Ĉiuj publikaj protokoloj

Suma kompilaĵo de ĉiuj protokoloj de Vikifontaro. Vi povas plistriktigi la mendon per elektado de protokola speco, la uzantnomo (inkluzivante usklecon) aŭ la efika paĝo (ankaŭ inkluzivas usklecon).

Protokoloj
(plej nova | plej malnova) Montri (pli novajn 50 | ) (20 | 50 | 100 | 250 | 500)
  • 13:35, 16 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/196 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "sed post ne longe troviĝis, ke la vortoj estis la lastaj vortoj de Lilio, kiu, ankoraŭ parolante ilin, disiĝis por ĉiam de la korpo, kiu al la karuloj ĵus forlasitaj, ŝajnis ĉio, kio de ŝi restas. {{c|{{sc|La Fino}}}} {{c|GARDEN CITY PRESS LTD., LETCHWORTH, ENGLAND.}}") Etikedo: Ne provlegita
  • 13:33, 16 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/195 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun " floroj tapiŝita, kaj ke ĉiela muziko aŭdiĝos. Tiel belege ĝi aspektas, tiel ripozige kaj alloge, ke se la vualoj de la materio, forgesemo, kaj timo ne estus tiritaj antaŭ ĝin, la homoj ne restus kontentaj sur la tero, ĝis ili lernus la lecionojn de la vivo. Kiam, malgraŭ tio, homo persistas neinvitite eniri ĝin, li trovas la valon malagrabla. La lumo blindigas tiun, kiu eniras nepreparita, la odoro de la floroj naŭzas, dum la harmonio aŭdiĝas kiel...) Etikedo: Ne provlegita
  • 13:33, 16 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/194 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "— Por kio ĉi tiu bela valo aspektas tiel mallume al la surteraj loĝantoj, kaj precipe tiam, kiam la amataj ĵus enpasis en ĝin? Ŝajnis al tiuj sur la tero, kvazaŭ la amataj postlasis ne nur karulojn sed ankaŭ ĉion luman, firman, kaj daŭran, kiam ili malaperas de ilia vido. — La kaŭzo de tio estas, ke la surtera vivo mem estas ia iluzio. Por loĝanto surtera, veturanta per ŝipo aŭ vagonaro la unuan fojon, ofte ŝajnas, kvazaŭ sin movas la lokoj, kiuj...") Etikedo: Ne provlegita
  • 13:31, 16 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/193 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "kaj tuj oni prenis lian manon kaj, gvidante per la amo, kondukis lin ĝis, fariĝinte denove memfida, li memvole fortiris sian manon, por provi sola iri. — Kial ili laŭiras tiel multe da diversaj vojetoj, kaj kien ĉi tiuj kondukas ilin?—demandis Lilio. — La leĝo de libera volo estas la kaŭzo, ke ili laŭiras diversajn vojetojn. Ĉiu homo devas eltrovi… devas eĉ trabati al si propran vojeton tra la vivo, kvankam en la fino de finoj ĉiuj vojetoj konduk...") Etikedo: Ne provlegita
  • 13:30, 16 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/192 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "fervore kaj trankvile ili iradis, kvankam la venkotaĵoj ĉiam ŝajnis pli nevenkeblaj. Tiel ofte la vojaĝantoj falis vunditaj, ke Lilio en la komenco ekkriis pro bedaŭro, kaj nekonscie faris ekmovon, kvazaŭ por helpi ilin. Poste ŝi tute trankviliĝis, rimarkinte, ke iu helpanto estas proksime de ĉiu, preta por helpi al kiu ajn suferanto, tuj kiam ĉi tiu ekkrios pro timo aŭ doloro. Ili levis la falintojn, purigis la ŝlimkovritajn, resanigis la vunditojn...) Etikedo: Ne provlegita
  • 13:29, 16 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/191 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "Sed ekzistas gradoj eĉ de la amo, kiu devas pliiĝi per ĉiu reenkarniĝo ĝis tia grado, ke fine ĝi plenigos la tutan homon. Kiam oni atingis tiun staton, la pureco kaj forteco de la interna lumo ekflamiĝos kaj superregos la materian korpon, aliformante ĝin en tute luman spiritaĵon, kies brilo disfluadas nemezureblan distancon. Tia lumulo povas iri ĉien ajn laŭvole, sendepende de la fizika korpo. Lia sole ŝatata plezuro estas servi al Dio per helpado de...) Etikedo: Ne provlegita
