokas ĝis nun,
Kaj al perfortuloj jam venas mortpun’.

Sennombre mortfalas en malliberejo.
Ho bela libero, ho ĝusta ideo,
Sennombraj amikoj jam servis al vi.
Pro la vero mortfalis en lukt’ pro l’ soci’.

Oni ripetas la unuan strofon.[31]
El rusa lingvo esperantigis
A. Levandovsky.

46. Marŝo de la laboristoj en Esperanto

Fratoj, antaŭen sen timo
Post kondukanta nin stel’
Kun la esper’ en animo
Al forloganta nin cel’!


Estas ne longa la vojo,
Kiu nun restas por ni:
Baldaŭ ni vidos kun ĝojo
Morton de la tirani’.

Ni suferadis sufiĉe,
Sed nun finiĝis sufer’,
Kaj devas vivi feliĉe
Ni posedantoĵ de l’ ter’!

Estas ni ĉiuj popolo
De l’ sama tero — patrin’,
Kaj sama celo kaj volo
Nun unuigas ja nin!

Ĉiuj ni volis liberon
Por la proletariar’
Kaj liberigi la teron
De la burĝaro kaj car’!

Kaj plenumiĝis la volo
De la proletariar’:
Reĝas de nun la popolo
Kaj malaperis la car’!

Ĉie la burĝ-plutokratoj
Estas en la agoni’,
Kaj ĉiulande la fratoj
Manojn etendas al ni.

Marŝu do, fratoj, sen timo
Post kondukanta nin stel’
Kun la esper’ en animo
Al forloganta nin cel’!


V. N. Devjatnin.

47. La Ruĝa Regimento Varsovia
Melodio de „Rota".
(Kanto de la polaj ruĝarmeanoj)

Ne sekvas al sinjora vol’
Kun sklava diligento —
Defendas rajton de l’ popol’
La Ruĝa Regimento.
Ne trompos nin el la palac’,
Nek de l’ ambono[32] pia:
La gvida signo de l’ amas’,
Standardo ruĝa nia!

Jen oni flustras: la patri’
Sanktaĵo estas granda!…
Do sangon nian verŝu ni
Por la “bonstato“ landa!…

Kaj ni rekrias: iru for,
Sanguloj, vi nin trompas.
Leviĝas filo de l’ labor’
Kaj tronojn viajn rompas!

Ne la fremdulo — malamik’,
Venkinta, ĉu venkita,
Sed nin kaj lin premanta klik’[33]
De l’bando parazita.
Ne trompos nin el la palac’,
Nek de l’ ambono fia —
La gvida signo de l’ amas’,
Standardo ruĝa nia!

Kreskigis nin en la kampar’,
En la uzin’ laboroj —
Nin premis reĝo, jugis car’,
Avido de l’ sinjoroj.
Bonstate ili nutris sin
El nia mizerego…
Nun jam por ili estas fin’
Kaj por ilia rego.

Pri nia sango kaj labor’
Nur ili ridis moke…
Nun ni jam pelu ilin for
Kaj ilin ŝiru floke!…
Hej, kamaradoj! Al la cel’
Eliru el turmento!
La fratojn savos en ribel’
La Ruĝa Regimento!

Standardon alte je signal’
Disvolvas en la vento
Kaj ĵetas sin al la batal’
La Ruĝa Regimento!…


El la pola trad. N. Nekrasov.

48. Funebra kanto
Memore pri la “popolvolano“ Ĉerniŝev

En la malliber’ turmentita
Vi finis per morto en glor’,
En lukto por bon’ de l’ popolo
Vi mortis kun deca honor’.

Por nia komuna afero
Vi servis honeste sen tromp’
Kaj ni, viaj fratoj — amikoj,
Vin portis funebre al tomb’…

Ne mokis vin la malamiko,
Ĉirkaŭis vin sole nur ni
Kaj viajn okulojn, karulo,
Mem fermis silente al vi…

Ne la malfeliĉo nin premis,
Ne brilis bedaŭra larmer’,
Dum ni vian cindron en ĉerko
Per sablo ĵetkovris en ter’.

Ho ne! — nin incitis kolero,
Batali aspiris ja ni.
Kaj jen super via kadavro
Ni ĵuris revenĝi pro vi.

La saman ni havas vojiron:
Forputros ni en la karcer’
Kaj ja kiel vi ni pereos
Por sankta popola afer’.


Kaj eble ni estos utile
Nur grundo por nova homar’,
Nur kiel minac-profetaĵo
Pri vivo estonta en klar’…

Kaj ni, kiel vi, scias ankaŭ,
Ke baldaŭ el ostoj de ni
Leviĝos venĝanto pli forta
Kaj venĝos al la tirani’.


Trad. N. Nekrasov.[34]
49. Tenu la fortikaĵon!
El angla tradukis D. A. Klaĝin[35]
Kanto de strikantaj anglaj transportistoj “Hold the fort!“

Liberec’ nin kunvenigas,
Laŭtvoĉigas nin;
Manpremante unuiĝu,
Oferante sin.

Ĥoraĵo:
Tenu ni la fortikaĵon
Por la unuiĝ’,
Flank’ ĉe flanko ni batalu
Ĝis trafita venk’!

Kamaradoj, unuiĝo
Flirta kun flagar’
Estas vera plifortiĝo,
Venk’ laboristar’.
Ĥoraĵo.

Vidu kreski la membraron,
Sonas trumpetar’!
Unuiĝo nun triumfos,
For malamikar’!
Ĥoraĵo.


Furiozas batalado,
Sed ne timos ni!
Helpi venos kamaradoj,
Venkos la konsci’!
Ĥoraĵo.


50. La ruĝarmeana stelo
De Demjan Bedny

Ne de la Marso sanga di’
Al ni lumadas la radi’,
Ne pro malnobla kapital’
De pop’, nobelo, general’,
En vic’ ni iras al la mort’,
Batalas kontraŭ la perfort’

En kampo kiel la papav’,
La signo brilas — nia sav’,
La atestant’ de ligo — ĝi
De laborista famili’
Simbolo de l’ estonta bel’ —
Ruĝarmeana vi, la stel’

La tuta band’ de parazit’
Vivanta je labora ŝvit’,
Riĉuloj kaj la arane’,
Batatoj de la Ruĝ-Arme’,
Kriegas laŭte kun malplaĉ’,
Ĉar sentas morton la hundaĉ!