  • 13:28, 16 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/190 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "en la surtera edukejo, vi jam estas revenanta al via ĉiela hejmo, por tie ĝui periodon da labormeritita ripozo kaj libereco en akompano de viaj amataj, kiuj antaŭiris vin. Ili vin atendas trans ĉi tiu pacoplena, ripoziga valo de la ombro de la morto, kiun vi ĵus eniris kaj ĉe kies enirejo troviĝas, kvazaŭ vualo, superpendanta krepusko ŝirmanta ĝin kontraŭ homa scivoleco. Baldaŭ, kiam la lastaj ligoj, kiuj ankoraŭ ligas vin kun la surtera vivo forfal...) Etikedo: Ne provlegita
  • 13:27, 16 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/189 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "tiel luma, ke mia brileco ne plu kontrastas tiel forte kun via, kaj tial vi ne tuj rimarkis ĝin. La miro de Lilio ankoraŭ pligrandiĝis—Kiel, ĉu mi fariĝis luma? Ve! tio ne povas esti! Ĉe tio la anĝelo ridis, kio memorigis Lilion pri la sonoj de ondiĝanta rivereto fluanta super la ŝtonoj de monta deklivo. Poste ĝi diris: — Mi retiros min for de vi por kelka momento, por ke vi vidu, kiel sincere mi parolis. Kaj jen, subite la anĝelo malaperis kaj l...) Etikedo: Ne provlegita
  • 13:26, 16 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/188 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "{{f|ĈAPITRO XXX|c|g=120%}} La krepusko, pri kiu Lilio aludis, pli kaj pli densiĝis preskaŭ ĝis nigreco. Samtempe ŝi kvazaŭ endormiĝis. Rekonsciiĝinte, sed ankoraŭ ne malferminte la okulojn, ŝi duone aŭdis karesan tonon de iom konata voĉo diri: — Jen, ni preskaŭ alvenis; nur kelke da paŝoj plu kaj ni eniros la landon de plena paco! Duonkonecie Lilio sin demandis: — Al kiu ĉi tiu parolis? Ĉu eble al mi?—sed ŝi ankoraŭ estis tro dormema, po...") Etikedo: Ne provlegita
  • 13:23, 16 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Lilio/Ĉapitro XXX (Kreis novan paĝon kun "<pages index="Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf" from=186 to=196 header=30 /> 30")
  • 22:36, 13 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/53 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "samtempe per la okuloj demandante la anĝelon, kiu ŝin akompanis kaj tien kondukis. — Jes—respondis ĉi tiu—la infano diris la veron. Tio estas la fizika aspekto de la infano. Ĵetu rigardon ĉirkaŭen kaj vidu la milionojn da infanoj, per kiuj svarmas la ĝardeno! Ĉiuj el ili pretiĝas por reenkorpiĝo, por ree travivi la surteran vivon. Ĉi tiu infano estas destinita al vi, laŭ la volo de la Majstro, ĉar vi sola povas doni al ĝi la ĝustajn helpon kaj...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:35, 13 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/52 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "El sub unu tia, Lilio ekaŭdis ploretadon kaj foje kaj ree ekkrieton. Serĉinte, ŝi ekvidis malgrandan knabineton, kies vizaĝo estis kaŝata al ŝi pro tio, ke la infano apogis ĝin sur la manplatoj, dum ŝi ekkriis: — Panjo, panjo! Ho, kiel mi volas, ke vi akceptu min! Ĉu vi rifuzos akcepti min? Ho, mia patrino!… Tiel kompatinde kaj solece aspektis la knabineto, ke tute forgesinte la ĉeeston de la anĝelo, forgesinte ĉion krom la ploranta infano, la patr...) Etikedo: Ne provlegita
  • 22:33, 13 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/51 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "sukceso, ĉar ŝi, Lilio, per siaj ribelaj pensoj, intermetis inter ilin kvazaŭ nebulon, kiu ĉirkaŭis ŝin kaj tiamaniere malebligis, ke ŝi vidu la anĝelon. — Ŝajnas, ke vi povus ami tiun, kiu vin gardas, ĉu ne vere, Lilio? — Jes ja, anĝelo! kiel mi volas, ke ĝi povu plu restadi ĉe mi! Se mi estus certigita, ke ĝi ja plu restados ĉe mi, mi povus ĉion elporti. Kiu do ĝi estas? — Tio estas la pli alta, ''dia'' aspekto—la memo—de la individuo...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:32, 13 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/50 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "sed nur intuicie konvinkiĝis, ke tre kredeble ŝi decidos pluvivadi la nunan fazon de la tera vivo, kontraŭstari ĝiajn malfacilaĵojn, venki ilin. Baldaŭ ŝi ekhontis, vidante sin figurata kiel ŝi aspektis, kiam timplena, malesperanta, ŝi ekkriis al Dio petante, ke Li forigu de ŝi la ŝarĝon, kies doloro kaj humiligo subpremas ŝin. Jen ŝi estas, jen ankaŭ ŝiaj du infanoj, bezonantaj ŝian zorgon, ekkriantaj—Patrino!—malgajaj pro ŝia malĝojeco, ri...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:29, 13 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/49 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "veraĵojn de la malveraĵoj. Absorbiĝinte, ŝi ĉion observis tiel same, kiel oni rigardas interesan teatraĵon. Eĉ kiam preterŝoviĝis tiuj bildoj, kiuj prezentis antaŭ ŝi la plej maldolĉajn travivaĵojn de ŝia vivo, ŝi povis ilin serene rigardi, forte interesiĝante pri ili, ĉar ŝi povis ekkapti iomete la signifon. Ŝi kaptis sufiĉe la signifon por kompreni, ke iu forto pli alta ol ĉia forto sur la tero, permesis la okazojn, eĉ intence aranĝis ilin...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:26, 13 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/48 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "vi deziras resti en tiu ĉi superfizika stato, por ke vi ripozu, ellernu, komprenu, kaj pretigu vin al la plua lernado de lecionoj por la tempo, kiam vi revenos al la tero. Tiucele la Majstro nun permesas al mi plene montri min antaŭ vi. Nu, mi tial surverŝos la lumon de la vero pli klare sur vian vojon. Mi montros al vi kelke da bildoj el via pasinteco, el la nuneco, kaj mi iomete malkovros antaŭ vi tion, kio okazos en la estonteco, se vi elektos tr...) Etikedo: Ne provlegita
  • 22:16, 13 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/1 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "{{c|{{Xxxx-granda|LILIO}}}} {{c|{{X-granda|RAKONTO}}}} {{c|ORIGINALE VERKITA EN ESPERANTO}} {{c|DE}} {{c|{{X-granda|E. ALLEYNE SINNOTTE, F.B.E.A.}}}} {{c|{{sc|Price: 2s. 6d.}}       {{sc|Prezo: Sm. 1·250.}}}} {{c|LONDONO:}} {{c|BRITA ESPERANTISTA ASOCIO,}} {{c|17 HART STREET, W.C. 1}} {{c|1918.}}") Etikedo: Ne provlegita
  • 23:22, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/147 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "esti diligenta, ĉiam instigis al mi celi la bonan kaj noblan en la vivo. Krom tio, via propra vivmaniero ĉiam estas por mi viva ekzemplo kaj inspiro. Plej forte plaĉas al mi tio, ke mia esperebla sukceso ebligos al mi iom rekompenci vin por via konstanta elspezado pro mi. — Vi mem estas mia rekompenco, infano mia. — Patrino, mi volus vian helpon pri io, kio ŝajnas al mi grava afero. Mi mem ĉiam ricevadas tiom multe da feliĉo kaj bonaĵoj en mia vivo...) Etikedo: Ne provlegita
  • 23:22, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/146 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "kaj ne forgesu, ke ni gajnos samtempe kun fraŭlino Ĝojo, se ĉio prosperos laŭ niaj esperoj. — Kio estas la nomo de la dua kaj tria komponaĵoj elektitaj de doktoro Kellermann?—demandis sinjorino Ĉester. — Jen ili. Unu estas valso sen ia titolo. Mi konsilas, ke fraŭlino Ĝojo nomu ĝin “La Valso de Ĝojo” La alia estas “Revado en Arbareto.” La publiko ĉiam volonte aĉetas novan valson kaj ankaŭ sentimentalaĵon tian, kia “La Revado en Arbare...") Etikedo: Ne provlegita
  • 23:21, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/145 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "{{f|ĈAPITRO XXIV|c|g=120%}} Mia frato jam elektis tri el la komponaĵoj, kaj, kun la konsento de vi kaj fraŭlino Ĝojo, ni eldonos ilin aparte po unu en tri sin sekvantaj monatoj—diris sinjoro Karl Kellermann, sidante en la bonguste aranĝita saloneto de sinjorino Ĉester, al kiu li parolis.—Komence ni volus eldoni la grupon da arioj, konsistantan el “Tri Fazoj de la Maro: ''(a) La Ludilo, (b) La Batalejo, (c) La Lasta Ripozejo.''” Sur afiŝoj kaj program...) Etikedo: Ne provlegita
  • 23:19, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Lilio/Ĉapitro XXIV (Kreis novan paĝon kun "<pages index="Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf" from=145 to=147 header=24 /> 24")