Rekantaĵo:

Sed kiuj vivis je kondiĉ’,
De laborista la malriĉ’,
Amikoj de l’ Sovet-ide’,
Savataj de la Ruĝ-Arme’,
Renkonte kuras kun la dec’
Liberigantojn el sklavec’.

Rekantaĵo:

Tra urboj, kampo kaj la mar’,
Sub ruĝa flag’, laboristar’,
Ni ĉiuj iras man’ ĉe man’,
Alportas morton al tiran’,
Al la suĉintoj dum jarcent’
La sangon de malriĉa gent’.

Rekantaĵo:


Ni estas nur la avangard’,
Tutmonda laborista gard’,
Post ni l’ armeo iras tuj,
Por estu mondo-Sovetuj’,
Jam aŭdas burĝoj kun angor’,
Triumfan iron de labor’!

Rekantaĵo:


El la rusa trad. G. Rozenblat.

51. Batalo
Bulgara
Poezio de Hristo Botev — Muziko de Dobri Hristov

Juneco en ĉagrenoj foriras
Kolere kuras sango, deliras
Mi kvazaŭ… Vane mens’ vidi penas
Ĉu bono aŭ malbono alvenas.

Pasinto nigra kuŝas en koro,
Ripetas ĝin malica memoro.
En brusto velkas amo kaj vero
Ekveki homon mortis espero —
Ĉu revekiĝus iu bravulo?
Bravulon pensas ni frenezulo.
Friponon ĉie oni estimas:
“Li riĉas“ diri oni kutimas.
Riĉulo, fratoj, vivan bruligas,
Orfaron rabas, enkatenigas,
Kaj ofte staras antaŭ l’ altaro

Por trompi vin per sia preĝaro —
Kaj tiun hom’ — premulon inspiras,
Kaj instruisto filozofias,
Al gazetisto kunharmonias,
Ke timi tion estas komenco
De la saĝeco… Sklava sentenco!
Ja ŝafofelaj lupoj ĝin diris, —
Sankcii la katenojn deziris,
Subpremi iun senton kaj penson,
Kaj enkateni homan la menson.
Tiran’ Salomo, diboĉe sprita,
En Paradizon ien sendita,
Kun sentencaro sia la stulta
Sentencon diris inter la multa,
Kaj vivas ĝi en ĉies animo:
Timu je Dio, reĝon estimu!
„Sankta stultaĵ’! Centjarojn batalas
Kontraŭ ĝi menso kaj konscienco,
Bravuloj ĉiam falis kaj falas,
Sed kion faris? Vivon sen senco
Popol’ trenadas, — morte suferas,
Kviete la premulojn toleras,
Kisadas de l’ fripono la manon
Kaj kredas la trompantan tiranon:
Se oni vin batas — preĝu, silentu,
Kaj lupo se vin mordas, popolo,
Se sangon vian suĉas serpento, —
Preĝadu: Dia volas ĝin volo:
“Ho Dio, min pekulon pardonu!“ —
Por ke li punon al vi ne donu.
Tiel mond’ iras! Sklavec’ malvero
Reĝas unu sur tuta la tero
Kaj estas sklava ja testamento
Dum ĉiu malfeliĉa momento…
En tiu regno de la perfido,
De malĉastado, sangoj, insido, —
Senlima regno de la malbono —

Batalo bolas, iras kun sono
Al sia fin’ sankta… ĝis al la tiran’
Ekkrios ni: “Kuglo aŭ Pan’“!


Tradukis el bulgara Ivan Dobrev,
Pleven 1924, 10. V.

52. En la drinkejo
Bulgara
Poezio Hr. BotevMuziko D. Hristov

Ho, sufoke! Vinon donu!
Ke forgesu mi ebria
Kion stultaj, vi ne scias
Ĉu ĝi estas fal’ aŭ gloro!

Ke forgesu landon karan
Kaj malriĉan la tegmenton,
Inspiritan volon klaran —
Por batali testamenton!

En ebrion mi fordroni,
Ekforgesi mizerecon —
Kiel noble rabas oni
Ekmorditan la panpecon!


Rabas riĉegul’ perfida,
Rabas nud-popolon ĉie,
Komercisto oravida,
Kaj la pastro-liturgie!

Rabu, rabu ĝin, tiranoj!
Rabu, kiu vin forpelos?
Dormas ĝi, ne ekribelos:
Glasojn tenas niaj manoj!

Drinkas, kantas ni, braviĝas
Kaj minacas la tiranon…
Kiam ni jam ebriiĝas —
Krias: “Ĉiuj sur Balkanon!“

Sobraj kiam nin revidas,
Ni forgesas ĵuran vorton,
Kaj ekmutas kaj jeridas
De l’ bravuloj sanktan morton!

Kaj tiranoj senvirgigas,
Maŝon ĵetas sur la kolon,
Batas, buĉas kaj pendigas
Kaj rabadas la popolon!

Ho, enverŝu! Mi drinkados —
Al animo faciliĝu,
Sentojn sobrajn mortigados —
Mano vira ekmoliĝu!

Drinkos spite tiranaron,
Spite vin, ho patriotoj!
Ni jam perdis ĉion karan,
Kaj vi estas… idiotoj!


Trad. Iv. Dobrev.

53. Antaŭen laboristaro
De Henriko Stark.Esperantigis J. K.
Hungara

Antaŭen laboristaro, faru vian devon!
Tondranta voko sonas nun, rompu vian ĉenon!
Kial do vi toleras plu turmenton de l’ tiran’!
Skuante for jugon vian, kunligu nin homam’
Skuante for jugon vian, kunligu nin homam’.

Tagiĝas jam la nova tag’, post nokto venas hel’
Eĉ nokte ni ne timas nun, brilas la ruĝa stel’
Antaŭen, do, fratoj niaj, triumfi devas ni:
Sonu tondrante voĉ’ nia: liberaj estu ni,
Sonu tondrante voĉ’ nia: liberaj estu ni.


54. Al batal’!
Pola

Al batal’! Kiu frat’, kamarad’
Kaj en kies animo esper’!
:|: Hej eksonu en mond’ la martelekbat’!
Al batal’ pro la viv’, pro liber’! :|:

Nia verk’ ja la hard’ de la krad’,
Mem ni forĝis katenon el fer’.
:|: Mem ni rompu la murojn de l’ kazemat’,
AI batal’, pro la viv’, pro liber’! :|:

Ĉu ne jam vipis nin ekspluat’,
Kie Di’ la regant’ de l’ sufer’?
:|: Ne preĝu ni pluen — ne venos kompat’ —
Al batal’ pro la viv’, pro liber’!

Sanga sign’ fajros en sunkaskad’,
Sign’ purpura, la flor’ de l’ sufer’ —
:|: Al batal’! Kiu frat’, kamarad’,
Al batal’ pro la viv’, pro liber’!


55. En malliberejo
Estona
Muziko de Fritz Bunge[36]

Mi havis sufiĉe da gekamaradoj
Dum daŭro de mia estinta bonfart’,
Sed ĉiuj restigis min, kiel folioj
La arbon forlasas aŭtune sur kort’.

Ajn estu! La arbo denove posedos
Foliojn en freŝe venonta printemp’.
Mi same ankoraŭ estonte ekvivos,
Sed por la folioj restados nur tomb’.


Originale de Raimond Neitrik
en Revala centra malliberejo (1922).

65. Ekstaru ni Proletaroj
Hungara
De Novák Karlo.Esperantigis J. K.
Teksto de Vanczác J.
Por virĥoro
Melodio de Novák Karlo.

Ekstaru ni proletaroj,
Jen alvenis la tempo
El la ĉiel’ sunradia
Vokas nin la estonto.
Per la amo en la koro
Inter fratoj falu mont’,
Laŭtsciigu nia kanto
La aperon de nova mond’.

Antaŭen, antaŭen proletar’
Por la cel’ de l’ homar’
Liberec’ kaj la amo
Estu por ni la palm’.


57. Proletoj Unuiĝu
Belga
Dediĉita al la anoj de la Kongreso Internacia Laborista Socialista.
Teksto de Jacques Gueux; tradukis Léon Bergiers.
Muziko de C. Dujardin.

Prematoj vi ĉiuj estas fratoj,
En ĝojo kiel en mizer’,
Malgraŭ limobaroj de l’ ŝtatoj
Interamiĝu kun sincer’. —
Malakordo inter la rasoj,
Disŝiranto de la homar’,
Foriĝu sen stampo de l’ masoj,
Kaj vivu frateco, fratar’. —

Por ke fekunda pac’ regu en tera rondo,
Por ke sub suno-rid’ baldaŭ tutmond’ feliĉu —
En ĉi-tago la solena vi proletoj de l’ mondo
Unuiĝu, unuiĝu, unuiĝu.

Difektis jam troon la milito,
Falĉante vicojn sen kompat’,
Ĉesu kruda batalekscito,
Kia estas tirancelad’.
Ĉu vi ne laciĝas verŝante
Vian sangon por malbonul’
Kiu trovas prava vin rabante,
Vivadas parazita ul’?

Rekantaĵo:

Unuiĝ’ por vidi naskodaton
De l’ temp’ de amo kaj konkord’,
Por ekĝui fine bonstaton
En granda tag’ de l’ nova ord’.
Unuiĝu por ke la tero
Kovru sin per spikoj kaj flor’,
Por ke pereu la mizero,
Kaj ke sekiĝu arda plor’.

Rekantaĵo:


58. Ni rompu niajn ĉenojn
Belga
Teksto de Jacques Queux.Muziko de Henri Weyts
Trad. L. Bergiers

Nia estontec’ estis malhelo,
Kaj ni ĉiam suferis tiome,
Sed nuboplena nia ĉielo
Sereniĝis jam iom-iome.
Kiel kverk’ fortikaj-energiaj,
Ni knabegoj brako-solidaj
Volas rompi ĉenojn niajn,
Estas ni feliĉ-avidaj.
Nu! antaŭen, plebejanoj,
Ni servutaj kamparanoj,
Ankaŭ ni, urbanoj en mizer’,
Ke reakcion ni tremigu,
Ke sama nin dev’ unuigu,
Ni kantu por liber’! —
Marŝu, marŝu, nin kunigu!
Ekmarŝu ni —


Ni montros al suferigantoj
Ĉi-kio vere estas ni.
Ke homoj estas ni sangantaj,
Ne bestoj aĉaj sen raci’.
De longa tempo sklavigitajn,
Oni daŭre teni nin povis, —
Nun, kuraĝo-plenigitaj,
Elirejon ni jam trovis.
Rekantaĵo

Se volas ni ke nia revo
Tuj fariĝu la realec’:
Se volas ni ke sin eklevu
Pura astro de l’ egalec’:
Se volas ni ke ne frakasu
Tuthomaron prema sistemo —
Ne, proletoj, preterlasu,
Ĉie manojn interpremu!
Rekantaĵo


59. Laborista alvoko
Jugoslava
De Aŭgust Gostinĉar

Laborist’ vekiĝu
El profunda sonĝ’,
Al vi aŭror’ flamu
Brilu arda sun’
De konkordo voĉo
Levu sin ĝis ĉiel’,
Savo en ĝi estas de ora liber’,
Savo en ĝi estas de ora liber’
De liber’ sav’.

Eksciu Eŭropo
Kaj la tuta mond’,
Por kulturo pretaj
Estas ni por mort’.
Nur minacu al ni
Sklavo de miljar’
Pro honesta tomb’ dolĉe mortas jam
Pro honesta tomb’ dolĉe mortas jam
Pro tombo.


60. Himno de Tipografa kanta ĥoro „Sloga“
Jugoslava
(“Sloga“ = “Konkordo“)
De Aŭgust Gostinĉar

En liber’ vokas arda flam
Ekflamis sklava bonhumor’
Ekbolu demon’ de tiran’
Per mort’ ni viŝos vin ja for
Ni devas kiel fulmo kran’
En fiero iri tra la flam’.
Kie estas rajtoj?
Ĉu ni estas sklavoj
Aŭ memstaraj homoj?
Kie liber’ nia?
Filoj jam levu vin
Ke justec’ veku sin.
Turmentata gento
Levu vin, sklavoj jam! Ho!

Rajtojn ni juĝos jam.
Levu vin sklavaro,
Sufiĉe jam al ni estas
Al ni de batal’ partia.
Fratoj, en konkord estas sav’
Unuec’ al konkord’ vokas nun jam nin.
Disrompu la katenojn
De tirani’, ruza tiranio
Kie konkord regas, estas liber’
Pro malkonkord’ mortas la liber’.