  • 23:09, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/180 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "ke la pensoj estas fortoj, kiujn oni povas uzi aŭ helpe aŭ malhelpe. Ĝis la fino de la veturado li penis fluigi fortigajn riveretojn de pensado al la amatino, dirante en si:—Mi havigos al la kara panjo la plej lertan kuraciston—specialiston en Londono—kiam mi scios, de kio ŝi suferas. Ĉio estos bona en la fino, amatino mia.") Etikedo: Ne provlegita
  • 23:09, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/179 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "Tamen en la hieraŭa vespero Ĝojo vidiĝis en neordinaraj cirkonstancoj. Vestite per gracie falantaj volvaĵoj el mola blanka silkaĵo, kun belaj hispanaj puntoj, ŝi eniris la saloneton kun ruĝetaj vangoj duone flera, duone nekuraĝa. Tiam poste ŝi ridete paŝadis malrapide, turnante sin speciale por tio, ke Jaĉjo vidu kaj admiru la veston faritan sole por tio, ke ŝi faru honoron al li dum la edziĝaj soleno kaj festeno. Kiel dolĉe kaj eĉ bele ŝi aspektis...) Etikedo: Ne provlegita
  • 23:08, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/178 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "straton, oni facile povas faleti, falpuŝiĝi. Dio donu, ke nenio malbona okazu al Ĝojo, antaŭ ol mi havos la rajton ŝin nomi edzino! Fine li decidis iri al la hospitalo. Tie oni povas ĉiam okupi sin per la “eksteraj pacientoj.” Reveninte hejmen ĉirkaŭ la tria horo, li sentis sin pli normala pro la okupiĝo kun aliaj, kaj, kantante rekantaĵon, li levis la korespondaĵon kuŝantan sur la vestibla tablo. La unua koverto, kiun li malfermis, enhavis telegra...) Etikedo: Ne provlegita
  • 23:08, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/177 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "{{f|ĈAPITRO XXVIII|c|g=120%}} La pensoj de Jaĉjo ĉiam rondiradis lian proksiman feliĉecon. Proksiman? En la mateno de unu tago, vekiĝinte, li diris al si: restas nur tri tagoj de nun! La intertempo ŝajnis al li mallonga, tamen post kelke da horoj li konvinkis sin, ke ĝi ne estas tiel proksima, kiel li antaŭe pensis, ĉar multo povas okazi en la daŭro de tri tagoj. Ordinare li ne timadis, precipe li ne timis kreitaĵojn de la imago, sed de kiam li en...) Etikedo: Ne provlegita
  • 23:07, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Lilio/Ĉapitro XXVIII (Kreis novan paĝon kun "<pages index="Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf" from=177 to=180 header=28 /> 28")
  • 23:04, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Lilio/Ĉapitro XXVII (Kreis novan paĝon kun "<pages index="Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf" from=177 to=180 header=27 /> 27")
  • 23:01, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/47 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "enkomatiĝis. Tio ja fariĝis, sed efektive dum tiu tempo nur ŝia korpo ankoraŭ tie kuŝis. Ŝi ne plu suferis; kontraŭe, stranga, trankvila sento de paco plenigis ŝin, senigante al ŝi ĉian doloron. Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ krepusko falas, ĉirkaŭvolvante ŝin kaj etendiĝante en la malproksimon. El la krepusko vidiĝis bela, gracia estaĵo, vestita en blankaĵo, el kiu pala, dolĉa lumo brilis kaj ekbriletis. La estaĵo havis serenan frunton, pensesprimajn...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:59, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/46 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "mem infanojn… eble… kredeble… tempo venos, kiam vi bedaŭros viajn malafablajn, maljustajn vortojn,… kredeble… via propra Florenco iam alportos al vi honton,… kaj tiam… vi… Sed ĉe tiu punkto de la riproĉado, Lilio aŭ forlasadis la ĉambron aŭ ŝi—en la unuaj okazoj—penis repaciĝi kun la malfacila patrino. Feliĉe sinjorino Breton ne povis elporti restadi dum pli ol kelke da tagoj en unu fojo ĉe Lilio, kvankam ŝi opiniis, ke estas ŝia de...