Zagreb, la 30. de majo 1924.
Transskribis: F. Kramariĉ.

61. Marŝo de finna Laboristaro
Oskar Merikanto
Pontevasti

Tradukis: Progresanoj en Wiipuri

Antaŭen marŝu proletar’
Malforta ne plu estu,
De nun ne estu nur sklavar’
Sed liberecon festu.
Deziras kion via kor’
Aŭ faras via man-labor’
:|: Ĝi barojn ĉiajn igos for :|:

Tre nobla estas laborad’
Farate de la mano,
Spiritan nokton per studad’,
Forigu ni laŭ plano.
Ne gloravido de la kor’
Devigu nin al la labor’
:|: Sed nur feliĉo kaj honor’ :|:


62. Mia preĝo
Bulgara
Poezio Hristo Botev — Muziko Al. Krestev

Dio mia, justa Dio,
Ne vi en ĉiela foro,
Mi nur preĝas al vi, Dio,
Kiun sentas mi en koro.

Ne vi, kiun tro adoras
Pastroj kaj monaĥoj piaj
Kaj al kiu monsonoras
Ortodoksaj brutoj niaj.

Ne vi, kiu el ter’ kreis
pragehomojn por sufero —
Fratoj miaj jam pereis
Sklave vivi sur la tero.

Ne vi, kiu nur sankcias
Patriarkojn, papojn, reĝojn —
Pri sklavaro vi ne scias,
Vi ne aŭdas ĝiajn preĝojn.

Ne vi, Dio mensogula
De tiranoj hipokritaj,
Ne, idolo mortigula
De vivuloj sklavigitaj.


Sed vi, Dio de l’ prudento,
Defendanto de l’ sklavaro,
Kies feston de konsento
Baldaŭ gloros la homaro!

En animojn Vi inspiru
Al libero amon koran
Por ke peli ĉiu iru
Malamikon senhonoran!

Faru manon mian ŝtalo,
Armu min per fera povo:
En la fajro de l’ batalo
Ankaŭ mi la morton trovu!

En land’ fremda junan koron
Vi ne lasu velki, Dio —
Silentiĝi mian vokon
Kvazaŭ en dezerto krio.


El la bulgara tradukis Ivan Dobrev.

63. Haĝi Dimitro
Bulgara
Teksto de Hristo Botev. — Muziko de Zajc.

Viva li estas… Sur la Balkano
En sang’ dronanta kuŝas kaj ĝemas
Vundita bruste juna bandano —
Profunda vundo la korpon premas.
Pafilo ŝtala jene vidiĝas,
Rompita sabro flanke… li svenas…
Krepuska vido: kapo skuiĝas, —
La tutan mondon buŝo malbenas.

Li kuŝas… Kaj elsupre sen fino
Suno haltinta brilas kolere,
En kampar’ kantas juna sklavino,
Kaj sango pli elfluas libere.

Rikolto estas… kantu, popolo,
Malgaje! Kantu, fratoj, kaj ploru!
En sklava land’ pereos en solo
Bravul’! sed, mia kor’ ne doloru!

Ja kiu falos por la Libero,
Mortas neniam! pro li ekploras
Naturo, besto, nubo kaj tero
Kaj bardoj mira-kante lin gloras.
Lin subombrigas aglo fiera,
La vundon lekas lupo-kunfrato,
Falko fortika — birdo libera —
apude ankaŭ zorgas pri frato.

Vespero venas, luno ekbrilas,
Surŝutas steloj foron ĉielan,
Blovetas vento, arboj babilas.
Balkano kantas kanton ribelan.
Feinoj en blankaĵo irflue
Komencas kanton — jen proksimiĝas,
Surpaŝas verdan herbon senbrue
Kaj al vundito venas, sidiĝas.

Jen unu lin karesas facile,
Sur vundon dua herbojn surmetas,
Je lipoj tria kisas subtile…
Li ŝin rigardas — ŝi nur ridetas.
Fratino, diru, diru la sorton
De Karaĝa, kaj bando fidela,
Ho diru — poste sendu la morton,
Min poste prenu morto la stela…

Feinoj aŭdas lian deziron,
Ĉielon ili flugas kantante,
Flugadas en la vastan zefiron,
De Karaĝa, spiriton serĉante.
Jam mateniĝis… Sur la Balkano
Venenan vundon lupo lekadas,
Trankvile dormas juna bandano,
Kaj suno ree brilas, briladas.


Tradukis el bulgara Iv. Dobrev.

64. La Soldata Kanto[37]
(anonima)
KastiliaMuz. J. Serrano.

Por defendi tiranojn
Kazernon veninta,
Hontegon mi sentadas,
Ĉar mi enirinta.
Krimul’ mi iĝis
Per la uniform’.
Vidante la traktadon,
Donatan en kazern’,
La patrino de l’ soldato
Estas ploranta lin.
Patrino mia, mia,
Ne indas mi por vivi —
Fremdajn patrinojn ofendante,
Mi ankaŭ ofendas vin. —
Ĵurpromeson mi faris,
Sed ĝi ja ne valoras,
Ĉar la flago mia
Estas el libereco kaj amo.
Ĵurpromeson mi faris,
Sed ĝi ne estis valora,
Ĉar estis la tiraneco,
Kiu, en tiu tago,
Al mi ĝin forrabis.
Kaj mi batalos nur
En la nomo de l’ sankta libereco.
Kaj la amo, kiun mia animo enfermas,
Malbenante la militon,

Pulsante estas: Kial mortigi?!, kial mortigi?
Anarkio, patrino mia;
Nur vi impulsas min al la heroago,
Superante la epopeojn
De l’ Granda Revolucio.
Fratoj: La mondo esperas
De niaj klopodo kaj kuraĝo,
Ke vi detruos per la ŝtalo
La tiranecon kaj la subpremon.


El kastillingvo tradukis Barcelona Grupo de S.A.T.-anoj


65. La liberula kanto[38]
Hispana
De J. M. Blazquez de Pedro

Mi estas libera, mi estas libera;
Mi estas homo, mi estas homo.
Ne plu patrioj, ne plu leĝoj,
Ne plu mastroj, ne plu dioj;
Ne plu juĝistoj, nek registaroj, kiuj subtenu arbitre
Tiun farson tiom maljustan, kiun la friponoj nomas ordo;

Ne plu baroj nek landlimoj
Ne plu falsaj savantoj
Ne plu pastro, karcergardisto,
Reĝo, sinjoro nek policisto;

Ne plu azenaj soldatetoj, obeantaj kaj ne pensantaj,
Kiuj libere murdas, kiuj kvazaŭ bestoj interbuĉas sin

Kun tiuj de aliaj popoloj
Pro aliulaj ambicioj
Eĉ apenaŭ ne konante sin,
Senkonsciaj, fiaj, malsaĝuloj.

En viaj agoj mi ne rajtas kaj ne volas, ke en tiuj miaj
Pro ia cirkonstanco iu estulo altrudiĝu.


Mi estas mia kaj volas kaj povas
Min regi sen paŝtistoj
Per miaj propraj energioj,
Per miaj propraj ecoj liberaj.

Regi sin mem ĉiu homo kutimiĝu
Kiu akceptas, ke alia estu la juĝanto de liaj agoj,

Estas bruto, kiu havas nur
Formon kaj nomon homajn,
Estas ŝtono de l’ muroj,
Kiujn oni starigas al la Progreso.

Por mortigi oni ne forprenu min; mia amo al la homoj
Ne estu mallumigata de povorganismoj humiligantaj.

Mi estas mia
Mi estas homo;
Mi ne volas
Ĉirkaŭbarojn.

El la interno de mia brusto elŝprucas amaj ondoj
Por ĉiuj vivantoj, kiuj travagas tra la tero.
Tiujn spontanajn ondojn de ne mezureblaj amoj
Oni vidos iĝintaj malamoj, spite de miaj noblaj deziroj,

Kiam iu intencos
Alproprigi al si teron kaj ĝuojn,
Fari leĝojn, kiuj devigos min
Aŭ malpermesi, ke mi rezonu.

Mi vivi ne volas en pli supera nek en pli suba rango ol la aliaj;
Pacame vivi mi volas ĉe iliaj altecoj.
Kiu vere estas libera, tiu neniam emas perforton,
Do moviĝas ribelemoj, ĉar ekzistas premaj povoj.
(Ni iru, subkomprenate);

Esti liberaj inter la liberuloj,
Esti sunaj inter sunoj,
Doni pruvojn, ke nenio
Estas pli granda ol la homoj.


El hispanlingvo tradukis Barcelona Grupo de SAT-anoj.

66. La kanto de l’ komunisto
Hispana
De J. M. Blázquez de Pedro

Vekiĝu, malfeliĉaj proletoj,
Vekiĝu, martiraj kamaradoj,
Vekiĝu, el heredata senkonscio
Vekiĝu el la letargio de l’ jarcentoj;
Forĵetu malkuraĝojn, vantaĵojn,
Tradiciojn, dogmojn kaj atavismojn.
Rapidu, satanaj furiozuloj, venĝemaj,
Energiaj kaj malhumilaj, rompi por ĉiam
La katenojn de subpremo, senkonscio kaj
Despotismo, kiuj igas nin en mizerajn
Bestojn kaj en eternajn subtenilojn de l’ fiuloj.

Ni prenu la fosilojn
Ni pensu fervorege
Ni alprenu la torĉojn
De nia racio,
Ke ili estu la kaŭterizilo
De ĉio, kio estas putra,
Kaj liberiga aŭroro
Signante la vojon,
Kondukantan la prematojn
Al bono de l’ Komunismo.
Ĉio estu ĉies!
Falu la vampiroj!

Ni ne ĉesu momenton en la batalo,
Al lukto kun bravega kuraĝo;
Al fordetruo de l’ malliberejoj kaj karceroj,
Al malekzisto de l’kodoj kaj ŝtatoj;


Al transformo de l’ preĝejoj en lernejojn;
Al la alproprigo de la palacoj;
Al ekstermo de l’ monaĥejoj kaj kazernoj,
Tiuj domoj de malvirto rafinita,
En kiuj la homoj fariĝas fratmortigantoj,
Murdistoj, memmortigantoj kaj parazitoj;
Al socialigo de l’ tero kaj aĵoj
Kaj al bruligado de l’ privatposedulaj registroj.

Nur tiel ni povos
Esti liberaj, esti humanaj,
Feliĉaj, bonaj, justaj,
Potencaj kaj kleraj,
Kaj konduti pri ĉio
Kun humana sento.
Ni komunigu propraĵojn,
Ĝuojn kaj laborojn.
La homo ne plu estu
De homoj ekspluatata!
Regu Anarkio
Kaj vasta Komunismo!


El hispanlingvo tradukis Barcelona Grupo de SAT-anoj.

67. Ni eltenu!
Finna
Verkis Antti Salojoki. — Komp. Korven poika.

La infanoj ni estas de malgaja ter’,
Ofenditaj sur mortvojoj iris!
Kaj ankoraŭ terurojn ni vidas laŭ ver’,
En la tombon nin oni subpremis!
El la vejnoj la sango verŝiĝis sur voj’!
Por al ili aperu honoro kaj ĝoj’!
Ni ja portis ventegojn de forta regres’,
Kaj pli certe jen kapoj stariĝu, ho jes!
Nin ne kaptos la korvoj, disfrakasas ne,
Kvankam zorgojn sonoras la kant-tono, ve!
Tial ree stariĝu la kapo de mi,
Ĉar la venkon ankoraŭ do vidos ja ni!
Kaj la citro d’ espero sonadu laŭ fort’!
Nia estos la nova, la fortika vort’!


Trad. Progresanoj en Wiipuri.

68. La batalkanto de la ĉina revolucio[39]
Ĉina(Tradukita prozen)

La plejgranda beno sur la mondo estas la libereco.
Kiam la libereco sin bazas sur paco, estas plenumeblaj miloj da mirindaĵoj sur la mondo.
La libereco profundas kiel la spirito! Kiel giganto ĝi grandas!
Ĝis la ĉielo ĝi estas alvenebla; ne per ĉevalo kaj veturilo, sed sur nuboj kun la vento.
Venu, ho, venu libereco kaj regu sur la tero!
Pro la terurega sklavar-infero venu nin lumigi per radio de l’ suno!
Novan, plibonan mondon ni deziras en nia tempo.
Hin-ju, nia maljuna patro, gvidu nin!
Liberec-spirito venu kaj ŝirmu nin!