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:58, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/45 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "ŝin kaj tiam ŝi ekkriadis per la pensoj;—Kion mi faris por meriti tiom da puno?—ĉar tiel ŝi tiam rigardis la aflikton, kiu trafis ŝin. Ĉiam ŝia sola kaj kun ĉiu tago malpliiĝanta espero estis, ke Dio malhelpos la fariĝon de tio, kion ŝi timas. Ofte ŝi demandis al si:—Ĉu Li povas tion fari? Ĉu Li volas, se Li povas? Ŝi ne ricevis multe da pensiuloj tiun sezonon, parte pro tio, ke fariĝis en la urbeto ia epidemio, kiu fortimigis multajn, kiuj al...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:56, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/44 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "<section begin="ĉapitro"/>{{f|ĈAPITRO VIII|c|g=120%}} La historio de Rozalio tre kortuŝis Lilion kaj ankaŭ sinjoron Ŝton, kiu sentis pli da kunsento kun ŝi, kiu, suferinte tiel multe kaj silente kaj profitinte el tia suferado, nobligis sian karakteron kaj sanktigis sian vivon sen la apogo kaj helpo de li, kiu promesis ami kaj ŝirmi ŝin, dum la vivo daŭros! Lilio insistis, ke Rozalio estas la efektiva edzino de sinjoro Ŝton, kiun ŝi foririgis la sekv...) Etikedo: Ne provlegita
  • 22:54, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Lilio/Ĉapitro VIII (Kreis novan paĝon kun "<pages index="Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf" from=44 to=56 header=8 /> 08")
  • 22:51, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/43 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "Rozalio ne sciigis sian propran nomon, kiam en la hospitalo oni petis pri ŝia identeco, sed prenis la unuan nomon, kiu eniris ŝian kapon: Maria Jones.<ref><small>Elparolu: Ĝonz.</small></ref> Kiam ŝi plene resaniĝis, ŝi akceptis la inviton de la oficirino de la Sava Armeo, kiu, sciigite, ke “Maria Jones” estas senparenca, senamika kaj senhava, proponis, ke ŝi akompanu ŝin, por enloĝiĝi en “hejmo” apartenanta al la Sava Armeo. Tie pli ol unu jaron...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:47, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/42 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "signon, kiu povos malkaŝi ŝian indentecon, se oni trovos ŝian kadavron. Kiam la letero alvenis, sinjoro Ŝton foriris al Francujo, ne lasinte post si ian adreson, en la espero distriĝi kaj sin forgesigi pri la peza ŝarĝo de tia edzino. Pro tio, ke li ne ricevis la leteron de la edzino, nek ian sciigon pri ŝia forkuro, ĝis pasis du semajnoj kaj li revenis hejmon, estis tiam tro malfrue, ke li esperu ricevi kian ajn certan novaĵon pri ŝi. Tamen li dem...) Etikedo: Ne provlegita
  • 22:46, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/41 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "videble volis kaŝi sian propran humiliĝon kaj suferon, celante helpi al ŝi, la larmoj komencis flui sur la vangojn, kaj plorĝemante ŝi rakontis la historion. Poste sinjoro Ŝton aldonis sian parton. Edziĝinte kun Rozalio, sinjoro Ŝton trovis, ke ŝi estas alkoholulino. Antaŭ la edziĝo Rozalio neofte drinkis; sed ĉar bonegaj vinoj el la kelo de la edzo ĉiam troviĝis sur lia bufedo, ŝi iom post iom cedis al la plezuro, ĝis post tri jaroj ŝi fariĝis d...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:46, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/40 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "kvankam en la vido de Dio kaj la leĝo mi ja estas tio! Tamen, mi tuj foriros kaj lasos vin libera, por ke vi restu kun la sinjorino, kiu laŭ ŝia diro havas infanojn… Mi ne deziras suferigi ilin pro via malmolkoreco… Adiaŭ… mi jam neniam plu maltrankviligos vin per vido de mi! de mi!—kaj ŝi efektive sin turnis al la pordo. Sed ĉe tio, la naŭza sento kaj rigideco forlasis Lilion, kiu rapide iris antaŭen, kaj, starante kun la dorso apogita al la pordo,...) Etikedo: Ne provlegita