Esperantigis: I. Jurysta.

69. Ĉina laborista kanto[40]
de Can-gujang-ci

Leviĝu multsufera popolo de Ĉini’
Ja ege piedpremas nin imperiismo;
Se tuje kontraŭ ĝi ne ribelos fratoj ni —
Eterne estos ni en de mallum’ abismo.

Imperiistan premon for!
Senjuga estu lando nia.
Ĝi estas nia propra zorg’ —
Rapidu do popol’ ĉinia!

Leviĝu, ho leviĝu popolo-suferant’!
Nin fimilitaristoj ja senlime premas;
Aŭskultu! Ni ne estu kanona plu viand
Kaj tial ekribeli fine ni ja devas!

Militaristojn rabajn for!
Rompiĝu de l’ suferoj ĉeno!
Ĝi estas nia propra zorg’ —
Kaj ni komencu ĝin sen ĝeno!


Sufiĉas jam sklaveco, sufiĉas jam sufer’ —
Leviĝu vi, popolo, dronanta en doloro!
Batali se ni tuj komencos por liber’ —
Eterne ni vegetos en la malhonoro.

Kuraĝe al revoluci’
Sub la standardo ruĝ-ardanta!
Ĉar tio estas zorg’ de ni
Ĝin estu ni jam komencantaj!


70. Himno de l’ laboristoj
Verkita de N. Minski, laŭ muziko de I. Ŝvedov.

Pli kaj pli proletarioj unuiĝu!
Nia volo, kaj potenco, kaj fortik’!
Por la lasta fest’-batalo kolektiĝu!
Mortu nia kontraŭulo malamik’!

Garde staru ĉirkaŭ tuta nia mondo
Kaj antaŭen marŝu ni en ĝusta hor’…
Falos baldaŭ antaŭ la popola ondo
Malamiko kaj ekĝojos nia kor’!

Mond’ aperos el ruinoj post brulado,
Per la sango akirita nova mond’;
Laborist’, kun ni kuniĝu, kamarado —
Sed sinjoroj iru for el nia rond’!

Kamaradoj! per feliĉo ebriiĝu, —
Sur la tero ĉio nia estas nun!
Pli kaj pli proletarioj unuiĝu, —
La standard’ por ni nun estas ruĝa sun’!


Esperantigis V. N. Devjatnin.

71. Ruĝarmeaniĝo
Tre populara nova kanto en Sovetio, verkita de
D. Bedny

Kiam la patrin’ al mi
Adiaŭis,
:|: Mia tuta famili’
Nin ĉirkaŭis; :|:

“Kien do, bravulo, he!
Vi foriras?
:|: Kio do al ruĝarme’
Vin altiras? :|:

Ĉu vin logis per envi’
Malamikoj?
:|: Fartos bone eĉ sen vi
Bolŝevikoj! :|:

Ĉu vi iras laŭ ordon’?
Ĉu volonte?
:|: Ja pereos sen bezon’
Vi estonte! :|:

La patrino — griza hom’
Pro vi estas.
:|: Por labori en la dom’
Multo restas. :|:

Patra hejmo gardos vin
Sendanĝere.
:|: Geedziĝu kun knabin’
Vi prefere! :|:

Vi ne cedas laŭ dezir’ —
Diablo prenu! —
:|: Pli ni ŝatos post konkir’
La edenon. :|:

Vi feliĉe loĝos kun
La edzino!“ —
:|: Tiam mi kliniĝis nun
Al patrino. :|:

Kaj al tuta diris mi
Familio:
:|: “Ne pri mi bedaŭru vi
Do pro dio! :|:

Se ni estus, kiel vi,
Malsaĝuloj,
:|: Plej mizere sidus ni
En anguloj. :|:

Se nin ĉiujn senzorgem’
Kaptus vante,
:|: Mem ni restus sub la prem’
Por konstante :|:

Ruĝarmeon iras mi
Ne por balo —
:|: Kontraŭ burĝa tirani’
Al batalo! :|:


Por paroli kun magnat’ —
Solrimedo:
:|: Al la dika ventro — bat’
Per piedo! :|:

La edeno — ne de l’ band’
Tirania:
:|: La plej bela, kara land’
Sovetia!“ :|:


El la rusa trad. N. Nekrasov.

72. La ĵuro
Juda
(Di ŝvue)

Gefratoj de l’ juga labor’ kaj mizer’
En ĉiuj anguloj kaj lokoj de l’ ter’,
Kuniĝu, kuniĝu: standardo de l’ ver’
Jen flamas pro sango, pro venĝa koler’!
Ni ĵuru vivmorte por nia afer’!
Aŭdas nin tero ĉarma,
Ĉielo malvarma.
Ho ĵuro, ho ĵuro sanganta kaj larma!
Ni ĵuras, ni ĵuras, ni ĵuras!

Ni ĵuras batali en plena akord’
Kun ĉiuj tiranoj de nia vivsort’.
Ni venku ilian potencon kun fort’
Aŭ falu dum lukto heroe en mort’.
Ni falu dum lukto heroe en mort’.
Aŭdas nin ktp.

Ni ĵuras malami per sango de l’ kor’
Rabistojn de nia porpana labor’.
La reĝojn, regantojn, friponojn de l’ or’
Ekstermi kaj peli nun ĵuras ni for.
Ekstermi kaj peli nun ĵuras ni for.
Aŭdas nin ktp.

Ni ĵuras pri sankta batalo laŭ prav’
Por certe konduki la mondon al sav’.
Ni ĵuras la celon konkiri kun brav’,
Ke estu nek iu sinjoro, nek sklav’!
Ekzistu nek iu sinjoro, nek sklav’!
Aŭdas nin ktp.


El la hebrea trad. N. Nekrasov (kun helpo de G. Bransburg).

73. “Kamarada kanto“
(Druĵna pesen)
verkita de G. Kirkov.

Kamarada kanto sonu,
Kanto de labor’,
Al la koroj viglon donu.
Vivu la labor’!

Plej mirinda estas gloro,
Gloro al labor’.
Ĉio vivas pro laboro.
Vivu la labor’!

De la sago de pagano
Ĝis maŝinmotor’ —
Ĉion faris pen’ de l’ mano.
Vivu la labor’!

Levu fruktojn kun fiero,
Sklavoj de l’ labor’:
Estas reĝoj vi de l’ tero.
Vivu la labor’!

La standardon levu alte,
Sklavoj de l’ labor’!
Sonu kanto nun senhalte,
Kanto de l’ labor’!


El la bulgara trad. N. Nekrasov (kun helpo de K. Mateev).

74. La Karmanjolo 1924
Franca
(Libera traduko de l’ Karmanjolo 1869 el franca kaj 2 orig. strofoj).

Do kion volas ribelul’?
Do kion volas ribelul’?
Liberon por la senhavul’,
Liberon por la senhavul’,
Pioĉon por ribel’,
La torĉon en kastel’ —
Kaj pacon al kaban’,
Vivu la son’,
Vivu la son’
Kaj pacon al kaban’,
Vivu la son’,
Vivu la son’,
Dancu ni karmanjolon,
Vivu la son’
De l’kanon’. —

Insistas kion ribelul’?
Insistas kion ribelul’?
Justecon por la senhavul’,
Justecon por la senhavul’.
Ne plu premata band’,
Ne plu riĉul’-regant’
Militon al tiran’ ktp.

Deziras kion ribelul’?
Deziras kion ribelul’?
Pasigi vivon sen pastrul’,
Pasigi vivon sen pastrul’,
La Kriston al rubej’,
Virginon al bovej’,
Dipatron al satan’, ktp.

Bezonas kion ribelul’?
Bezonas kion ribelul’?
Ŝtalaĵojn krom panero-bul’,
Ŝtalaĵojn kroni panero-bul’,
La ŝtalon por labor’
Kaj por la venĝa hor’,
Kaj panon por fratar’, ktp.

Postulas kion Sat-anar’?
Postulas kion Sat-anar’?
Ke fine venku proletar’,
Ke fine venku proletar’,
Pereu naciist’,
Naci-apologist’,
Eĉ lingva naciec’, ktp.

Celadas kion Sat-anar’?
Celadas kion Sat-anar’?
La savon de la proletar’,
La savon de la proletar’,
Sen limoj nia ter’
Sen baroj, sen sufer’, —
Libera tuthomar’! ktp.

N. B.

Indekso
laŭ nacilingva deveno de la kantoj
(la ciferoj montras la laŭvicajn numerojn de la kantoj)
Angla 
 27, 44, 49
Belga (franca) 
 57, 58
Bulgara 
 51, 52, 62, 63, 73
Ĉeka 
 43
Ĉina 
 68, 69
Estona 
 37, 55
Finna 
 61, 67
Franca 
 2[41], 30, 74
Germana 
 8, 10, 32, 41
Hispana 
 65, 66
Holanda 
 28
Hungara 
 53, 56
Itala 
 17, 31
Jugoslava (kroata) 
 59, 60
Juda 
 20, 72
Kastila 
 64
Norvega 
 9, 42
Pola 
 1, 11, 12, 13, 21, 22, 23, 34, 35, 36, 38, 39, 40, 47, 54
Rusa 
 3, 4, 5, 6, 7, 14, 18[42], 24, 25, 26, 33, 45[43], 48, 50, 70, 71
Sennacieca[44] 
 19, 46
Sveda 
 16, 29


Enhavo
 
Paĝo
1. 
 7
 9
 17
9. 
 23
 26
11. 
 29
12. 
Al barikadoj (pola) 
 34
 36
14. 
 40
15. 
La Batalo (portugala) 
 41
 47
17. 
Ruĝa Gvardio (itala) 
 48
 51
19. 
Al la Sennaciularo (originalo) 
 52
20. 
 54
21. 
Varŝavjanka (pola) 
 59
22. 
Lodzjanka (pola) 
 61
 62
24. 
Popolvolana himno (rusa, antaŭ 1917) 
 64
25. 
Dubinuŝka (rusa, antaŭ 1917) 
 66
26. 
Kremla Sonorado (post 1917) 
 69
27. 
 70
28. 
 72
 74
30. 
Revolucio (franca) 
 76
 80
 82
33. 
 84
 86
 88
36. 
Katenmazuro (pola) 
 90
37. 
En malliberejo (estona) 
 92
38. 
 93
39. 
Maja Marŝo (pola) 
 95
41. 
 99
42. 
Tord Foleson (norvega) 
 101
43. 
Mallibereja (ĉeka) 
 106
44. 
 107
45. 
 108
 109
 111
48. 
Funebra kanto (rusa) 
 114
49. 
 116
50. 
 117
51. 
Batalo (bulgara) 
 120
52. 
En la drinkejo (bulgara) 
 123
53. 
 125
54. 
Al batal’! (pola) 
 127
55. 
En malliberejo (estona) 
 127
56. 
 129
57. 
 133
 136
59. 
Laborista alvoko (jugoslava) 
 138
60. 
Himno (tipografista) (jugoslava) 
 138
 148
62. 
Mia preĝo (bulgara) 
 150
63. 
Haĝi Dimitro (bulgara) 
 152
64. 
La Soldata Kanto (kastila) 
 156
65. 
La liberula kanto (hispana) 
 159
 161
67. 
Ni eltenu! (finna) 
 162
69. 
 168
 169
71. 
 170
72. 
La ĵuro (hebrea) 
 172
73. 
Kamarada kanto (bulgara) 
 173
74. 
 174
 177