  • 22:45, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/39 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "ne povas elporti ĝin! Iru foresendi Marian kune kun la infanoj: mi aŭdas ilin alproksimiĝi. Estas tre dolore al mi… resti dum ĉi tiu interparolo… sed me devas iel kompreni la aferon… mi dezirus… ke vi, sinjorino, klarigu la aferon de la komenco. Naŭza sento ekkaptis Lilion kaj ŝi devis sidiĝi, samtempe petante al Rozalio, ke ŝi ankaŭ tion faru. Ŝi ne povis ne senti, ke sinjoro Ŝton agis nesincere kun ŝi, kaŝinte antaŭ ŝi, ke li estas—aŭ pl...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:43, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Lilio/Ĉapitro VII (Kreis novan paĝon kun "<pages index="Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf" from=36 to=43 header=7 /> 07")
  • 22:42, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Lilio/Ĉapitro VI (Kreis novan paĝon kun "<pages index="Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf" from=30 to=35 header=6 /> 06")
  • 22:41, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/38 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "— Ho! estus bone, se nur Dio estus pensinta pri mi ankaŭ kaj estus deviginta vin sciigi al mi pri via ŝanĝo de intenco. — Lesli!—diris la sinjorino, kiun li nomis Rozalio—vi… vi blasfemas… kaj krom tio… ĉu… ĉu… vi volus diri,… ke vi… bedaŭras, ke mi ne mortigis min! Vi devus honti! — Mi ne scias, kion mi volas diri, sed per via ŝajnigo al mi pri via morto, vi en la unua tempo kaŭzis al mi neutilan suferon kaj honton, kaj nun… vi k...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:40, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/37 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "…Lia edzino!… Tio ne povas esti!—komencis Lilio, sed ŝi ŝanĝis sian intencon—Mi volus diri, ke mi antaŭe ne sciis, ke li estas edziĝinta! Eble vi eraris, pensante, ke vi lin konas. Kio estas lia tuta nomo? — Sinjoro Lesli Granton Ŝton! sed mi ne eraris, sinjorino! — Tio ja estas lia nomo!—diris Lilio post kelka momento. Ŝia koro batis konvulsie, kaj la vangoj alterne paliĝis kaj ruĝiĝis de timo kaj humiligo. Hezitinte nur unu momenton, dira...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:39, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/36 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "{{f|ĈAPITRO VII|c|g=120%}} Malferminte la ĉefpordon, Lilio trovis, ke ŝi ĝuste divenis, ĉar tie staris tiu sama virino, kiun ŝi rimarkis antaŭ kelke da minutoj. Ŝi estis mezaĝa, blonda kaj nerve aspektanta virino el klaso pli alta ol tiu, kiun oni kutime vidas vestita per la uniformo de la Sava Armeo. Ŝia elparolado estis tiu de kulturita virino, kiam ŝi demandis: — Ĉu sinjoro Ŝton loĝas ĉi tie? — Jes, sinjorino—respondis Lilio, iom mirigite...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:36, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/35 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "povas esti, ke iam mi fariĝos baroneto! Tio estas fakto, mia kara, ne aspektu tiel nekredanta! “Ĝi ne estas mia kulpo,” kiel Florenco diradas! En la hodiaŭa ĵurnalo mi legis pri la morto de la antaŭa baroneto, mia estinta onklo, kiu postlasis nur unu malfortikan filon needziĝintan. Post li mi estas la heredonto de la titolo kaj bienoj! Tamen “li vivu eterne,” mi povas esti tute feliĉa sen liaj posedoj. Se mi iam dezirus ilin, tio estus por altigi vin...) Etikedo: Ne provlegita