  1. La originala “Marseillaise“ (Marselana) estas verkita de Rouget de L’isle, rojalisto, kiu faris la versojn en nokto de 25-26a de aprilo 1792 (post militdeklaro) en Strasburg por ekflamigi al milito kontraŭ Prusio-Aŭstrio. Sian vastan gravecon la kanto ricevis nur, post kiam ĝi estis kantita de la jakobinoj en Marseille dum partifesto (junio 1792). Ĝi fariĝis revolucia kanto kaj estis kantata dum la enmarŝo en Paris kaj atako al Tullerioj. Multajn laborist-kantajn tekstojn oni alfaris al la melodio de Marseljezo, el kiuj ni presigas tri en ĉi tiu kantaro. —
  2. Uzu dum kantado fintekston de n.o 5 akomode al melodio presita.
  3. Rim. Demjan Bednij (t. e. Demjan Malriĉa) estas pseŭdonimo de famekonata sovetl. proletaria poeto (nuntempa) E. A. Pridvorov.
  4. En agrikulturaj regionoj oni variu: farmistoj, laboristoj.
  5. Boleslavo Ĉervienski pola laborista poeto, aŭtoro de la “Ruĝa Standardo“. Naskiĝis en la jaro 1851 en Leopolo (Lvóv). Post finado de siaj universitataj studoj je la filozofa fako li partoprenis en la unuaj laboristaj organizaĵoj de estinta Orienta “Galicio“ — laboradis kiel redaktoro en progresemaj kaj social. gazetoj tiutempaj kaj mortis en la jaro 1885. Lia verkaro ne estas ampleksa, sed profunde revolucia. La unua poeziaĵ-kolekto sia eliris en la jaro 1881. En 1870 oni ludis en Krakova kaj Leopola teatro lian tragedion “La Sklavo“. En 1881 li presigis “La Ruĝan Standardon“, kiu balde estiĝis la ĉefa himno revolucia de pola proletariaro, kaj en la jaro 1882 li publikigis sian lastan pli grandan poeziaĵon: “La Morto de Jan Hlasko“. Oni devas rimarki, ke la disvastigo de l’ teksto de la “Ruĝa Standardo“ estis baldaŭ malpermesita de la estinta aŭstria registaro, ĝis fine la interpelado parlamenta de socialista deputito I. Daszynski en la jaro 1900 liberigis la himnon de “neleĝeco“. Esp. resumo Jan Zawada, Lublin, Zamojska 10, Polio (S.A.T. 910).
  6. La ekkrio: Vivu Lenin! ne estas kantata, sed ritme parolata dum paŭzeto de la muziko antaŭ la rekantaĵo.
  7. nababo = riĉa posedanto, parazito.
  8. Kantante oni ripetu la du lastajn liniojn de ĉiu verso.
  9. La sennaciularo kantu la rekantaĵon jene:
    Marŝ’, kamaradoj,
    Pro l’ idealo!
    Al sangbatalo,
    Marŝ’, Kamarado!
  10. Lodz — granda urbo teksindustria, 500 000 enloĝantoj (t. n. “pola Manchester“). “Lodzjanka“ estis kantata en 1905 dum revolucio.
  11. 11,0 11,1 Ŝajbler k. Poznanski — du tiam plejgravaj lodzaj fabrikposedantoj.
  12. Kaznakov — rusa urbestro-policisto, fama pro siaj kruelaĵoj.
  13. Rusa Karcero (tjurma).
  14. La kanto estas je honoro de Sofio Perovskaja partoprenintino de la komploto kontraŭ caro Aleksandro IIa. — Pendigita 1881. —
  15. (Naskiĝis en Fontanelle d’ Oderzo-Treviso. Li estis didaktika direktoro. Starigis kaj direktis kelkajn ĵurnalojn de socialista propagando. Vigla parolanto popola; ĵurnalista batemulo.)
  16. Originala muziko itala nericevebla; tial novkomponita por nia Kantaro de nia SAT-komponisto.
  17. kamparano — iom mokema nomo.
  18. Adam Mickieviĉ, plej granda poeto pola (* 1798, † 1855). Liaj ĉefverkoj: “Sinjoro Tadeo“ (traduko de A. Grabovski) kaj “Festo de praavoj“. La supra kanteto devenas el tiu lasta verko.
  19. Palén, generalo rusa, partopreninto de komploto kontraŭ caro Paŭlo (j. 1801).
  20. Caron Paŭlon oni sufokis per rubandoj.
  21. Mazuro — danco de mazuroj (Mazovio — ĉirkaŭ Warszawa).
  22. Karo — nomo de la katorgejo en Siberio (katorgo — punlaboroj).
  23. “Tjurma“ — ruse: malliberejo (laŭvorte: turo).
  24. La katorganoj portis sur ŝultroj ruĝajn signojn.
  25. Blanka mazuro — lasta danco antaŭ mateno.
  26. Verkis Raimond Neitrik, Oktobro 1921
  27. Nericevebla.
  28. “Batarej“ estas nomata Estona centra malliberejo kuŝanta sur bordo de maro en Revalo (Piednoto de Vikifontaro Talino ).
  29. Funebra kanto kantata dum entombigo.
  30. Kiam en jaro 1880 sekrete okazis unua kongreso de bohemslava sociala demokratio en malgranda gastejeto Svatá Markéta, kaŝita post bastionoj de Praha, partoprenis ĝin ankaŭ Norberto Zoula, lignaĵisto, poste malliberigita. En malliberejo li verkis la poemon, tiel simplan kaj do tiel plenan da forto, espero kaj brulanta malamo al ekzistanta socia ordo, ke ĝi baldaŭ malgraŭ polica persekutado fariĝis batala kanto de bohemaj socialistoj. —
  31. Notojn ni ne ricevis. — Eld.
  32. predika pupitro.
  33. klano (fr.: clique).
  34. Rim.: Tiu ĉi kanto estis la plej amata de Lenin. La partio „Narodnaja Volja“ (Popola Volo — la vorto „volja“ samtempe signifas „volo“ kaj „libero“) estis unua terorista revolucia partio en Rusio
  35. Melodio ne liverita.
  36. Teksto kaj muziko originalaj, unuafoje presitaj.
  37. Eble ni ne ĉion sukcese adaptis al muziko. Ni pli mallongigis la originalan muziktekston, forlasante iajn partojn. Niaj hispaniaj kamaradoj, ne liverinte ellaborite la materialon, trarigardu, juĝu, ĉu ni sukcesis k. helpu plibonigi, se necese. — Eld.
  38. Muziknotoj ne ricevitaj de 65 kaj 66.
  39. sen melodio.
  40. Sen melodio.
  41. Pli ĝuste sub rubriko “Sennacieca“.
  42. Dube, ĉu rusa, ĉu germanlingva originalteksto.
  43. Pli ĝuste sub rubriko “Sennacieca“.
  44. Multaj kantoj meritus esti metataj sub tiu rubriko, kiujn vi trovas laŭ deveno sub aliaj rubrikoj kaj kiuj tamcn laŭ sia esenco estus metendaj tien ĉi (ekz. no.j 2, 3, 5, 10, 45 k. a.). Sub tiu ĉi rubriko vi nur trovas esperantajn originalaĵojn. Du esp. originalaĵojn de estona politarestito vi trovas sub “Estona“.