  • 22:35, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/34 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun " tion fari, ĉar mi sentas, ke ili ankoraŭ estas la plej forta ligilo, kiu unuigas vin kun mi. — Vi ĉiam estadas bona por ili kaj por mi—respondis Lilio, kortuŝite—ambaŭ infanoj efektive amas vin. Florenco diris al mi ankoraŭ hodiaŭ: “estas multe pli agrable ĉe ni, de kiam ni havas patron.” — La kara infano!—diris sinjoro Ŝton—mi ĝojas aŭdi tion. Sed Lilio, vi ne povas imagi la tre grandan ŝanĝon, kiun vi faris en mia vivo… vi kaj la...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:34, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/33 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "— Ĉio estos en ordo, mia kara, la infanoj revenos post nelonge; mi pensas, ke mi jam vidas Florencon, kiu antaŭiras Marian kun Filipo per kelke da paŝoj. — Vi estas prava, jen ili estas—diris Lilio kun faciliĝo de la koro, turninte sin denove al la fenestro kune kun la edzo, kiu serĉis per rigardo la straton en la direkto al la sablaĵo. — Nu, mia kara—diris la edzo—promenante, mi vidis la ĝustan domon por ni! Vi devas min akompani morgaŭ, por k...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:33, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/32 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "kelke da nubetoj kolektiĝas, kaj, kuniĝante, iom malheliĝas. Sed venteto subite ekblovis, portante iom da malvarmeco en la ĝis tiam pro la sunbrilo sufiĉe varman ĉambron, tremetigante Lilion, dum ĝi brue fermis la pordon de la saloneto, en kiu ŝi staris. Rekonsciiĝinte, ŝi ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon, unue en la saloneton, poste laŭlonge de la strato, esperante, ke ŝi vidos la infanojn reveni, aŭ eble la edzon, kiu iris promeni. Ŝi tamen vidis ne...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:31, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/31 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "Ŝi aspektis bele kaj feliĉe, starante tie, vestita per pale griza vesto el delikata kaŝmira drapo garnita per belaj Irlandaj puntoj, kun unu banto el rozkolora rubando ĉe la kolo. La edzo trovis plezuron donaci al ŝi belaĵojn, kaj la Irlandaj puntoj estis la lasta donaco, kiun ŝi ricevis de li. Havante du bonajn servantinojn, Lilio jam ne devis ellacigi sin per forta, konstanta laboro. El la du servantinoj, unu estis sur la sablaĵo kune kun la infa...) Etikedo: Ne provlegita
  • 22:29, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/30 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "{{f|ĈAPITRO VI|c|g=120%}} Sinjoro Ŝton sendube klopodis sin fari agrabla al Lilio; efektive ŝi ne antaŭe pensis, ke tiom da feliĉo ankoraŭ restas por ŝi. Anstataŭ sidi ĉiuvespere super kudrado, malgaja meditado kaj kalkulado pri monrimedoj, ŝi jam havis interesplenan edzon, kies sola celo verŝajne estis, plaĉi al ŝi. Li plezure rigardis en ŝiajn mildajn, blugrizajn okulojn, kies esprimo ŝanĝiĝadis ĉe ĉiu nova penso. Plaĉis al li vidi, ke ĉiuta...") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:27, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/29 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "— El amo, el amo—li varmege respondis—ĉu vi ne povas kompreni mian solulecon? Kiom multe mi gajnus per via edziniĝo kun mi! — Mi estas necerta pri tio. Mi ja scias, ke mi povus bone prizorgi vin kaj mastrumadi vian domon, sed… sed… mi tute ne povas promesi vin ami tiel, kiel mi amis mian amatan edzon. — Mi bone komprenas tion, sed, sinjorino Ĉester, ĉu vi pensas, ke vi sentus vin malfeliĉa ĉe mi? En tiu okazo mi foriros de vi sen plua vorto....") Etikedo: Ne provlegita
  • 22:26, 11 mar. 2024 Inferno986return diskuto kontribuoj kreis paĝon Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/28 (Ne provlegita: Kreis novan paĝon kun "min al vi. Mi estas pli soleca, ol vi povas kompreni. Mi bezonas kamaradinon. Nu, do, ĉu mi atendu vian pripensitan respondon post tri semajnoj? — Mi povas nenion al vi promesi, sinjoro, tamen mi konsideros la aferon—diris Lilio. Klininte la kapon, ŝi retiris sin. {{***}} La tri semajnoj forpasis post multa pripensado flanke de Lilio. Ŝi ne amis sinjoron Ŝton, sed ŝi sentis sin eĉ pli soleca dum lia forestado, ol iam antaŭe. La anonco en la ĉiuta...) Etikedo: Ne provlegita
(plej nova | plej malnova) Montri (pli novajn 50 | ) (20 | 50 | 100 | 250 | 500)